Выбрать главу

 “Jes,” diris Poirot. “Ĝi estas sensencaĵo. Kaj vi opinias, ke du murdintoj estas ebla solvo?”

“Kiel vi mem diris, kia alia klarigo povas esti?”

Poirot rigardis rekte antaŭ si. “Mi demandas tion al mi,” li diris. “Mi neniam ĉesas demandi tion al mi.”

“De nun, ĉio estas ĉi tie,” li frapetis sin sur la frunto. “Ni plene diskutis ĝin. La faktoj estas antaŭ ni – metode aranĝitaj. La pasaĝeroj donis sian ateston, unu post la alia. Ni scias ĉion sciebla – de ekstere.”

Li ame ridetis je S-ro Bouc. “Inter ni estas ŝerceto pri la ebleco sidi kaj elpensi la veron, ĉu ne? Nu, mi intencas praktiki mian teorion – ĉi tie, antaŭ viaj okuloj. Vi du same faru. Ni ĉiuj fermu la okulojn kaj pensu…”

“Unu aŭ pli el tiuj pasaĝeroj murdis Ratchett. Kiu el ili?”

ĈAPITRO 3 – KELKAJ SUGESTAJ PUNKTOJ

Pasis kvaronhoro antaŭ ol iu parolis.

S-ro Bouc kaj D-ro Constantine komencis per provo sekvi la instrukciojn de Poirot. Ili provis travidi la labirinton de kontraŭaj detaloj por eltrovi klaran solvon.

La pensoj de S-ro Bouc iris iom laŭ la jena maniero:

“Certe mi devas pensi – sed mi jam multe pensis. Videble Poirot opinias, ke tiu angla fraŭlino ion scias pri la afero, sed mi ne povas pensi ke estas tiel… La angloj estas tre flegmaj. Ŝajnis, ke la italo ne povis fari ĝin. Mi supozas, ke la angla servisto ne mensogis kiam li diris, ke la alia ne lasis la kupeon. Sed kial li tion faru? Ne estas facile subaĉeti la anglojn, ili estas tiel rezervemaj. La tuta afero estas plej bedaŭrinda. Mi scivolas, kiam ni povos antaŭenveturi. Devas esti, ke oni nun laboras por savi nin. Ili estas malrapidaj en ĉi tiuj landoj… horoj forpasas antaŭ ol iu pensas fari ion. Kaj la policanoj en ĉi tiuj landoj estas tre ĝenaj – sinfieraj kaj kun tro granda sento de sia digno. Ili faros el ĉi tiu afero ion tre gravan. Ne ofte ili havas tian okazon. Ĝi estos en ĉiuj ĵurnaloj…”

Kaj poste la pensoj de S-ro Bouc vagadis laŭ la vojo, kiun ili jam centfojojn prenis.

La pensoj de D-ro Constantine vagadis jene:

“Li estas stranga, ĉi tiu malgranda viro. Geniulo? Aŭ maniulo? Ĉu li solvos la misteron? Neeble. Mi ne povas vidi elirvojon. Ĉio estas tro konfuza… Ĉiu mensogas, kredeble… Eĉ tio ne helpas al ni. Se ĉiu mensogas la afero estas same konfuza kiel se ili parolas la veron. Estas strange pri tiuj vundoj. Mi ne povas kompreni tion… Stranga lando, Usono. Mi ŝatus iri tien. Ĝi estas tiel progresema. Kiam mi atingos la hejmon, mi devos paroli kun Demetrius Zagone – li jam estis en Usono kaj havas plej modernajn ideojn… Mi scivolas, kion faras Zia je la nuna momento. Se mia edzino eltrovus…” Poste li pensis pri tute personaj aferoj.

Hercule Poirot sidis tre kviete. Oni povus pensi, ke li dormas. Kaj tiam, subite, post kvaronhora senmoveco, liaj palpebroj ekmoviĝis. Li ĝemspiris, kaj murmuris subvoĉe:

“Sed, ĉio konsiderita, kial ne? Kaj se jes, tio klarigus ĉion.”

Liaj okuloj malfermiĝis. Ili estis verdaj, kiel tiuj de kato. Li diris mallaŭte: “Eh bien. Mi pensis. Kaj vi?”

