Выбрать главу

Plialtigi la temperaturon de la ĉambro! per kio? aĉeti medikamenton! Per kio?

Ŝi ne havis jam en la poŝo eĉ unu spesdekon. En la unua tago de la malsano de la infano ŝi posedis kvar spesmilojn kaj kelke da spescentoj; tiun trezoron forglutis la kameno, en kiu ĉiutage brulis fajro, kaj la apoteka retorto, al kiu Marta sin turnadis kelke da fojoj en ĉiu tago.

Ŝi nun jam ne ŝiradis siajn harojn, ne ĵetiĝadis sur la plankon kaj ne batadis sian bruston kun senlima humileco. Ŝi estis apenaŭ ombro de la antaŭa Marta. Ŝia malgrasiĝinta kaj flaviĝinta vizaĝo ricevis trajtojn de suferado, kiu, fariĝinte la normala stato de ŝia spirito, penetrinte la plej malgrandajn fibrojn de ŝia korpo, bolis en ŝia brusto kaj kapo surde kaj mute, sed senĉese. La bluiĝintaj lipoj de la virino estis forte kunpremitaj, kiel ĉe persono, kiu kutimis retenadi malantaŭ la interfermitaj dentoj ĝemojn kaj kriojn, ŝiaj senbrilaj pupiloj nebulite rigardadis ĉirkaŭen.

Eble ekzistas ankoraŭ io por vendi?

Ne, ekzistis nenio krom la kuseno, sur kiu ripozis la kapo de la malsana infano, krom la lana tuko, sub kiu spiris ĝia raŭka brusto, kaj du ĉemizetoj kaj malnovaj infanaj vestetoj, por kiuj neniu donos eĉ tiom, kiom oni devas pagi por fasko da ligno. La virino senforte mallevis la manojn.

— Kion do mi faros? — ŝi diris al si mem, — kion mi povas fari? ŝi mortu! mi kuŝiĝos apud ŝi, kaj mi mortos kune kun ŝi!

Subite la infano ĵetiĝis sur la litaĵo kaj malforte ekkriis. En tiu ekkrio sonis kvazaŭ rido de ĝojo kaj neklara ĝemo de doloro.

— Patro! — ekkriis la infano, eltirante en la aeron ambaŭ maldikajn kaj varmegajn manojn. — Patro! patro!

Ho, Dio! la mortiga varmego alportis antaŭ la okulojn de la infano la bildon de ĝia patro; ĝi ridetis al li, plende ekĝemis antaŭ li kaj petegis lin pri savo!

Marta levis la ĝis nun klinitan kapon; el ŝiaj okuloj, ĝis nun sekaj kaj nebulitaj, kun subita fortego ekverŝiĝis larmoj. Ŝi interfingrigis la manojn kaj fiksis sian nebulitan rigardon sur la vizaĝo de la infano.

— Vi vokas la patron, — ŝi elĝemis el la malfacile spiranta brusto, — li certe povus alporti al vi savon! Li laborenspezus por vi antaŭe por varmo kaj nutro, nun por medikamentoj…

Dum momento ŝi staris kaj meditis. Subite ŝi ĵetiĝis al la litaĵo kaj haltis super ĝi.

— Ha! — ŝi ekkriis, — mi ankaŭ ne lasos vin sen savo! La patro laborus por vi… la patrino… iros peti almozojn!

Flama ruĝo kovris ŝiajn flaviĝintajn vangojn, en la okuloj ekbrilis fajro de forta decido.

Ŝi ĵetis sur la kapon la nigran tukon kaj kuris malsupren al la loĝejo de la kortisto. Tie antaŭ fajro, ĉe kiu kuiriĝis manĝaĵo, sidis virino en granda kufo kaj kun malelegantaj ŝuoj. Marta haltis antaŭ ŝi, malfacile spirante de kurado.

