Выбрать главу

Ne, li ne kredis al malica ŝerco. Estis tamen nenio drameca en la etoso ĉe avenue Marigny. Ĉio, en la apartamento, estis klara, orda. La ĉefservisto akceptis lin kun trankvila digneco. La sekretariino kun stranga nomo estis vigla kaj simpatia. Kaj koncerne magistron Parendon, spite al sia stranga fizika stato, li aspektis kiel sufiĉe gaja gastiganto.

La ideo pri ŝerco ankaŭ ne venis al Parendon. Li ne protestis kontraŭ tiu entrudiĝo en sian privatan vivon. Li multe parolis pri diversaj temoj, ĉefe pri la artikolo 64, sed, fakte, ĉu ne estis daŭre speco de latenta angoro?

Maigret ne parolis pri tio ĉe la raporto. Li konsciis, ke liaj kolegoj levus la ŝultrojn vidante lin ĵeti sin en tiel strangegan historion.

— Nenio nova ĉe vi, Maigret?

— Janvier estas arestonta la murdiston de la poŝtistino… Ni havas kvazaŭan certecon, sed estas preferinde atendi por scii, ĉu li havis komplicon… Li vivas kun juna graveda virino…

Io kuranta. Io banala. Io ĉiutaga. Unu horon poste, li eliris el la ĉiutagaĵo enirante en la domon de avenuo Marigny, kie la pordisto en uniformo salutis lin de post la vitra pordo de la pordistejo.

La ĉefservisto Ferdinando demandis lin, prenante lian ĉapelon:

— Ĉu vi deziras, ke mi anoncu vin al la sinjoro?

— Ne. Konduku min al la oficejo de la sekretariino…

Fraŭlino Svaga! Jen! Li retrovis ŝian nomon. Ŝi okupis malgrandan ĉambron ĉirkaŭata per dokumentujoj verde pentritaj kaj ŝi tajpis per lastmodela elektra skribmaŝino.

— Ĉu min vi deziras vidi? — ŝi demandis sen maltrankviliĝi.

Ŝi ekstaris, rigardis ĉirkaŭ si, montris seĝon apud la fenestro rigardanta al la korto.

— Mi bedaŭrinde ne havas fotelon je via dispono. Se vi preferas, ke ni iru al la biblioteko aŭ al la salono…

— Mi preferas resti tie ĉi…

Aŭdiĝis ie elektra polvosuĉilo. Alia skribmaŝino kraketadis en unu el la oficejoj. Vira voĉo, kiu ne estis tiu de Parendon, respondis per la telefono:

— Jes ja, jes ja… Mi perfekte komprenas vin, kara amiko, sed la leĝo estas la leĝo, eĉ se ĝi foje ŝokas la simplan prudenton… Mi parolis al li pri tio, kompreneble… Ne, li ne povas akcepti vin hodiaŭ nek morgaŭ kaj, cetere, tio tute ne utilus…

— Sinjoro Tortu? — demandis Maigret.

Ŝi jese kapsignis. La staĝanton oni tiel aŭdis paroli en la najbara ĉambro, kaj fraŭlino Svaga iris fermi la pordon, malŝaltante la sonon kiel oni faras kun la radio, turnante butonon. La fenestro restis duone malfermita kaj ŝoforo en blua kombineo lavis per akvoŝpruco iun Rolls-Royce.

— Ĝi apartenas al sinjoro Parendon?

— Ne, al la luantoj de la dua etaĝo, iuj peruanoj.

— Sinjoro Parendon havas ŝoforon?

— Li estas devigata, ĉar lia vidkapablo ne ebligas al li konduki.

— Kiun aŭton?

— Cadillac… La sinjorino pli ofte uzas ĝin ol li, kvankam ŝi disponas pri malgranda angla aŭto… La bruo ne ĝenas vin?.. Vi ne preferas, ke mi fermu la fenestron?

Ne. La akvoŝpruco partoprenis en la etoso, en la printempo, en domo kiel tiu, kie li troviĝis.

— Vi scias, kial mi estas tie ĉi?

— Mi scias nur, ke ni ĉiuj estas je via dispono kaj ke ni devas respondi al viaj demandoj, eĉ se ili ŝajnas al ni maldiskretaj…

Li refoje eltiris la unuan leteron el sia poŝo. Kiam li denove iros al Quai des Orfèvres, li fotokopiigos ĝin, alie ĝi fine estus nur paperĉifono.

Dum ŝi legis, li observis ŝian vizaĝon, kiun la kornframaj okulvitroj ne malbeligis. Ŝi ne estis bela en la kutima senco de la vorto, sed plaĉa. Precipe ŝia buŝo, karnoriĉa, ridetanta, kun suprenfalditaj anguloj, fiksis la rigardon.

— Kaj do?.. — ŝi diris redonante la folion.

— Kion vi opinias?

