Выбрать главу

Mi ne permesos al mi la provon priskribi la carmon elradiantan el iu kvartalo, kie la kupoloj kaj turoj de la konstruaĵoj ŝajnis filigranoj, kiuj, kvazaŭ roskovritaj, diskrete trembrilis, kaj al kiuj la radioj de la Reĝo-Astro, kune kun vapornebuloj el ravkoloraj gasoj donis nuancojn, kies belecon mi ne povas kompari al io ajn konata!

Sed en cio elmontriĝis solena supereco, elspiranta grandiozajn sugestojn neimageblajn por la enkarniĝinta homo.

Malgraŭ tio, ĝi tamen ne estis privilegiita loĝejo! Ĝi situis je nur unu grado super la malgaja hospitala azilo!...

Kortusitaj, ni haltis antaŭ tiuj Lernejoj, kiujn ni devos frekventi. Sur iliaj frontoj elstaris la afiŝoj sciigantaj pri la lernotaj objektoj:

- Moralo, Filozofio, Scienco, Psikologio, Pedagogio, Kosmogonio kaj ec ia nova idiomo, kiu ne estus nura plia lingvo, uzota sur la Tero kiel intelekta superfluaĵo de riculoj, frivola ornamo de personoj sufice bonhavaj por havigi al si la privelegion lerni ĝin. Tute ne! La idiomo, kies prezento nin tre surprizis, estas la definitiva Idiomo, kiu en la estonteco strecos la rilatojn inter homoj kaj Spiritoj, faciligante ilian interkomunikiĝon, ankaŭ forigante la surterajn barojn kontraŭ la homa interkompreniĝo kaj kontribuante por la kunfratiĝo planata de Jesuo el Nazareto:

"Nur unu lingvo, nur unu flago, nur unu paŝtisto!"

Tiu idiomo, kies manko ce la brazilaj mediumoj neebligis al mi dikti verkojn, kiel mi deziris, kio faris al mi pli penigaj la klopodojn por rehonorindiĝi, havis nomon harmoniantan kun la dolca konsolo, kiu lumigadas niajn mensojn, kaj similan al tiu de nia urbo: Espero. Tie troviĝis, apud la ceteraj, la majesta konstruaĵo, en kiu oni instruas ĝin kaj la fratajn idealojn por kiuj ĝi estis kreita! Al ni konvenis do ĝia lernado, por ke dum la reenkarniĝo, portante ĝin stampita en la profundaj anguloj de la animo, ni ne neglektu ĝian uzadon sur la Tero.

La bonfara freŝo de la mateno portis al nia flarsenso dolĉegan odoron, pri kiu ni asertus, ke ĝi venas de sangokoloraj diantoj, kiujn al la portugalinoj tiom plaĉas kultivi en siaj bedoj, de delikataj glicineoj ekscititaj de la saniga matenkrepuska roso. Kaj, kvazaŭ kantante en la malproksimo, birdoj fajfis tenerajn melodiojn, tiel kronante la ĉarmon de tiu sceno.

Ni alvenis vespere, kiam la steloj ekbrilis, radiante lumajn karesojn.

Romeo kaj Alcesto prezentis nin al la direkcio de nia nova loĝejo kaj tuj poste adiaŭis, deklarante elplenumita sian mision pri ni. Ne sen profunda emocio ni ĉeestis la foriron de tiuj bonkoregaj junuloj, al kiuj ni tiom multe ŝuldis kaj kiujn ni kortuŝite brakumis. Sed ridetante ili rimarkigis:

"- Ni ne estos apartigitaj. Vi nur ŝanĝis vian ĉambron en la sama hejmo. Ĉu la Senfina Universo mem ne estas la hejmo de la kreitoj de Dio?!..."

Frato Sosteneso estis la estro de la Urbo Espero. Li alparolis nin grave, diskrete, bonkore, sed ni ne kuraĝis rekte rigardi lin:

"- Estu bonvenaj, miaj karaj filoj! Jesuo, la sola Majstro, kiun vi vere trovos ĉi tie, inspiru al vi la konduton dum la nova etapo, kiu hodiaŭ skiziĝas por vi. Konfidu! Lernu! Laboru! - por ke vi povu venki! Ĉi tiu loĝejo apartenas al vi. Vi do nun vivas en hejmo, kiu ja estas via, kaj en kiu vi havos fratojn, filojn de la Eternulo, kiel vi! Maria, kun la aprobo de sia Plejeminenta Filo, ordonis ĝian fondon, ke ĝi havigu al vi honorajn rimedojn pro via nepre necesa revirtiĝo. En ŝia patrina amo vi trovos subliman subtenon por forviŝi la nigrajn erarojn, kiuj vin deklinis de la paŝosignoj de la Granda Majstro, al kiu vi ŝuldas prefere amon kaj obeon! Al vi konvenas do rapidigi vian marŝon, regajni la tempon perditan! Mi esperas, ke vi scios inteligente kompreni viajn proprajn bezonojn..."