— Sinjorino! — ŝi ekkriis, — pro kompato… pro favorkoreco…

— Certe monon! — malafable murmuris la virino, — mi ne havas, mi ne havas, de kie do mi povas ĝin havi…

— Ne, ne, ne monon! mi iros ĝin akiri en la urbo! dume sidu iom ĉe mia malsana infano!

La virino faris malkontentan mienon, kvankam ne tiel koleran kiel antaŭe.

— Ĉu mi ie havas tempon, por sidi ĉe ŝia malsana infano…

La patrino kliniĝis, kaptis la grandan, maldelikatan, malmolan manon de la virino kaj almetis ĝin al sia buŝo.

— Pro kompato, sinjorino, pro favorkoreco sidu iom ĉe la infano… ĝi konstante volas trinki… ĝi ĵetiĝas kaj desaltas de la litaĵo, oni ne povas hodiaŭ lasi ĝin sola…

Ŝi kisis tiun manon, kiu ankoraŭ antaŭ nelonge kruele batis ŝian infanon.

— Nu, nu, kion do ŝi faras! nu, mi iros, mi iros kaj iom sidos, nur ne vagu tro longe, ĉar post unu horo mia infano venos el la lernejo kaj mi devos doni al ĝi manĝi!…

La malluma figuro de la virino kuris en la krepusko tra la arkaĵan pordegejon de la domo.

— Mi iros… mi eltiros la manon… mi almozelpetos… murmuretis al si Marta. Ŝi elkuris sur la straton, haltis, pripensis ankoraŭ dum momento kaj ekkuris en la direkto al la strato Święto-Jerska. Flamaj flugiloj, el kiuj unu estis doloro kaj la dua estis timo, denove portis ŝin kun mirinda rapideco. Blinda, surda, ne sentante la puŝojn de la pasantoj, ne atentante iliajn insultojn kaj scivolajn rigardojn, ŝi simile al fulmo trapenetradis la amasojn da homoj, kiuj malhelpis ŝian iradon, kaj laŭlonge de la trotuaroj ŝi kuris rapidege al tiu loko, en kiu troviĝis unu el la kompatemaj manoj, kiujn ŝi estis renkontinta. Fine ŝi troviĝis antaŭ la pordego, en kiun ŝi iam eniris kun ĝojo, espero, fiereco, ŝi ekspiris profunde, iris rapide laŭ la lumita ŝtuparo, kaj per tremanta mano ŝi tuŝis la butonon de elektra sonorilo. La pordo malfermiĝis, juna, elegante vestita, vigla servistino aperis sur la sojlo, samtempe ondo da lumo falis en la okulojn de la veninta virino kaj ondo da bruo, konsistanta el homaj voĉoj, tuŝis ŝiajn orelojn. La antaŭĉambro estis abunde lumita, malantaŭ la pordo kondukanta en la salonon bruis, babilis, ridis dekkelke, eble eĉ kelkdek homaj voĉoj.

— Kion vi deziras, sinjorino? — demandis la servistino.

— Mi havas aferon al sinjorino Rudzińska.

— Ho! tiam eble venu morgaŭ. Hodiaŭ miaj gesinjoroj havas sian semajnan vesperkunvenon; la gastoj ĵus kolektiĝis, mia sinjorino ne povas eliri el la salono…

Marta eliris returne sur la ŝtuparon. La servistino fermis post ŝi la pordon. Malantaŭ ĉi tiu pordo loĝis efektive bona, sincere favorkora virino: sed ŝia kompatema mano ne povis en ĉi tiu momento malfermiĝi por Marta. Kaj tio estis afero tute natura. Kompatemaj manoj ĝenerale enhavas en si kruelan elementon de necerteco. Ĉar la plej bona homo ne povas ĉiun momenton de sia vivo dediĉi al bonaj faroj. Ne sole la neprokrasteblaj okupoj kaj la personaj zorgoj, sed eĉ la per si mem senkulpaj, iafoje eĉ devigaj sociaj amuziĝoj direktas la kompateman manon al aliaj celoj kaj faroj, ne permesante, ke ĝi en tiu momento estu apogo por homa mizero.

