Выбрать главу

Lunde ekde la unua horo kaj ĝis la sesa horo posttagmeze Tergens, Galeran kaj Botredge forgesiĝis en peza dormo, sidante ĉe la elira aperturo, kaj, kiam venis krepusko, vekiĝis, tuj almetiĝinte al boteloj. Ilin vekis Stomador, kiu devis dum la tuta tago vendadi, dormetante sur la piedoj kaj respondante al la aĉetantoj ne ĉiam konvene. Katarina vizitis lin, aĉetinte por preteksto ladskatolon da kafo.

— Ĉiuj estas kondamnitaj al pendumo, — diris la virino, — Fakreged estas en la lazareto. Nokte je la kvina horo la kondamnitojn oni forveturigos en la fortresan prizonon, kie estas samaj tri kondamnitoj de aliaj juĝaferoj, tie oni ekzekutos.

Teruro, komprenebla por ĉiu, kiu ekamis homon pro tio, kion li faras por tiu, eĥis en la kruroj de la butikisto per tremo de malespero. Li iris kaj vekis Galeran-on, dirinte pri la verdikto. Kvankam estis atendenda nur tia verdikto, tiu sciigo superis ĉiujn artefaritajn rimedojn de vigligo de la nerva sistemo. En silento komenciĝis la laboro.

Je la naŭa horo de vespero la bastono kun unu noĉo batiĝis al la pavimo kaj kuŝiĝis nemalproksime de la butiko. Stomador levis ĝin.

Estus sencela krueleco priskribi tiujn lastajn horojn, prezentantajn nek deliron, nek vivon, duonsvenajn penojn kaj timon morti, se ne sufiĉos la pulso. Sola alkoholo savadis ĉiujn. Ĝis la dekunua kaj duono estis elŝirita de la tero la tuta distanco, difinita per la kalkuloj — kaj demalsupre supren kreiĝis ŝakto, ŝtopita super la kapo per tavolo je futo kaj duono. Grubbe, ricevinta tra Katarina sciigon, alveturis laŭ flanka vojo kaj ekstaris en ioma distanco en la dezerto trans la ŝedo de Stomador. Haste alivestinte sin en malhelajn, simplajn kostumojn, anstataŭiginte la pantoflojn per ŝuoj, preninte monon, revolverojn, ŝlosinte la butikon kaj puriginte la pasejon disde la instrumentoj, tiel ke ĉio estis perfekta ĝisfine, la komplotantoj ekigis la liberigon de Davenant.

Lasinte Tergens-on ĉe la lanterno, meze de la pasejo, Botredge, Stomador kaj Galeran aliris la lastan obstaklon, pendantan super la kapo per plafono el grundo kaj radikoj. Stomador tenis la ŝtupareton preta. La nekredeblaj penoj de la lastaj horoj konsternis ĉiujn. Spiri preskaŭ ne eblis. Tergens, falinte apud la lanterno, sidis, apogiĝante per la dorso al la muro, kaj, etendinte la krurojn, raŭke spiris, pendinte la kapon. Botredge tuŝis lian ŝultron, sed li nur svingis la manon, dirinte: «Vodkon!» Preninte el la poŝo botelon, la kontrabandisto ŝovis ĝin en la genuojn de la kamarado kaj aliĝis al Galeran.

Galeran kaj Stomador, kunpremiĝante en la malvasto, tralasis Botredge-on, la plej altan el ili, por fari al la volbo lastajn batojn. Botredge ne povis agi per la pioĉo supren, li prenis la rompstangon kaj precize je la dekdua kaj kvarono, laŭ la horloĝo de Galeran, enpikis la rompstangon. Falegis hajlo da terbuloj. Flustrinte: «Gardu vin», kvankam al la starantaj kline en la horizontala pasejo Galeran kaj butikisto nenio minacis, Botredge ŝancelis la rompstangon, ankoraŭ pli profunde ŝovis ĝin supren kaj, agante kiel per baskulo, apenaŭ sukcesis mem ŝirmi sin per la mano: la grundo falis kaj surŝutis lin ĝis la genuoj. En la truon verŝiĝis trablovo; la luna ĉielo, dividita de arbusta branĉo, malfermiĝis alte super la kovrita de grundo vizaĝo de la kontrabandisto. Haste almetinte la ŝtupareton, Botredge per la manoj faligis la malglatajn randojn, larĝigis la aperturon kaj frapis siajn flankojn.

— Ni penetris! — flustris Botredge. — Atendu nun!

La aperturo trafis al distanco de du paŝoj disde la muro. La triumfo de la homoj, raŭke enspirantaj la aeron de la prizona korto, estis la supera rekompenco pro la konsumiĝo de la lasta terura tago. Eĉ senfortiĝinta Tergens mallaŭte respondis el malproksime: «Mi drinkas. Aŭdas… Bonega afero!» Ĉiuj tri estis tumultantaj ĉe la aperturo, kiel fiŝoj ĉe glacitruo, atendante, ke tuj malheligos la lunan lumon la ombro de Davenant, eligita de Fakreged el la kamero.

