Выбрать главу

Jenő Rejtő. MARŜI AŬ MORTI

U N U A   P A R T O

tradukis: László Balázs

U N U A    Ĉ A P I T R O

Sidi bel Abbes

I

La urbo kvazaŭ morte kuŝis en la sunbrilado, la aero preskaŭ vibris pro la varmego, kaj malproksime, per nebulaj siluetoj reliefiĝis la montaro Thessala el la horizonto. Sidi bel Abbes estas malagorde senhoma en tiuj fru-posttagmezaj horoj. La pompaj floroj de la placo Sadi Carnot langvore dormetadas, sur la neopkupitaj benkoj nur per la aeromovo fluganta polvovualo estas ripozanta, kaj sur la estrado, en la mezo de la placo, kie kutimas koncerti la orkestro Clique, konsistanta el soldulaj muzikistoj, grandega veltolo kovras la sidlokojn de la muzikontoj. La vendejoj en la kvartalo de l’ eŭropanoj estos fermitaj ĝis vesperiĝo, en la kazerno komenciĝos la posttagmezaj siestoj por la soldatoj, daŭrantaj dum la varmega sezono. Sur la rando de la trotuaro burnusa arabo sidante dormetadas. Tri usonaj turistoj kuŝas anhelante en la lito tul-baldakena, iu havas zumadon en la oreloj pro la kinino, la alia vokas la hotel-grumon per mallaŭtiĝanta voĉo kaj petas informon, kiam ekveturos trajno al Oran. La itala komercisto de radioaparatoj kaj gramofondiskoj sin etendas nuda en la profundo de sia ŝlosita vendejo. Li trinkas varmegan teon kaj tute mallaŭtigas la sendostacion de Parizo, dissendantan ĝazmuzikon. La policisto, kvazaŭ suspektus sin kaŝantan krimulon en la muzulmana templo, li singarde promenas sub la arkadon de la kolorperdintaj, ruĝaj brikoj, kaj post ĉirkaŭrigardo li fakte estas atestanto de delikto, nome li devas konstati, ke sub la pordego deĵoranta policano malbutonumas sian kamizolon, viŝas la frunton kaj trinkas brandon. Tio estas server malpermesita. Denunco pro tiu afero ne okazis. La ŝoforo de la dua oficiro de la gubernio, ĉe la stirrado de sia aŭtomobilo Bugatti, laŭ direkto de la vertikala akso de sia sidloko, iom oblikviĝinte dormas, kaj longa saliv-strio tremetas en lia buŝangulo. La oficiro vizitis la prefekton pro grava afero, kaj nun ili ambaŭ dormas.

Aŭtobuso alvenas antaŭ la hotelon kun turistoj duon-svenintaj. Antaŭ iu sukeraĵejo la proprietulo laŭte kriadas, sciigante, ke li servas per ĉiuspecaj glaciaj trinkaĵoj. La policisto denove observas interne tiun tre suspektindan pordegenirejon. La suno iom pli malsupreniĝis al la pinto de la montaro Thessala, dume nuda, araba infano komencas detiri la kovran veltolon de sur la estrado de la orkestor Clique.

La stacidomo senhomiĝinte ardas en la posttagmeza, dezerta enuo. Sub la krajono de la trajn-ekspedisto ŝiriĝas la ĉifone malsekiĝinta papero pro la surgutanta ŝvito de lia frunto, kaj sur la muro eksonas la signosonorilo per delikata kariljono. Ie puŝĉaro ruliĝas. La trajn-ekspedisto rebutonumas sian kamizolon, li iras al la telefono kaj rapide turnadas ĝian kranketon. „Bel Abbes! Bel Abbes! Kvarcent kilometroj… La rapidtrajno „Oran” ekveturis…”

Alvenas la patrolo. Kvar legianoj kun bajonteo, gvidataj de suboficiro. Sur benko apud la elirejo sidas ruĝhara, barba viro kun pakaĵo. Li dormas. La suboficiro skuas lin: Legitimations, certificats… Vite! Vite! Li estas kolportisto, veturonta al Colomb Bechar kun sekuraj raziloj kaj poŝtranĉiloj. La patrolo traserĉas la stacidomon, ĉu ne kaŝiĝis ie fuĝanta legiano, kiu volas pluveturi per la ekironta trajno. Ili trovas magran knabon sur la kajo, li ne havas bileton, li ne volas veturi. Kion li serĉas ĉi tie? Cigaredstumpojn.

— Paŝu inter la soldatojn! Ni akompanos vin al la gardistejo, se vi ne estas fuĝanto, vi povas iri por viaj propraj aferoj.

— Je la kvina horo mi devas iri por labori en la vendohalo.

— ’men fou.

