Li montris objekton, kiun la tablo parte kaŝis, la skrapilon samtempe akran kaj tre tranĉan, kiun Maigret rimarkis la antaŭan tagon.. Ĝi estis nun gluiĝinta en la densa sangoflako.
La komisaro kontraŭvole rigardis la vizaĝon de la junulino, ŝiajn flankenŝovitajn okulvitrojn, ŝiajn okulojn bluajn kaj fiksajn.
— Ĉu vi ne volus fermi al ŝi la okulojn, doktoro?
Ne ofte okazis al li, krom kiam li debutis, esti tiel skuita antaŭ kadavro.
Kiam la kuracisto estis obeonta, Moers tiris lin je la maniko.
— La fotoj… — li memorigis al li.
— Estas vere… Ne… Faru nenion…
Estis li, kiu ne plu devis rigardi. Necesis ankoraŭ atendi la juĝkuraciston. Doktoro Martin, tre vigla malgraŭ sia obezeco, demandis:
— Ĉu mi povas iri, sinjoroj?
Poste, rigardante ilin laŭvice, li fine turnis sin al Maigret.
— Vi ja estas komisaro Maigret?.. Mi demandas al mi, ĉu mi ne devus iri vidi sinjoron Parendon… Ĉu vi scias, kie li estas?
— En sia oficejo, mi supozas…
— Li estas informita?.. Li vidis?..
— Probable…
Reale, neniu sciis ion precizan. Estis nekohereco en la aero. Fotografisto aranĝis grandegan aparaton sur tripiedo dum grizhara viro prenis mezurojn sur la planko kaj la registristo de la enketa juĝisto skribaĉis sur libreto.
Lucas kaj Torrence, kiuj ankoraŭ ne ricevis instrukciojn, staris en la koridoro.
— Kion vi opinias, ke mi devas fari?
— Iru vidi lin, se vi kredas, ke li povas bezoni vin…
Doktoro Martin venis al la pordo, kiam Maigret revokis lin:
— Mi certe havos demandojn al vi dum tiu ĉi tago… Ĉu vi estos hejme?..
— Krom de la dek-unua ĝis la dek-tria… Tiam mi havas mian konsultadon en la hospitalo…
Li tiris grandan horloĝon el sia poŝo, ŝajnis timigita kaj rapide foriris.
Juĝisto Daumas tusetis.
— Mi supozas, Maigret, ke vi preferas, ke mi lasu vin trankvile labori? Mi nur volus scii, ĉu vi havas suspektojn…
— Ne… Jes… Sincere, sinjoro juĝisto, mi ne scias… Tiu afero ne prezentiĝas kiel la aliaj, kaj mi estas konfuzita…
— Ĉu vi ne plu bezonas min? — demandis komisaro Lambilliote.
— Ne plu bezonas… — malatente ripetis Maigret.
Li malpacience deziris, ke ĉiuj foriru. La oficejo iom post iom malpleniĝis. Foje ekbrilis fotofulmo en la tamen luma ĉambro. Du viroj, kiuj faris sian metion kvazaŭ lignaĵistoj aŭ seruristoj, prenis la fingrospurojn de la mortintino.
Maigret senbrue elŝoviĝis el la ĉambro, signis al Lucas kaj Torrence, ke ili atendu lin, eniris en la oficejon de la fundo, kie Tortu respondis ĉe la telefono dum Baud, kun la kubutoj surtable, rigardis antaŭ si per svagaj okuloj.
Li estis ebria. La nivelo de la konjako malleviĝis je almenaŭ tri fingroj en la botelo. Maigret ekkaptis ĝin kaj, senhonte, ĉar tio vere necesis, verŝis al si la trinkaĵon en la glason de la sviso.
Li laboris kvazaŭ somnambulo, kelkfoje ĉesante, kun fiksa rigardo, timante forgesi ion gravan. Li svage premis la manon de la jurkuracisto, kies vera laboro komenciĝos nur ĉe la juĝmedicina instituto.
La homoj de la funebra veturilo jam estis ĉi tie kun brankardo kaj li ĵetis lastan rigardon al la migdalverda robo, kiu devintus marki ĝojan printempan tagon.
— Janvier, vi zorgos pri la gepatroj… Oni certe havas ilian adreson, en la funda oficejo… Rigardu ankaŭ en ŝia mansako… Nu, faru la necesaĵon…
Li kondukis siajn du aliajn kunlaborantojn al la vestejo.
— Vi ambaŭ faru al mi planon de la apartamento, pridemandu la servistaron, notu en kiu loko troviĝis ĉiu el ili inter la naŭa kaj kvarono, kaj la deka… Notu ankaŭ, kion ĉiu vidis, ĉiun iron kaj revenon…
Ferdinando estis ĉi tie, kun la brakoj krucitaj, atendanta.
