— Ĉu li baldaŭ edziĝos?
— Mi kredas, ke ne urĝas al li…
— Ankaŭ lia fianĉino estas sekretariino?
— Ŝi estas la asistantino de doktoro Parendon, la frato de la ĉefo…
Maigret fumis sian pipon per etaj elspiraĵoj, provante sorbiĝi per tiu tuta mondumo, kiun li ne konis la antaŭan tagon kaj kiu ĵus ekaperis en lia vivo.
— Ĉar ni pritraktas tiun temon, mi nun faros al vi alian maldiskretan demandon. Ĉu vi kuŝas kun sinjoro Parendon?
Tio estis ĉe ŝi kutima maniero. Ŝi atente aŭskultis la demandon, kun serioza mieno, atendis dum iom da tempo kaj, en la momento de respondo, ekridetis per rideto samtempe petola kaj spontana, dum ŝiaj okuloj fulmetis malantaŭ ŝiaj okulvitroj.
— Iusence, jes. Okazas, ke ni amoras, sed ĉiam ŝtele, kaj tial la vorto kuŝi ne ĝustas, ĉar ni neniam kuŝis unu apud la alia…
— Tortu sciis pri tio?
— Ni neniam parolis kune pri tio, sed li certe konjektas pri tio.
— Kial?
— Kiam vi pli bone konos la apartamenton, vi komprenos. Nu, kiom da homoj iras kaj venas la tutan tagon?.. Gesinjoroj Parendon, plus iliaj du gefiloj, tio estas kvar… Tri en la oficejo, tio estas sep… Ferdinando, la kuiristino, la ĉambristino kaj la mastrumistino atingas dek unu…Mi ne parolas pri la masaĝisto de la sinjorino, kiu venas kvar matenojn ĉiusemajne, nek pri ŝiaj fratinoj, nek pri la amikinoj de la fraŭlino…
» Kvankam la ĉambroj estas multaj, oni fine renkontiĝas… Ĉefe ĉi tie…
— Kial ĉi tie?
— Ĉar en tiu ĉi oficejo ĉiu provizas sin je papero, markoj, agrafoj… Se Gus bezonas ŝnureton, li venas por serĉi en miaj tirkestoj … Bambi ĉiam bezonas markojn aŭ glubendon… Koncerne la sinjorinon…
Li rigardis ŝin, scivolante la sekvon.
— Ŝi estas ĉie… Ŝi ofte eliras, vere, sed neniam eblas scii, ĉu ŝi estas ekstere aŭ hejme…Vi rimarkis, ke ĉiuj koridoroj kaj la plimulto el la ĉambroj estas provizitaj per planktapiŝo… Oni ne aŭdas ŝin veni… Malfermiĝas la pordo kaj oni vidas aperi iun, kiun oni ne atendis… Okazas, ekzemple, ke ŝi ŝovas mian pordon kaj murmuras, kvazaŭ ŝi erarus: “Ho! senkulpigu…”
— Ŝi estas scivolema?
— Aŭ neatenta… Aŭ eble estas manio…
— Ŝi neniam surprizis vin kun sia edzo?
— Mi ne certas… Iufoje, iom antaŭ Kristnasko, kiam oni kredis ŝin ĉe ŝia frizisto, ŝi eniris dum iu iom delikata momento…Ni havis tempon repreni sintenon, almenaŭ tion mi supozas, sed nenio estas certa… Ŝi ŝajnis tre natura kaj komencis paroli al sia edzo pri donaco, kiun ŝi ĵus aĉetis por Gus…
— Ŝi ne ŝanĝis sian sintenon al vi?
— Ne. Ŝi estas afabla kun ĉiuj, per tre propra afableco, iom kvazaŭ ŝi ŝvebus super ni por protekti nin… En la fundo de mia koro, mi foje kromnomas ŝin anĝelo…
— Vi ne amas ŝin?
— Mi ne farus el ŝi mian amikinon, se estas tio, kion vi aludas.
Eksonoris kaj la junulino abrupte ekstaris.
— Senkulpigu min. La ĉefo vokas min…
Ŝi jam staris ĉe la pordo, ekkaptinte pase stenografian blokon kaj krajonon.
Maigret restis sola rigardante; en la korto, kiun la suno ankoraŭ ne atingis, la ŝoforon, kiu nun frotpurigis la Rolls-Royce’on per ŝamo, fajfante gurdan kantaĵon.
Fraŭlino Svaga ne revenis kaj Maigret restis sidanta ĉe sia loko, apud la fenestro, ne perdante la paciencon, kvankam li abomenis la atendadon. Li povintus promeneti ĝis la fundo de la koridoro, al la oficejo okupata de Tortu kaj Julien Baud, sed li estis kvazaŭ senmovigita, kun duonfermitaj okuloj, rigardante jen unu objekton, jen alian.