— Kion opinias sinjoro Parendon?

— Same kiel vi.

— Kion vi volas diri?

— Ke li ne estis pli surprizita, ol vi ĵus estis.

Ŝi klopodis rideti, sed oni sentis, ke la atako trafis.

— Mi devintus reagi?

— Kiam oni anoncas, ke murdo estas okazonta en domo…

— Tio povas okazi en iu ajn domo, ĉu ne? Antaŭ la momento, kiam li iĝas krimulo, mi supozas, ke homo kondutas kiel alia, ke li estas kiel alia, se ne…

— Se ne, ni arestus antaŭe la estontajn murdistojn, ĝuste.

Plej kurioze estis, ke ŝi pensis pri tio, ĉar malmultaj homoj faris antaŭ Maigret, dum lia longa kariero, tiun tiel simplan rezonadon.

— Mi aperigis la anoncon. Hodiaŭ matene mi ricevis duan leteron.

Li enmanigis ĝin al ŝi, kaj ŝi legis ĝin kun la sama atento, sed ĉi-foje ankaŭ kun iu angoro.

— Mi ekkomprenas, — ŝi murmuris.

— Kion?

— Ke vi estas maltrankvila kaj ke vi persone prizorgas la enketon…

— Vi permesas, ke mi fumu?

— Bonvolu; tie ĉi ankaŭ mi rajtas fumi, kaj tiel ne estas en la plejmultaj oficejoj…

Ŝi ekbruligis cigaredon per simplaj gestoj, tute ne afektaj, kiel tiuj de tiom da virinoj. Ŝi fumis por malstreĉiĝi. Ŝi klinis sin iom malantaŭen sur sia artikita seĝo de tajpistino. La oficejo ne similis al komerca oficejo. La tablo de la skribmaŝino estis ja el metalo, sed ĝin flankis tre bela tablo en la stilo de Ludoviko la XIII-a.

— Ĉu la juna Parendon havas petoleman karakteron?

— Gus? Li estas tute la malo de petolulo. Li estas inteligenta, sed sekretema. En la liceo, li ĉiam estas la unua en sia klaso, kvankam li neniam studas.

— Kio estas lia pasio?

— Muziko kaj elektroniko… Li instalis en sia ĉambro perfektigitan sistemon de alta fideleco kaj li abonas nekalkuleble multajn sciencajn revuojn… Vidu, jen unu alveninta inter la ĉi-matenaj poŝtaĵoj… Estas mi, kiu metas ilin en lian ĉambron… La Elektroniko de morgaŭ.

— Ĉu li ofte eliras?

— Mi ne estas ĉi tie vespere. Mi opinias, ke ne.

— Ĉu li havas amikojn?

— Foje iu kamarado venas aŭskulti diskojn aŭ fari eksperimentojn kun li…

— Kiel li rilatas al sia patro?

Ŝajne surprizis ŝin la demando. Ŝi pripensis, ridetis por senkulpigi sin.

— Mi ne scias, kion respondi al vi. Jam kvin jarojn mi laboras por sinjoro Parendon. Tio estas nur mia dua posteno en Parizo.

— Kiu estis la unua?

— En komerca firmao de strato Réaumur. Mi estis malfeliĉa, ĉar la laboro ne interesis min.

— Kiu prezentis vin?

— Estis Renato… pardonu! sinjoro Tortu… kiu parolis al mi pri tiu posteno…

— Vi bone konis lin?

— Ni manĝis, vespere, en la sama restoracio de strato Caulaincourt…

— Vi loĝas en Montmartro?

— Placo Constantin-Pecqueur…

— Tortu estis via amiketo?

— Unue, li altas preskaŭ unu metron naŭdek… Poste, krom unufoje, okazis nenio inter ni…

— Krom unufoje?

— Mi havas instrukciojn esti tute sincera, ĉu ne?.. Iun vesperon, nelonge antaŭ mia eniro ĉi tien, ni iris kune al kinejo, sur placo Clichy, elirante el Ĉe MaŭricoĈe Maŭrico, estas nia restoracio en la strato Caulaincourt…

— Ĉu vi ĉiam vespermanĝas tie?

— Preskaŭ ĉiuvespere… Mi estas parto de la meblaro…

— Kaj li?

— Pli malofte depost lia fianĉiĝo.

— Do, post la kino…

— Li petis mian permeson veni preni lastan glason ĉe mi… Ni jam estis trinkintaj kelkajn glasojn kaj mi estis iom ebria… Mi rifuzis, ĉar mi abomenas, ke viro penetras en mian hejmon… Tio estas fizika… Mi preferis sekvi lin al lia hejmo, strato de la Salikoj…

— Kial vi ne reiris tien?

— Ĉar tio ne funkciis, tion ni ambaŭ sentis… Ne akordiĝis niaj haŭtoj, verŝajne… Ni restis bonaj gekompanoj…