Выбрать главу

Labori oni devis per ĉio, kio estis ĉe la mano. Fojfoje Tergens aŭ Botredge enŝraŭbadis la borilon, farante vicon da truoj, kaj ŝancelante la kalkoŝtonon per la rompstango, elŝiradis ĝin poste per batoj de la pioĉo. Okazadis, ke ilin vigligadis facile derompiĝantaj vakuaĵoj, kien la rompstango faladis, kiel tra ovoŝelo, sed renkontiĝadis ankaŭ persistaj lokoj, kiujn necesis bategi. Kiam ili enprofundiĝis jam trans la mezon de la strato, la kalkoŝtono komencis iĝi pli humida, kio indikis proksimecon de fonto, kaj ĝis la malfrua vespero la laboro iris sub timo de akvo, kiu povus superverŝi la pasejon. Sed tio ne okazis. Ĝis la prizona muro la kalkoŝtono restadis humida — maldekstre pli forte, ol dekstre, tamen ne en tia grado, ke povus kreiĝi likva koto. La subfosaĵo eltenis ĝis la fino. Kiam la permane plenŝtopitaj sakoj viciĝis ĉe la muro de la pasejo, Stomador kaj Botredge levis ilin supren kaj elŝutis en la ŝedon, kie jam altis monto da kalkoŝtono. La varo estis forigita: en la ŝedo apenaŭ sufiĉis spaco, por enlokigi la restantan grundon. La matena trafiko jam komenciĝis, kaj tial iĝis danĝere portadi la sakojn tra la korto, ĉar aperus suspekto. Tiam ili decidis disŝuti la kalkoŝtonon laŭlonge de la tuta pasejo, trabatita ĝis la dekunua horo ankoraŭ je du metroj, kaj nokte okupiĝi pri forportado de la grundo en la ŝedon. Tiutempe Stomador apenaŭ povis teni sin sur la piedoj. Tergens eksidis ĉe la elirejo kaj ekdormis, tenante la pioĉon en la manoj; Botredge avide trinkis akvon. Neniu povis nek deziris manĝi. Ili uzis la pipran vodkon, kiu sola redonadis konscian aspekton al la tikantaj nerazitaj vizaĝoj kun ruĝaj pro polvo okuloj. Vekinte Tergens-on, Botredge forkondukis lin en la butikon, kie ĉiuj malvestiĝis, lavis sin per malvarma akvo kaj ekkuŝis nudaj, kun vizaĝoj supren, sur litkovrilojn, sternitajn sur la planko. Pendiginte ĉe la malantaŭa pordo seruron, Stomador enrampis en la butikon tra la korta fenestro kaj fermis la fenestrokovrilojn. Li ekkuŝis apud Botredge.

La sterniĝintaj korpoj de la kvar homoj kuŝis kiel kadavroj. Nur atente rigardante, oni povus rimarki, ke ili malforte spiras, kaj sur iliaj koloj pufiĝas kaj malpufiĝas la vejnoj. Tiu malsaneca dormo daŭris ĝis la kvina horo de vespero. La aerbano plenumis sian aferon — la spirado iĝis pli glata. Tergens ĝemis dum dormo, Stomador saĝe kaj pace ronkis. La unua vekiĝis Galeran, ĉion rememoris kaj vekis la ceterajn, kiuj nur dum momento kuŝis kun sovaĝe malfermitaj okuloj. Ili ekstaris; vestinte sin — manĝis, fartante, kiel post longa zumegado super la kapo. Nun ili interkonsentis tieclass="underline" por ke ne ŝajnu stranga la longa foresto de Stomador, la butikisto restas hejme por okazo de apero de klientoj aŭ de Fakreged kun informoj; la ceteraj iras sub la teron kaj estos tie ĝis la veno de la noktomezo, post kio ili intencis denove ripozi. Kiam ili malleviĝis, la butikisto fermis la elirejon per kestoj, sed ne malfaciligante aliron de la aero.

Dum tiu ĉi vespero estis al li tri vizitoj de ordinara speco: edzino de provoso, aĉetinta paketon da tabako kaj ludkartaron, ebria ĵurnala disportisto, neniel kalkulinta, ke Stomador volonte donos al li kredite vinon, kaj tial dezirinta elverŝi siajn sentojn, sed forpelita tre decide, kaj najbaro-legomĝardenisto, forgesinta, por kio li venis. Tamen ĉi-foje Stomador ne regalis lin, dirinte, ke «doloras la kapo». Kiam vesperiĝis, venis la Rufa Katarina, ekfumis kaj eksidis.

— Oĉjo Stomador, Fakreged transdonas al vi novaĵojn: lia deĵoro aranĝiĝis. Sen virino vi, ŝajne, neniel sukcesos.