Nenio bruis, nek frapis; nek paŝoj, nek susuro estis supre, kaj subite Galeran ekvidis Fakreged-on, surgenuiĝintan super la kavo. Iliaj rigardoj kunkroĉiĝis. La perpleksa vizaĝo de Fakreged ŝokis Galeran-on.

— Kie li estas? — flustris Galeran. — Donu lin. Saltu ankaŭ vi mem. La veturilo estas preta.

— Fiasko, — diris Fakreged, rompante arbustan branĉon, gratantan lian vizaĝon.

— Kio okazis?

— Li ne povas eliri. Eĉ unu paŝon ne povas fari. Li estas en febro kaj deliro, nur fojfoje balbutas ion racian. Fortojn li ne havas. Mi deziris sidigi lin, li senfortiĝis kaj falis. Dum la tuta tago li fumadis kaj paŝadis. Vespere li iĝis arda, kiel fajro, sed la doktoron ni decidis ne voki, ni mem ne scias, al kio ni esperas. Ĵetinte al vi la bastonon, mi vidis, ke li estas malbona, sed mi pensis — ĝisiros, kaj tie vi lin forportos. Dum la lastaj du horoj lin kvazaŭ fulmo trafis.

Foriginte Mutas-on, Fakreged tamen forte timis, ke lia deĵoro okazos interne de la prizono, kiel estis difinite laŭ la ordo, kaj en la lazareton iros iu alia. Fakreged-on savis lia reputacio de senkompata kaj atenta gardisto, kiun li subtenadis konscie. La cirkonstancoj de la estonta tragedio inklinis la asistanton de la prizonestro al la flanko de Fakreged. La amiko de la kontrabandistoj subaĉetis la duan provoson en la lazareto, Lecan-on, rekte kaj krude malferminte antaŭ li la manojn, plenajn de oro. La artifiko evidentiĝis trafa: neniam vidinta tiom da mono kaj eksciinte, ke la fuĝo estas garantiita, Lecan cedis al la tento kaj konsentis partopreni la liberigon de la kondamnito.

Kvindek pundojn Fakreged prenis por si.

Tiel neelteneble, tiel terure sonis la morna informo, ke Galeran tuj grimpis supren kaj, sufokiĝante pro funebro, trafis en la ĝardenon de la lazareto. Li retrorigardis. Malantaŭ li staris Botredge; Fakreged estis subtenanta elgrimpantan Stomador-on.

— Kaj vi kien iras? — demandis Galeran.

— Ni ĉiuj kune, — diris Botredge. — La nokto estas luna, ni promenos.

En liaj okuloj brilis la malofte aperanta ĉe homoj lumo de plena abnegacio.

— Por kio do mi vivis? — diris Stomador. — Nun nenio estas timinda.

Fakreged glitis al la angulo de la domo, kie la malfermita pordo ŝirmis per si la vidon al la pordego. De tie aŭdiĝis nelaŭta konversacio de la provosoj.

— Do, ni pendu de hareto, — flustris li. — Iru mallaŭte post mi.

Unu post la alia ili penetris en la hele prilumitan koridoron de la ĝenerala fako. Galeran ekvidis palan, tremegantan Lecan-on, kiu, ĵetinte senhelpan rigardon al Fakreged, ricevis respondon:

— Estu preta al ĉio, la retiriĝo estas garantiita.

Aŭdante maltrankvilan moviĝon en la koridoro, kelkaj malliberuloj de la komuna ĉambro vekiĝis kaj kuŝis fiksaŭskultante, kun ekscitiĝo de spektantoj, tumultantaj ĉe la teatra pordo. «Kio estas tie?» — demandis unu. «Oni forveturigas por ekzekuto», — respondis la dua. «Iu mortis», — supozis la tria. El la dek unu estintaj tie malsanuloj nur unu eksentis, en kio estas la afero, kaj ĉar li estis kondamnita al dudek jaroj, do li fermis la orelojn per la kuseno, por ne aŭdi la agacantajn sonojn de la freneze kuraĝa ago.

Lecan restis, por mensogi al la malliberuloj, se ili dezirus voki lin, pro scivolemo, per sonorilo, kaj la ceteraj enprofundiĝis en la koridoron de la unuopaj kameroj kaj aliris la pordon de Tirrey. Aŭdinte la paŝojn, tiu forlasis la malklarajn figurojn de deliro, koncentris la konscion kaj direktis ĝin al la sonoj de la nokto. «Oni venas por mi; kiel malfrue kaj sennecese nun, — pensis li, — sed kiel bone, ke ili venis. Aŭ ĉio ĉi ŝajnas al mi? Ja dum la tuta tempo ŝajnadis io, ĝi forflugas kaj forgesiĝas. Nelonge restis vivi al mi. Kiam la morto estas proksime, ĉio estas ne tute certa. Sed mi ne scias… Mi deziras, — laŭte daŭrigis li, ĝoje kaj sovaĝe rigardante al aperinta antaŭ li Galeran, — ke vi aliru pli proksime. Vi estas Galeran. Ort Galeran, mia amiko…»