Выбрать главу

Ekvidinte la inflaman vizaĝon de Davenant, Galeran impete aliris lin.

— Ĉu vi vere trafosis la straton transverse?

— Jes, Tirrey, farite, kaj ni venis, — diris Galeran, ankoraŭ esperante, ke la evidenteco de la veninta liberigo levos tiun maldikiĝintan korpon. Li kun peno rekonis tiun junulon, kia estis Davenant. Stranga kaj prema estis tia intervidiĝo, kiam diri oni deziras multon, sed ne eblas perdi eĉ minuton.

Galeran eksidis ĉe la piedoj de Tirrey. Stomador kaj Botredge ekstaris apud la tableto.

— James, mi estas ĉi tie, — flustris la butikisto, — ni ne lasos cin.

— Kaj kiu estas tio? Tio estas Stomador, — daŭrigis Davenant, al kiu en lia stato neniom ŝajnis mirinda la sceno, prezentanta tutplenan riskon. — La rapa pirogo, Stomador, por ĉiam kunigis nin. Ort Galeran, mia amiko. Vi estas tute blanka, kaj ankaŭ mi ja estas sama — interne.

— Vigliĝu, ci estos savita. Ĉio estas preta. Ekstaru, ni veturos al mi, en mian eksterurban domon. La aŭto atendas. Ci forveturos sur vaporŝipo al San-Riolo aŭ al Gel-Gju.

— Nepenseble, Galeran. Verŝajne, vi estas la plej kara homo el ĉiuj, kiujn mi konis iam, kaj mi, ŝajne, konis iun…

— Do ekstaru, stulta!

— Mi estas alkatenita. Mi finiĝis, kiel iranto.

— Trifoje mi publikigadis en ĵurnaloj afiŝon pri ci.

— Mi ne legis ĵurnalojn… Mi longe ne legadis ilin, — diris Davenant.

— Mi revenis du tagojn post cia malapero. Mi havis multan monon. Cia parto estas kelkaj miloj. Ĝi konserviĝis.

— Mi tiam bezonis nur cent pundojn. Aĥ, kiel mi serĉis vin!

Davenant kun amo rigardis al li, dezirante per unu rigardo esprimi ĉion, pri kio estis malfacile paroli. Sulkiĝinte, li levetis la manon kaj, suspirinte, faligis ĝin.

— Jen tiel ankaŭ mi, — diris li, — eĉ malpli multe da forto estas en mi.

Galeran demetis la litkovrilon kaj malrapide mallevis ĝin. La kruro, ŝvelinte, ruĝete brilis; la piedo, kuniĝinte kun la suro, perdis sian formon.

— Ĉu ci ne gardis cin? — diris teruriĝinta Galeran. — Kio do nun?

— Kiel mi povis gardi min? — klare, sed pene diris la malsanulo. — Gardi min, kviete kuŝi kun tomba sablo sur la dentoj! Jes, mi ne povis. Kun mi oni agis malnoble, oni promesis al mi, ke min oni veturigos en la juĝejon, tamen ĉio estis decidita sen mi.

Fakreged enrigardis en la kameron. Pala, tuta koncentriĝinta sur unu penso, kun lipoj, morditaj pro emocio, li pririgardis ĉiujn kaj aliris la liton, gratante la frunton.

— Nemovebla! — diris Fakreged. — Kion vi decidas? Ne turmentu lin.

— Ĉiuj penoj, ĉio perdiĝis, — diris Stomador. — Streĉiĝu, Gravelot. Nur eliri kaj malleviĝi! Tie ni cin forportos!

— Ĉu restis multe da sendanĝera tempo? — demandis Galeran.

— Ĉu gravas la tempo? — respondis Fakreged. — En nia dispono estas tutaj du horoj, ĝis tie oni ekmoviĝos, sed, eĉ se estus tutaj dek, tutegale lin ne eblas elporti.

Vere, forporti Tirrey-on ne eblis. En la mallarĝa turno, ŝirmita disde la okuloj de la korta provoso per la malfermita porda klapo de la lazareta enirejo, homo povus tragliti nerimarkita, nur alpremiĝante al la muro kaj obtuzigante siajn paŝojn. Galeran ekiris al la elirejo, pense altrenis ĉi tien Tirrey-on kaj ekvidis, ke, se la malsanulo eĉ ne krietos, — ili ĉiuj estos momente kaptitaj. Treni la korpon triope evidentiĝis tia ago, kiu postulis ankoraŭ unu metron da spaco, kaŝita disde la okuloj de la provoso, kaj eĉ tion ĉe la kondiĉo, ke la gruzo ne krakos, kaj la pena spirado de la kvar homoj ne rompos la silenton de la prizona korto. Reveninte, Galeran kun malespero ekrigardis al Tirrey.

— Nu almenaŭ iel, Davenant!

Vidante la malfeliĉon de siaj amikoj, senutile riskantaj per siaj vivoj, Davenant koncentris la rigardon sur unu punkto de la muro, levis la kapon kaj streĉiĝis por degliti de la lito. Dum du-tri sekundoj, subtenata de Galeran, li tremis sur la kubutoj kaj falegis, ferminte la okulojn kaj reteninte ĝemon de doloro per tia nekredebla peno, ke la vejnoj pufiĝis sur la frunto.

— Ĉu oni lin ne indulgos? — diris Galeran. — Ja li ne povas eĉ stari.

— Pendumos tutcerte, — respondis Botredge. — Benny Smith estis pendumita post veneniĝo per arseniko, senkonscia, li eĉ ne eksciis, kio okazis.

Glutante larmojn, Stomador kaptis la ŝultron de Galeran, ripetante:

— Sufiĉos… Sufiĉos. Mi ne povas plu. Mi pafos. Por mi nun estas tutegale.

— Foriru, — mallaŭte prononcis Davenant, — ne turmentiĝu. Al mi estas bone, mi estas trankvila. Mi nun vivas forte kaj arde. Malhelpas la malhela akvo, ĝi kovras miajn pensojn, sed mi ĉion komprenas.

— Ĉu ni ataku la pordegon? — diris Botredge. Al li oni ne respondis, kaj li tuj forgesis pri sia propono, kvankam li pretiĝis al ĉio, kiel Stomador kaj Galeran. Ilia stato similis serurojn, trostreĉitajn per ŝlosilo.

Preninte la manon de la kondamnito, Galeran komencis ĝin karesi kaj rideti.

— Pensu, ke mi iomete malfruiĝis, — flustris li. — Ankaŭ al mi restis nelonga vivo. Nenio estas farebla, ni foriros. Tamen pardonu la vivon, per tio ci ĝin venkos. Ĉu ne estas kolero en ci?

— Ne. Estas iomete amare, sed tio forpasos. Ni nur intervidiĝis kaj jam devas disiĝi! Nu, kiel vi vivis?

Botredge komencis laŭte spiri kaj foriris al la fenestro; lia mano nervoze enprofundiĝis en la poŝon. Li revenis, etendante al Davenant revolveron.

— Vi ne maltrafos eĉ kun fermitaj okuloj, — diris Botredge, — vi estas firma homo.

Davenant ĵetis dankan rigardon al li, komprenante la sencon de la ago de Botredge kaj ĝojante al ajna signo de atento, kvazaŭ ne terura morto per la propra mano estis donacita al li, sed gaja jubilo. Li prenis kaj faligis ĝin apud si.

— Mi aranĝos min, — diris Davenant. — Mi komprenas. Kio estas tio? Stomador! Ne ploru, vi, tia granda, korpulenta!

— Kion mi transdonu? — ekkriis la butikisto, svinginte la manon responde al tiuj vortoj. — Ĉu ci havas patrinon, fratinon aŭ knabinon, al kiu ci promesis?

— Ŝi ne ekzistas. Ne ekzistas tiuj, pri kiuj vi demandas.

— Tirrey, — ekparolis Galeran, — tiu ĉi nokto donis al ci grandan potencon super ni. Savi cin ni ne povas. Ni plenumos ajnan cian deziron. Kion ni faru? Diru. Eĉ morto ne haltigos min.

— Kaj min, — deklaris Stomador. — Mi povas resti kun ci. Ni pafos. Neniu eniros ĉi tien!

En tiu momento duonfreneza pro timo Lecan enrompiĝis en la kameron kaj siblinte: «Foriru! Alie mi ĉiujn pripafos!» — estis senarmigita de Fakreged, alsaltinta al Lecan de malantaŭe.

Fakreged elŝiris de la provoso la revolveron kaj batis lin al la kapo.

— Ci jam pereis! — diris li al tiu. — Rekonsciiĝu! Paciĝu! Jen, trinku akvon. Butonumu la pistolujon, la revolvero restos ĉe mi. He, ci, kotaĉo!

— Lecan, ŝajne, pravas, — diris Tirrey. La skuaj agoj, insultoj kaj glaso da akvo rekonsciigis la provoson. Sentante subtenon kaj firman ligon de la tuta grupo, li eliris, balbutante:

— Al mi ŝajnis… sur la korto… Ĉu baldaŭ, finfine?

— Fidu min, — diris Fakreged, — eĉ ne tiaj aferoj okazadis al mi.

— Decidu, — turnis sin Botredge al Davenant. — Ĉio estos farita, eĉ se la koro krevos!

— Ne pensu, — suspiris Davenant, — ne pensu vi ĉiuj tiel bone por unu, kies destino estas perei.

Lia rigardo estis kvieta kaj elokventa, kiel tio okazas en stato de logika deliro.

— Devas veni, — diris li kun profunda konvinko, — unu virino, eksciinta, ke matene mi ne estos viva. Al ŝi oni diris. Ĉu ne la plej bona el la koroj kapablas decidiĝi viziti la mornajn murojn de sufero? Tiu koro malfermiĝis, levinte sin al alta karitato, sciante, ke mi neniam spertis amantan manon, tuŝantan la ardan kapon. Kiel malmulte! Kiel multe! Mi ne scias, kia estas ŝia nomo, kaj mi ne vidas ŝian vizaĝon, sed, kiam vi foriros, mi ekvidos ĝin. En tio estas ĉio. Malbenita estas tiu, kiu ne spertis tian saluton.