“Vi estas agento por la aŭtomobiloj Ford?”
“Jes, sinjoro. Vi komprenos…” Fluparola klarigo sekvis. Post ĝia fino, io nekonata de la tri viroj pri Foscarelli, ŝajne ne estis grava. Li certe ne estis viro el kiu oni bezonis eltiri informon. Ĝi elŝprucis. Lia afabla infana vizaĝo brilis pro kontento kiam, post lasta elokventa gesto, li paŭzis kaj viŝis la frunton per poŝtuko.
“Vi do vidas,” li diris, “ke mi faras grandajn negocojn. Mi estas ĝisdata. Mi komprenas la arton de la vendado!”
“Vi estis en Usono dum la lastaj dek jaroj pli malpli?”
“Jes, sinjoro. Mi bone memoras la tagon en kiu mi trafis la ŝipon por iri al Usono – tiom malproksima! Mia patrino, mia fratineto…”
Poirot interrompis la amason da rememoroj.
“Dum via loĝado en Usono ĉu vi iam renkontis la murditon?”
“Neniam. Sed mi konas la specon. Ja, jes.” Li kraketis la fingrojn esprime. “Ĝi estas tre deca, tre bone vestita, sed sube ĝi estas tute malbona. Laŭ mia sperto mi dirus, ke li estis granda trompisto. Jen mia opinio.”
“Vi estas prava,” diris Poirot seke. “Rarchett estis Cassetti, la infanŝtelisro.”
“Kion mi diris al vi? Mi lernis legi la vizaĝon. Tio estas necesa. Nur en Usono oni instruas la ĝustan manieron vendi.”
“Vi memoras la aferon Armstrong?”
“Mi ne tute memoras. La nomo, jes? Ĝi estis knabino – infaneto – ĉu ne?”
“Jes, tre tragedia afero.”
La italo ŝajnis esti la unua persono heziti pri tiu vidpunkto.
“Nu, do, tiaj aferoj okazas,” li diris filozofe, “en granda civilizacio kia Usono…”
Poirot interrompis lin. “Ĉu vi iam renkontis anojn de la familio Armstrong?”
“Ne, mi pensas, ke ne. Estas malfacile diri. Mi donos al vi kelkajn ciferojn. Nur en la lasta jaro mi vendis…”
“Sinjoro, bonvolu resti ĉe la punkto priparolata.”
La manoj de la italo faris pardonpetan geston. “Mil pardonojn.”
“Diru al mi, mi petas, precize kion vi faris hieraŭ nokte post la manĝo.”
“Plezure. Mi restis ĉe la tablo kiel eble plej longe. Tio estas pli amuza. Mi parolis kun la usonano ĉe mia tablo. Li vendas rubandojn por skribmaŝinoj. Poste mi reiris al mia kupeo. Ĝi estis malplena. La malafabla brito kiu kunokupas ĝin estis for ĉe lia mastro. Fine li revenis kun longa vizaĝo kiel kutime. Li ne parolas – diras nur jes kaj ne. Malafabla raso, la angla – ne simpatia. Li sidis en la angulo, tre rekta, legante libton. Tiam venis la konduktoro por pretigi niajn litojn.”
“N-roj 4 kaj 5,” murmuris Poirot.
“Precize – la lasta kupeo. Mi havas la supran liton. Mi eniris ĝin. Mi fumis kaj legis. Mi pensis ke la anglo havas dentdoloron. Li eltiris botelon de medikamento kiu forte odoras. Li kuŝis en la lito kaj ĝemis. Baldaŭ mi ekdormis, sed kiam mi vekiĝis li ĉiam ĝemas.”
“Ĉu vi scias, ĉu li forlasis la kupeon dum la nokto?”
“Mi pensas, ke ne. Mi certe aŭdus tion. La lumo el la koridoro – oni aŭtomate vekiĝas, pensante ke estas pakaĵ-ekzameno ĉe iu landlimo.”
“Ĉu li iam parolis pri sia mastro? Ĉu li iam diris ion kontraŭ li?”
“Mi diris, ke li neniam parolis. Li ne estis simpatia. Fiŝo!”
“Vi fumas, laŭ via diro – pipon, cigaredojn, cigarojn?”
“Nur cigaredojn.”
Poirot proponis unu al li, kiun li akceptis.
“Ĉu vi iam estis en Chicago?” demandis S-ro Bouc.
“Jes, bela urbo – sed mi pli bone konas New York, Washington, Detroit. Vi estis en Usono? Ne? Vi devus iri, ĝi – ”
Poirot metis paperfolion antaŭ li.
