Выбрать главу

En la pordo de la furgono aperis timigita Elli kun Totoĉjo surmane. Kion fari? Ĉu elsalti? Tamen jam estis malfrue: la domo flugis alte super la tero…

Vento taŭzis la harojn de Anna, kiu staris apud la kelo kun levitaj manoj kaj senespere kriis. Alkuris de la stalo farmisto Ĝon kaj en malespero ĵetis sin al tiu loko kie staris la furgono. La orfigitaj patro kaj patrino longe rigardis en la malluman ĉielon, ĉiuminute lumigatan per fulmobriloj…

La uragano furiozis, kaj la dometo balanciĝante flugis kaj flugis. Totoĉjo malkontenta pri tio kio okazis ĉirkaŭe, kuradis en la malluma ĉambro kun tima bojo. Elli, konfuzita, sidis sur la planko tenante la kapon en la manoj! Ŝi sentis sin tre sola. La vento bruis tiel, ke surdigis ŝin. Ŝi opiniis, ke la dometo tuj falos kaj disrompiĝos. Sed tempo pasis, tamen la dometo flugis kaj flugis. Elli kuŝiĝis sur la liton premante Totoĉjon al si. Laŭ la bruo de la ŝtormo, kiu flue balancis la dometon, Elli firme ekdormis.

La vojo pavimita per flavaj brikoj

Elli en la mirakla lando de la Maĉuloj

Elli vekiĝis ĉar la hundeto lekis ŝian vizaĝon per sia humida varma langeto kaj ululetis. Komence ŝi opiniis, ke ŝi vidis miraklan sonĝon, kaj Elli jam intencis rakonti pri ĝi al la patrino. Sed kiam ŝi ekvidis la renversitajn seĝojn kaj faligitan fornon, Elli komprenis, ke ĉio estis reala.

La knabino saltis de la lito. La dometo ne moviĝis. La suno brile lumis tra la fenestro. Elli kuris al la pordo, malfermis ĝin kaj eligis krion pro miro.

La uragano forportis la dometon en landon de nekutima beleco. Ĉirkaŭe etendiĝis verda herbejeto, sur la randoj vegetis arboj kun maturaj sukoplenaj fruktoj; sur arbarkampetoj videblis florbedoj kun belaj rozkoloraj, blankaj kaj helbluaj floroj. En aero flirtis etaj birdoj kun brilanta plumaro. Sur branĉoj de la arboj sidis oroverdaj kaj ruĝobrustaj papagoj kaj kriis per altaj strangaj voĉoj. Proksime murmuris diafana fonto, en la akvo petolis arĝentaj fiŝoj.

Dum la knabino nekuraĝe staris sur la sojlo, inter la arboj aperis plej amuzaj kaj ĉarmaj hometoj, kiaj estas imageblaj. La viroj vestitaj en helbluajn velurajn kaftanojn kaj stretajn pantalonojn estis ne pli altaj ol Elli; sur iliaj piedoj briletis helbluaj vadbotoj kun refaldoj. Tamen pleje plaĉis al Elli la ĉapeloj: iliaj pintoj estis ornamitaj per kristalaj globetoj, kaj sub la larĝaj ĉirkaŭrandoj mole sonoris etaj tintiloj.

Maljuna virino en blanka mantelo grave elpaŝis antaŭ tri viroj; sur ŝiaj pinta ĉapelo kaj mantelo scintilis etaj steletoj. Grizaj haroj de la maljunulino kuŝis sur la ŝultroj.

Malproksime malantaŭ la fruktarboj videblis tuta amaso da malgrandaj viroj kaj virinoj; ili staris flustrante kaj interrigardante tamen ne kuraĝis alveni pli proksime.

Kiam alvenis tiuj nekuraĝaj malgrandaj homoj, ili salute kaj iomete timeme ridetis al Elli, sed la maljunulino rigardis al ŝi kun nekaŝita miro. La triopo de la viroj kune ekmoviĝis antaŭen kaj samtempe deprenis la ĉapelojn. «Dzin-dzin-dzin» — sonoris la tintiloj. Elli rimarkis, ke la makzeloj de la malgrandaj homoj senĉese moviĝas, kvazaŭ ili maĉus ion.

La maljunulino turnis sin al Elli:

— Diru al mi, kiel vi trafis en la landon de la Maĉuloj, kara infano?

— Min portis ĉi tien la uragano en tiu ĉi dometo, — timeme respondis Elli.

— Strange, tre strange estas! — balancis sian kapon la maljunulino. - Vi tuj komprenos mian miron. La afero jenas. Mi eksciis, ke la malica sorĉistino Gingema tute perdis la saĝon kaj decidis pereigi la homaron kaj loĝatigi la teron per ratoj kaj serpentoj. Mi estis devigita uzi tutan mian magian sperton…

— Ho, sinjorino? — kun timego ekkriis Elli. - Ĉu vi estas sorĉistino? Sed la panjo parolis, ke nun ne ekzistas la gesorĉistoj!

— Kie loĝas via panjo?

— En Kansaso.

— Neniam mi aŭdis tiun landnomon, — diris la sorĉistino, kunpreminte la lipojn. - Tamen, malgraŭ la vortoj de via panjo, en

ĉi tieaj landoj loĝas sorĉistoj kaj saĝuloj. Ĉi tie estis kvar sorĉistinoj. Du el ni — la feino de Flava Lando (tiu estas mi, Villina!) kaj la feino de Roza Lando Stella estas bonaj. Sed la sorĉistino de Helblua Lando Gingema kaj la sorĉistino de Viola Lando Bastinda estas tre malicaj. Via dometo dispremis Gingema kaj nun restas nur unu malica sorĉistino en nia landaro.

Elli estis mirigita. Kiel povis ekstermi malican sorĉistinon ŝi, malgranda knabino, ne murdinta dum sia vivo eĉ paseron?!

Elli diris:

— Vi, certe, eraras: mi neniun murdis.

— Mi vin ne akuzas, — trankvile oponis la sorĉistino Villina. - Ja mi, por savi la homojn de la plago, senigis la uraganon de la detrua forto kaj permesis al ĝi kunpreni nur unu dometon por faligi ĝin sur la kapon de la malica Gingema, ĉar mi legis en mia magia libro, ke tiu dometo ĉiam vakas dum la ŝtormoj…

Elli konfuzite respondis:

— Vere, sinjorino, dum la uraganoj ni kaŝas nin en kelon, tamen mi kuris en la dometon por kunpreni mian hundeton…

— Tiun ĉi senracian agon mia magia libro ne povis antaŭvidi! — ĉagreniĝis sorĉistino Villina. - Sekve, pri ĉio kulpas tiu besteto…

— Totoĉjo, hav-hav, se vi permesas, sinjorino! — subite enmiksiĝis en la konversacion la hundeto. - Jes, mi kun malĝojo konfesas mian kulpon…

- Ĉu vi ekparolis, Totoĉjo?! — mire ekkriis Elli.

— Mi ne scias kiel mi faras tion, Elli, sed, hav-hav, el mia buŝo elflugas la homaj vortoj…

— Vidu, Elli, — klarigis Villina, — en ĉi mirakla lando parolas ne nur la homoj, sed ankaŭ ĉiuj bestoj kaj eĉ birdoj. Rigardu ĉirkaŭe, ĉu plaĉas al vi nia lando?

- Ĝi ne estas malbona, sinjorino, — respondis Elli, — sed hejme estas pli bone. Se vi nur rigardus nian bestkorton! Se vi vidus nian bovinon Buntulinon, sinjorino! Ne, mi volas reveni en la patrujon, al la panjo kaj paĉjo…

— Apenaŭ tio eblas, — diris la sorĉistino. - Nia lando estas disigita disde la tuta mondo per dezerto kaj grandegaj montoj, kiujn ankoraŭ neniu trairis. Mi timas, mia etulino, ke vi estas devigita resti kun ni.

La okuloj de Elli pleniĝis de larmoj. La bonaj Maĉuloj tre ĉagreniĝis kaj ekploris kune, viŝante la larmojn per helbluaj naztukoj. La Maĉuloj deprenis la ĉapelojn kaj metis ilin surteren por ke la tintiloj per sia sonoro ne malhelpu ploregi.

- Ĉu vi tute ne helpos al mi? — malĝoje demandis Elli.

— Aĥ, jes, — subite rememoris Villina, — mi tute forgesis, ke mia magia libro estas ĉe mi. Necesas enrigardi ĝin: eble mi ellegos ion utilan por vi…

Villina eligis el la faldoj de la vesto malgrandan libreton ampleksan kiel fingringo. La sorĉistino blovis al ĝi kaj tuj, antaŭ mirigita kaj iomete timigita Elli, la libro komencis kreski, kreski kaj transformiĝis en grandegan volumon. Ĝi estis tiel peza, ke la maljunulino metis ĝin sur grandan ŝtonon.

Villina rigardis la foliojn de la libro kaj ili mem turniĝis unu post alia sub ŝia rigardo.

— Mi trovis, trovis! — diris subite la sorĉistino kaj komencis malrapide legi: — "Bambara, ĉufara, skoriki, moriki, turabo, furabo, loriki, joriki… Grandega Magiisto Gudvin revenigos hejmen malgrandan knabinon, kiu estas portita de uragano en lian landon, se ŝi estos helpinta al tri uloj plenumi iliajn la plej intimajn dezirojn, pikapu, trikapu, botalo, motalo…"