— Parolu rapide. Jen drinku, rakontu kaj foriru; prefere neniu vidu cin ĉi tie. Ni nun ĉion timas.

— Do, la laboro ĉe vi iras? Mi pensis, ke ili frapas. Nenio aŭdeblas.

— Frapado estas en mia kapo. Ĉu ci parolos finfine?

— Fakreged lasis al mi prilabori Mutas-on, ke tiu kuŝu malsana morgaŭ, je la dekdua horo de tago, kiam deĵorantoj ŝanĝiĝas. Mi tiun aferon aranĝis. Mutas-on drinkigis Velura Lipharulo kaj transdonis lin al mi. Li estas ĉe mi. Vi vidas, mi estas ebrieta. Ni trovis unu homon, kiu kvazaŭe klopodas iĝi provoso. Mutas komencis fanfaroni, kaj tiu lin drinkigas, eĉ monon al li donis. Kaj drinkigados dum la tuta diurno. Matene mi donos al Mutas pulvoron, ke li tradormu pli longe. Ĉio estas en ordo, oĉjo Stomador, kaj tial regalu min.

— Ci estas ne rufa, sed ora, — deklaris Stomador, verŝante al ŝi konjakon. — Drinku kaj foriru. Nu, kielas cia Cravar?

— Do kio Cravar? Li nemalbonas. Komencis venadi kaj eĉ ne tute avaras. Ne eblas diri, ke li estas avara. Mi miris. Nun li deziras edziĝi. Tamen li estas terure ĵaluzema.

— Prenu lin, — diris la butikisto, — alie poste ci bedaŭros.

— Vidu… oĉjo Tom, mi estas honesta knabino. Kia mi estas edzino?

Katarina foriris, kaj Stomador eliris al la subfosaĵo kaj, defaliginte la barelojn, ekvidis Galeran-on stari en la puto, pendiginte la kapon sur la manojn, alpremitajn al la vertikala muro. Li estis profunde suspiranta. Botredge kuŝaĉis ĉe liaj piedoj kun malseka ĉifono sur la kapo. Mallaŭte sonis batoj de Tergens, diseriganta la kalkoŝtonon.

— Rekonsciiĝu, — diris la butikisto al Galeran, — eliru ĉiuj, necesas trinki kafon. Alie vi mortos.

— Neniam! — Galeran senkomprene ekrigardis al li. — Kio estas nova?

— Fakreged deĵoros.

— Ĉu jes? — respondis Botredge, levetiĝante. — La koro komencas funkcii.

Fleksiĝinte, elrigardis de malsupre Tergens.

— Ni ĉiuj eliru, — deklaris li. — La fortoj finiĝas. Ni ŝtopis la tutan pasejon. Ripozinte, ni komencos purigi.

Li eksidis apud Botredge, pendiginte la kapon kaj maŝine viŝante la frunton per la mandorso.

Stomador dismetis la piedon pli larĝe, kliniĝis kaj komencis helpi al la senfortiĝintaj laborantoj eliri sur la korton.

Ĉapitro XIV

Lunde dum la tuta tago blovis malvarma vento, kaj tiu cirkonstanco multe faciligis la laboron, transformiĝintan en suferon. La nokto, tute foruzita por forprenado de la ŝtonrompaĵoj el la subfosaĵo, tiel elĉerpis la laborantojn, ke iliaj pensoj de tempo al tempo konfuziĝadis. Ju pli longa iĝadis la pasejo, des pli turmente estis iradi tien kaj reen, fleksiĝante kaj trenante sakojn kun kalkoŝtonaj pecoj. La gratvunditaj genuoj, la manoj, nigraj pro koto kaj sekiĝanta sango, la ŝvelinta kolo kaj doloro en la sakro fojfoje faligadis iun en duonkonscia stato. Al ili restis trabati iomete pli ol du metrojn, sed, elfosinte tutan koridoron por nanoj, ili sentis tiujn du metrojn, kiel torturon. Spite al la obtuzigita konscio kaj la tutplene doloranta korpo, ilia spirito cedis neniajn obstaklojn, simile al ramo. Fojfoje, rigardante en lumo de la lanterno antaŭen kaj malantaŭen, Galeran sentis admiron: tiuj dek kvar metroj da tunelo, perfekte rekta, vokis en li fieron de praviĝanta persisto. Tergens estis rimarkeble perdanta fortojn. Li preskaŭ ne parolis; liaj okuloj senforte fermiĝadis, kaj li, kvazaŭ mortante, por momento iĝadis senmova; Botredge subtenadis siajn fortojn per furioza insultado kontraŭ la prizono, la tribunalo kaj la kalkoŝtono, kaj ankaŭ per vino. Vino kaj tabako estis nun la sola nutraĵo de ĉiuj kvar homoj.