Выбрать главу

— Ĉu ne eblas prokrasti lian viziton por morgaŭ? — diris Felton al la adjutanto.

La adjutanto eliris kaj baldaŭ revenis.

— Van-Konet petas tujan aŭdiencon pro senfine grava afero. Ĝi estas sekreta.

— Kion fari! Invitu lin.

Kiam aperis Van-Konet, neniu, krom la generalo, estis en la ĉambro. Mirigita de la ĉagrenita aspekto de la junulo, kiun li iomete konis, Felton bonanime etendis al li la manon, sed, malespere skuinte la kunmetitajn manojn, Van-Konet ĵetis sin antaŭ li sur la genuojn kaj, ploregante, ekkriis:

— Savu! Savu min, generalo! Mia vivo kaj morto estas en viaj manoj!

— Ekstaru, diablo prenu! — eligis Felton, impetante al li kaj per forto starigante lin. — Kion vi faris?

— Generalo, indulgu la vivon de la senkulpulo, pereigita de mi, — ekparolis Van-Konet kun sincera pasio de homo, despere aganta en danĝero, gvidata de kalkulo kaj timo. — Matene estos pendumita James Gravelot, akuzata pri armita rezisto al la borda gardistaro. Li ne estas kontrabandisto. Mi ordonis subĵeti al li, en lian gastejon sur la Taĥenbaka ŝoseo, falsan kontrabandon por ke per la aresto de Gravelot mi evitu duelon kaj venĝu lin pro la bato, kiun li faris al mi, kiam en tiu gastejo mi malnoble ofendis iun preterveturantan virinon.

— Nemalbone! — diris Felton, konfuziĝinte kaj ruĝiĝante pro tia konfeso.

Ŝokita de la malespero de la sentaŭgulo, li dum kelkaj momentoj estis silente pririgardanta Van-Konet-on, fermintan per la manoj la vizaĝon.

— Do kio… Ĉu ĉio ĉi estas vero?

— Jes, hontinda vero.

— Kiel vi povis tiel malalte fali?

— Mi ne scias… mi drinkis… drinkis multe… mi dronis en malĉasto, en kartludo… Mia volo malaperis. Mi ĵetis min al vi sub influo de mia edzino. Ŝi sukcesis sentigi al mi la teruron de mia konduto. Se Gravelot estos pendumita, mi ne eltenos tion. Mia testamento estas preta, kaj mi…

— Jes, tia eliro estus neevitebla, — interrompis Felton. — Nu, rakontu detale.

Trovante nepriskribeblan plezuron en prikraĉado de si mem, Van-Konet, bone memoranta la predikojn de Snogden pri superhoma intenskoloreco de «animaj nudiĝoj», tiel admirinde precize rakontis la fian historion kun Gravelot, ke Felton iĝis malgaja.

— Mi sincere diros al vi, — diris Felton, — ke mi neniom kompatas vin. Alia afero estas tiu Gravelot. Jen kio: se via pento estas sincera, se vi estas elturmentita de via malhonoro kaj pretas morti por savo de la senkulpulo, ĉu vi ĵuras al mi forlasi tiun vivmanieron, kiu venigis vin al la krimo?

— Jes, — diris Van-Konet, levante la kapon. — Sola tiu ĉi nokto transformis min. Kaŝu mian pekon. Ho, generalo, se mi povus malfermi al vi mian koron, vi skuiĝus pro kompato al la falinto!

— Mi penos kredi. Sed, mi devas konfesi, via aspekto por mi estas netolerebla. Pardonu tiun akrecon de la maljunulo, kiu kutimas esprimi mallonge. Trankviligu vian edzinon. La afero de Gravelot, kaj samokaze ankaŭ de ĉiuj ceteraj, estos reviziita. Mi liberigos Gravelot-on laŭ via persona garantio. Lin oni ne tre serĉos.

— Generalo! — ekkriis Van-Konet. — Per ajnaj suferoj mi pagos al vi pro tiu grandanimeco, donanta al mi rajton spiri!

— Aĥ, — diris Felton, iom mildigita per lia jubilo. — Ĉio ĉi ne konvenas. La vivo, se vi deziras, plenas de abomenaĵoj. Tenu la manojn puraj, kara mia.

Poste li adiaŭis la vizitanton kaj, trarigardinte la aferon de la kontrabandistoj, donis al la adjutanto respektivajn ordonojn, kiuj estis senprokraste telefonitaj al la prizono, al Hern kaj en la kancelarion de la milita tribunalo. Kiel preteksto de la revizio de la afero prezentiĝis la nova cirkonstanco, sciigita de Van-Konet: la partopreno de Wagner, kiun oni devis nun trovi.