Marta nun iris, aŭ pli vere kuris en direkto al la strato Krakowskie Przedmieście. Kredeble ŝi pensis pri la bonfarema libristo. Sed apenaŭ ŝi haltis antaŭ la pordo de la librejo kaj ekrigardis tra la vitron, ŝi retiriĝis sur la trotuaron. Ŝi vidis en la librejo kelkan nombron da personoj, kelke da elegante vestitaj sinjorinoj kaj du gajvizaĝajn sinjorojn, kiuj elektadis librojn por aĉeti.

(Parto 9ª)

Estis inter la sepa kaj oka horo vespere, sekve la tempo, kiam granda urbo ekstere kaj interne bolas per plej kapturna movado, brilas per plej riĉaj vestoj, preskaŭ ĝis senfineco multobligas en si la aperojn de civilizacio, kiuj ekregas en la internoj de la domoj kaj sur la strataj vojoj, sur grandajn spacojn verŝas abundan lumon, muzikon, amasojn, bruon. La vivo vespera estas duono de la vivo, eble la pli granda duono por la loĝantaro de urbo, sur kies ĉielo dum multe da semajnoj la suno lumas ĉiutage apenaŭ kelke da horoj.

La strato Krakowskie Przedmieście estis plena de movado, bolis per vivo kaj rapidado, kiun favoris la vetero de tiu vespero. Malgrandpeca martmonata neĝo falis sur la ankoraŭ frostitan teron kaj purigis la ĉielon de la blanketaj nuboj. Nun la ĉiela plafono etendita super la urbo estis alte profunda, malluma, stelplena.

Senĉesa bruo de radoj simile al senfina tondro kuris laŭ la mezo de la larĝa strato. Sur la trotuaroj ondis miloj da homaj kapoj. Estis tie tiel lume, preskaŭ kiel dum la tago, ĉar krom la tre densaj gasaj lanternoj multaj magazenaj fenestroj verŝis sur vastan spacon torentojn da lumo.

Sur la trotuaroj de la ĉefaj stratoj de Varsovio neniam estas tiel multe da homoj, kiel ĝuste en tiu tempo. Ĉar ĝi estas la tempo kiel de la laboruloj, tiel ankaŭ de la mallaboruloj. La laboruloj rapidas al ripozo aŭ al distriĝo, la mallaboruloj amas tiujn por ili tre konformajn elementojn: parolbruon, al kiuj ili sensence elmetas siajn orelojn, diversecon de vidaĵoj, kiujn ili rigardas kun malfermitaj buŝoj, brilan lumon, kiu karesas iliajn okulojn, kaj eble ankaŭ la mistera duonlumo de la vespero ilin allogas. En tiu kuranta, rapidanta, babilbruanta amaso troviĝas sendube multe da kompatemaj animoj, sed tiuj animoj estas nun okupataj de io alia ol de kompatado. Ilin kaptis la turnovento de la mondo, la finiĝado de la tago igis ilin rapidi; amuzoj, personaj aferoj, sentoj en tiu tempo de la tago vigligis la imagon, okupis la pensojn, donis celon al la rapidaj paŝoj. Krom tio ĉe arta lumo malpli klare ol ĉe la taga lumo montriĝas la sulkoj sur la vizaĝo de suferanto, en senvivaj pupiloj ludas la radioj de la lampoj, imitante brilon de sano kaj vivo, la strata bruo faras neaŭdeblaj la voĉojn de elturmentitaj brustoj. Kaj la kompatemaj animoj kaj manoj haltas plej precipe kaj plej longe tie, kie la skeleto de mizero plej laŭte sonas per siaj nudaj ostoj, plej terure rigardas per siaj kadavraj okuloj.