Ĉar li multe diskutas, li ricevas vangofrapon, kaj oni ŝnurligas liajn manojn malantaŭe. La patrolo mansalutas, ĉar aperis la serĝento. Poste enrapidegas la trajno. Nur tra unu pordo oni povas forlasi la stacidomon. Tie la kaporalo severe pririgardas la paseĝerojn, maldense forirantajn. Ne plu estas descendantoj. Nur nun estas malfermita la lasta kupeo. Dekkvin lacaj, trolaciĝintaj rekrutoj. Lego de la nomlisto. Dume la patrolo kun pafpretaj fusiloj traserĉas la vagonaron, ili pukpuŝas sub ĉiun benkon, sur la ferŝtuparo de la karbovagono la kaporalo kondukas ilin supren sur la tegmenton, ĉu ne estas tie rekruto aŭ dizertulo sin kaŝantaj? Ĉar se estus, tiu lernus la nomon de Dio. Nom du nom de Dieu!..

La serĝento enpoŝigas la liston, mansignante per la dekstra brako alten levita, li turnas sin, kaj per nazvoĉo, kvazaŭ du mallongajn bojetojn li krias la komandon:

— En avant… Marche!

Ili marŝas…

II

Ili marŝas…

Horn meditis. Ili langvore ambladis sekvante la serĝenton tra la sveninta urbo, kaj nun li denove provis pensi. Mirinde, ke li nur ĉi tie ektimis, marŝanta sur la varmega Afrika asfalto, efektive ankoraŭ kiel civilulo, sed aspekte jam vestita kiel soldato. Ĉi tie li malesperiĝis unuafoje, terurita pro sia faro. Tio do estas realaĵo. Kion li kredis fora, neimagebla romantiko, pri kio oni rakontis en Berlino kiel pri la fabeloj de Karl May: Li fariĝis soldato de la legio! Li konjektis, ke malantaŭ tiu romantiko latentas tre kruda, amara realaĵo. Franz Horn, la dekok jara Berlina studento, kiu post sia fiaska abiturienta ekzameno rifuĝis en Afrikon de antaŭ la patra severo, kun kunpremiĝinta koro li paŝis tra la malgranda faŭko, uzata kiel pordo de la grandega, fermita, krada enirejo, kaj li jam staris tie, en la kazerna korto, enviciĝanta kun la kunuloj.

La maljuna Horn estis antikvaĵ-komercisto. Li fariĝis tio kiel pensiita instruisto. La pedanta, severa, germana burĝotipo estas tia. Dum jaroj preĝeja pureco kaj soldata severo enskatoligis ĉiun tagon en lia loĝejo. La malnovmodaj, sed elegantaj mebloj prizorgite brilis, la tempo de la manĝado, dormo, vekiĝo, laboro kaj ripozo ripetiĝis kun mekanika akurateco. La preterlaso de la devoj en tiu domo ne estigis konsekvencon de grava korpa puno, sed ĝi dum tagoj plenigis la aeron per tragika, severa humoro. Franz, Stephan kaj la eta Hanna, la tri gefiloj de Horn, multe pli timis tion ol la plej brutalan infanĉambran punon. Lastatempe okazis, ke Franz oferis multe da tempo al agrabla konatino en Weissensee, kaj sekve de tio li fiaskis en la abiturienta ekzameno. Ĉu estis eble siigi tion al la maljuna Horn? Tute ne! Eĉ al la citronodoraj, antikvaj, brilaj mebloj de la salono li ne estus povinta konfesi tion. Unue dum tagoj li kaŝvagadis en Alzaco, tute ne pensante pri la legio, poste elĉerpiĝis lia malmulte da poŝmono, kaj kiel, kiel ne, vagante tra kampoj, li alvenis en Francion, en grandan urbon… verŝajne ĝi estis Strasburgo, sed tie li jam svenadis pro malsato. Li jam ne rememoris, kiu konsilis, li ne rememoris, kiel li venis en la kazernon, li ne rememoris kaj ne pensadis, kiam li subite vekiĝis, ke li staras meze de Maroko, en la korto de la kazerno de Sidi bel Abbes, kiel la soldato de la unua kompanio de la fremdula legio…

Dum la kantonmento ili jam intermiksiĝis kun malnovaj, senrangaj soldatoj. Tiuj rakontis ne multe da bono pri la legio al la timemaj rekrutoj. „Vi vidos” — ili diris kun bedaŭro. „Kia estas la serĝento?” — demandis la plimulto de la flavbekuloj. La legiaj serĝentoj havas malbonan famon en Eŭropo. Iu malnovulo trankviligis la rekrutojn, ke serĝento Favre estas relative bona knabo. Oni ne povas aserti, ke li konsideras la takton kaj ĝentilecon kiel la plej ĉefan akcesoraĵon de sia ofico, povas okazi, ke li blasfemas, eĉ kelkfoje piedbatas, sed tio ankoraŭ ne estas la plej malbona. La legiano servanta jam la dekan jaron, nomata Roger, diris, ili ĝoju, ke Favre ne mordas. Estas tute bonŝance. Ĉar li ja havis serĝenton, kiu jam demordis orelon. Kompare kun tiu, Favre estas tipo de afabla soldato.

Super la litoj, apud la muro tiriĝas nur unu longa breto, kien oni metis la tendotolon, servantan kiel tornistro, nomatan barda, la ruĝan kepon, gamelon, la bajoneton kaj la armilon, krome kelkajn duonoficialajn ekipaĵojn, sekuran razilon, ruĝan vinon, tabakon kaj aliajn similaĵojn.