Ni nenion respondis. Larmoj malsekigis al ni la palpebrojn. Ŝajnis, kvazaŭ ni estus timemaj knaboj, kiuj la unuan fojon troviĝus solaj kun la maljuna kaj respektinda, ankoraŭ nekomprenata instruisto. Tuj poste oni kondukis nin al la Internulejo, en kiu ni de nun ekloĝos. Tie ni pasigis la nokton kaj matene ni eliris por promeni.

Tie kaj tie, tra la parkoj ornamantaj la urbon, ni renkontis grupojn da lernantoj aŭdantaj siajn majstrojn sub la dolĉega poezieco de branĉoriĉaj arbetaroj, atentaj kaj ravitaj, tiel same kiel iam sur la Tero la disĉiploj de Sokrato aŭ de Plantono, sub la murmurantaj platanoj de Ateno; aŭ kiel la inicitoj de la granda Pitagoro; aŭ kiel la mizeruloj de Galileo kaj Judeo, la suferantoj de Kapernaumo aŭ Genesareto, ravitaj de la neesprimebla magio de la mesia parolo!

Sinjorinoj iradis sur la aleoj, akompanataj de severaj gardistinoj kiel Marie Nimiers, kiun ni poste pli intime konos; aŭ nepenetreblaj kiel Vincenta de Guzman[32], juna religiulino de la malnova Ordeno de Sankta Francisko, fratino de nia iama protektanto, Grafo de Ramiro de Guzman. Ŝin ni ekamis tuj kiam ni eksciis pri la nepereema inklino, kiu ŝin ligas al tiu sindona servanto en la Sekcio pri Rilatoj kun la Tero.

Absorbitaj, ni permesis al nia imago longe flugi, trenata de la sugestoj, lasante, ke en nia menso flagru multoblaj impresoj, kiam jen iu plej delikate tuŝis mian ŝultron, estigante en mia sentivo la mildan emocion de infankareso, kiu min kvazaŭ vekis el longa torporo. Mi turnis min, kaj tiel same agis miaj pli afinkarakteraj kunuloj, kiuj nun reduktiĝis al Johano kaj Belarmino, ĉar la ceteraj eniris kiel internuloj en la Azilon.

Du virinoj staris apud ni kaj nin invitis por honorkunsido, al kiu estis vokita la ne multenombra grupo alveninta en la hieraŭa tago. Ili informis, ke ni estos prezentataj al niaj novaj mentoroj, nome tiuj, kiuj al ni havigos definitivan edukon. Al ili ni estos transdonitaj kiel al veraj Gardantoj, kiuj nin patre prizorgos ĝis finiĝos tiu kurso pri renovigaj spertoj, kiun ni nepre urĝe faru dum venonta surtera enkarniĝo.

La unua el tiuj virinoj, ĝuste tiu min tuŝinta, estis delikata, blonda junulino, kiu aĝis ĉirkaŭ dek kvin jarojn kaj havis nerezisteblan ĉarmon. Sed ŝi portis kuriozan veston, pro kio ni ne povis deteni nin de impertinenta observado: blanka tuniko ĉetalie zonita, blua mantelo surmetita laŭ la antikva greka modo kaj malgranda girlando el rozetoj orname sidanta sur ŝia ebura frunto. Oni kredus, ke temas pri anĝelo, al kiu mankas la flugiloj. En la unua momento mi supozis, ke min kaptas nova formo de halucino, kiu, transportita el la Valo de l' Damnitoj en la Urbon de l' Espero, havus la povon krei la malon de la turpo, nome la agrablon kaj la belon. La junulino havis la poezian, imponan nomon Rita de Kasja de Forĵas' Frazan', deksilaba verso supoziganta, ke dum sia lasta surtera etapo, travivita en la portugala lando, ŝi apartenis al aristokrata familio. Post paso de kelke da tagoj, ne retenante mian deziron ekscii la kialon de ŝiaj kuriozaj vestoj, mi vidis ŝin malĝoje reagi al mia maldiskreteco, kaj jenan klarigon ŝi donis al mi:

"- Oni min tiel entombigis, aŭ pli ĝuste, oni tiel vestis mian karnan korpon, kiam mi ĝin forlasis en la lasta surtera ekzistado. Tiel kara al mia koro estis la reveno en la Nevideblan Mondon, malgraŭ la tragedio, kiun ĝi kaŭzis al estulo de mi tre amata, ke mi retenis en la menso la memoron pri mia lasta surtera tualeto..."

La dua, alta, same blonda, eble demetis sian lastan korpan vestaĵon ne malproksime de la aĝo kvindekjara, ĉar ŝi ankoraŭ konservis la mensajn trajtojn, kiuj pravigis tiujn rimarkojn. Simpatia kaj alloga, ŝi tre ĝentile etendis al mi sian dekstran manon kaj sin prezentis en maniero al ni tre ĉarma: