Выбрать главу

Komence la soldatoj de la legio dividiĝas je diversaj grupoj. Tiuj grupoj solidaras, helpas unu la aliajn, kaj ilia ĉefa celo estas malamikadi kontraŭ aliaj grupoj. Ekzemple ekzistas elita grupiĝoj el estintaj inĝenieroj, eksoficiroj kaj oficistoj, kiuj formas malestimatan insuleton inter la legianoj, konsistantaj precipe el krudaj homoj. Sed amikeco ofte plektiĝas ĝuste pro kontraŭecoj, tial ne estas maloftaj la miksaj grupoj, kie maristo, eksigita Belga oficiro, diktrunka havenlaboristo kaj elmigrinta rusa advokato ĵuras amikecon ĝismortan inter si. Ĝenerale la interamikiĝoj, plektitaj en la kazerno, rompiĝas kaj denove formiĝas en la dezerto, dum marŝado, sub kuglohajlo. Ĉi tie sen sociaj kaj klas-diferencoj la dankemo, la komune plenumita laboro, la komuna sufero forĝas la senton de la kunaparteno. Ĉi-loke la „nobelaj” klikoj disiĝas plej rapide. La tiel nomataj „pli bonaj” homoj komencas intrigon unu kontraŭ la alia, ili defendas ĝis tranĉilpiko la sanktan proprieton pri siaj razosapo aŭ rumporcio. La unua grupiĝo okazas malantaŭ la fronto, kompreneble laŭ nacioj. La samligvuloj instinkte tiriĝas unu al la aliaj. Ili klopodas lokiĝi en la sama ĉambro, eĉ sur sinsekvaj litoj. En tio montras ekzemplon la germanoj, kiuj tuj trovas unu la aliajn, kaj ili solidaras ĝis la lasta sangero.

Horn ankoraŭ en Marsejlo amikiĝis kun Paul Lothar, kiu estis ĉirkaŭ kvardek jara, milda, delikatrigarda, germana sinjoro. Lothar, kiel instruisto miksiĝis en Bavaran separatistan movadon Ĉar ilia komploto malkovriĝis, li devis rifuĝi. Li estis vidvo, sian ok jaran filineton li lasis ĉe sia frato kaj provis sian fortunon en Parizo. La instruisto fariĝis kelnero, el kelnero senhejmulo, kaj pro fina malesperiĝo li dungiĝis al la legio. Malsukcesa instruisto kaj fiaska studento rapide interamikiĝis. Lothar nenion perdis el sia preleganta maniero, el sia edukanta, pedanta naturo. Kiel samlingvulo aliĝis al ili, kiel la tria, Ernst Hoffer, gaja Vienano. Li estis kalviĝanta, ridetema, strangan dialekton parolanta, malalta, grasiĝema homo. Hoffer laŭ sia konfeso estis komerca vojaĝisto, kaj efektive li havis malmulte da rilato al tiu metio, ĉar li agadis kiel trompludisto de kartoj en la frekventataj fervojnodoj. Eble povas esti, ke li iam ekagis kiel komerca vojaĝisto, sed la veturado estas tiel enuiga, kaj la agentoj ĝenerale kutimas pasigi la tempon per kartludado, do ne estas mirinde, se tia homo kun lertaj manoj kiel Hoffer, anstataŭ la komerca vojaĝo, li plie praktikis la vojaĝan komercon, la trompludon. Li praktikis tion, ĝis iun tagon li spertis, ke oni persekutas lin. Ĉar iom post iom li triviĝis el la plej bonaj fervojlinioj de Eŭropo, li fariĝis pli kuraĝa, kaj ĉiam pli ofte li revenis en tiujn itinerojn, kie li jam kelkfoje agadis, tiel oni baldaŭ metis lin en malliberejon. El la franca prizono jam ne estas longa vojo ĝis la legio. Li aspektis kiel bone nutrita etburĝo. Tiaj homoj mortas ĉi tie pro la senkompata disciplino. Sed ŝajnas, ke la malgranda Vienano ŝmiris per zinko, aŭ mi ne scias per kio la suboficirojn, kiel oni kutimas falsi la kartojn, aŭ li faris miraklon, sed estas fakto, ke li fariĝis dungito en la kontoro, sed en kia ofico, tion oni neniam sukcesis ekscii, ĉar dum la oficialaj horoj li instruis al la suboficiroj kartludi soliteron.

Horn, Lothar kaj Hoffer okupis lokon sur sinsekvaj litoj, starantaj en la angulo, apud la fenestro. La tri rekrutoj metis siajn havaĵojn en ordo sur la breton, ili sternis sin sur la litoj, kaj tiam ili konatiĝis kun Thillmann, kun la kvara sampatrujano, bedaŭrinde inter tre malagrablaj cirkonstancoj. Thillmann kuŝis sur la kvara lito, kaj el freŝe ŝtelita, lana kalsoneto li klopodis forigi la markon de la kompanio, ĉar li volis vendi ĝin, sed oni ne aĉetas en la suburbo vestaĵon, markitan per armea numero. Tiam envenis Rastignac, kiu estis servanta la kvaran jaron, konsiderinda membro de la legio. Kvar foje estis donita al li la honormedalo de la legio, kaj kvar foje ĝi estis reprenita de li, pro gravaj militistaj krimagoj. Dufoje li jam estis suboficiro. Sur lia kartokteko entute nur ses monatoj estis imputitaj el lia kvar jara soldateco, li pasigis tri jarojn kaj duonon en diversaj puntendaroj, pro kio li devis kromservi.

