Выбрать главу

— Ni ne povas prezenti eĉ unu veran ĉefkulpulon — kriis Gallon kolere.

— Bedaŭrinde, ankaŭ mi samopinias — diris Mackenzie. — Kie estas Naladna?

— Mi konfesas — diris Connor, — mi ne scias tion. Sed ne Naladna estas la ĉefkulpulo.

— Kiu do? — frapis la vicĉefkapitano sur la tablon incitita.

— Kun via permeso mi prezentos al vi tiun homon — tiam Connor iris al la pordo kaj diris: — Scribe, mi petas enkonduki al ĉefkulpulon!

Scribe envenis, kaj tenante je la brako, iom draste li puŝis en la mezon de la ĉambro la katenitan sinjorinon Rastignac.

— Bonvolu subskribi arestordonan dokumenton, sinjoro… — diris Connor al la vicĉefkapitano kun milda sin ekskuzo.

O K A   Ĉ A P I T R O

La pintumo

I

Ĉiu konsternite fiksrigardis la belan, araban virinon, nur Scribe rikanis feliĉe, kion li kutimas fari precipe tiam, kiam Connor sukcesis venki siajn malamikemajn superulojn.

— Nekompreneble! Tute nekompreneble! — kriis la vicĉefkapitano.

— Bedaŭrinde, mi malfrue divenis ĉiujn solvojn, kvankam tiuj estis tute simplaj — diris Connor malgaje. Cetere ankaŭ Lermontov vivus, nek Rastignac evitus la verdikton de la tribunalo, kaj la kompatinda Tyckler povintus pace fari papersaketojn en Dartmoore.

— Sed kiel do vi pruvos tion…

— Mi ne devas pruvi. Ŝia sinjorina moŝto estas multe pli grandstila, ĉar ŝi volis murdi min, sed tio ne sukcesis, ŝi sincere konfesis, ke ŝi mortigis Rastignac-on. Ĉu okazis tiel, Scribe?

— Mi konfesis, kaj mi denove konfesos tion! Mi malamis tiun friponon, mi mortigis lin, kaj mi volonte estus mortiginta ankaŭ vin. Bonvolu konduki min en mian karceron — kriis la arestita virino.

— Ni ne longe restigos vin ĉi tie — Connor trankviligis ŝin. Mi povas danki la spuron unuavice al hazardo, duavice al baronino Waldenegg, kiun mi povis pridemandi ankoraŭ antaŭtagmeze en ŝia ĉelo. Sinjorino Rastignac konfesis, ke ŝi scias pri nenia arabo. Ŝi ne kuraĝis nei, ĉar la arabo vere estis tie, parte ŝi pasigis la posttagmezon sola. Spite al tio, la lakeo vidis, ke antaŭ la alveno kaj post la foriro de la baronino ŝi vizitis Rastignac-on. Baronino Waldenegg tial ne povis mortigi Rastignac-on, ĉar la veneno de cerasto efikas post dek minutoj, sed duon horon post la foriro de la baronino, ankoraŭ bors-agento parolis telefone kun Ratignac.

— Tiam kial vi arestis la baroninon?

— Pro alia kaŭzo, sed baldaŭ ni parolos pri tio.

— Kiu estas sinjorino Ratignac efektive? Kian rolon ŝi havis en la okazaĵoj? — demandis la vicĉefkapitano.

— Ŝi estas la filino de grava araba politikisto, bejo Muhat. Ratignac kaj Thillmann mortigis ŝian patron. Kion ili faris, tio estis thar. Sanga venĝo.

— Kial ŝi faris tion nur nun? — demandis Irwing.

— Ĉar krom la sanga venĝo ŝi ludis ankaŭ en la borso, kaj Ratignac estis bezonata al la spekulacioj. Ŝia sinjorina moŝto ja ne estas fanatikulino, sed rabmurdistino. Bedaŭrinde, mi ne havis konviktojn kontraŭ ŝi, tial mi kaptis ŝin ĉe freŝa faro de krimo. Ŝi sciis, ke mi estas ŝia plej danĝera kontraŭulo, kaj mi elpensis planon kun Scribe, ke mi estus en tia situacio, kiam la sinjorino facile povus mortigi min per unu skrapvundo. Ŝi provis fari tion. Nun ŝi staras ĉi tie. Forkonduku ŝin, Scribe! — Li sidiĝis kaj ekfumis. — Baronino Waldenegg informis min, ke sinjorino Rastignac estas identa kun la filino de la murdita bejo. Se mi estus sciinta tion unu tagon pli frue, multaj aferoj okazintus alie. Ĉu ĉio estas en ordo, Scribe? — li demandis la revenintan inspektoron.

— Absolute. Antaŭ la pordo, laŭ via ordono, mi starigis apartan gardiston.

Connor turnis sin al la vicĉefkapitano.

— Permesu, kaj ankaŭ vi sinjoroj, ke inspektoro Scribe przentu al vi originalan ideon. Tiu mallonga spektaklo estas dankebla nur al lia trovemo.

Scribe paŝis antaŭen kun brila vizaĝo kaj metis naztukon sur la manon de Connor. Poste, kiel cirka magiisto, li turnis sin al la ĉeestantoj.

