Выбрать главу

— Kiel okazis, ke tiu homo fariĝis Mackenzie? — demandis Bodley.

— Kiam mi ekssoldatiĝis, mi jam faris plurajn, gravajn malkovrojn de krimoj ĉe la Sekreta Servo kiel Mackenzie, kaj multaj friponoj volis mortigi min. Ili estus sukcesintaj pli- aŭ malpli poste, tial la sinjoro kolonelo, kiu estis majoro tiutempe, li pensiigis min, baldaŭ mi dungiĝis al la rodezia polico, kaj mi demetis la pseŭdonomon Mackenzie. Ankoraŭ lastfoje oni petis mian helpon ĉe la Inteligence Service, kaj tiu esploro preskaŭ fariĝis fatala por mi. En la eksprestrajno mi atentis kelkajn suspektatojn, kiuj, ŝajnis, rekonis min, nokte ili surpriz-atakis kaj ĵetis min el la kureganta rapidtrajno por ke mia kadavro malaperu, ĝuste super la torente fluanta rivero Liz. Kompreneble ili forrabis miajn dokumentojn, kiuj estis validaj je la nomo de Mackenzie, kun miaj ĉiuj havaĵoj. Estis bonŝanca hazardo, ke oni ĝuste tiam riparis la pilierojn de la ponto, kaj la laboristoj sukcesis savi min. Mi decidis kun mia majoro, ke ni kredigos al la friponoj, kvazaŭ mi fakte estus mortinta, tiel la farinto kuraĝos uzi miajn dokumentojn, kaj eble ni povos malkovri lin. Tial ni fidis ĝin, ĉar mi apartenis al tiu konfidenca, malgranda grupo de la Sekreta Servo, kies membrojn konas persone nur majoro Rawson. Tiel mi fariĝis detektiv-inspektoro de la rodezia polico. Muhat ne estis inter la atakantoj dum la fervoja atenco, sed verŝajne liaj homoj faris tion, ĉar la dokumentoj de Mackenzie trafis en liajn manojn, kaj kiam li legis en la ĵurnalo, ke sinjoro kolonelo Rawson estas la sola homo, kiu konas persone Mackenzie-on, kaj nun li vojaĝis ferii al Hindujo, Muhat kuraĝis veni kun la legitimilo en Londonon por plej rapide, plej lerte fini la aferon.

Iu frapetis. Dixon envenis:

— Mi alkondukis la tri arestitojn.

— Kun via permeso — diris Connor — mi venigis Lothar-on, lian filinon kaj baroninon Waldenegg ĉi tien, la hodiaŭa kunveno ne estus kompleta sen ili. Enkonduku ilin, Dixon.

Ili enpaŝis en la ĉambron. La instruisto venis pli proksimen kun levita kapo, dignoplene. Li profunde kliniĝis, poste li ekvidis Connor-on. Li fariĝis morte pala. Li kaptis al sia frunto ambaŭmane, kvazaŭ li timus, ke ĝi tuj krevus, poste li etendis sian tremantan brakoan antaŭen, liaj okulgloboj fantomeske elstariĝis, kaj li faris du paŝojn ŝanceliĝante al Connor…

— Horn… Ŝankta Disinjoro! Horn!

III

…— Antaŭ dek jaroj sep homoj ekiris kun eskadrono el la fortikaĵo Gueliz el urbo Marakesch — komencis Connor rakonti la lastan, nemalkovritan parton, kiam fine ili ĉiuj sidiĝis, kaj ankaŭ Lothar iel-tiel regajnis sian trankvilon. Vi jam scias ĉion ĝis tiam, kiam la ses homoj dizertis ĉe Kongo. Mi estis la plej juna. Ni vagaĉis freneze en la marĉoj Tuburi, la plej gravaj simptomoj de la dezerta nervofebro montriĝis sur ni. Tie okazis la malgaja historio, ke… nu, ke sinjoro instruisto, dum tagoj senkonscience vaganta, atakis min pro momenta menskonfuziĝo. Ankaŭ la aliaj estis frenezaj, sed ĝi estis la frenezo de friponoj. Ratignac kaj Thillman reguligis la konton kun mi. Ili batfaligis min. Tiam ankaŭ mi estis plie sovaĝa besto ol homo. Ili draste traktis min kaj lasis min kuŝanta en la marĉo. Bonŝance, la soldatoj, persekutantaj Sinza-on, trovis min. Mi estis kondamnita al du jara punlaboro. La caffard furiozis en mi. Tiam mi skribis al la instruisto tiun malfeliĉan leteron en morta demenco, kio poste estis la bazo de lia kalvario. Dum unu jaro mi luktis kun la morto, inter vive entombigitaj bagnanoj. Kun terura fortostreĉo mi venkis la morton. Fine per bonŝanca ideo mi malkovris la rabmurdon de la filo de Muhat, kion li faris en la gubernio, tial mi ricevis amnestion. Mi pasigis unu jaron kun mia eskadrono en Fort Lamy. Tie mi parolis la unuan fojon kun majoro Rawson, kiam mi gardostaris. Post unu jaro mi dizertis. Nokte, ĉe la landlimo de Angolo, mi renkontis Sinza-on. La rabisto tiutempe maĥinaciis per tiu truko, ke li portis oficiran uniformon de iu persekutanta ŝtato. Dum luktado mi mortigis lin. En tiu kriza minuto venis en mian memoron la interesiĝo de majoro Rawson al mi, kaj mi iris rekte en lian proksiman tendaron kun la kadavro. Post la malkovrita murdo kaj la venko super Sinza, la majoro ekspluatis la okazon inviti min al la angla Sekreta Servo. Ankaŭ en mia privata vivo li fariĝis mia patra protektanto. Mi povas danki al li, ke mi faris la abiturientan ekzamenon, mi povis rekomenci mian vivon, mi akiris medicinan diplomon en la universitato de Johannesburg, mi fariĝis angla civitano dank’ al la influo de la majoro, kaj oni dungis min en la kolonia armeo. Fortuno eĉ poste ne forlasis min malkovri krimaferojn. Jam delonge mi resaniĝis el la caffard, kaj mi povis tre bone kompreni, ke la nervosistemo de la kompatinda instruisto, vaganta en la marĉo, ruiniĝis kaj ĝi eksplodis en furiozo. Mi ne koleris tiujn sovaĝajn, kruelajn soldatojn, kiujn en la stato de la caffard obeis sian antipation, kiam ili atakis min. Ankaŭ Tadief-Lermontov-on mi konas el la legio, kie oni moknomis lin „kolonelo”. Li devis morti tial, ĉar ili timis, ke Lothar tro iniciis lin, rilate la malnovajn aferojn. Cetere li sciis nenion. Li hazarde venis en Londonon, Herta trovis lin, kaj Lothar akceptis lin en sian domon, kiel iaman, malnovan kamaradon. Mi sciis, ke la kvin dizertuloj vivas en Londono, sed mi pensis, ke ili estas honestaj homoj. Tial mi estis for de tiom da pridemandoj kaj inspektoj dum la krimesplorado, ĉar mi ne volis, ke la iamaj legianoj rekonu min.

