– Dum la socialismo, kolego, nenion vi havos! – mokeme prononcas ies trankvila voĉo post mi.
– Kial vi opinias? – malkontente levas mi la ŝultrojn. Alta, seka kaj glate razita maljunulo, iom ridetante etendas al mi la manon.
– Inĝeniero Berg .
Mi estas mirigita. Berg ? Kial Berg ? Ho, jes, Berg en Berlin similas al Ivanov en Moskvo. Mi nomas min.
– Tre agrable, – rimarkas Berg , ĵetinte rigardon al mia kuniranto, – vi laboros sub mia gvido je konstruo de nova metropolitena linio.
– Ĉu? Mi ĝojas! Mi ĵus estis vizitonta vian kontoron.
– Venu morgaŭ, rekte por la laboro. Mi ricevis leteron de via estraro. Ni penos pruvi la avantaĝojn de nia tipo de l’ konstruado.
– Ni vidu, – evitante la rektan respondon, kontraŭdiras mi, – sed pri la socialismo vi tamen eraras.
La inĝeniero Berg denove ridetas.
– Mi esperas, ĝi ne malhelpos al ni. Pro tio konstruado de la metropoliteno en Moskvo ne devas prokrastiĝi.
Ni iras en lumaj salonoj. La konstruaĵo zumas kaj zumo ĉi tiu jen fortiĝas, jen moliĝas ĝis la facila susuro. En la vaporkaldronejo oni klarigas al mi, ke dudek vagonoj da ĉiutage venanta karbo estas malŝarĝataj ĉi tie de unu homo dum du kaj duono minutoj. La aŭtomataj maŝinoj kaj kunpremita aero forigis ĉi tie la homan laboron kaj la karbo aŭtomate estas transportata la fornojn. Ĉi tiun miraklon mi enskribas en la notlibreton. Inĝeniero Berg ironie ridetas.
– Ĝi estas atingita de la kapitalismo.
– Kaj ni transportos ĝin sur la socialisman grundon! – trankvile kontraŭdiras mi, suprenirante man’ apud mano kun mia klasa malamiko, en kontrolan tureton de la stacio. Ĉi tie estas ĝia cerbo, ĝia direktejo, ĉi tie respeguliĝas la plej eta falsaĵo en ĝia laboro.
– Cetere, vi vane maltrankviliĝas, – indiferente diras Berg , la sovetoj renaskos la kapitalismon. Kio alia estas ĉe vi en Rusio nun, se ne diktaturo de la komunistoj? Ĝi signifas, ke la afero finiĝos per reakcio. Ne vane Trockij diras, ke Stalin estas ponto de la proleta diktaturo al la burĝa.
Originalajn tamen opiniojn havas mia estonta estro. Mi komencas suspekti, ke li estas trockiano. Kio do sekvas? Mi havas nur pluran okazon por memkontrolo.
* * *
...La penso forglitis. Fine Olga diras riproĉe:
– La infano estas malsana. Ĉu vi ĝin ne kompatos? Mi petas, kovru la lampon per io ankoraŭ kaj enlitiĝu!..
Vitalij rapide leviĝas kaj kunarigas la foliojn de la manuskripto. Nesingardeme li movas la seĝon. Ektimigita Olga ĵetas sin al la lito, sed la infano ne vekiĝis, kaj la spirado, ŝajne, estas pli regula. Tiam ŝi turnas sin al Vitalij , ne havante fortojn deteni la koleron:
– Ĉu vi ne povus esti pli singarda? Vi tute forgesis, ke vi havas la filinon!
– Olga , ne maltrankviliĝu! La infano dormas. Nenio estas timiga dume.
– Ĉiam vi tiel, ĉiam! Malfrue estos, kiam ni havos ion timigan! Vi estas mirinda egoisto! En tia momento vi pensas pri kio ajn, sed ne pri la familio! Mi petis vin inviti profesoron Zamjatin . Diru, kial vi ne plenumis mian peton?
Vitalij ne havas deziron respondi. Li malbonhumore malvestas sin, provante eviti la respondon. Sed Olga insistas:
– Kial do vi ne respondas? Ĉu vi ne komprenas, ke temas pri la vivo de via infano?
– Vi eraras, Olga . La kuracisto diris, ke la vivo de l’ infano ne estas en danĝero.
– Nu, certe! Vi simple pensas nur pri la mono!
– Olga , se mi vidus la efektivan danĝeron! Sed ja ankaŭ la monon ni ne povas disĵeti! Mi jam multe ŝuldas al nia kaso de reciproka helpo.
– Oni devas, Vitalij , ŝanĝi la laboron. Tiel ne povas daŭri. Kial vi obstine rifuzas transloĝiĝi provincon? Vi povus ricevi tie pli altan salajron kaj la vivo tie estas malpli kara.
– Mi jam klarigis ĉi tion al vi centfoje. Mi laboras por la metropoliteno kaj nenien mi volas transloĝiĝi.
