Estis ĉiam la sama komedio. Dum pli ol unu horo, anstataŭ trankvile labori, li devos doni klarigojn al la vicprokuroro kaj al la enketa juĝisto, kiu estos nomumita.
— Ek, infanoj…
Li estis premegita, kvazaŭ temus pri iu de lia familio. El la tuta domanaro, fraŭlinon Svaga li estus laste supozinta kiel viktimon.
Li estis eksentinta simpation al ŝi. Li ŝatis la manieron samtempe bravan kaj simplan, kun kiu ŝi parolis pri siaj rilatoj kun sia ĉefo. Li konsciis, ke, interne de si, spite al la aĝdiferenco, ŝi sentis por li pasian fidelecon, kiu eble konstituas unu el la plej veraj formoj de amo.
Kial do ŝin oni mortigis?
Li instalis sin en la etan nigran veturilon, dum Lucas sidiĝis ĉe la stirilo kaj la dika Torrence lokis sin malantaŭen.
— Pri kio temas? — li demandis dum la starto.
— Vi ja vidos, — replikis Lucas, kiu komprenis la spiritstaton de Maigret.
Ĉi-lasta ne vidis la stratojn, la preterpasantojn, la de tago al tago verdiĝantajn arbojn, la dikajn aŭtobusojn, kiuj danĝere tanĝis ilin.
Li jam estis tie. Li imagis la malgrandan oficejon de fraŭlino Svaga, kie li sidis apud la fenestro, la antaŭan tagon je la sama horo. Ŝi rekte rigardis lin, kvazaŭ por prezenti al li la sincerecon de sia rigardo. Kaj, kiam ŝi hezitis post iu demando, estis ĉar ŝi serĉis la precizajn vortojn.
Estis jam aŭto antaŭ la pordo, tiu de la kvartala komisaro, kiun Janvier devis averti. Ĉar, kio ajn okazas, necesas obei la administrajn regulojn.
Iu funebra Lamure staris ĉe la sojlo de sia luksega pordistejo.
— Kiu estus kredinta… — li komencis.
Maigret preterpasis lin sen respondi kaj, ĉar la lifto estis ĉe unu el la etaĝoj, impetis en la ŝtuparon. Janvier atendis lin sur la ŝtuparplaceto. Li nenion diris. Ankaŭ li divenis la spiritstaton de la ĉefo. Maigret ne rimarkis, ke Ferdinando, ĉe sia posteno kvazaŭ nenio estus okazinta, prenis lian ĉapelon.
Li impetis en la koridoron, preterpasis la pordon de la oficejo de Parendon, alvenis antaŭ tiu, malfermita, de fraŭlino Svaga. Unue li vidis nur du homojn, la kvartalan komisaron, iun nomitan Lambilliote, kiun li ofte renkontis, kaj unu el liaj kunlaborantoj.
Li devis rigardi teren, preskaŭ sub la tablon en la stilo de Ludoviko la XIII-a, kiu servis kiel skribotablo.
Ŝi surhavis printempan migdalverdan robon, probable unuafoje en la sezono, ĉar dum la du antaŭaj tagoj, li vidis ŝin kun malhelblua jupo kaj blanka bluzo. Li tiam pripensis, ke tio certe estas por ŝi speco de uniformo.
Post la faro, ŝi certe deglitis de sia seĝo, kaj ŝia korpo fleksiĝis, strange tordita. Ŝia gorĝo estis malfermita kaj ŝi perdis grandegan kvanton da sango, kiu certe estis ankoraŭ malvarmeta.
Li restis dum iom da tempo, antaŭ ol konscii, ke Lambilliote manpremis al li.
— Vi konis ŝin?
Li rigardis lin, mirigita vidi Maigret tiel emociita antaŭ kadavro.
— Mi konis ŝin, jes… — li diris per raŭka voĉo.
Kaj li impetis en la oficejon de la fundo, kie Julien Baud kun ruĝaj okuloj ekstaris antaŭ li. Lia spiro odoris je alkoholo. Estis botelo da konjako sur la tablo. En sia angulo, Renato Tortu tenis ambaŭmane sian frunton.
— Ĉu ci trovis ŝin?
La “ci” nature venis, ĉar la granda vaudano subite aspektis kiel bubo.
— Jes, sinjoro…
— Ci aŭdis ion? … Ŝi kriis?.. Ŝi ĝemis?..
— Eĉ ne…
Li malfacile parolis. Lia gorĝo restis nodita kaj larmoj fluis el liaj bluaj okuloj.
— Senkulpigu min… Estas la unua fojo…
Ŝajnis, ke li atendis tiun momenton por eksingulti, kaj li prenis sian tukon el sia poŝo.
— Mi… Momenton… Pardonu…
Li ĝissate ploris, staranta meze de la ĉambro, aspektante pli alta ol sia metro okdek. Aŭdiĝis eta seka bruo. Tio estis la piptubo de Maigret, kiu krakis sub la premo de la makzelo. La pip-forneto falis teren kaj li kliniĝis por pluki ĝin, enmetis ĝin en sian poŝon.
