En la sekva momento Lothar certe estus restinta tie kun frakasita kapo, sed Rastignac stumbligis la knabon, ĉe kiu la malnova malamo kontraŭ Horn, kaj la amo al la instruisto fariĝis samvaloraj pasioj pro la caffard. Horn falis kune kun la ŝtono. La demenco de Hoffer kliniĝis al la justeco, kaj li volis interveni.
— Kion vi volas de tiu knabo? Kial vi batas lin?! — sed antaŭ ol atingi la luktantojn, Thillman repuŝis lin al la mulo:
— Kaŝiĝu, aŭ vi mortaĉos!
Nek Horn estis jam la malforta rekruto, Rastignac sentis tion post la unua pugnofrapo. Ili luktis per dentoj, ungoj, pugnoj, stertore kaj spiregante, ŝirante la korpon unu de la alia. La finlaciĝo egaligis iliajn fortojn, pli favoran al Rastignac, kaj la tenaca, malgranda germano kaptis la kolon de la gorilo, per la trunko li ekpuŝis lin, dume la kapon, premitan en la kubutflekson li tiris malsupren; Rastignac turniĝis ĉirkaŭ la vertikala akso de sia korpo, flugante tri paŝojn malproksimen, kaj kiam li volis leviĝi, tiel forta piedbato trafis lian nazon kaj buŝon, ke li restis vene kuŝanta. La german knabo ĉirkaŭrigardis anhelante, kun deformiĝinta vizaĝo. Rastignac ne moviĝis. Nun el dorsdirekto, kiam li jam staris tie kiel venkinto post la lukto, per tiu sama ŝtono, kiun li mem faligis, Lothar batis lin je la kapo kun freneza ŝriko. La pezo de la ŝtono eĉ per malmulte da forto povis kaŭzi teruran frapon. Horn ne sterniĝis. Kvankam lia kapo sangis, li kaptis la kolon de Lothar. Nun la pugno de la insida Thillmann, preferanta sekurajn situaciojn, falis sur lin. Dum Horn blinde ŝanceliĝadis, la hakisto trankvile, ankoraŭ dufoje batis lin je la kapo. Nur tiam falis Horn sur la teron sveninta. Dume Rastignac pene ekstaris. Li senvorte rigardis al Thillmann. Poste la hakisto rekone kapbalancis:
— Tiu knabo povintus atingi pli multon en la vivo.
Rastignac palpadis sian kontuzitan vizaĝon, li rigardis al la senmova Horn, kiu kuŝis en ĉifone disŝirita vestaĵo, kaj el kies kapo malrapide fluetis la sango.
— Ni iru! — li diris.
O K A Ĉ A P I T R O
Vivantaj mortuloj
La vivantaj mortuloj konstruis tiun etŝpuran fervojlinion, kiu kunligis la regionojn de la iama germana Kamerunio, estanta nun sub franca protekteco, kun la malnova franca Kongolando. La konstruado de tiu ĉi mallonga, privata branĉ-trako bezonis la sekvajn laborojn: unuavice la plej malfacilan kaj plej agrablan laboron la ŝtonrompadon, poste la senarbigon de la ĝangalo, postulantan multajn homviktimojn, la konstruadon de la ŝpaloj el betono, bezonantan preskaŭ neeblan fortostreĉon. Ĉi tie estas la plej mortiga klimato en la mondo. Ĉiujare pluvis ĉirkaŭ tridek-kvardek milimetroj da akvo, kaj la temperaturo neniam malleviĝas sub la kvardekan Celsius-gradon, sed ofte ĝi superas la kvindekan. La leĝo malpermesis la laborist-varbadon por tiu ĉi regiono de Afriko. Tamen, kiel konstruiĝas ĉi tie fervojoj, talusoj, ŝoseoj kaj centraloj? Ĉar troviĝa sufiĉe da labrofortoj, kaj malgraŭ la eksterordinare alta nombro de la mortintoj, estas sufiĉe da anstataŭantoj. Subite evidentiĝas pri multaj indiĝenaj vilaĝoj, ke ties loĝantaro jam de jaroj ne pagas imposton, Ke tiuj homoj ne scias, kio estas imposto, ke ili neniam vidis monon, ke ili nutras sin per maiz-faruno kaj per etaj bestoj. Tio tute ne estas preteksto. Ili laboras sian impostoŝuldon ĉe la fejvoj-konstruo Viktoria-Brazzaville. Kaj jen estas la krimuloj de la legio. Tiuj estas la rompantoj de la disciplino. Kiuj ne povas gardi sian ekipaĵon en la dezerto, kiuj ebriiĝas kaj forlasas sian roton, kiuj vangofrapas pacajn civitanojn. Oni nomas zefiroj la legianojn, senditajn al la puntaĉmento Compagnie Discipline. Kaj ekzistas proverbo, laŭ kiu, se estas multe da laboro, multaj estas la zefiroj, se malmultas la laboro, kaj multe estas la batalo, tiam estas malpli multe da zefiroj. Do dependas de la sociaj kaj strategiaj cirkonstancoj, ke la plimulto de la legianoj mortas ĉu ŝvitante aŭ sangante? Kiel oni faras zefiron el soldato? La oficiroj kaj la suboficiroj scias tiun sekreton. Estas facile kapti legianon pro kontraŭreglamenta ago, kio sekve de ripetiĝo venigas lin antaŭ la militan tribunalon de Oran. Kiam oni sendas