Выбрать главу

„Rapide, sekvu min", ŝi vokis, „mia patro eksciis, ke mi helpis al vi, li koleras kaj ne volas plenumi sian promeson. Antaŭ ol li elsendos siajn sbirojn al vi, ni fuĝos al la bordo kaj grimpos sur vian ŝipon."

Ili postkuris Ariadnon. Ŝi kondukis ilin el la labirinto eksteren sur vojo, kiun konis nur ŝi. La vojo kondukis al la mara bordo kaj al la ŝipo de la atenanoj. Antaŭ ol reĝo Minoo ekkonis, kio okazis, la ŝipo de Tezeo jam tiom malproksimis, ke sukcesa persekuto eĉ ne plu penseblis.

Ili interrompis sian veturon nur ĉe la insulo Nakso. Tie ili eliris, prenis trinkakvon, manĝis kaj ripozis. Ariadno endormiĝis kaj havis viglan sonĝon. Aperis al ŝi la dio Dionizo kaj ordonis al ŝi resti sur la insulo. La sorto elektis ŝin kiel edzinon de li.

Ariadno obeis al la dio Dionizo, kaj kiam la atenanoj denove iris sur sian ŝipon, ŝi rifuzis veturi kun ili. Tezeo ne kuraĝis kontraŭstari la volon de la dio kaj postlasis Ariadnon sur Nakso. Li kaj la aliaj malĝojis, ke Ariadno ne veturis kun ili al Ateno kaj pro sia malgajo ili forgesis la deziron de la reĝo Egeo. Ili ne ŝanĝis la nigran velon kontraŭ la blankan.

Senpacience atendis Egeo la alvenon de la ŝipo kaj la haveno estis plena de ekscititaj homoj. Fine ĉe la horizonto aperis la ŝipo, proksimiĝis kaj jam oni povis vidi la velon. Kiam Egeo ekvidis la funebran koloron ĉe la masto, li malesperiĝinte ĵetiĝis de la alta bordo en la maron kaj la ondoj super li kunfermiĝis.

Tezeo, la venkinto, redonis la savitajn junulojn kaj la virgulinojn al ties gepatroj, sed lian patron li ne revidis. Kiam la maro portis la mortan reĝon al la bordo, Tezeo solene entombigis lin kaj fondis je lia memoro feston, kiu la posteulojn memorigu pri la malĝoja-ĝoja okazaĵo de la heroa veturo de Tezeo. La maro, en kiu la reĝo trovis la morton de tiam estas nomata laŭ li Egea Maro.

La tuta popolo ĝojis, kiam Tezeo sidiĝis sur la malplenan tronon kaj fariĝis la reĝo de Ateno. Li regis ne nur per la glavo, sed ankaŭ per prudento. La legendo rakontas, ke li unuigis la komunumon kaj donis novajn leĝojn al sia hejmlando. Oni asertas, ke li limigis sian reĝan potencon kaj interkonsiliĝis kun konsilio el la plej saĝaj kaj plej noblaj viroj de l' lando.

Tiel la heroo Tezeo liberigis sian hejmlandon kaj metis liberon kaj juron sur firman bazon.

Sisifo

En malnovaj tempoj la homoj timis la diojn. Kaj tiu, kiu ne timis la diojn, timis almenaŭ la morton. Sed la ruza reĝo Sisifo timis nek la diojn nek la morton.

Li fondis la riĉan urbon Korinto kaj konstruis la korintan burgon. Sur la burgo ne ekzistis fonto kaj Sisifo pripensis, kiel li povus instigi la diojn, por ke ili donacu fonton al la burgo. Ĉe tio bonŝanca hazardo helpis lin.

La sorto, kiu regas homojn kaj diojn, kaŭzis, ke la rivera dio Asopo ekkverelis kun diopatro Zeŭso. Li serĉis Zeŭson, sed ne povis trovi ties kaŝejon. Sisifo aŭdis pri tio kaj eltrovis per ruzaĵo, kie vivas Zeŭso.

Tuj li rapidis al Asopo kaj diris: „Mi scias, en kiu angulo la diopatro kaŝiĝas. Kaj volonte mi diros tion al vi, se ankaŭ vi helpos min el embaraso. Mi konstruis burgon, en kiu ne estas akvo. La servistoj devas alporti ĝin de malproksima puto. Helpu min, kaj mi helpos al vi."

Asopo konsentis. Li venis en la burgon kaj tuŝis rokon en la burga korto. Tuj fontis el la roko strio de klara frida akvo. Dankema por tiu servo Sisifo perfidis la kaŝejon de Zeŭso.

Plena de fervoro Asopo komencis persekuti Zeŭson. Li forgesis, ke Zeŭso estis la reganto de la dioj kaj de la homoj kaj havas la komandoforton pri la fulmo.

Plena de kolero observis Zeŭso la alproksimiĝon de Asopo. Li ĵetis sian fulmon al li, kaj Asopo komencis bruli. La brulvundita dio ĵetiĝis en la riveron kaj tiu kondukis de tiam karbopecetojn en sia fluo.

Kiam Zeŭso jam punis Asopon, lia kolero direktiĝis al Sisifo.