— Bonvolu rigardi ĝin! — daŭrigis Connor la spektaklon, kaŭzinte ĝeneralan konsterniĝon. — Rigardu ĝin ankaŭ vi, tio estas nenio alia, ol terebinto, rigardu ĝin ankaŭ vi sinjoro, ankaŭ vi Mackenzie… — kaj kiam li montris ĝin al la kapitano, li subite frapis en lian vizaĝion per la oleumita tuko. La detektivo ekŝanceliĝis, vertiĝis kaj plengorĝe kriis pro la frapo, kaj pro la terebinto, fluanta en liajn okulojn. Kiam li rekonsciiĝis, Scribe jam klakfermis la katenon sur lia mano, kaj Connor fulmrapide traserĉis liajn poŝojn.

— Haltu… — kriis la vicĉefkapitano terurite, sed la vorto haltis en lia gorĝo. Stranga afero okazis al la morte pala Mackenzie. Granda, malhelbruna makulo estis videbla sur lia vizaĝo. Li kraĉadis la sangon kaj la terebinton tra sia buŝo.

— Mi prezentas al vi, sinjoroj, Ibrahim ben Sinza-on, aŭ la filon de bejo Muhat, la multfoje mortigintan rabmurdiston, la fraton de sinjorino Ratignac.

La ĉeestantoj eĉ nun mirante kaj nekredeme rigardis. La malkovro konsternis ilin tiel, kiel ia eksplodo. La terebint-oleo lavis la teatran ŝminkon de sur la vizaĝo de Mackenzie sur ĉiam pli granda parto. Li trankvile eksidis kaj ridetis iom nervoze.

— Vi gajnis, Connor. Ne prenu kiel ofendon sinjoroj, sed mi povintus mortigi la tutan loĝantaron de Londono antaŭ viaj okuloj. Vi devus kisi la manon de Connor. Tiu homo estas la diablo mem. Vi trankvile povas subskribi arestordonan dokumenton, sinjoro ĉefkapitano…

— Sed ja… oni diris, ke Mackenzie estas la plej konfidenca homo de kolonelo Rawson… — balbutaĉis la vicĉefkapitano al Connor. — Oni deklaris lin la plej lerta detektivo… Ĉu tiu homo ne ekzistas, aŭ li ne estas en Londono?

— Kompreneble li ekzistas — diris Connor. — Li staras antaŭ vi, sinjoro. Mi estas E M Mackenzie. Mi plenumis mian soldatservon ĉe la Inteligence Service, kaj mi havis legitimilon je tiu nomo.

— Nun jam mi komprenas… — diris la arestito.

Bodley regajnis sian trankvilon la unua:

— Transdonu tiun homon al Dixon, Scribe.

— Mi sincere diras al vi, Connor — ekparolis la vicĉefkapitano post la forkonduko de la arestito, — ke la historio fariĝas ĉiam pli konfuza antaŭ mi. Ĉu vi sciis dekomence, ke tiu homo, kiu laboras kun ni, li ne estas detektivo, sed murdisto?

— Bedaŭrinde, mi ne sciis ĝin. Nur tion, ke li estas trompisto. Mi pensis, ke li estas komplico de Sinza. Se mi tuj estus arestinta lin, mi havintus konvikton nur pri trompa uzo de falsa nomo kaj pri spionado, sed per tio mi dispelintus la tutan bandon, ili estus malaperigintaj la pruvaĵojn, kaj Sinza, pri kiu mi ne sciis, ke li estas identa kun la pseŭdo-Mackenzie, li fuĝintus. Tial mi decidis atenti tiun homon, kiu sentas sin en serkureco, ĉar li estos konstante apud mi, kaj mi malkovros la tutan kompanion helpe de li. Cetere mi referos morgaŭ vespere al sinjoro ŝtatsekretario, kaj mi petis lian ekscelencon inviti ankaŭ vin ĉiujn — diris Connor kun sia kutima impertinenteco. — Antaŭ nelonge sinjorino Rastignac timegis, ke ŝia frato ne povos regi sin, sed ŝi eraris.

— Tiu Mackenzie ja estis tute lerta detektivo — diris Gallon.

— Nur ŝajne. Fakte li malkovris tiujn aferojn, per kiuj li nur implikis la spurojn. Ĉar li posedis la sigelilon de la polico, li aperis ĉie post la esploro, rompinte la vaksojn, foriginte la suspektindajn aferojn, li denove sigelis ĉion. Ekzemple mi diris al li lastfoje, ke la teatra direktoro Tyckler skribis taglibron, kaj laŭ la aserto de lia sekretario ĝi devas esti kaŝita ie en la kontoro. Antaŭe Scribe fotografis la internon de la Wertheim-kaso, kaj la enhavon de aliaj ŝrankoj, krome la meblojn de la ĉambro, kaj ni sigelis ĝin tiel. Vi povas veti kun mi, sinjoro, ke la sigeloj estas netuŝitaj, sed cetere vi vidos el la fotografaĵoj, ke nenio estas sur sia loko. Verŝajne sinjoro kapitano Mackenzie, trompita fare de mi, serĉis la taglibron.