— Sinjorino Herminio estis mia parencino ne proksima, sed sufiĉe malproksima, sed mi portis la saman familian nomon kiel ŝi. Tio estis sufiĉa por la fiera kaj riĉa sinjorino, ke ŝi bonvolu eduki la orfinon en sia domo kaj fari el ŝi poste obeulinon aŭ fraŭlinon por kompanio. Ŝi faris al mi efektive grandan bonfaron, ĉar, kio ajn poste okazis, mi ĝis la fino de mia vivo povas fanfaroni, ke mi estis edukata kune kun la amataj hundetoj de la grandmonde konata sinjorino Herminio. Nia eduko kaj nia maniero de vivado, t.e. de mi kaj de la hundetoj, estis inter si tre similaj, mi kaj ili dormadis sur molaj kusenoj, kuradis sur vaksitaj pargetoj, manĝadis bonegajn delikataĵojn, kaj nur tiu diferenco inter ni ekzistis, ke ili portis silkajn kovriletojn kaj orajn kolringojn, dum mi portis silkajn vestojn kaj orajn braceletojn, ke ili ĝis la fino restis en la paradizo, dum min elpelis el tie la venĝema anĝelo de patrina fiereco…
Ĉe la lastaj vortoj la virino en la violkolora vesto ekridis per mallonga, seka rido, kies sono, kontrastante kun ŝia tuta freŝa eksteraĵo, harmoniis kun la velkinteco de la frunto kaj, simile al tiu ĉi lasta, povis veki rilate ŝin malkonfidon aŭ kompaton. Marta videble sentis tiun ĉi lastan senton.
— Kompatinda Karolino! — ŝi diris, — kiom multe vi certe suferis, kiam vi eliris en la mondon tiel sola, tute sen rimedoj por vivi…
— Aldonu al tio, mia kara, — ekkriis Karolino, ĉiam rigardante al la plafono, — aldonu al tio la fakton, ke mi eliris en la mondon kun malfeliĉa amo en la koro…
— Jes, — ŝi diris plue, elrektiĝante kaj direktante la rigardon sur la kamaradinon, — ĉar sciu, ke mi amis vere, amis terure la filon de sinjorino Herminio, tiun sinjoron Eduardon, kiu (vi certe lin memoras) tiel plensente kantadis: «Ho, anĝelo sur la tero!» kaj kiu havis safirkolorajn okulojn, per kiuj li rigardadis kvazaŭ rekte en la profundon de la animo… Jes, mi forte lin amis… mi estis tiel malsaĝa, ke mi amis… — Ŝi diris ĉion ĉi tion per tono ŝerca, ĉe la lastaj vortoj ŝi eksplodis per laŭta, longa, sonora gamo de rido. Jes, ŝi kriis ridante, — mi estis tiel malsaĝa… mi amis, ho! kiel mi estis malsaĝa!…
— Kaj li? — malgaje demandis Marta, — ĉu li ankaŭ amis vin vere? Kion li faris tiam, kiam lia patrino ordonis al vi foriri el ŝia domo al mizero, soluleco kaj vagado?
— Li! — diris Karolino kun imito de patoso, — li rigardadis min en la daŭro de tuta jaro per siaj plej ĉarmaj safirkoloraj okuloj tiamaniere, kvazaŭ li volus penetri en la profundon de mia animo kaj plenakiri ĝin per sia rigardo; li kantadis ĉe la fortepiano kantojn, de kiuj fandiĝadis mia koro; li premadis al mi la manon dum dancado, poste li kisadis ambaŭ miajn manojn kaj ĵuradis per la ĉielo kaj tero, ke li min amos ĝis la tombo; poste li skribadis al mi el ĉambro en ĉambron leterojn sopiregajn kaj flamajn; poste… kiam lia patrino, okaze leginte unu el liaj leteroj, ordonis al mi iri for, kien kondukos min miaj okuloj, li forveturis pasigi la karnavalon en Varsovio; kiam li unu fojon renkontis min sur la strato — mi tiam estis malsata, malespera, vestita preskaŭ en ĉifonoj — li ruĝiĝis kiel peonio, mallevis la okulojn, preterpasis kvazaŭ ne rekonante min, kaj kelke da tagoj poste en la preĝejo de la Vizitulinoj li antaŭ la altaro sankte promesis al bela kaj riĉa bienhavantino ĝismortan fidelecon kaj amon… Tiel li min amis kaj tion li faris por mi… Kaj ŝi denove ekridis, sed nun jam mallonge kaj seke.
— Malnoblulo! — mallaŭte diris Marta.
Karolino levis la ŝultrojn. — Vi troigas, mia kara, ŝi diris kun plena indiferenteco. — Malnoblulo! kial? ĉu tiel ke li tiris profiton el rajto, pri kiu li sciis, ke ĝi apartenas kaj ĉiam apartenos en la mondo al li kaj al ĉiuj liaj kamaradoj? Ĉu tial li estas malnobla, ke por objekto de amuziĝo li prenis al si junan kaj malriĉan knabinon, kiu estis tiel malsaĝa, ke ŝi kredis, ke ŝi estas por li objekto de amo? Tute ne, mia kara. Sinjoro Eduardo kompreneble ne estis sanktulo nek ia eksterordinara heroo, sed li ankaŭ ne estis malnoblulo, kiel vi diris. Li havis siajn grandajn bonajn ecojn, mi vin certigas, sed li nur faris tion, kion fari la mondo plene al li permesis, li faris uzon de la rajto, kiun oni donis al li, li estis tia, kiaj estas ĉiuj junaj kaj ofte eĉ maljunaj viroj.
Ŝi parolis tion kun plena seriozeco, sen ia eĉ plej malgranda ŝerco aŭ ironio, per voĉo de plena konvinkiteco; poste ŝi krucigis la manojn sur la brusto kaj, ne ĉesante rigardi la plafonon, ekkantetis mallaŭte kanton el la opereto «Dek Filinoj Kandidatinoj». Marta rigardis ŝin per miregantaj okuloj.
Post momento la virino en la atlasaĵoj ĉesis kanteti, la pozon duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sida, kaj, apogante la kubuton sur la genuo kaj la vizaĝon sur la manplato, ŝi iom kliniĝis al sia kamaradino.
— Ĉar fine, — ŝi komencis paroli per la sama serioza tono kiel antaŭe, — kiam oni juĝas pri homoj, oni devas ja konsideri iliajn kutimojn kaj tiun vidpunkton, el kiu ili rigardas la vivon kaj ĝiajn aferojn. Se ekzemple la koloroj blanka kaj nigra posedus la povon pensi kaj senti, tiam la unua, alkutimiĝinte al la supereco, kiun la homoj konstante donas al ĝi rilate la duan, tre bone povus imagi al si, ke la nigra koloro estis kreita nur por tio, ke ĝi liveru diversajn agrablaĵojn kaj amuzojn al la koloro blanka. La plej grava afero en la interhomaj rilatoj, mia kara, estas la diferencoj, kiuj ekzistas inter ili; kaj inter sinjoro Eduardo kaj mi ekzistis diferencoj grandegaj…
— Certe, — vive interrompis Marta, — li estis homo riĉa kaj vi estis malriĉa knabino, sed ĉu riĉeco donas rajton trakti ofende tiujn, kiuj ĝin ne posedas?
— En kelkaj rilatoj, — respondis Karolino; — tamen ne pri riĉeco kaj malriĉeco mi pensis, kiam mi parolis pri la diferencoj, ĉar se mi estus ne malriĉa virino, sed malriĉa viro, tiam sinjoro Eduardo, kiu, mi ripetas, havas multe da bonaj ecoj de karaktero, eĉ ne ekpensus fari al mi maljustaĵon aŭ ofendon. Viro riĉa kaj samtempe honesta ne faras maljustaĵon nek ofendon al viro malriĉa; se li jam tion faras, tio ĵetas makulon sur lian karakteron kaj elmetas lin al puno de publika malaprobo. Sed mi ne estis viro, mi estis virino; kaj ofendo aŭ maljustaĵo rilate virinon en tia maniero, en kia ĝi okazis inter mi kaj sinjoro Eduardo, estas afero tute alia ol ofendo aŭ maljustaĵo rilate viron. Ça ne tire pas à conséquence! Kontraŭe, tio alportas honoron, tio estas nomata sukceso, vira braveco, tio faras junan homon interesa, donas al li ian ĉarmon de gloro. «Bravega knabo estas tiu Eduĉjo!» «Kia diabla kaptanto de koroj!» «Li naskiĝis por ĉiama feliĉo» «Li havas feliĉon ĉe virinoj» «Por li delogi knabinon estas kiel krevigi nukson» k.t.p., k.t.p. Ĉiu homo, mia kara, tre amas esti laŭdata, kaj mallaŭdon li timas kiel fajron. Multe da homoj ne faras malbonon pro timo de mallaŭdo kaj agas bone pro deziro de laŭdo. Sinjoro Eduardo havis simpation al mi, ne estas mirinde, ĉar mi havis la aĝon de dekok jaroj kaj mi estis bela… li realigis tiun simpation en tia maniero, kiu certe estis por li agrabla, tio ankaŭ ne estas mirinda; li sciis bone depost sia infaneco, ke tia realigo estas lia neforprenebla rajto, ke se li ne faros de ĝi uzon, li estos nomata en la mondo malsaĝulo kaj mallertulo, kaj se li faros uzon, li ricevos la titolon de brava lertulo kaj interesa junulo. Li faris tion, kion sur lia loko farus ĉiu, tial mi havas nenian plendon kontraŭ li, kontraŭe, mi estas danka al H… li puŝis min en la mondon, li lernigis al mi la vivon kaj ĝiajn grandajn verojn…
Ŝi etendis la manon, el kristala pladeto, kiu staris sur la tablo, ŝi prenis rozan sukeraĵon kaj, kraketigante ĝin en siaj blankaj dentoj, denove forte ekpremis per sia malgranda piedo la broditan hundeton. La balancarkoj ekmoviĝis pli vigle kaj ekbalancis la virinon, kuŝantan sur la longa brakseĝo. Ŝiaj pupiloj, kiuj malrapide vagis sur la ĉirkaŭantaj objektoj, en tiu momento similis grandan brilianton, brilantan sur fingro sub la lumo de fajro; helaj ĉielarkaj koloroj briletadis en ili kiel en glaciaj kristaloj poluritaj de frosto. Sed la okuloj de Marta, fiksitaj sur la vizaĝo de la estinta kamaradino de sia infaneco kaj juneco, esprimis profundan meditadon ligitan kun turmentanta maltrankvileco.