„Ekiru", li ordonis al Morto, „forkonduku Sisifon en la regnon de la ombroj, tie li ne plu povos malkaŝi sekretojn."

Kaj Morto ekiris.

Reĝo Sisifo staris sur remparo de sia burgo kaj rigardis malsupren al la sunprilumata regiono. En la tagmeza ardo flaviĝis la herboj kaj je la lacigitaj arboj ne moviĝis eĉ folio. La regiono estis malplena de homoj. Ĉiuj ripozis en la ombro de siaj domoj. Nur la reĝo ne serĉis ombron. Li divenis, ke la puno de Zeŭso proksimiĝas. Subite li vidis kiel Morto sur la polva strato paŝas al la burgo.

Sisifo rapidis en la burgon, prenis du fortajn ŝnuregojn kaj starigis sin al la pordo. Nenion divenante, Morto paŝis en la halon. Sisifo ĵetis ŝnuregon sur Morton kaj fermtiris la maŝon, kun la alia ŝnurego li katenis Morton kaj enfermis ĝin en kamero. Poste li elspiris faciligite. Nun Morto ne plu povas damaĝi al li.

Sisifo ne mortis. Kaj ankaŭ neniu alia en la mondo. Morto kuŝis katenita en la burgo. Doloroj kaj epidemioj plu plagis la homojn kiel ĉiam, sed ili ne finiĝis.

La homoj fariĝis pli kaj pli oldaj kaj ne povis morti. Ankaŭ birdoj trafitaj de sago flugis plu, kaj la ĉasbestoj fuĝis kun la lanco en la dorso en la profundojn de la arbaro.

La brutoj maljuniĝis kaj neniu povis preni iliajn vivojn.

Kun morna vizaĝo Zeŭso vokis la militan dion Areso.

„Sisifo metis kapo-suben la mondan ordon", diris la diopatro, „kiu krom vi, militdio, povus liberigi Morton kaj sendi al la homoj?"

Dio Areso grimpis teren, disrompis la pordon de la kamero, en kiu Sisifo retenis Morton kiel kaptiton kaj liberigis sian amikon. Apenaŭ Morto liberis, li kaptis Sisifon kaj trenis lin en la submondon.

De tiam Morto denove vizitadis la loĝejon de la homoj, veturis kun la maristoj sur ties ŝipoj, akompanis la ĉasistojn en la arbarojn kaj la soldatojn en la militojn.

La ruza Sisifo sciis, ke Morto venkos, kaj tial li jam ĝustatempe antaŭpreparis sin.

Li ordonis al sia edzino, ke post lia morto ŝi ne oferu ion en la funebraj solenaĵoj.

En la submondo poste li lamentis pri sia edzino.

„Ŝi forgesis min", li diris, „ŝi ne okupiĝas pri la sanktaj ritoj."

Ĉiuj en la ombra regno bedaŭris lin, kaj la regantino de tiu morna regiono, Persefono mem, permesis al li reiri al la vivantoj kaj memorigis la edzinon pri ŝia devo.

Sisifo revenis el la regno de la eterna tenebro en la tagan lumon kaj la hipokrita zorgo malaperis el lia vizaĝo. Ĝoje li rapidis al sia burgo.

Por festi sian revenon inter la homojn li aranĝis ĝojan festenon. Pri la reiro al la ombroj li ne pensis. Li laŭdis sian edzinon, ke ŝi plenumis lian sendian komision.

Jam odoris la festhalo laŭ rostitaj bovofemuraĵoj, kaj la pokalojn oni plenigis per dolĉa vino. La halo zumadis de la babilado kaj antaŭ la fajrejo sidis blinda kantisto kun sia liro. Sisifo levis la pokalon por festena tosto.

Sed la vino jam ne plu malsekigis liajn lipojn. Morto, kiu staris post li, ŝiris la pokalon de lia buŝo kaj kondukis lin je dua fojo en la mortulan regnon.

Kruele punis la dioj mortemulojn, kiuj ne respektas diojn kaj ties leĝojn.

Ankaŭ Sisifo ricevis malican punon. Li devas ruligi en la submondo gigantan marmorblokon sur monteton, kaj se li finfine troviĝas supre, deglitas la ŝtono de li kaj ruliĝas denove malsupren.

Ĉiam denove Sisifo devas ripeti sian vanan laboron, ĉiam renovigas sin lia turmento, kiu neniam finiĝas.

Belerofono

Malfeliĉa estis la gento de Sisifo. Lian filon disŝiris ĉevaloj, kaj lia nepo Belerofono devis fuĝi el la hejmlando. Oni suspektis lin pri murdo.

Dum la fuĝo Belerofono venis al reĝo Preto, kiu afable akceptis lin kaj ofertis gastamikecon al li. La gasto estis juna kaj belaspekta kaj liaj gestoj, paroloj kaj pensoj pruvis, ke li estas de nobla origino. Ankaŭ al la juna reĝidino li plaĉis, kaj ŝi preferis lin kompare al ĉiuj hejmlandaj nobeloj. Kiam li ne atentis tion, ŝi fariĝis malica kaj pripensis, kiel ŝi povos kalumnii lin ĉe la reĝo Preto.