La suboficiroj delikatmaniere traktis al Rastignac, li ĝuis specialajn privilegiojn, ne estis rimarkitaj liaj bagatelaj rompoj de la reglamento, alveno post la vespersignalo, ĉar estis konate, ke la vivo eĉ groŝon ne valoras por li. Cetere li ne estis agresema, se oni lasis lin paca kaj estimis lin pro liaj strangaĵoj. Dum horoj li sidis en la sama loko kaj ludis kun si mem per ĵetkuboj, li trinkis ruĝan vinon en nekredebla kvanto, kaj li havis striktan interrilaton kun kelkaj eksterurbaj virinoj, Li ne konis timon, kaj li estis la unua en la batalo. Liaj flaro, aŭdo, vido, kiel ĝenerale de la malnovaj Afrikaj soldatoj, estis timege evoluintaj. Dekdu fojojn li vundiĝis, sed fine li restis sana kaj forta, kiel kverko. Sur la korpo li havis mortajn postsignojn de kurba glavo, kuglo, lanco, klabo, kontraŭ kelkaj cikatroj. Malnovaj soldatoj rakontis, ke li vivis en Afriko jam antaŭ sia legia servo, kaj li estis dungita en la ĝangala menaĝerio de la cirko Hagenbeck, kiel kaptisto kaj dresisto de sovaĝbestoj. Bedaŭrinde, iun tagon li simple defraŭdis dudek leopardojn kaj kelkajn leonojn. Li subvendis ilin kaj foramuzis rondcifere ducent kvardek mil frankojn parte en Dakar, parte en la pitoreska urbo Rabat. Li ankoraŭ ne resobriĝis, kiam li venis en la legion. Rastignac estis malalt-frunta, larĝŝultra viro. Liaj brakoj pendis preskaŭ sub la genuoj, kaj lia balanciĝanta irmaniero multe pli emfazis tiun simieskan aspekton de lia eksteraĵo… Lia nazo iam devis esti enorme batita per peza objekto, ĉar ĝi estis larĝa kaj plata. Lia ruĝa hararo kovris lian kapon per dornosimilaj faskoj. En lia fizionomio ofte trafulmis ia cinika humuro, kiam li movis iun sian krinan brovon kaj buŝangule rikanis. Kiam li paŝis en la ĉambron, la tri germanoj, Lothar, Horn kaj Hoffer, jam kuŝis. Senvorte li iris al Horn, kiu, verŝajne pro eraro, okupis ĝuste lian liton. Rastignac prenis lian havaĵon, metitan sur la breton, en ordo li starigis ĝin la apud la liton, sur la plankon, poste la gapantan knabon li flugigis per unu piedbato sub la alian liton, kaj kun kontenta ĝemo li ekkuŝis. Horn salte leviĝis kaj kolere paŝis al la lito por diri ion. Rastignac ekstaris kaj vangofrapis per mandoroso Horn-on, el kies buŝo ekfluegis la sango, kiu svene falis sur la plankon. Tiam okazis ia tute neatendita afero. Lothar ellitiĝinte, dignoplene iris al Rastignac, kaj klare, inteligente li ekparolis france:

— Hontu! Vi estas senkora, fia sovaĝbesto.

Tiel trankvile kaj dignoplene li staris tie, kvazaŭ li estus inter malobeemaj lernantoj en la lernejo, sur la katedro. Rastignac mire leviĝis, ŝovante sian vizaĝon senpere al tiu de Lothar, poste li kaptis la instruiston je la kamizolo. Ĉiu sciis en la ĉambro, ankaŭ Lothar mem, ke en la sekva momento la krina campo de Rastignac falos sur lin. Sed tiam denove okazis surpriza afero. Thillmann, la magralonga, lentuga, senhara arbohakisto forpuŝis Lothar-on, kaj li mem staris antaŭ la dresiston. Eĉ dekagramo da supeflua karno ne estis sur tiu Thillmann Lian teruregan maldikecon igis eĉ pli timiga la kranio, simila al skeletokapo, la granda makzelo, la profunde sidantaj okuloj, la ostecaj kubutoj kaj la disstarantaj skapoloj. Li estis arbohakisto en Aŭstralio, kaj lia historio multe similis al tiu de Rastignac. Foje li defraŭdis duonon da ĝangalo, nome, li estis komisiita pri liverado de lignoj. Survoje al Francio li elŝipigis la kargon en iu haveno de Afriko kaj vendis ĝin. Li soldatservis la trian jaron, kaj neniu sciis, kie povas havi lokon tiom da fortro en lia nekredeble maldika korpo. Kiam li ricevis forpermeson en la urbon, pro la magralongeco li estis multfoje mokita de sentaktaj homoj, kiuj senescepte diste evitis lin, se ili denove renkontiĝis kun li. Fariĝis granda silento en la ĉambro, kiam la longa Thillmann flankenŝovis instruiston Lothar, kiu timiĝis tiel pro sia aŭdaco, ke lia vizaĝo brilis en verda koloro. La hakisto staris vidalvide al Rastignac.