Выбрать главу

“Ili rilatas jene, sinjorino. La murdito estis la viro kiu respondecis pri la ŝtelo kaj murdo de la infaneto Armstrong.”

“Ha!” La rektaj brovoj kuntiriĝis. La Princino Dragomiroff iomete pli rekte sidiĝis.

“Do, miaopinie, tiu murdo estas tre bona okazintaĵo! Vi pardonos mian iom partian vidpunkton.”

“Ĝi estas tute natura, sinjorino. Kaj nun, ni rcvenu al la demando, kiun vi ne respondis. Kie estas la pli juna filino de Linda Arden, la fratino de S-ino Armstrong?”

“Mi vere ne povas tion diri al vi, sinjoro. Mi ne plu rilatas kun la pli juna generacio. Mj kredas, ke ŝi edziniĝis kun anglo antaŭ kelkaj jaroj kaj iris al Anglujo, sed momente mi ne povas memori la nomon.”

Ŝi paŭzis momenton, kaj tiam diris: “Ĉu estas io alia, kion vi deziras demandi al mi, sinjoroj?”

“Nur unu aferon, sinjorino, iom personan demandon. La koloron dc via tualet-robo?”

Ŝi iomete levis la brovojn. “Mi devas supozi, ke estas kialo por tia demando. Mia tualet-robo estas el blua atlaso.”

“Estas nenio alia, sinjorino. Mi tre dankas al vi pro la tujaj respondoj al miaj demandoj.”

Ŝi faris etan geston per sia ringkovrita mano. Tiam, kiam ŝi leviĝis, kaj la aliaj samtempe leviĝis, ŝi haltis.

“Vi pardonos al mi, sinjoro,” ŝi diris, “sed ĉu mi povas peti vian nomon. Via vizaĝo estas iel konata al mi.”

“Mia nomo, sinjorino, estas Hercule Poirot – je via dispono.”

Ŝi silentis momenton, tiam: “Hercule Poirot,” ŝi diris. “Jes. Mi nun memoras. Jen la sorto.”

Ŝi formarŝis, tre rekta, iom rigida en siaj movoj.

Voila une grande dame,” diris S-ro Bouc. “Kion vi opinias pri ŝi, mia amiko?”

Sed Hercule Poirot nur skuis la kapon. “Mi scivolas,” li diris, “kion ŝi celis per la sorto.”

ĈAPITRO 7 – LA ATESTO DE GRAFO KAJ GRAFINO ANDRENYI

Oni alvokis Grafon kaj Grafinon Andrenyi, sed la grafo envenis la manĝ-vagonon sola.

Estis nenia dubo, ke li estis bon-aspekta viro. Li estis alta preskaŭ du metrojn, kun larĝaj ŝultroj kalj mallarĝaj koksoj. Li estis bone vestita per angla vestaro, kaj oni povus facile ricevi la impreson ke li estas anglo, krom pro la longeco de lia liphararo kaj io en la formo de la vangoj.

“Nu, sinjoroj,” li diris, “kiamaniere mi povas helpi vin?”

“Vi komprenas, sinjoro,” diris Poirot, “ke pro tio, kio okazis mi devas fari kelkajn demandojn al ĉiuj pasaĝeroj.”

“Certe, certe,” respondis la grafo. “Mi tute komprenas la situacion. Tamen, mi opinias, ke mia edzino kaj mi ne povos multe helpi vin. Ni dormis, kaj aŭdis nenion.”

“Ĉu vi scias, kiu estis la murdito, sinjoro?”

“Mi komprenas, ke li estis la granda usonano – viro kun malafabla vizaĝo. Li sidis ĉe tiu tablo dum la manĝoj.”

Li indikis per kalpgesto la tablon ĉe kiu Ratchett kaj MacQueen estis sidintaj.

 “Jes, sinjoro, vi estas tute prava. Tamen, mi intencis diri, ĉu vi sciis lian nomon?”

“Ne.” La grafo aspektis tute perpleksita pro la demandoj de Poirot.

“Se vi deziras scii lian nomon,” li diris, “certe ĝi estas sur lia pasporto.”

“La nomo sur lia pasporto estas Ratchett,” diris Poirot.

“Sed tio ne estas lia vera nomo. Li estas la viro Cassetti, kiu estis respondeca pri konata infan-ŝtela afero en Usono.”

Li zorge rigardis la grafon dum li parolis, sed tiu ŝajnis esti tute netuŝita de la informo. Li nur iomete malfermis la okulojn.

