— Mi petas vin, sinjorina moŝto, — diris la juvelisto el malantaŭ la tablo, — la ringo de via moŝto valoras tri kaj duonon da spesmiloj.
Aŭdinte ĉi tiun voĉon, Marta forturnis la vizaĝon for de la laborantoj kaj rapide aliris al la tablo, ĉe kiu staris la juvelisto.
— Sinjoro! — ŝi diris, — ĉi tiuj sinjoroj estas ja viaj helpantoj?
— Jes, sinjorino, — respondis la juvelisto, kiun la neatendita demando iom mirigis.
— Kaj sendube ankaŭ viaj lernantoj…
Marta profunde penetrigis sian brilantan rigardon en la vizaĝon de la antaŭ ŝi staranta homo.
— Ĉu vi ne povas, sinjoro, akcepti min kiel vian lernantinon kaj helpantinon?
La malgrandaj okuloj de la juvelisto larĝe malfermiĝis.
— Vin, sinjorino! vin! — li elbalbutis, — kiel do… kial… sed ja…
— Jes, min, — ripetis la virino per senŝanceliĝa voĉo. Mi havas nun neniajn rimedojn por vivi… mi vidas, ke la juvelista laboro enhavas en si nenion, kio superus miajn fortojn, kontraŭe, ŝajnas al mi, ke mi ĝin plenumus bone, ĉar por tio oni bezonas bonan guston kaj mi iam havis la eblon ellabori tion en mi… estas vero, ke komence vi devus min instrui, sed ĉi tio ne daŭrus longe… mi garantias al vi, ke mi laborus tre diligente kaj kompreneme… cetere mi akceptus pagon la plej malgrandan, kian ajn… kian ajn…
La juvelisto ĉesis miregi. Li jam komprenis, kion bezonas la virino, kiu alportis al li por vendi la edziĝan ringon. Lia malalta frunto tamen tre videble sulkiĝis, liaj viglaj okuloj montris konfuzitecon.
— Vidu, sinjorina moŝto, — li komencis, — por diri la veron, mi en mia magazeno lernantojn ne havas; ĉi tiuj sinjoroj estas jam preparitaj, instruitaj…
Marta ekrigardis al la tablo, ĉe kiu sidis la laborantoj. Unu el ili, tiu kiu desegnis, ĵus leviĝis kaj eliris en la apudan ĉambron.
— Mi scias desegni, — diris Marta, — tio estas, ŝi korektis sin rapide, — mi scias la desegnadon en sufiĉa grado, por povi pretigi por juvelistaj laboraĵoj la necesajn modelojn.
Elparolante ĉi tiujn vortojn kun ia febra rapidado, ŝi aliris al la longforma tablo kaj sidiĝis sur la loko, kiun ĵus forlasis la juvelista desegnisto. La junaj homoj, kiuj laboris ĉe la tablo, forŝoviĝis iom kun siaj seĝoj, interrompis sian laboradon kaj rigardis la inter ili sidiĝantan virinon kun miro kaj samtempe kun ironio. Sen ironio, sed ankaŭ kun granda miro ŝin rigardis la juvelisto. Ŝi nenion atentis, nenion vidis. Ŝi kaptis krajonon kaj komencis desegni sur folieto da papero, kiun ŝi trovis ĝuste antaŭ si. Absoluta silento regis en la magazeno. Sur la klinita vizaĝo de la virino aperis ruĝeto, ŝia brusto spiris malrapide kaj profunde, la mano per firma movado, sen la eĉ plej malgranda tremado aperigis sur la papero delikatajn, mallongajn aŭ retuŝitajn konturojn.
La desegnisto, kiu antaŭ momento estis elirinta en la apudan ĉambron, revenis en la magazenon, sed, vidante, ke lia loko estas okupita, li haltis sur la sojlo. Tio estis viro, havanta la aĝon de ĉirkaŭ dudek tri jaroj, peneme vestita, kun frizitaj haroj kaj glatigitaj lipharetoj. Li metis la manojn en la poŝojn, apogis sin senzorgece al angulo de muro kaj kun rideto sur la lipoj per la okuloj interŝanĝadis kun la kolegoj signojn de interkompreniĝo.
— Sed, kara sinjorino… — komencis la iom malpacienciĝinta juvelisto.
— Tuj, tuj — respondis Marta, ne turnante la okulojn for de sia laboro.
Post momento ŝi leviĝis kaj donis al la juvelisto la folieton, sur kiu ŝi estis desegninta.
— Jen estas modelo por braceleto, — ŝi diris.
La juvelisto tre atente rigardis la desegnaĵon. La modelo estis farita tre bele. Ĝi konsistis el krono da larĝaj belformaj folioj interbukitaj per ronda glata krampo, kiun volveĉirkaŭis nur du torditaj trunketoj.
La braceleto pretigita laŭ ĉi tiu modelo havus en si samtempe du ĉefajn bonajn ecojn de tiaspecaj objektoj: simplecon kaj elegantecon.