“Bonvolu subskribi ĝin, kaj meti vian daŭran adreson.”
La italo skribis ĝin. Tiam li leviĝis – lia rideto ĉiam afabla.
“Jen ĉio? Vi ne plu bezonas min? Bonan tagon, sinjoroj. Mi volas, ke ni povu eliri el la neĝo. Mi havas renkontiĝon en Milano…” Li neante skuis la kapon. “Mi perdos tiun komercon.”
Li foriris. Poirot rigardis sian amikon.
“Li estis dum longa tempo en Usono,” diris S-ro Bouc, “kaj li estas italo, kaj italoj uzas pikilojn! Kaj ili terure mensogas! Mi ne amas italojn.”
“Tion oni povas vidi,” diris Poirot ridetante. “Povas esti, ke vi estas prava, sed mi indikos al vi, mia amiko, ke estas nenia atesto kontraŭ li.”
“Kaj kio pri la psikologio? Ĉu la italoj ne kutimas pikegi?”
“Certe,” diris Poirot. “Precipe dum kvereloj. Sed ĉi tiu estas tute alispeca krimo. Mi havas ideon, mia amiko, ke la nuna estas krimo zorge pripensita kaj farita. Ĝi ne estas – kiel mi diru ĝin? – latina krimo. Ĝi estas krimo kiu montras la funkciadon de trankvila, rimedoplena, celema menso – mi kredas, la menso de anglo-sakso.”
Li prenis la du lastajn pasportojn kaj diris. “Ni vidu nun F-inon Mary Debenham.”
Kiam Mary Debenham envenis la manĝ-vagonon ŝi konfirmis la antaŭan opinion de Poirot pri ŝi.
Ŝi estis tre nete vestita per nigra kostumo kun griza bluzo, kaj la ondoj de ŝia malhela hararo estis ordaj kaj belaj. Ŝia maniero estis same trankvila. Ŝi sidis kontraŭ Poirot kaj S-ro Bouc kaj demande rigardis ilin.
“Via nomo estas Mary Hermione Debenham, kaj vi havas dudek ses jarojn?” diris Poirot.
“Jes.”
“Angla?”
“Jes.”
Ĉu vi estos tiel afabla, fraŭlino, kiel skribi vian daŭran adreson sur ĉi tiun paperon?”
Ŝi tion faris. Ŝia skribo estis klara kaj legebla.
“Kaj nun, fraŭlino, kion vi povas diri al ni pri la hieraŭa afero?”
“Mi opinias, ke mi povas diri nenion al vi. Mi enlitiĝis kaj dormis”
“Ĉu malĝojigas vin, fraŭlino, ke krimo okazis en ĉi tiu trajno?”
La demando videble estis neatendita. Ŝiaj grizaj okuloj iom malfermiĝis.
“Mi ne tute komprenas vin.”
“La demando estis tute simpla, fraŭlino. Mi rediros ĝin. Ĉu multe malĝojigas vin, ke krimo okazis en ĉi tiu trajno?”
“Mi vere ne pensis pri ĝi laŭ tiu vidpunkto. Ne, mi ne povas diri, ke mi estas malĝojigita.”
“Krimo – tio estas ordinara afero al vi, ĉu?”
“Kompreneble ĝi estas malagrabla afero,” diris Mary Debenham trankvile.
“Vi estas tre anglo-saksa, fraŭlino. Vi ne sentas emocion.”
Ŝi iomete ridetis. “Mi bedaŭras, ke mi ne povas esti histeria por pruvi mian sentemon. Ĉiuokaze, personoj mortas ĉiutage.”
“Ili mortas, jes. Sed murdo estas iom pli malofta.”
“Certe.”
“Vi ne konis la murditon?”
“Mi vidis lin la unuan fojon kiam mi tagmanĝis hieraŭ.”
“Kaj kiamaniere li impresis vin?”
“Mi apenaŭ rimarkis lin.”
“Li ne impresis vin kiel malbonega persono?”
Ŝi iomete levis la ŝultrojn. “Vere, mi eĉ ne pensis pri li.”