Plenuminte ĉiujn formalaĵojn pri dono de garantio por Davenant, liberigata ĝis nova juĝo, Van-Konet venis hejmen kaj eksciis de servistoj, ke lia edzino jam forveturis, preninte unu valizon, kaj diris nenion pri tio, kien ŝi veturas. Tamen, sur la tablo en la kabineto de la forlasita edzo kuŝis sigelita koverto kun telefona numero sur ĝi. Malferminte la koverton, Van-Konet ekvidis ĉekon.

Lacigite suspirinte, li konektis la telefonon kun la loĝejo de Laŭra Muldwey. Ŝi estis dormanta kaj deklaris pri tio per tono de severa riproĉo.

— Ĉu gravas? — kontraŭdiris Van-Konet. — La smeralda braceleto estas via, kara mia, kaj vi morgaŭ ĝin ricevos. Consuelo ne plu estas ĉi tie. Ŝi forveturis por ĉiam.

— Ho! Gravaj novaĵoj. Kial do vi ne vekis min pli frue?

— Ne gravas. Sed ĉu la braceleto?!

— La braceleto estas ĉarma. Mi atendas.

— Bonan nokton, matene mi estos ĉe vi.

Van-Konet forlasis ŝin kaj telefonis al Consuelo. Ŝi atendis en la gastejo, kie loĝis Galeran, okupinte tie negrandan ĉambron antaŭ la forveturo hejmen.

— Kie vi troviĝas? — moke demandis Van-Konet, aŭdinte ŝian maltrankvilan voĉon. — Ĉu tio ne estas la telefono de la paradizo?

— Parolu do, parolu rapide! — ekkriis Consuelo. — Ĉu vi sukcesis?

— Certe. La generalo estis tre komplezema.

— Tiuokaze mi nenion plian bezonas de vi.

— Mi donis mian garantion pri Gravelot. La necesaj dokumentoj, verŝajne, estas jam en la prizono. Vi povas, Consuelita, ricevi vian mortanton.

— Adiaŭ, kruela homo! — diris Consuelo. — Vi trovu koron, kiu kapablos ŝanĝi vin.

— Mi dankas pro la ĉeko, — malĝentile diris Van-Konet. — Al vi ankoraŭ restis mono. Edzon vi havos.

Kun tio li deiris de la telefono, kaj Consuelo, eksidinte en la aŭton de Grubbe, kiu atendis ŝiajn decidojn, direktis sin al Stomador. Nur sola Galeran estis atendanta ŝin apud la butiko. Stomador kaj la kontrabandistoj sidis en la dezerto, malantaŭ la korto.

— Savita! — diris al ili Galeran. — Mi forveturigos lin. La afero estos reviziita. Gravelot hodiaŭ estos libera, sub garantio de sia malamiko, Van-Konet.

— Do ni ne vane laboris, — diris afekciita Botredge. — Tergens, ja via frato same saviĝos. La dua sekvas el la unua. Ja estas tiel.

— Komprenite, — respondis Tergens. — Jen al ĉiuj iĝis bone.

— Vi ne devas fuĝi, — rimarkis Stomador, — sed mi estas preta, mi jam prepariĝis. Neniel mi sukcesas sidi sur unu loko. Transdonu al Gravelot, ke mi varmigis mian maljunan sangon ĉirkaŭ lia malfeliĉo. Kaj kie do estas ŝi, tiu ora… tiu mirakla, kiun mi kaptis?

— Jen ŝi, — diris Galeran, ekvidinte la silueton de Consuelo, iranta de la aŭto.

— Ni dankas vin, — diris Tergens, riverencante al la pala kvieta virino, — ni ekkonis dum unu nokto tiom, kiom oni ne ekkonas dum la tuta vivo!

— Adiaŭ, kuraĝaj homoj, — diris al ĉiuj Consuelo, — mi ne forgesos vin.

Ŝi kisis iliajn malalte klinitajn ebriajn kapojn kaj revenis por eksidi en la veturilon. Galeran donis mil kvincent pundojn al Stomador kaj po ducent — al la kontrabandistoj. Ili prenis la monon, sed malserene, kun ĝeniĝo. Por la provosoj Galeran aldonis al Botredge tricent pundojn: ducent por Fakreged kaj cent por Lecan.

Poste ĉiuj adiaŭis Galeran-on kaj malaperis, dissolviĝis en mallumo. La forlasita butiko restis sen prizorgo, por arbitro de la sorto. Galeran kaj Consuelo forveturis atendi la venon de la tago, por ke ĉirkaŭ la oka horo de mateno voki sanitaran veturilon de la Franca malsanulejo, kaj kun ĝi — la plej bonan kirurgon de Poket, kuraciston Kress-on.

Ĉapitro XVII