La finan solvon de la tuta afero donis en mian manon fraŭlino Lorhar, rakontinte, ke ŝi traserĉis la valizon de Lermontov, kaj ŝi restis en la ĉambro, ĝis la polico alvenis. Ŝi ne menciis la rustan, francan bajoneton inter la objektoj de la kofro, kion trovis la pseŭdo-Mackenzie. Mi divenis tiel, ke nur Muhat povis ĝin ŝtele meti tien. Li volis suspektigi tiel Lermontov-on pri la murdo de Thillmann kaj Hoffer, implikinte la aferon tute nesolvebla. Kaj li fiaskis ĝuste pro tiu bagatelo. Rabmurdisto ne laboru per detal-plastiko. Se la bajoneto ne estis tie, kiam Herta traserĉis la kofron, nur Mackenzi povis meti ĝin tien, ĉar dumtempe neniu paŝis en la ĉambron, kaj li malfermis la valizon, senpere post la knabino. Tiu ŝajne sensignifa afero solvis la enigmon. En tiu momento mi divenis la strangan cirkonstancon de la morto de Tyckler. Kiel li trovis la bajoneton, ĉar li mem metis ĝin tien, same tiel li malkovris la murdon de Tyckler, ĉar li mortigis la direktoron senpere antaŭ kelkaj momentoj. Nun jam mi povis kalkuli, ke sekvos Lothar, Lys Rouge kaj Herta, kiel la viktimoj de la sanga venĝo. Eĉ momenton ili ne estis en sekureco, kontraŭ la lerteco kaj legitimilo de Mackenzie. Se tiam mi estus kaptinta lin, multaj demandoj restus malklaraj, unue la morto de Ratignac. Mi povis fari nenion alian, ol tuj aresti kaj malliberigi la instruiston kaj lian filinon. Ŝajne mi havis kaŭzon fari tion, kompreneble mi mem sciis plej bone, ke ili estas senkulpaj. En tiu momento, kiam Mackenzie volis alligi la murdon de Rastignac al la kolo de baronino Waldenegg, mi tuj arestis ankaŭ Ruĝan Lilion, sciante, ke la arestoj de Mackenzie plej ofte venigas la ŝajne kulpajn homojn al la jurmedicina sekcad-instituto. Mi esperas, ke vi ĉiuj pardonas min pro la malagrablaj, prizonaj travivaĵoj. Mi faris nur unu gravan eraron. Mi havis fiksan ideon, kaj mi persistis ĉe tio, ke Muhat ne estas la ĉefkulpulo, nur sensignifa komplico, kaj sekvante lian spuron, mi trovos la veran ĉefon. Se li ne estus metinta la bajoneton tien, eble mi eĉ nun kredus tiun supozon. Mi havis la plej strangan momenton en mia vivo, kiam mi ekvidis la unuan ĉantaĝ-leteron, mian skribon. Jes, sendube: ĝi estis mia propramana skribo. Kvazaŭ mi renkontiĝus kun mi mem sur senhoma strato, mi sentis tiel; ke oni minacas Lotharon en mia nomo: ĝi tuj turnis mian suspekton al la iamaj kamaradoj, sed tion, ke ili minacas lin per la skribo de mia propra mano, estis fantomeske. Ĝis tiam, kiam la morto de Tyckler klarigis la enigmon. Mi opinias, sinjoroj, ke ni ne havas alian nemalkovritan punkton. Kaj, sinjoro instruisto Lothar, vivu trankvile de nun, kiel mi konas la situacion, neniu tuŝos la aferon de la plateno, sed kredu min, ke Horn eĉ nun alte estimas vin, kaj mi tute ne pensas postuli klarigon, ĉar vi atakis min en grava nervokrizo. — Li etendis sian manon al la instruisto, kaj Lothar premis ĝin. Du larmogutoj ruliĝis sur la vangoj de la multe suferinta maljunulo. — Mi ankorŭ devas anonci tion, ke Scribe senmaskigis definitive Muhat-on, li divenis, ke la fripono estas arabo, kaj ankaŭ la prezentado per la terebinto dankeblas al la inspektoro. Estas la dudeka horo, sinjoroj, kaj je la oka matene mi devas pridemandi riceliston, nomatan Marlow. Bonan nokton…