Poirot atente rigardis ŝin. “Vi estas, mi opinias, iom malestima pri la maniero laŭ kio mi faras mian demandaron,” li diris kun ekbrilo en la okuloj. “Ne tiel, vi pensas, oni kondukus anglan enketon. Tie ĉio estus ordigita, kaj oni parolus nur pri la faktoj. Sed mi havas propran metodon. Mi unue rigardas mian atestanton, mi decidas pri lia aŭ ŝia karaktero, kaj laŭe faras miajn demandojn. Antaŭ minuto mi faris demandojn al sinjoro, kiu volis diri al mi siajn ideojn pri ĉiu temo. Nu, tian personon mi devigas resti ĉe la punkto priparolata. Mi volas, ke li respondu jes aŭ ne, ĉi tio aŭ tio. Poste, vi venis. Mi tuj rimarkas, ke vi estos orda kaj sistema. Vi parolos nur pri la nuna afero. Viaj respondoj estos malongaj kaj trafaj. Kaj ĉar, fraŭlino, la homa naturo estas kontraŭema, mi faras al vi tute malsimilajn demandojn. Mi demandas al vi, kion vi sentas, kion vi pensis. Tiu metodo ne plaĉas al vi?”
“Se vi pardonos al mi la diron, ĝi ŝajnas al mi malŝparo de tempo. Ĉu aŭ ne la vizaĝo de S-ro Ratchett plaĉis al mi ne ŝajnas al mi esti fakto, kiu helpos vin eltrovi kiu murdis lin.”
“Ĉu vi scias la veran nomon de S-ro Ratchett, fraŭlino?”
Ŝi kapjesis. “S-ino Hubbard diris tion al ĉiu.”
“Kaj kion vi opinias pri la afero Armstrong?”
“Ĝi estis tute abomena,” diris la fraŭlino fervore.
Poirot penseme rigardis ŝin.
“Vi veturas de Bagdad, mi kredas, F-ino Debenham?”
“Jes.”
“Al Londono?”
“Jes.”
“Kion vi faris en Bagdad?”
“Mi estis guvernistino por du infanoj.”
“Ĉu vi reiros al tiu ofico post via libertempo?”
“Mi ne estas certa.”
“Kial?”
“Bagdad estas malproksima. Mi preferus oficon en Londono, se mi povus tion trovi.”
“Mi komprenas. Mi pensis, ke eble vi iras por edziniĝi.”
F-ino Debenham ne respondis. Ŝi levis la okulojn kaj rigardis Poirot rekte en la vizaĝo. La rigardo videble diris, “Vi estas impertinenta.”
“Kion vi opinias pri la virino kiu kunokupas vian kupeon – F-ino Ohlsson?”
“Ŝi ŝajnas esti afabla, simpla persono.”
“Kia estas la koloro de ŝia tualet-robo?”
Mary Debenham rigardegis. “Ia bruna koloro – natura lano.”
“Do. Mi rajtas mencii sen maldiskreteco, mi esperas, ke mi rimarkis la koloron de via tualet-robo survoje de Aleppo al Istanbul. Pala malvkolora, mi kredas.”
“Jes, vi pravas.”
“Ĉu vi havas alian tualet-robon, fraŭlina. Ekzemple, skarlatan tualet-robon?”
“Ne, tiu ne estas mia.”
Poirot klinis antaŭen. Li estis kiel kato saltanta al muso.
“Do, kies?”
La fraŭlino iom retiris sin, surprizita
“Mi ne scias. Kion vi volas diri?”
“Vi ne diris, ‘Ne, mi ne havas tian’ Vi diris ‘Tiu ne estas mia’ – kio signifas ke tiu aĵo apartenas al iu alia.”
Ŝi kapjesis.
“Al iu alia en ĉi tiu trajno?”
“Jes”
“Al kiu ĝi apartenas?”
“Mi ĵus diris al vi. Mi ne scias. Mi vekiĝis hadiaŭ matene ĉirkaŭ la kvina kun la impreso, ke la trajno restis senmova dum langa tempo. Mi malfermis la pordon kaj rigardis en la koridoron, pensante ke ni estas ĉe stacidomo. Mi vidis iun en skarlata tualet-robo malproksime en la koridoro.”
“Kaj vi ne scias kiu ŝi estis. Ĉu ŝi havis helajn, malhelajn, aŭ grizajn harojn?”
“Mi ne pavas diri. Ŝi surportis ĉapeton kaj mi vidis nur la malantaŭan parton de ŝia kapo.”
“Kaj laŭ la formo?”
“Iom alta kaj maldika, mi opinias, sed estas malfacile diri. La kimono estis brodita de drakoj.”
“Jes, vi estas prava, drakoj.”
Ŝi silentis dum minuto. Li murmuris al si: “Mi ne pavas kompreni gin. Mi ne povas kompreni ĝin. Ĉio ŝajnas esti sensenca.”