“Ha!” li diris. “Tio certe devus iomete klarigi la aferon. Neordinara lando, Usono.”

“Vi estis tie, eble, sinjoro?”

“Mi estis unu jaron en Washington.”

“Eble vi konis la familion Armstrong?”

“Armstrong – Armstrong – estas malfacile memori – ni tiom da personoj renkontis.”

Li ridetis, kaj levis la ŝultrojn. “Sed ni revenu al la nuna afero, sinjoroj,” li diris. “Kion plu mi povas fari por helpi al vi?”

“Vi eniris vian kupeon por dormi – kiam, sinjoro grafo?”

La okuloj de Hercule Poirot vagis al lia plano. Grafo kaj Grafino Andrenyi okupis la kupeojn N-roj 12 kaj 13.

“Oni pretigis por la nokto unu kupeon kiam ni estis en la manĝ-vagono. Reveninte, ni sidis en la alia dum iom da tempo.”

“Kio estis la numero de tiu?”

“N-ro 13. Ni kartludis kune. Ĉirkaŭ la dek-unua mia edzino enlitiĝis. La konduktoro pretigis mian kupeon kaj mi ankaŭ enlitiĝis. Mi bone dormis ĝis la mateno.”

“Ĉu vi rimarkis, ke la trajno haltis?”

“Mi ne sciis pri ĝi ĝis hodiaŭ matene.”

“Kaj via edzino?”

La grafo ridetis. “Mia edzino ĉiam prenas dormigaĵon kiam ŝi veturas per trajno. Ŝi prenis sian kutiman dozon.”

Li paŭzis. “Mi bedaŭras, ke mi povas neniel helpi vin.”

Poirot transdonis al li paperon kaj plumon.

“Mi dankas vin, sinjoro grafo. Estas nur formalaĵo, sed ĉu vi donos al mi viajn nomon kaj adreson?”

La grafo skribis malrapide kaj zorge. “Estas bone, ke mi skribas tion por vi,” li diris. “La literado de la nomo de mia bieno estas malfacila por tiuj, kiuj ne scipovas la lingvon.”

Li transdonis la paperon al Poirot, kaj leviĝis. “Estos tute nenecese, ke mia edzino venu ĉi tien,” li diris. “Ŝi povas diri al vi nenion plu.”

Ekbrileto venis en la okuloj de Poirot.

“Povas esti,” li diris. “Sed ĉiuokaze mi ŝatus iomete paroli kun la grafino.”

“Mi certigas al vi, ke tio estas tute ne necesa.”Lia voĉo sonis aŭtoritate.

Poirot ĝentile rigardis lin. “Estos nur formalaĵo,” li diris, “sed vi komprenos, ke tio estas necesa por mia raporto.”

“Kiel vi volas.” La grafo malvolonte cedis. Li sin klinis kaj forlasis la manĝ-vagonon.

Poirot elmetis la manon por pasporto. Ĝi surhavis la nomojn kaj titolojn de la grafo. Li legis plu – akompanata de la edzino. Antaŭnomoj, Elena Maria; fraŭlina nomo, Goldenberg; aĝo, dudek. Grasmakulo troviĝis sur ĝi, ŝajne iam faligita de senzorgema oficisto.

“Diplomata pasporto,” diris S-ro Bouc. “Ni devas esti zorgemaj ne ofendi iun, mia amiko. Tiuj personoj ne povas havi ian rilaton kun la murdo.”

“Estu trankvila, mon vieux, mi estos tre taktoplena. Nura formalaĵo.”

Lia voĉo mallaŭtiĝis kiam la grafino eniris la manĝ-vagonon. Ŝi aspektis timema kaj tre ĉarma.

“Vi deziras vidi min, sinjoroj?”

“Nur formalaĵo, sinjorino grafino.”

Poirot leviĝis galante, kaj proponis al ŝi la seĝon kontraŭ li. “Mi nur deziras demandi al vi, ĉu vi vidis aŭ aŭdis ion hieraŭ vespere, kio povas lumigi la nunan aferon.”

“Absolute nenion, sinjoro. Mi dormis.”

“Vi ne aŭdis, ekzemple, bruon en la apuda kupeo? La usonanino, kiu okupas ĝin estis histeria kaj sonoris por la konduktoro.”

“Mi aŭdis nenion, sinjoro. Mi estis trinkinta dormigaĵon.”

“Nu, mi komprenas. Mi ne bezonas teni vin plu.”