La tablo, kiu servis kiel skribotablo, havis pezajn kverkajn piedojn kun sobraj skulptaĵoj kaj ĝi certe iam troviĝis en alia ĉambro. La supraĵo estis polurita per la tempo. Helbruna sorbpapero kun kvar ledaj anguloj servis kiel skribsubaĵo. La plumujo estis tre ordinara, el plasto, kaj enhavis fontoplumojn, krajonojn, gumon, skrapilon. Vortaro troviĝis sur la tablo ĉe la skribmaŝino
Iumomente li kuntiris la brovojn, ekstaris kvazaŭ malvolonte kaj venis rigardi la tablon pli proksime. Li ne eraris. Vidiĝis tie maldika entranĉo ankoraŭ freŝa, kian estus farinta akra skrapilo tranĉante paperfolion.
Apud la plumujo estis plata metala liniilo.
— Ankaŭ vi rimarkis ĝin?
Li eksaltis. Estis fraŭlino Svaga, kiu revenis kun sia stenografia libreto ĉiam enmane.
— Pri kio vi parolas?
— Pri la entranĉo… Ĉu ne estas bedaŭrinde difekti tiel belan tablon?
— Ĉu vi scias, kiu faris tion?
— Iu ajn povanta eniri en ĉi tiun ĉambron, do iu ajn. Mi ja diris al vi, ke ĉiu eniras ĉi tien kiel hejmen…
Tiel li ne bezonus serĉi. Jam la antaŭan tagon, li promesis al si observi la tablojn de la domo, ĉar li rimarkis, ke la papero estis tranĉita nete, kiel per folitranĉilo.
— Se tio ne ĝenas vin, sinjoro Parendon ŝatus vidi vin dum momento…
Maigret rimarkis, ke estis nenio skribita sur la stenografia libreto.
— Vi rakontis al li pri nia konversacio?
Ŝi respondis tute senĝene:
— Jes.
— Inkluzive pri tio, kio koncernas viajn rilatojn kun li?
— Kompreneble.
— Pro tio li vokis vin?
— Ne, li reale intencis peti informon pri la dosiero, super kiu li laboras…
— Mi revenos vidi vin post momento. Mi supozas, ke vi ne plu bezonas, ke oni anoncu min?
Ŝi ridetis.
— Li diris al vi iri kaj veni kiel hejme, ĉu ne?
Li do frapis al la alta kverka pordo, kies klapon li ŝovis kaj li trovis la vireton antaŭ lia vasta skribotablo, kiu hodiaŭ matene estis kovrita de dokumentoj kun oficiala aspekto.
— Eniru, sinjoro Maigret… Mi petas pardonon, ke mi interrompis vin… Mi cetere ne sciis, ke vi estis ĉe mia sekretariino… Vi do komencas scii iom pli multe pri nia domanaro… Ĉu estus maldiskrete peti vin ĵeti ekrigardon al la dua letero?
Maigret enmanigis ĝin al li volonte kaj ŝajnis al li, ke la vizaĝo, jam senkolora, iĝis vakseca. La bluaj okuloj jam ne fulmetis malantaŭ la dikaj okulvitroj, sed fiksiĝis al Maigret en angora demando.
— La krimo de nun povas okazi ĉiuhore… Tion vi kredas?
Maigret, kiu ankaŭ fiksrigardis lin, replikis nur:
— Kaj vi?
— Mi ne scias. Mi jam ne scias. Hieraŭ, mi prenis la aferon sufiĉe malgrave. Ne kredante al malbona ŝerco, mi inklinis opinii, ke tio estas eta venĝo samtempe perfida kaj naiva…
— Kontraŭ kiu?
— Kontraŭ mi, kontraŭ mia edzino, kontraŭ iu ajn el la domanaro… Lerta rimedo penetrigi la policon tien ĉi kaj turmenti nin per demandoj.
— Vi parolis pri tio al via edzino?
— Mi ja estis devigata, tial ke ŝi renkontis vin en mia oficejo.
— Vi povintus diri al ŝi, ke mi venis vidi vin por profesia demando…
La vizaĝo de Parendon esprimis dolĉan miron.
— Ĉu sinjorino Maigret kontentiĝus per tiaspeca klarigo?
— Mia edzino neniam faras demandojn al mi.
— La mia jes. Kaj ŝi ripetas ilin, kiel vi en viaj pridemandadoj, se mi fidas al la gazetoj, ĝis ŝi havas la impreson, ke ŝi tuŝis la fundon. Poste, laŭeble, ŝi komparkontrolas ilin per frazetoj, laŭŝajne negravaj, kiujn ŝi ĵetas al Ferdinando, al la kuiristino, al mia sekretariino, al la infanoj…
Li ne plendis. Li havis neniun acidecon en la voĉo. Prefere specon de admiro, entute. Li ŝajne parolis pri fenomeno, kies meritojn oni laŭdas.
— Kio estis ŝia reago?
— Ke temas pri venĝo de servisto…
— Ili havas kialon por plendi?
— Ili ĉiam havas kialon por plendi. Sinjorino Vauquin, la kuiristino, ekzemple, kiam ni havas vespermanĝon, laboras iom malfrue, dum la mastrumistino, kio ajn okazas, foriras je la sesa. Male, la mastrumistino perlaboras ducent frankojn malpli. Vi komprenas?