lin al la zefiroj, tiam estas kapute al li. Li fariĝas vivanta mortulo. Plenŝtopite kun indiĝenoj en insektohavaj, malpuraj barakoj, sub klimato korpon-animon putriganta, inspektate de supergardistoj, armitaj per gumbastono, tagaltage rompi ŝtonoj, fari abodojn, porti rokojn, kaj li ricevas tian punon pro la plej malgranda kulpo, ke sekvonttage li ne povas perfekte plenumi sian brutan laboron, pro kio li ricevas novan punon, tial grava malforteco ekregas lin. Des pli granda estas la puno, ju pli malbona estas la laboro, ju pli severa estas la nova puno, ĝis la lasta energio-restaĵo forlasas lian korpon, kaj liaj suferoj finiĝas apud ŝtonamaso aŭ sub la batoj de guma bastono. Hospitalo, kuraca flegado ne ekzista ĉi tie. Labori kaj mortaĉi; jen estas la certa sorto. Dormomalsano, malario, disenterio, tifo, venenaj serpentoj, caffard tagaltage kolektas siajn viktimojn. Ankaŭ la supergardistoj kaj la suboficiroj venas ĉi tien pro puno, kaj ili nur tiel povas resti ĉi tie, se ili fariĝas sensentaj bestioj. Ili iradas inter la svarmantaj hom-ruinoj kun la flava, malpura obskuro de la alkoholismo kaj disenterio en la okuloj. Ilian nervo-ŝiran, unutonan servon faras varia nur la hom-turmentado, la suferoj de la viktimoj, torturitaj ĝisekstreme. La marteloj bruas sur ŝtonamasoj, la adzoj frapas krakantajn sarmentojn, sur grincantaj aksoj oni liveras la sablon. Tagmeze estas disdonata manpleno da malbongusta legomaĵo, unu kaj duon litro da akvo, eventuale peceto da malbonodora fiŝo. Dume konstruiĝas la giganta parto de la fervojlinio ĝis Brazzaville, kie oni devas ĉarpenti ferponton super la rivero Ogove, kaj tie jam ankaŭ la krokodiloj kolektas siajn viktimojn. Dum du jaroj la tuta nombro de la kompanio dufoje ŝanĝiĝis sen tio, ke eĉ unu homo estus ricevinta amnestion. La morto donis absolvon al ili.
„Horn dizertis el la batalo antaŭ la malamikaj pozicioj, li forlasis sian ekipaĵon, kaj la rekognoska eskadrono la kvara kaptis lin en la marĉo Tuburi, ducent kvindek kilometrojn de Fort Lamy. La milita tribunalo deklaris lin kulpa… kaj kondamnis lin al tri jara travaux. Li devas plenumi sian punservon en la Compagnie Discipline, ĉe la fervojkonstruo Viktoria-Brazzaville.”
…Kaj Horn paŝis en la vicon de la vivantaj mortuloj ĉe la 110-a kilometro, super Libreville.
„Mi ne volas morti! Mi ne volas morti!” — jen tion li ripetadis en si mem. Li revenis kun ruiniĝinta nervosistemo, duonfreneze. Horn decidis liberiĝi el la vivantaj mortuloj. Jes, li devas fuĝi de tie ĉi, poste li serĉos ilin… Tiujn, kiuj batfaligis lin en la marĉo, kiuj traktis lin kiel, rabiiĝintan hundon. La caffard ankoraŭ brulis en lia korpo, ĝi lumis kun freneza brilo en liaj okuloj. Kiel buĉistoj! Ili ĉirkaŭis kaj batfaligis lin! Lin, kiu dividis la trezoron kun ili! Kiu portis la fusilon de Lothar tra la dezerto! Li zorgeme gardos sian sanon ĉi tie. Li elpensos ian sistemon, li flegos sian korpon, li ŝparema uzos sian forton, li atentos ne fariĝi punata. Jes, jes! Liberiĝi de tie ĉi, kaj poste viziti ilin unu post la aliaj. Nokte li grimpos tra la fenestro de Lothar kaj strangolos lin. Li mortbatos Rastignac-on per klabo. Kaj ankaŭ la aliajn… Lin turmentis tiel terurega venĝ-avido, postulanta tujan plenumiĝon, ke li preskaŭ mortis. Horn, la studento, la homo, la idealisto restis kuŝanta tie, en la marĉo. Kiu nun refalis en tiun profundegan abismon de la vivo, tiu jam ne havis senton en la koro, homan penson en la cerbo, li konservis nur la nocion de la venĝo el ĉio ĉi, kion li ekkonis ĝis sia dudeka jaro. Iu gardisto, lia iama kamarado, ankoraŭ survoje kontrabandis leteron. Li promesis alpoŝtigi ĝin. La letero estis sendita ne al la virino. Eĉ lia am-pasio pasis al Lys Rouge, kiel ĉiu sento, kiu estis nobla en li. Horn skribis al la adreso de la fratino de Lothar, kie edukiĝis la filino de la instruisto. Li metis la leteron en duoblan koverton, kaj li skribis sur la internan: „Bonvolu urĝe trasdoni ĝin en la manon de instruisto Lothar.” La letero tekstis jene: „Mi ne mortis! Mi liberiĝos de tie ĉi kaj faros kruelan venĝon. Unue mi mortigos vin, senindulge kaj malvarmsange. Vi povas esti certa pri tio. Horn.”