— Por la plano li helpos vin… Diru al mi, Ferdinando, mi supozas, ke sinjorino Parendon estas en sia ĉambro?
— Jes, sinjoro Maigret.
— Kia estis ŝia reago?
— Ŝi ne havis reagon, sinjoro, ĉar ŝi certe ankoraŭ ne estas informita. Laŭ mia scio, ŝi dormas, kaj Liza ne kuraĝis alpreni la decidon veki ŝin.
— Sinjoro Parendon ankaŭ ne iris vidi ŝin?
— La sinjoro ne eliris el sia oficejo…
— Li ne vidis la kadavron?
— Mi petas vian pardonon. Efektive li eliris el ĝi unu momenton, kiam sinjoro Tortu iris informi lin. Li ĵetis rigardon en la oficejon de fraŭlino Svaga kaj reiris al sia oficejo…
La antaŭan tagon Maigret eraris, kiam, ĉar lia anonima korespondanto havis precizan stilon, li kredis devi preni laŭvorte la vorton “frapi”.
Oni ne frapis. Oni ankaŭ ne pafis. Oni proprasence tranĉis la gorĝon.
Li devis retropaŝi por lasi pasi la brankardistojn kaj, kelkajn momentojn poste, li frapis al la giganta pordo de la oficejo de Parendon. Li aŭdis neniun respondon. Vere estas, ke la pordo estis el dika kverka ligno. Li turnis la butonon, ŝovis unu el la klapoj kaj ekvidis la advokaton en unu el la ledaj foteloj.
Dum sekundo li timis, ke estis okazinta malfeliĉo ankaŭ al li, tiom li estis sinkinta sur sin mem, kun la mentono sur la brusto, kun mola mano tuŝanta la tapiŝon.
Li antaŭeniris kaj sidiĝis en fotelo fronte al li, tiel, ke ili troviĝis vidalvide, je mallonga distanco unu de la alia, kiel por ilia unua interparolado. En la bretaro la nomoj de Lagache, Henri Ey, Ruyssen kaj de aliaj psikiatroj brilis en orumitaj literoj sur la bindaĵoj.
Li surpriziĝis aŭdante voĉon flustri:
— Kion vi opinias, sinjoro Maigret?
La voĉo estis malproksima, sentembra. Estis tiu de neniigita homo, kaj apenaŭ la advokato strebis por rektiĝi, por levi la kapon. Pro tio, liaj okulvitroj falis teren kaj, sen la dikaj vitroj, liaj okuloj estis tiuj de timema infano. Li pene klinis sin por pluki ilin, remetis ilin ĝustaloke.
Li pluparolis:
— Kion ili faras?
Kaj lia blanka mano montris al la oficejo de la junulino.
— La formalaĵoj finiĝis…
— La… la korpo?..
— La korpo ĵus foriris…
— Ne atentu… Mi tuj remastros min…
Per sia dekstra mano, li senkonscie palpis sian koron, dum la komisaro rigardis lin tiel fikse, kiel la unuan tagon.
Li rektiĝis, efektive, tiris tukon el la poŝo, pasigis ĝin sur sian vizaĝon.
— Vi ne volas trinki ion?
Lia rigardo iris al la parto de la lignotegaĵoj, kiu kaŝis malgrandan trinkaĵujon.
— Vi ankaŭ?
Maigret profitis de tio por ekstari, preni du glasojn, la flakonon de malnova armanjako, kiun li jam konis.
— Tio ne estis ŝerco… — malrapide eldiris la advokato.
Kaj, kvankam lia voĉo refirmiĝis, ĝi restis stranga, kvazaŭ mekanika, sentona.
— Jen vi estas tre embarasita, ĉu ne?
Kaj, ĉar Maigret daŭre rigardis lin sen respondi, li aldonis:
— Kion vi nun faros?
— Du el miaj homoj nun precizigas la hordispozicion de ĉiu, tie ĉi, inter la naŭa kaj kvarono, kaj la deka…
— Estis antaŭ la deka…
— Mi scias…
— Dek minutoj antaŭ la deka… Estis precize dek minutoj antaŭ la deka, kiam Tortu venis sciigi al mi la novaĵon…
Li ĵetis rigardon al la bronza horloĝo, kiu indikis la dek-unuan tridek kvin.
— De tiam vi restis sidanta en tiu ĉi fotelo?
— Mi trapasis la koridoron post Tortu, sed povis elteni la spektadon nur kelkajn sekundojn… Mi revenis ĉi tien kaj… Vi pravas… mi ne forlasis ĉi tiun fotelon… Mi svage memoras, ke Martin, mia kuracisto, pasis, ke li parolis al mi, ke mi balancis la kapon, ke li palpis mian pulson kaj foriris kiel homo, al kiu urĝas…