Lia amiko Bouvier pravis dirante, ke li ne havas aĝon. Li konservis en la esprimo de sia vizaĝo, de siaj bluaj okuloj, aspekton preskaŭ infanan kaj rigardis la komisaron kun speco de miro.
— Vi ne povas imagi kiom ofte mi pensis pri vi… Kiam vi prizorgas enketon, mi voras plurajn gazetojn, por perdi nenion de tiu… Mi preskaŭ dirus, ke mi gvatas viajn agojn…
Maigret sentis ĝenon. Li fine kutimiĝis al la scivolemo de la publiko, sed la entuziasmo de homo kia Parendon metis lin en embarasan situacion.
— Vi scias, ke miaj agoj estas tiuj, kiujn ĉiuj homoj havus mialoke…
— Eble ĉiuj homoj… Sed “ĉiuj homoj” ne ekzistas… Estas mito… Kio ne estas mito, estas la Punkodo, la juĝistoj, la ĵurianoj… Kaj la ĵurianoj, kiuj antaŭtage apartenis al “ĉiuj homoj” iĝas apartaj personoj ekde la momento, kiam ili eniras en la asizan juĝoĉambron…
Liaj vestoj estis malhelgrizaj, kaj la skribotablo, sur kiu li apogis sin, estis tro granda por li. Li tamen ne estis ridinda. Eble ankaŭ ne estis la naiveco, kiu malfermegis liajn pupilojn malantaŭ la dikaj okulvitroj.
Kiel lernejano, eble li suferis esti kromnomata duonporcio, sed li rezignaciis pri tio kaj donis nun la impreson de bonvola gnomo, kiu devis bridi sian petolemon.
— Ĉu mi povas fari al vi nediskretan demandon?.. Kiomaĝa vi komencis kompreni la homojn?.. Mi volas diri, kompreni tiujn, kiujn oni nomas krimuloj?..
Maigret ruĝiĝis, balbutis:
— Mi ne scias… Mi eĉ ne estas certa, ke mi ilin komprenas…
— Ho! jes ja… Kaj tion ili bone sentas… Parte tial ili estas preskaŭ malpezigataj konfesante sian krimon…
— Estas same por miaj kolegoj…
— Mi povus pruvi al vi la malon memorigante al vi nemalmultajn kazojn, sed tio tedus vin… Vi studis medicinon, ĉu ne?
— Nur du jarojn…
— Laŭ tio, kion mi legis, via patro mortis, kaj ne povante daŭrigi vian studadon, vi eniris en la policon…
La situacio de Maigret estis pli kaj pli delikata, preskaŭ ridinda. Li venis por demandi kaj lin oni intervjuis.
— Mi vidas en tiu ŝanĝo ne duoblan alvokiĝon, sed malsaman realigon de unu sama personeco… Senkulpigu min… Mi proprasence ĵetis min sur vin tuj je via alveno… Mi senpacience atendis vin… Mi mem estus irinta malfermi al vi la pordon ĉe via sonorigo, sed mia edzino ne estus ŝatinta tion, ĉar ŝi postulas iun etiketon…
Lia voĉo mallaŭtiĝis je kelkaj tonoj por prononci ĉi lastajn vortojn kaj, montrante grandegan pentraĵon bildigantan, preskaŭ tutstaturan, juĝiston vestitan en ermena pelto, li flustris:
— Mia bopatro…
— La unua prezidanto Gassin de Beaulieu…
— Ĉu vi konas?
Dum kelkaj momentoj, Parendon ŝajnis al li tiel bubeca, ke li preferis konfesi:
— Mi informiĝis antaŭ mia vizito…
— Ĉu oni malbone parolis al vi pli li?
— Laŭdire li estis granda juĝisto…
— Jen! Granda juĝisto!.. Ĉu vi konas la verkojn de Henri Ey?..
— Mi tralegis lian manlibron pri psikiatrio…
— Sengès?.. Levy-Valensi?.. Maxwell?..
Li montris, de malproksime, panelon de la biblioteko, kie verkoj havis tiujn nomojn. Nu, ĉiuj estis psikiatroj, kiuj neniam okupiĝis pri mara juro. Maigret rekonis rigardoĵete, aliajn nomojn; iujn li vidis cititaj en la bultenoj de la Internacia societo pri krimologio, verkojn de aliaj li efektive legis: Lagache, Ruyssen, Genil-Perrin…
— Vi ne fumas? — subite demandis lia gastiganto kun miro. — Mi kredis, ke vi ĉiam havas vian pipon enbuŝe.
— Se vi tion permesas…
— Kion mi povas donaci al vi? Mia konjako ne estas tre bongusta, sed mi havas armanjakon de kvardeko da jaroj…
Li trotetis al muro, kie plena panelo, inter la librovicoj, kaŝis vinŝranketon kun dudeko da boteloj, diversformataj glasoj.