— Bele! oni ne povas nei! tre bele! — diris la juvelisto, klinante la kapon al ambaŭ flankoj kaj rigardante la desegnaĵon kun mieno de kontentigita kompetentulo. — Bele! tre bele! — li ripetis post momento, sed nun jam iom konfuzita. — Viaj desegnaĵoj, sinjorino, povus esti por mi tre utilaj, sed… sed… — Li eksilentis, kaj, videble embarasata pri bonforma esprimo de sia penso, li ekfrotis per la manplato siajn densajn grizitajn harojn.
La juna homo, kiu staris ĉe la pordo, daŭrige ridetis.
— Ho, mia Dio! — li diris levante la ŝultrojn, — se vi hezitas akcepti ĉi tiun sinjorinon kiel deseg… kiel mi tion esprimu… nu, kiel desegnistinon…
Dekkvinjara knabo, kiu sidis ĉe la tablo, eksplodis per rido. La juna homo kun la frizitaj haroj diris plue:
— Se vi hezitas plenumi la postulon de ĉi tiu sinjorino pro konsidereco rilate min, mi petas, faru al vi nenian embarason. Vi scias ja, ke ankaŭ sen tio mi laboros ĉe vi jam ne pli ol kelke da semajnoj, ĉar mi havas la certecon, ke en tiu tempo mi ricevos oficon en la oficejo de la arĥitekturisto de la urbo Varsovio… Li parolis tion kun iom da ironio kaj kun plena nezorgeco. Oni povis vidi en li homon, por kiu la magazeno de la juvelisto estis nur stacio sur la vojo al lokoj pli altaj kaj pli profitaj.
— Jes, jes, — diris la juvelisto, — mi scias, ke vi baldaŭ min forlasos… sed mi tamen ja ne povas…
— Kiom vi pagas al ĉi tiu sinjoro? — interrompis lin Marta.
La juvelisto diris la sumon, kiun li ĉiutage pagas al la frizita junulo.
— Mi akceptos la duonon de tiu pago — diris la virino. Nun la juvelisto jam per ambaŭ manplatoj ekfrotis siajn harojn.
— Aj! aj! — li ekkriis, irante de unu tablo al la dua, — malfacilan problemon vi enbatis en mian kapon. Pasante li ekrigardis la modelon de braceleto, desegnitan de Marta.
— Bela! mi ne povas nei; tre bela!
— Aj! aj! — li ripetis, kaj liaj spritaj okuloj maltrankvile vagis ĉirkaŭen. Videble li batalis kun si mem, aŭ eble batalis en li la deziro havi bonan kaj tre malkaran laborantinon kaj la timo enkonduki en la laborejon ian ĝis nun ne ekzistintan novaĵon.
Li stariĝis en la mezo de la magazeno kaj, rigardante siajn helpantojn, diris per demanda tono:
— Ha? kio?
Verŝajne ĉi tiujn lakonajn demandojn li faris al si mem, sed kvazaŭ kun videbla respondo li renkontiĝis okulo kontraŭ okulo kun la kvar vizaĝoj de la laborantoj, sidantaj ĉe la tablo. Sur tiuj vizaĝoj oni povis vidi iom da miro, sed multe pli da moko. Kaj la junulo kun la frizitaj haroj ekridis preskaŭ laŭte, kvazaŭ intencante doni plenan liberecon al sia ridado, li salte foriĝis en la apudan ĉambron.
Kial tiuj homoj ridetis kaj mokis? Estus malfacile respondi pri tio, aŭ pli vere oni povus multe paroli pri tio. Sed la juvelisto en tiu ridado videble trovis konfirmon de siaj timoj kaj malinklinoj. Per ambaŭ manoj li faris esprimplenan geston kaj, rigardante Martan, li ekkriis:
— Sed, kara sinjorino! vi, kara sinjorino, estas virino!
Ĉi tiu ekkrio estis tute bonkora. En ĝi sonis eĉ bedaŭro de industriisto, kiu pro motivoj, kiuj lin tute ne tuŝas, perdas bonan negocon.
Marta ekridetis.
— Mi estas virino, — ŝi diris, — jes, tio estas vero. Kio do sekvas el tio? Mi scias desegni modelojn…
— Nu jes, jes! — ekkriis la juvelisto, frotante siajn harojn kaj sidiĝante inter siaj helpantoj, — sed vidu, sinjorino, tio estus afero nova, tute nova… mi konfesas, mi ne tre amas ĉiujn novaĵojn!… Kiel vi vidas, ĉe mi ĉi tie laboras junaj homoj… la mondo estas kalumniema… vi komprenas?…
— Mi komprenas, — interrompis Marta, — kaj mi dankas vin por la klarigoj, kiuj ne estas novaĵo por mi. Ĉu vi aĉetas mian ringon?
— Mi aĉetas, kara sinjorino, mi aĉetas…
Li rapide leviĝis de la seĝo, kuris al alia tablo, elŝovis tirkeston kaj staris super ĝi enpense dum momento.
— Jen estas la mono, — li diris, donante al la virino du monpaperetojn.