Tiam, kiam ŝi ekleviĝis. “Nur momenton – ĉi tiuj detaloj, via fraŭlina nomo, aĝo, kaj tiel plu, ĉu ili estas ĝustaj?”

”Tute ĝustaj, sinjoro.”

“Eble vi subskribos ĉi tiun memuaron tiucele.”

Ŝi rapide subskribis ĝin en bela skribmaniero. Elena Andrenyi.

“Ĉu vi akompanis vian edzon al Usono, sinjorino?”

“Ne, sinjoro.” Ŝi ridetis, kaj iomete ruĝiĝis. “Tiam ni ne estis geedzigitaj; ni geedziĝis antaŭ nur unu jaro.”

“Ha, jes, mi dankas vin, sinjorino. Parenteze, ĉu via edzo fumas?”

Preta por la foriro, ŝi atente rigardis lin. “Jes.”

“Pipon?”

“Ne. Cigaredojn kaj cigarojn.”

“Do, mi dankas vin.”

Ŝi hezitis; ŝiaj okuloj rigardis lin strange. Belegaj okuloj ili estis ; malhelaj kaj migdalformaj, kun tre longaj nigraj okulharoj, kiuj akcentis la elegantan senkolorecon de ŝiaj vangoj. Ŝiaj lipoj, tre ruĝaj, estis iomete malfermitaj. Ŝi aspektis rava kaj bela.

“Kial vi demandis tion al mi?”

“Sinjorino,” Poirot mangestis, “detektivoj bezonas fari ĉiajn demandojn. Ekzemple, eble vi diros al ni la koloron de via tualet-robo?”

Ŝi rigardis lin kaj ridis. “Ĝi estas el gren-kolora muslino. Ĉu tio estas vere grava?”

“Tre grava, sinjorino.”

Ŝi scivoleme demandis, “Ĉu vi estas vera detektivo?”

“Je via dispono, sinjorino.”

“Mi pensis, ke ne estas detektivoj en la trajno dum ĝi estas en Jugoslavujo – ne ĝis oni atingas Italujon.”

“Mi ne estas jugoslava detektivo, sinjorino. Mi estas internacia detektivo.”

“Vi apartenas al la Ligo de Nacioj?”

“Mi apartenas al la mondo, sinjorino,” diris Poirot drame. Li daŭrigis: “Mi laboras plejparte en Londono. Vi parolas angle?” li aldonis en tiu lingvo.

“Mi iomete parolas ĝin, jes.” Ŝia akcento estis ĉarma.

Poirot kliniĝis denove. “Ni ne tenos vin plu, sinjorino. Vi rimarkas, ke ĝi ne estis tre terura.”

Ŝi ridetis, klinis la kapon kaj foriris.

Elle est Jolie femme,” diris S-ro Bouc. Li suspiris. “Do, tio ne multe helpis al ni.”

“Ne,” diris Poirot. “Du personoj, kiuj vidis nenion kaj aŭdis nenion.”

“Ĉu ni nun vidu la italon?”

Dum momento Poirot ne respondis. Li zorge rigardis grasmakulon sur hungara diplomata pasporto.

ĈAPITRO 8 – LA ATESTO DE KOLONELO ARBUTHNOT

Poirot subite elreviĝis. Liaj okuloj ekbriletis renkonte al tiuj de S-ro Bouc.

“Mia kara amiko,” li diris, “mi iĝis tiu, kiun oni nomas la snobo! Mi opinias, ke ni devus atenti la unuan klason antaŭ la duan. Mi pensas, ke nun ni intervjuos la bel-aspektan Kolonelon Arbuthnot.”

Eltrovinte ke la franc-lingva scio de la kolonelo estas tre malmulta, Poirot faris sian demandaron en la angla lingvo. Li demandis pri la nomo, aĝo, hejm-adreso kaj preciza armea rango de Arbuthnot. Poste li daŭrigis:

“Ĉu estas, ke vi venas hejmen de Hindujo pro la kutima forpermeso?”

Kolonelo Arbuthnot respondis laŭ la brita malonga maniero: “Jes.”

“Sed vi ne hejmenvenas per la rekta ŝiplinio?”

“Ne.”

“Kial ne?”

“Mi elektis veni per la surtera vojo pro personaj kialoj.” Lia maniero ŝajnis diri, “Kaj tio sufiĉas por vi, vi trudema malgranda impertinentulo.”

“Vi venis senhalte de Hindujo?”

La kolonelo seke respondis; “Mi haltis unu nokton por vidi Ur Kaldea, kaj tri tagojn en Bagdad kun la komandanto, kiu estas amiko mia.”