— Nur iomete, mi petas…
— Mia edzino permesas al mi nur unu guton en grandaj okazoj… Ŝi asertas, ke mi havas malfortan hepaton… Laŭ ŝi, ĉio estas malforta en mi kaj mi ne havas unu solan organon fortan…
Tio amuzis lin. Li parolis pri tio sen amaro.
— Je via sano!.. Se mi faris al vi tiujn maldiskretajn demandojn, estas ĉar mi pasiiĝas pri la artikolo 64 de la Punkodo, kiun vi konas pli bone ol mi.
Efektive, Maigret konis ĝin parkere. Li estis ofte ripetanta ĝin kaj ree li havis ĝin en sia kapo:
Estas nek krimo nek delikto, kiam la antaŭkulpigito estas en stato de frenezeco en la tempo de la ago, aŭ kiam li estis devigita per forto, al kiu li ne povis rezisti.
— Kion vi opinias pri tio? — demandis la gnomo klinante sin al li.
— Mi preferas ne esti juĝisto. Tiel mi ne devas juĝi…
— Jen tion mi ŝatas aŭdi de vi… Antaŭ kulpulo aŭ supozata kulpulo, kiu estas en via oficejo, ĉu vi kapablas determini la parton de responseco, kiu povas esti imputita al li?
— Malofte… La psikiatroj, poste…
— Tiu biblioteko estas plena de ili, psikiatroj… La plejaĝuloj, plejparte, respondis: responsa, kaj foriris kun trankvila konscienco… Sed relegu Henri Ey, ekzemple…
— Mi scias…
— Ĉu vi parolas la anglan?
— Tre malbone.
— Vi scias, kion ili nomas “hobby”?
— Jes… tempopasigon… senkialan okupon… manion…
— Nu, kara sinjoro Maigret, mia hobio, mia manio, kiel iuj diras, estas la artikolo 64… Mi ne estas la sola en mia kazo… Kaj tiu fama artikolo troviĝas ne nur en la franca Kodo… Sub terminoj pli malpli identaj oni retrovas ĝin en Usono, en Anglio, en Germanio, en Italio…
Li vigliĝis. Lia vizaĝo, sufiĉe pala antaŭ momento, roziĝis, kaj li svingis siajn etajn pufetajn manojn kun neatendita energio.
— Ni estas miloj en la mondo, kion mi diras? dekmiloj, kiuj fiksis kiel celon la taskon ŝanĝi tiun hontindan artikolon, veston de pasintaj tempoj. Tio ne estas iu sekreta societo. Ekzistas oficialaj grupoj en la plejmultaj landoj, revuoj, ĵurnaloj… Ĉu vi scias, kion oni respondas al ni?..
Kaj, kiel por personigi tiun oni, li ĵetis ekrigardon al la portreto de sia bopatro.
— Oni diras al ni:
» — La Punkodo estas tuto. Se vi ŝanĝos unu ŝtonon, la tuta konstruaĵo minacos disfali…
» Oni ankaŭ obĵetas al ni:
» — Sekvante vin, al la kuracisto, kaj ne plu al la juĝisto, oni lasus la zorgon juĝi…
» Mi povus paroli al vi pri tio dum tutaj horoj. Mi verkis multajn artikolojn pri tiu temo kaj mi permesos al mi sendigi al vi per mia sekretariino kelkajn el ili, kio povas ŝajni malmodesta miaflanke… La krimulojn vi konas, por tiel diri, unuamane… Pri juĝistoj, ili estas homoj, kiuj eniras en tiun aŭ alian fakon laŭ maniero kvazaŭ aŭtomata… Vi komprenas?..
— Jes…
— Je via sano…
Li reakiris la spiron, ŝajnis mem surprizita, ke li tiel ekzaltiĝis.
— Estas malmultaj homoj, kun kiuj mi povas paroli senĝene… Mi ne ŝokis vin?
— Tute ne.
— Cetere, mi ne demandis vin, kial vi deziris vidi min… Mi tiom ĝojegis pri tiu okazo, ke la demando ne venis al mia menso…
Kaj, li daŭrigis kun ironio:
— Mi esperas, ke ne temas pri mara juro, ĉu?
Maigret eltiris la leteron el sia poŝo.
— Hodiaŭ matene, mi ricevis ĉi tiun mesaĝon per la poŝto. Ĝi ne estas subskribita. Mi havas neniun certecon, ke ĝi venas de via hejmo…Mi petas vin nur bonvole ekzameni ĝin…
Strange, kvazaŭ li estus sensiva ĉefe per tuŝosento, la paperon la advokato komencis palpi.
— Ŝajnas esti la mia…Oni ne facile trovas ĝin… Lastfoje, mi devis peti mian gravuriston mendi ĝin de la fabrikanto…