Выбрать главу

Li ekstaris. Eĉ pli klare li eksentis la venontan malagrablaĵon.

— Georgo, — mallaŭte respondis Consuelo, rigardante al li kun timo, subpremante suspiron per la mano, almetita al la koro, kaj tuta tremante pro doloro, — iru, savu la homon, en tio estas ankaŭ via saviĝo.

— Kio okazis? De kie vi venis? Kie vi estis?

— Ĉiu minuto valoras. Respondu: ĉu antaŭ monato gastejo «Sekaĵo kaj maro» per nenio restis en via memoro?

Van-Konet ĵetis timigitan rigardon al la edzino, movis la brovon kaj ĵetiĝis en la fotelon, pririgardante siajn fingropintojn, proksime alportitajn al la okuloj.

— Mi ne vizitas tavernojn, — diris li. — Antaŭ ol mi ekscios la kaŭzon de via konduto, mi devas klarigi al vi, ke mia edzino ne devas malaperadi, kiel servistino, sen veturilo, per maskerada maniero.

— Ne skoldu min. Vi scias, kiel mi ĉagreniĝis hodiaŭ pro viaj kruelaj vortoj. Mi estis en koncerto, por gajiĝi. Kaj jen kio atendis min: okazis renkontiĝo, post kiu mi jam ne povas vivi kun vi. Savu vin mem, Georgo. Savu antaŭ ĉio vian viktimon. Matene estas ekzekutota la homo, kies nomo estas James Gravelot… Do kio… Ja mi vidas vian vizaĝon. Do ĉio ĉi estas vero, ĉu?

— Kio estas vero? — kriis ekkolerinta Van-Konet. — Ĉu tio, ke mi faris dentofrapon al la tavernisto? Jes, mi faris ĝin. Kion ankoraŭ vi alportis el la koncerto?

— Nu, jen kiel mi diros, — respondis Consuelo, al kiu jam restis neniuj duboj. — Mi ne disputos kaj ne krios. En tiu tago, kiam vi estis ĉe mi tia malserena, kiam mi vin tiel forte amis kaj kompatis, vi evidentiĝis malnoblulo kaj krimulo. Mi ne plu estas edzino por vi.

— Ĉu vi bone agis, ludante la rolon de detektivo? Pripensu, kiel vi kondutis! Kiel vi eksciis?

— Mi neniam diros. Mi metas kondiĉon: se vi ne iros senprokraste al generalo Felton, de kiu dependas abolo de la verdikto, kaj ne konfesos ĉion, se necesos, petegante lin sur la genuoj pri indulgo, — morgaŭ la tutaj Poket kaj Gerton scios, kial mi forlasis vin. Al vi oni kraĉados en la vizaĝon.

Van-Konet salte ekstaris, levinte la kunpremitajn pugnojn. Liaj kruroj doloris pro timo.

— Ne pli poste, ol je la kvara horo, — diris Consuelo, ridetante al li kun mortinta vizaĝo.

Van-Konet mallevis la manojn, fermis la okulojn kaj rigidiĝis. Bone konante la edzinon, li ne dubis, ke ŝi faros tiel, kiel diras. Nenion alian, krom renkontiĝon de Consuelo kun iu homo, kiu ĉion rakontis al ŝi, Van-Konet povis elpensi, kaj pro tio oni ne rajtas akuzi lin pri idioteco, ĉar diveni pri komunikado kun la prizono tra la subfosaĵo povus nur klarvidulo.

— Ne vane mi atendis de vi ion tiaspecan, — diris Van-Konet, rigardante al la edzino kun tia malamo, ke ŝi forturnis sin. — Mi ĉiam atendis.

— Kial?

— En vi ĉiam estis malagrabla nuanco de sentakta vigleco, klarigebla per via deveno de la ne tre nobla familio.

— Ĉu per la malnobla deveno?! Mi estis via edzino. Ne ekzistas pli proksima parenceco, ol tiu. Ĉu la amo ne egaligas ĉiujn? Malaltan animon havas tiu, kiu parolas tiel, kiel vi. Min ne eblas ofendi per deveno, mi estas homo, virino, mi povas ami kaj morti pro amo. Sed vi estas nulo. Vi estas profitema malkuraĝulo, turmentanto kaj murdanto. Vi estas unuagrada kanajlo. Mi hontas, ke mi brakumadis vin!

Van-Konet konsterniĝis. Lia interna rezisto al la kolero kaj malfeliĉo de la edzino estis rompita per tiu tiel arde ĵetita vero pri li, al kio povas kontraŭstari neniu. Li ekstaris antaŭ ŝi kaj kaptis ŝiajn manojn.

— Consuelo! Rekonsciiĝu! Ja vi amis min!

— Jes, mi vin amis, — diris la juna virino, deprenante la manojn. — Vi tion scias. Tamen tuj post la nupto vi iĝis malvarma, malpacienca kun mi, kaj mi ofte afliktiĝadis, sidante sola ĉe mi. Vi prenis la tonon de patroneco kaj devigita pacienco. Jen! Mi ne ŝatas patronecon. Sciu: estas facile paroli en kolero, sed restas pezo en la koro, kiam la amo estas elŝirita tiel terure. La amo, mortinta, kuŝas en sango kaj koto ĉe viaj piedoj. Mi aĝis dudek jarojn, kaj nun aĝas tridek. Konfesu ĉion. Havu kuraĝon diri la veron.

— Se vi deziras, — jes, ĉio ĉi estas vero.

— Nu, jen… Mi ne scias, de kie mi ankoraŭ prenas la fortojn por paroli kun vi.

— Ĉar ni divorcas, — daŭrigis Van-Konet, blindigita de soifo de venĝo pro la ofendoj kaj deziranta fini ĉion tuj, — mi povas fari al vi la ceterajn konfesojn. Mi neniam amis vin. Mi daŭrigas la rilatojn kun Laŭra Muldwey, kaj mi ĝojas, ke mi liberiĝas de vi tiel baldaŭ. Ĉu vi estas kontenta?

— Ĉu kontenta?… Ho, sufiĉas! Eĉ ne vorton plu!

— Mi povas ankaŭ…

— Ne, mi petas vin! Kio do okazas al mi? Verŝajne, mi estas tre peka. Do iru. Mi ne indulgos vin.

— Jes. Mi estas devigita, — diris Van-Konet. — Mi savos min. Atendu min.

— Hastu, tiu homo estas danĝere malsana.

— Ho! Ni kuracos lin, kaj mi esperas ricevi vian dankon, mia kara.

Malgraŭ la kaptinta lin timo, Van-Konet tre bone sciis, kion li faru. Saviĝi li povis nur per malespera paroksismo de pento antaŭ Felton, kiu tenis en siaj manoj la superan militan potencon de la regiono. Li ne pentis, sed povis tre lerte ŝajnigi sin freneziĝinta pro malespero kaj pento. Prokrasti li eĉ ne pensis, des pli li ne pensis trompi la edzinon, sciante, ke li estos malhonorigita por ĉiam, se li ne plenumos la kondiĉon, metitan al li. Dirinte: «Atendu. Mi komencas agi», — la filo de la gubernatoro ĵetis sin en sian kabineton kaj konektis la telefonon kun la prizono.

Jam eklumis la fenestroj de la loĝejo de la prizonestro, kaj ankaŭ de la kancelario.

— Ĉu tio estas vi, Topper? — kriis Van-Konet al la estro, aŭskultanta lin. Li konis lin per renkontiĝoj dum kartludo ĉe prokuroro Hern. — Van-Konet, maldormanta pro nedifinita kaŭzo. Ĉu vi hodiaŭ havas grandan tagon?!

— Jes, — diskrete respondis Topper, ne ŝatanta senĝenan tonon rilate de mortkondamnoj. — Mi konfesu, ke mi estas tre okupita. Kion vi deziris?

— Mi diable bedaŭras, ke mi ĝenas vin. Min interesas unu el la bando — Gravelot. Ĉu li same estas asignita por hodiaŭ?

— Apenaŭ, ĉar lia sano estas tre malbona. Li estas preskaŭ sen konscio, la kuracisto antaŭ duonhoro pririgardis lin, kaj, verŝajne, li mortos mem pro sangoveneniĝo. Lin ni lasas, kaj la ceteraj estos forveturigitaj je la kvara horo.

«Definitive, al mi fortunas», — pensis Van-Konet, revenante al la edzino, kun subita penso, tiom fia, ke eĉ lia spirado haltis, kiam li ekrigardis al la afero de ekstere. La tento venkis.

— Consuelita, — diris Van-Konet al la virino, iĝinta lia viktimo, — mi veturas al Felton. Mi ĵuras, ke mi plenumos vian deziron. Ĉu vi povos donaci al mi dek kvin mil pundojn?

— La ĉeko estos preta, tuj kiam vi sciigos min, — respondis Consuelo sen hezito, jam ne suferante pro tiu nova malnoblaĵo, sed tiel atente pririgardante la edzon, ke li iomete ruĝiĝis.

— Ho Dio! Mi estas tute sen mono, — diris Van-Konet. — Tio estas peto, ne ultimato. Vi estas grandanima, kaj mi ne deziras, ke vi opiniu min profitema. Ĉu mi trovos vin ĉi tie?

— Ne.

— Kien do vi iras?

— Tio estas mia afero. Kaj nun liberigu min de via ĉeesto.

— Babilu, kion vi deziras, — diris, forirante, Van-Konet, — tio estas nia lasta konversacio.

Generalo Felton, kun kiu devis paroli Van-Konet, loĝis en negranda unuetaĝa domo, staranta nemalproksime de la gastejo «San-Riolo». Felton ankoraŭ ne dormis, kiam oni raportis al li pri neatendita vizito de Van-Konet. Felton malofte sukcesadis enlitiĝi pli frue, ol je la kvina horo de mateno, pro multeco de gravaj militaj aferoj.

La generalo estis homo de meza alto, kiu tenadis sin tre rekte pro la malnature levita dekstra ŝultro, frakasita en la batalo ĉe Inhalt-Haus. La grizaj, glate kombitaj malantaŭen haroj de Felton estis artifike kaŝantaj la kalvaĵon. En la malbela, nervoza vizaĝo de la generalo lumis vasta, iom kaprica menso de favorato de la milito, travidanta plej etajn nuancojn de komplikaj skemoj, sed povanta erari en simpla multipliko.