— Mi petas vian pardonon… Mi ne povas kontraŭstari…
Li reakiris spiron, viŝis siajn okulojn, ĵetis ekrigardon al la konjakbotelo sed jam ne kuraĝis tuŝi ĝin.
— Ŝi venis ĉi tien ĉirkaŭ la naŭa kaj dek minutoj por alporti al mi komparendajn dokumentojn por provlego… Ĉi-rilate, mi jam ne scias, kien mi metis ilin… Tio estas la protokolo de la hieraŭa kunsido, kun notoj, referencoj… Mi probable lasis ilin en ŝia oficejo… Ne… Jen! Ili estas sur mia tablo…
Ĉifitaj de streĉita mano.
— Ŝi petis min redoni ilin al ŝi tuj post kiam mi estos fininta… Mi iris tien…
— Je kioma horo?
— Mi ne scias… Mi certe laboris dum proksimume tridek minutoj… Mi estis tute gaja, tute kontenta… Mi ŝatas labori por ŝi… Mi rigardis… Mi ne vidis ŝin… Poste, mallevante la okulojn…
Estis Maigret, kiu verŝis al li iom da konjako en la glason, kiun Ferdinando alportis.
— Ŝi ankoraŭ spiris?
Li kapneis.
— La prokurorejo, ĉefo…
— Ankaŭ vi nenion aŭdis, sinjoro Tortu?
— Nenion…
— Vi restis ĉi tie la tutan tempon?
— Ne… Mi iris vidi sinjoron Parendon, kun kiu mi havis kunparoladon dum deko da minutoj pri la afero, kiun mi prizorgis hieraŭ en la Justicpalaco…
— Kioma horo estis?
— Mi ne rigardis mian horloĝon… Proksimume la naŭa kaj duono…
— Kia li estis?
— Kiel kutime…
— Sola?
— Fraŭlino Svaga estis kun li…
— Ĉu ŝi eliris tuj post via alveno?
— Kelkajn momentojn poste…
Ankaŭ Maigret estus volonte trinkinta gluton da konjako, sed li ne kuraĝis.
Atendis lin la formalaĵoj. Tio grumbligis lin, sed, finfine, ne estis malbonaĵo, ĉar tio devigis lin eliri de sia koŝmaro.
La Prokurorejo nomumis juĝiston Daumas, kun kiu li plurfoje laboris, simpatian homon, iom timidan, kies nura manko estis troa detalemo. Li estis ĉirkaŭ kvardekjara; li havis ĉe sia flanko vicprokuroron De Claes, altan blondulon, tre maldikan, ĉiam elegante vestitan, kiu ĉiam tenis enmane, somere kaj vintre, paron da helaj gantoj.
— Kion vi opinias pri tio, Maigret? Oni diras al mi, ke vi havis inspektoron en la konstruaĵo? Vi suspektis dramon?
Maigret ŝultrolevis, faris svagan geston.
— Tio estus tro longa por klarigi al vi… Hieraŭ kaj antaŭhieraŭ, sekve de anonimaj mesaĝoj, mi pasigis praktike mian tutan tempon en tiu ĉi domo.
— La mesaĝoj indikis la viktimon?
— Ne, jen la problemo. Precize tial la murdon estis neeble eviti. Estus necese starigi policiston malantaŭ ĉiun el la loĝantoj, sekvi ilin paŝon post paŝo tra la loĝejo. Lapointe pasigis la nokton malsupre… Hodiaŭ matene Janvier venis anstataŭi lin…
Tiu ĉi staris en angulo, kun mallevita kapo. Oni aŭdis en la korto la ŝprucaĵon per kiu la ŝoforo de la peruanoj lavis la Rollson.
— Ĉi-rilate, Janvier, kiu avertis vin?..
— Ferdinando… Li sciis, ke mi estis malsupre… Mi estis parolinta kun li…
Aŭdiĝis pezaj paŝoj en la koridoro. Estis la specialistoj, kiuj alvenis siavice kun siaj aparatoj. Malgranda viro ronda estis kurioze miksita al ilia grupo kaj li rigardis la personojn kunvenintajn en la ĉambro ne sciante, al kiu turni sin.
— Doktoro Martin… — li fine flustris. — Mi petas pardonon, ke mi alvenas tiel malfrue, sed mi havis pacientinon en mia kabineto kaj la tempo por ke ŝi revestu sin…
Li vidis la kadavron, malfermis sian tekon, genuiĝis sur la pargeto. Li estis la malplej emociita el ĉiuj.
— Ŝi estas mortinta, kompreneble.
— Ĉu subita morto?
— Ŝi certe pluvivis kelkajn sekundojn, ni diru tridek aŭ kvardek sekundojn kaj, kun la gorĝo tranĉita, ŝi havis neniun eblon krii…