Выбрать главу

— Ŝi estas Lys Rouge — diris Thillmann. Horn paŭtis. Li ne preferis la mistikajn, arabajn virinojn. Granda ombro eklipsis la enirejon. Rastignac alvenis kun sia ŝanceliĝanta, simia irmaniero. Li eksidis senvorte apud ili. La amuzejo pleniĝis per la zumado de dikaj, grandaj muŝoj. Subite la maljuna arabo kaŭriĝis en la mezon de la ejo, elpreninte mallongan fluton, kelkfoje li ekblovis ĝin, sed tiel, ke la instrumento mem restis muta, nur la aero trairis ĝiajn truojn. Fariĝis silento de atendo. Eĉ la muŝoj kvazaŭ ĉesus per sia konstanta zumado. La fluto eksonis veante, neartikigite, tamen per tiu senritma muzikesprimo de la doloro de la orienta muziko, kiu ĉe ĉiu melodio pli perfekte karakterizas la humoron de la popolo, estantaj pli proksime al sia praa esenco. De tempo al tempo el la ŝrikantaj, zumantaj variacioj mistike eksonis komencaj aŭ finaj taktoj, por ke ili estingiĝu en la senregula pulsado de la malorde saltanta flutado. Tiu muziko esprimas la plej profundan fillozofion: la harmonio, la konstanta melodio kaŝiĝas ie, en la profundo de ĉio, kelkfoje vi aŭdas tion por momento, sed la kunfandiĝantaj disharmonioj konstante forglutas ĝin for de vi. La ĉeestantaj gastoj nun tute ne pensis pri tio. Streĉa atendo speguliĝis sur la vizaĝoj. Horn ne komprenis, kial oni atentas la magran, barban, maljunan arabon tiel? Io ekmoviĝis en la angulo. La burnusa virino ekstaris, paŝante el la krepusko en la radion de la rufa lucerno, deĵetante per unu movo la grandan, vastan, blankan tolon…

Horn leviĝis duone de sia sidloko pro surpizo. Ruĝa Lilio estis admirinde bela. Ŝi ne estis vera araba virino, ĉar ŝia haŭto apenaŭ diferencis tiun de eŭropanoj. Nur ŝiaj iomete ŝvelaj lipoj, la strangaj, grandaj, nigraj okuloj atestis, ke ŝi estas miksdevena. Ruĝa Lilio ne havis pli ol dudek unu jarojn. Ŝiaj ebonaj, densaj bukloj brilantaj en blua koloro, pendis sinue apud ŝiaj oreloj, strange, memorigante pri la kapo de meduzo. Ĉiujn buklojn kunprenis apartaj, etaj, oraj ringoj, kaj la multe da malgrandaj, flavaj ringoj aspektis, kiel reĝina kapornamo. Cetere ŝi portis nenion, krom delikatan silkovualon ĉirkaŭ sia talio.

Dum sekundoj ŝi staris senmove. Poste ŝi ekkonvulsiis. Kvazaŭ tiu konvulsio ne povus liberiĝi el ŝia korpo, ĝi senĉese ondis sub ŝia haŭto, kiu iom post iom transiris en strangan, histrerian, orientan dancon. La danco esprimis draman okazaĵon, sed la rakonton konstante rompis rapidaj paŝoj, por ke tiuj mildiĝu en malrapidan, senparolan ludon kune kun la muziko. Ĉu nun ŝi kisas iun, aŭ ŝi mortigis lin kaj fuĝas? La konvulsio kaj la saltado fariĝis ĉiam pli sovaĝa, la flutado pli kaj pli ŝrikanta, poste la koreografio havis neatenditan turniĝon.

…La virino ekhaltis antaŭ la tri soldatoj kaj fikse rigardis al Horn. La ŝajne senregula danco ĝis nun estis tiom unueca, kaj nun ĉiu sentis: la ekhalto ne apartenis al tio. La virino time, surprizite, mire rigardis la knabon. La orfiĝinta muziko nur ploris, ŝrikis plu. Ruĝa Lilio denove konvulsiis, poste kvazaŭ ankaŭ tio apartenus al la danco, ŝi prenis la kapon de Horn inter siajn manplatojn, kaj ŝi pli kaj pli proksimigis sian vizaĝon al tiu de la knabo, baldaŭ time forpuŝante lin, ŝi denove turniĝis mezen, kapte levis sian burnuson, kaj ŝi jam denove kaŭris en la malluma angulo. La malmultenombra publiko ravite aplaŭdis.

— Kial ŝi gapis la knabon tiel? — demandis Thillmann. Rastignac ne respondis. Li nur fikse rigardis en la krepuskon, kie Lys Rouge sidis. Ili ĉiuj sciis, ke inter la dresisto kaj la dancistino estis io. Tiu afero daŭris, ĝis Rastignac estis forkomandita el Marakesch. Tio okazis pli ol unu jaron. De tiam Rastignac provis plurfoje reveni en Marakesch-on, sed nur nun, tiu eksterordinara okazaĵo ebligis la revidon.

En la ejo refariĝis la monotona murmuro, oni denove kredencis la kafon, la ĵetkuboj bruis, la glasoj de brando tintis, kaj malantaŭ matvando zumkantis ebriiĝinta arabo, fumanta opinon kun stranga, mallaŭtiganta, trenata voĉo. Ruĝa Lilio sidiĝis ĉe ilia tablo. Unue ŝi rigide, malvarmkondute rigardis al Rastignac. Poste ŝi nervoze ekfumis cigaredon, kaj ŝia rigardo hazarde falis sur Thillmann-on, de tie sur Horn-on.

— Mi revenis — diris Rastignac plumpe.

— Mi vidas. Ĉu vi volas trinki brandon?

La iama dresisto ne ekparolis plu. Li konis tiun virinon. Ĝenerale li konis la virinojn. Kiu longe okupiĝis jam pri tigroj, serpentoj kaj leonoj, tiu bone konas la animon de la virinoj. Tion diris Tyckler, kiu ŝatis la ironion, sed en lia konstato nekontesteble estis iom da vero.

— Ĉu vi estas belgo? — demandis subite la dancistino de Horn. Li apenaŭ komprenis la francan lingvon. Sed el la vortoj de la vinino li sentis, ke ŝi ne parolas tiun teruran ĵargonon de la legio, kiu disvastiĝis en Nord-Afriko inter la araboj dum la franca milita invado. Thillmann tradukis kaj samtempe respondis la demandon anstataŭ Horn.

— La knabo estas germano, kelkajn semajnojn „bleu”, kaj eliminta studento.

— Diru al li, ke li venu ĉi tien ankaŭ alifoje. Mi ŝatus multe paroli kun li.

— Ĉu multe? — ridis Thillmann. — Ĉu vi pensas, ke ni mortos pro marasmo en la kadukulejo de Marakesch?

„Ĉrrr.” Rastignac ĵetis kelkajn centimojn en la teleron, puŝante la seĝon el sub si kaj foriris. Thillmann postrigardis lin.

La hakisto kontente rikanis. Ankaŭ li amis Ruĝan Lilion, kaj nun en la venko super Rastignac li vidis rekompenci siajn suferojn. Horn nenion komprenis el la tuto. Li vidis, ke temas pri li, ke la brilantaj, grandaj okuloj de la virino konstante gluiĝas al lia vizaĝo, sed ne avide, ne amoplene, sed malgaje, mire, nekredeme.

— Vi estos la kulpa, se Rastignac draste draŝos la knabon.

— Ve al li, se li nur ektuŝos lin! — ŝi salte leviĝis, kaj du belegaj dentaroj de rabobesto ekbrilis el ŝia buŝo. — Diru al tiu bruto, ke ve al li! Ĉu vi komprenas? Ve al li!

Ruĝa Lilio senvorte lasis ilin tie, malaperinte malantaŭ matpordo.

— Venu — diris Thillmann al la gapanta Horn.

Apenaŭ ili pasis sub la kolosa volbo, kiam aŭdiĝis la knalo de la kanono, kaj la grandaj pordegoj de Medina fermiĝis. Baldaŭ aperis sur la remparo de Gueliz la ombra, korpulenta figuro de la senegala trumpetisto en la krepusko, kaj eksonis la vespersignalo, foren sonoranta.

— Kurpaŝo! — kriis Thillmann, kaj ili kuregante klopodis alveni en la kazernon ĝustatempe.

T R I A   Ĉ A P I T R O

La thar

I