– Sed mi ja ne povas tiel! Ni havas nek meblaron, nek manĝilaron, nek sufiĉe da vestaĵo. Multajn jarojn mi portas unusaman robon. Mi rifuzas aĉeti al la infano ludilojn. Ni ne povas aĉeti kurtenojn por la fenestroj!
Ŝi komencas kalkuli la objektojn, aĉetendajn plej baldaŭ. Al Vitalij ĝi estas delonge konata. Jes, ŝi pravas, sed kie li prenos la monon?.. Li sentas dormemon. Li lace kontraŭdiras:
– Sed mi ja gajnas ne tiel malmulte!
– Se vi fordonus al mi la tutan salajron! Sed dekalkuloj, kotizoj, ŝuldoj, procentoj por la sindikato, por la kaso de reciproka helpo, por viaj senfinaj asocioj. Pripagu la loĝejon, hejtadon, elektron. Kio do restas?
Vitalij aŭdas la lastajn vortojn kvazaŭ tra nebulo. La dormo envolvas lin per vato, zorge kovras per litkovrilo. Li sentas sin tiel komforte...
– Lasu vian metropolitenon! Transloĝiĝu la provincon! Ĉu vi aŭdas min?
Sed Vitalij jam ne aŭdas. Li aŭdis tion multfoje, kaj nun li ekdormas. Tamen, streĉante la lastajn fortojn, li respondas per malfacile moviĝanta lango:
– Mi aŭdas, jes. Vi diris: transloĝiĝu la provincon!
Olga ekspiras kaj ŝiaj larmoj komencas malrapide guti sur la kusenon. La spirado plioftiĝas. Olga ploras solece, senhelpe.
La plorspasmoj igas lin malfermi la okulojn. Li ĵus estas vidinta tre strangan sonĝon. Li revenis post longa foresto. Hejme atendas Olga , kun kiu li antaŭ la forveturo edziĝis. Kaj sur la vojo renkontiĝas multaj konatuloj. La malnovaj kamaradoj kaj la knabinoj, kiujn li iam estis amanta. Li afable salutas ilin. Pri ĉiuj ili li konservis varmajn karajn rememorojn. Li disiĝis iam kun ili kun malĝojo en la animo, sed sen akra doloro.
Subite ĉe la stratkruciĝo lin aliras Olga . Sed ne tiu, kiu atendas lin hejme, la alia. Sensencaĵo akiranta en la sonĝo forton. Li komencas kompreni, ke li havas du Olga ’jn. Unu atendas lin, lia edzino. Ŝi devas esti vestita en la hejma simpla, eĉ malriĉa robo. Ŝi restas hejme kaj amas lin. La alia estas ĉi tie, antaŭ li, ĉe la stratangulo, en konata tumulto de la hejmourbo. Ŝi estas vestita ial en blanka somera mantelo, malgraŭ la vintra frosta tago kaj tuta ŝi estas hela, luma, suna. Ŝi staras kaj rigardas lin, radiante pro la ĝojo. Strange!.. La konscio nebuliĝas kaj en la kapo oni treege frapas. Alvenis demalproksime amata Olga , sed tiu, alia?.. Ties konturoj malaperas kaj li vidas nur ĉi tiun kaj nur ĉi tiun li bezonas. Kiel li povis erari? Ŝi rigardas lin karese alloge. Li alpaŝas ŝin, prenas je la mano. Ŝi ĝojas, treege ĝojas. Ŝi petas rakonti pri novaĵoj, parolas pri la siaj. Li malmultvorte respondas, poste intercetere rimarkas:
– Ĉu vi scias, Olga , mi ja edziĝis!
Ŝi per la tuta korpo ektremas, forpuŝiĝas de li kaj timigite ekrigardas liajn okulojn;
– Karulo, sed mi? kiel do mi?..
Kaj denove li sentas akran doloron en la koro. Li deziras ekkrii:
– Mi ne komprenas! Mi ne volas! Por kio tiu dualismo?
Li mallevas la kapon kaj daŭrigas:
– Ĉu vi scias, kun kiu? Kun Olga Taraseviĉ ...
Ŝi malkonfide ridetas, balancas la kapon. En tiu momento aliras inĝeniero Vinokurov .
– Kamarado Zorin , eble, vi forlasos nin por unu minuto?
Vitalij malkontente ekrigardas lin, malvolonte etendas al Olga la manon kaj rapidas sur la deklivo malsupren, en direkto al la hejmo. Kaj jam klare prezentas al si la renkonton kun tiu Olga , kun la alia, kiu estas tie, hejme. Rapide mallumiĝas kaj venas la vintra krepusko. Frostiĝas marĉetoj sur la stratoj kaj la glacio krakas sub la piedoj. Li preterkuras malnovan konstruaĵon de ŝvitbanejo, forĝejon, komercejojn. Li rapide aliras la domon, supreniras la ŝtuparon, enkuras la ĉambron, formovas la pezan veluran kurtenon kaj nerveme krias: