Выбрать главу

La gentoj apud la limo maltrankviliĝadis. Oni nenie trovis la spurojn de la fuĝinta bejo. Sed la berberaj kaj tuaregaj dezertanoj jam sentis la venontan militiron. Tie kaj ĉi tie ili atakis la partizanojn, vivantajn sub franca feŭdo, la submetiĝintajn gentojn, loĝantajn en pacaj oazoj, kruele masakrante ilin, bruligante iliajn duarojn, elhakante la palmojn, kaj poste ili forgalopis al la senfina malproksimo. Ĉiam komenciĝis tiel. La militestraro tenis sub konstanta, severa blokado urbon Markesch. Estis duobligita la premio por la kapo de bejo Muhat. Ĉar oni havis gravan intereson, ke estu esplorita la krimo, okazinta en ŝlosita ĉambro, la ĵurnaloj publikigis anoncon sur la titolpaĝo per dikaj literoj: „Kiu malkovros la sekretron de la rompŝtelo kaj murdo, okazinta en la palaco de la gubernio, por tiu, se ne li estis la krimfarinto (do, se li estas krimkaŝanto, komplico, kunkulpulo ktp), la gubernatoro certigas plenan senpunecpon, se li estas punata, amnestion por la tempo, pasigota en malliberejo. Kiu kaptos bejon Muhat, tiu ricevos premion cent mil frankojn.”

Horn fininte la zorgoplenan paquettag-on, kaj liaj rimenoj erce brilis, li surmetis sian uniformon por la forpermeso. Li eksterordinare pedante vestis sin. Dume li ripetis en si mem la tagan lecionon, ĉar li lernis la francan lingvon helpe de Lothar, de post la ekmarŝo el la Fotikaĵo St. Jean.

Brilantaj polveroj dancis en la plena Afrika sunbrilo, kiuj sen ombro kovris la urbon. Arabaj divenistoj svarmis ĉirkaŭ la legianoj ĝenerale-konate superstiĉaj, kun serpentumantaj vipuroj, sur iliaj brakoj kaj kolo. La serpentoj ankoraŭ havis siajn venenan denton kaj venenujon, ilia mordo signifis rapidan, teruran morton, sed neniu malpermesis, ke marabutoj kaj divenistoj kunportu serpentojn en la popolamaso, kaj ili etendu tiujn al la soldatoj kriante: „Fabor barakullah u fik!” Kaj ĉie nove denove: „Fabor! Fabor…” Horn ŝvitante kaj spiregante pro la drasta fetoro, kun vertiĝanta kapo provis rompi al si vojon per la kuboj kaj bajonetingo en la svarmanta homfluo de Giama el Fna. Fine li tamen atingis la lokon de la rendevuo, la moskeon Kutubia, altiĝanta en la fino de ampleksa asfaltebenejo. La senĉesa aŭtobustrafiko de la vojaĝoficejoj dekutimigis la popolaĉon staradi ĉi-loke. Lys Rouge jam estis tie, kiam Horn alvenis. Ili ekiris ien. Nur la virino konis la urbon, la legiano tute ne demandis kien iri. Ili apenaŭ komprenis unu la alian. Lys parolis france kaj arabe. Horn lernis la francan lingvon nur de kelkaj semajnoj, sed rapide, ĉar ĉio estis farita ĉirkaŭ li konstante franclingve. Ili tamen komprenis unu la alian per iuj vortoj kaj per mansignoj. Intertempe en tiu granda enprofundiĝo, kiel ili povis interamikiĝi, biciklistoj kaj aŭtomobilistoj ŝutis sur ilian kapon malbenojn. „Balék! Balék!” kriadis la biciklistoj malantaŭ ili, sidantaj sur siaj strangaj bicikloj, kies stirilo staris kiel bov-kornoj super la granda unua rado.

Fine ili ekripozis en la mirinde bela botanika ĝardeno La Bahia, kie estas kolektitaj ĉiuj ekzotikaj arboj kaj floroj de Oriento en superba parko. Hibiskoj, brakodikaj rotang-sarmentoj ĉirkaŭplektas la marmor-portikojn, fontan-kolosojn de malnovaj dinastioj de Maroko. Ĉi tie ne estas sentebla eĉ spuro de la fetoro de Afriko. La sufoke narkota florodoro kovras la ĝardenon per nevidebla vualo. Ili sidis unu apud la alia, kaj artikigite, plurfoje ripetante la samajn vortojn, ili paroladis. Horn similis al iu, kiu ludis tragikan rolon en la vivo de Lys Rouge… Leŭtenanto Tribone portis kun si Ruĝan Lilion el Parizo. Ĉar la leŭtenanto havis financan problemon rilate la soldatsalajrojn, kaj anstataŭ degradigo, li elektis la militistan servon en Afriko. El Pariza amuzejo li portis kun si Lys Rouge-on, kiu havis deksep jarojn. Ankaŭ iom da araba sango fluis en ŝiaj vejnoj, sed tio apenaŭ estis videbla. — Kaj sciu, tiam oni konstruis ŝoseon apud Gambio… La route… Strada… Oui… oui… Ca, ca… Estis terure… Mortiga klimato, ĉie nur ĝangalo, sovaĝaj indiĝenoj… Tribone tre suferis… Li konstante drinkis, il buvait. Comprends? Bouvoir! Alcoholis! Ca, ca… Li infere ŝvitis kaj malgrasiĝis… Nokte dum la dormo li stertoris, kaj haladzis la ĝino el li… Ni loĝis en lignokabano. Ĝi estis varmega kaj plena de araneoj, grandaj kiel manplato. Tiu Tribone ŝrikadis, se li vidis tian araneon… Poste venis soldato. Li estis legiano, juna inĝeniero… Ingénieur… Un jeune ingénieur. Ĉu vi komprenas?… Tia, kia vi… comme tu es… Li havis ne pli ol dudek jarojn… Vojmarkisto… Li iris en la ĝangalo, faris mezurojn kaj pikis palisojn en la teron, blankajn kaj ruĝajn… Juste comme tu es… Ĝuste tia, kiel vi… Tribone batis min. Li batis. Il me battait… Oui, oui. Nom du nom… Vespere li jam kuŝis kiel ŝtipo kaj ronkis, kaj la blanko de liaj okuloj tremis. Ah, comme c’était dégoutant… Dum tiu tempo mi renkontiĝis kun la inĝeniero… Lia barako estis malpli granda, kaj konstruita ne el arbotrunkoj, sed el simplaj lignotabuloj. Li tenis ĉiujn siajn havaĵojn ordigitajn en kesto. Brila pureco estis ĉe li, kaj sur la muro pendis nur unu bildo… Virino kun blanka hararo, ca mere… Comprends? Sa mere! His mather!.. Mutter seine… Oui, ca, ca… Nubiano, akvoportisto, por ke li ricevu kelkajn kupromonerojn… denuncis nin al Tribone… Le traitre… Un Judas, comprends?… Poste oni trovis la inĝenieron apud la ruĝaj palisoj, mortigitan. Iu tranĉis lian kolon… Le cou… Sed tiel, ke la tuta kapo deiĝis. Le téte.. Kopf seine… Pauvre! Oh, mon pauvre jeune ingénieur! Oh, mon pauvre enfant! Oh, mon pauvre petit!.. Oni diris, ke indiĝeno tranĉis lian kolon nokte… Tio ofte okazas. Mi rigardis la kadavron, kaj mi diris nenion… La indiĝeno dehakas la kapon de la malamiko per unu bato, el maldekstra direkto dekstren. Lia kurba tranĉilego frapas ĉe la nuko… Sed unue oni tranĉis la gorĝon de la inĝeniero, poste oni senkapigis lin per tri novaj tranĉoj el dekstra direkto maldekstren… On coupait… Indiĝeno ne murdas tiel… Blankulo faris tion… Mi sciis eĉ tion, kiu… Lia kaporalo… Sed tio nun ne gravas… Mi sciis, kiu estas la vera murdisto… Tribone!.. Kaj poste… Li pagis ankaŭ la laborsalajrojn… Il payait les préts… Les solds… Mi ŝtelis kaj kaŝis plenan sakon da mono… Ĉu vi komprenas?… Pro tio li estis degradiigita kaj sendita en puntendaron… Post nelonga tempo mi elfosis tiun sakon da mono, kaj mi pretigis tombomonumenton el la tuta sumo en Siera Leona… Un tombeau!.. Comprends? Monument!.. Oui… kaj de tiam mi estas tre malfeliĉa. Je suis malheureuse! Tres malheureuse!

…Ili silentis. Fluis la larmoj de Lys Rouge, kaj ŝi prenis la manojn de la junulo inter siajn manplatojn. Lys estis la unua serioza amafero por Horn. Ili pasigis kelkajn tiajn tagojn kune, kio restis eterna memoraĵo en la vivo de la viro. Lys estis tenera pro sia zorgemo, timiga en la ĵaluzo, neelkalulebla, varmega kaj kaprica en la amo. Horn sentis la kazernajn horojn neelteneblaj, tiel forte li avidis la rendevuojn. Rastignac ne plu okupiĝis pri la afero. Ĉar nek antaŭe li estis parolema kaj amikema, lia konduto ne montris diferenco. Thillmann iomete malvarmiĝis rilate la knabon. Vane. Al neniu li povis pardoni, ke Ruĝa Lilio amas ne lin…

II

Subite kvar novaj plotonoj alvenis en la fortikaĵon. Poste oni pagis la soldon por du semajnoj al la malnova garnizono, kaj ili ricevis tuttagan libertempon, escepte la noktajn pikedojn. La soldatoj pli aĝaj en la rango jam bone sciis, kion signifas tio. Ili estos deŝanĝitaj, kaj sekvos amara marŝado en Saharo aŭ en ĝangalo. Tiam fluas gaja vivo en la araba urboparto. La soldatoj invadas Medina-on en la poŝo kun la dekkvar taga soldo, kaj lastfoje, jes, povas esti, ke lastfoje, ĉiuokaze ili diboĉas sin por tre longa tempo. Tiam la parioj de ĉiuj koloroj kaj specoj kutimas rikolti en la Qartier Reservé. Dum la tuta tago fluas vino, sonas citro. Kanto kaj rido miksiĝas kun sporadaj fusilpafoj kaj kun la bruo de interbatado.

…Lys Rouge kaj Horn malgaje sidis sur benko. Ili jam komencis bone kompreni unu la alian. Ili jam havis tre multajn vortojn por paroli.