Perditaj en siaj propraj pensoj, la du viroj eksaltetis.

“Mi ankaŭ pensis,” diris S-ro Bouc iom kulpe. “Sed mi ne faris ian decidon. La solvo de krimaj problemoj estas via okupo, ne mia, mia amiko.”

“Ankaŭ mi tre zorge pripensis la aferon,” diris la kuracisto. “Mi elpensis kelkajn eblajn teoriojn, sed ne eĉ unu kiu plene kontentigas min.”

Poirot kapjesis afable. Lia kapjeso ŝajnis diri, “Tute bone. Tio estas la ĝusta respondo. Vi donis al mi la atenditan indikon.”

Li sidis tute rekte, elĵetis sian bruston, karesis la lipharojn, kaj parolis kvazaŭ li estus parolanta ĉe publika kunveno.

“Miaj amikoj, mi pripensis la faktojn en mia menso, kaj ankaŭ konsideris la atestaron de la pasaĝeroj kun la jena rezulto. Mi vidas, ankoraŭ iom nebule, klarigon kiu povus akordiĝi kun la faktoj al ni konataj. Ĝi estas tre kurioza klarigo, kaj ĝis nun mi ne povas esti certa ke ĝi estas ĝusta. Por eltrovi, mi devos fari kelkajn eksperimentojn.

“Unue, mi mencios kelkajn punktojn, kiuj ŝajnas al mi sugestaj. Ni komencu per rimarko farita al mi de S-ro Bouc en ĉi tiu loko je la okazo de nia unua tagmanĝo en la trajno. Li atentigis al mi, ke ni estis ĉirkaŭataj de personoj el ĉiuj klasoj, el ĉiuj aĝoj, el ĉiuj nacioj. Tio estas fakto iom malofta en la nuna jartempo. Ekzemple, la Ateno-Pariza kaj la Bukaresto-Pariza vagonoj estas preskaŭ malplenaj. Memoru ankaŭ pri unu pasaĝero kiu ne alvenis. Tio estas, miaopinie, signifa. Krome, estas kelkaj malgravaj punktoj kiuj ŝajnas al mi sugestaj – ekzemple, la loko en kiu estis la spongo-saketo de S-ino Hubbard, la nomo de la patrino de S-ino Armstrong, la detektivaj metodoj de S-ro Hardman, la sugesto farita de S-ro MacQueen, ke Ratchett mem detruis la partebruligitan noton, kiun ni trovis, la antaŭnomo de Princino Dragomiroff, kaj gras-makulo sur hungara pasporto.”

La du viroj fikse rigardis lin.

“Ĉu tiuj punktoj sugestas ion al vi?” demandis Poirot.

“Nenion,” malkaŝe diris S-ro Bouc.

“Kaj al vi, doktoro?”

“Mi tute ne komprenas pri kio vi parolas.”

Intertempe S-ro Bouc trarigardis la pasportojn. Li prenis tiun de Grafo kaj Grafino Andrenyi kaj malfermis ĝin.

“Ĉu vi parolas pri ĉi tiu malpura makulo?”

“Jes. Ĝi estas iom nova gras-makulo. Ĉu vi rimarkas, kie ĝi estas?”

“Ĉe la komenco de la priskribo pri la edzino de la grafo – por esti preciza, ĉe ŝia antaŭnomo. Sed mi konfesas, ke mi ankoraŭ ne vidas la signifon.”

“Mi intencas elmontri ĝin de alia vidpunkto. Ni konsideru la poŝtukon trovitan en loko de la krimo. Kiel ni diris antaŭ nelonge, la ĉeflitero H havas rilaton al tri personoj, S-ino Hubbard, F-ino Debenham, kaj la servistino Hildegarde Schmidt. Ni denove pripensu ĝin. Ĝi estas, miaj amikoj, tre multekosta poŝtuko – objet de luxe…manfabrikita, brodita en Parizo. Se oni ne konsiderus la ĉefliteron, al kiu el la pasaĝeroj ĝi plej verŝajne apartenus? Ne S-ino Hubbard, bona virino, kiu certe ne aĉetas tre multekostajn vestaĵojn. Ne F-ino Debenham; tia anglino posedus delikatan linan poŝtukon, sed ne multekostan peceton de batisto, kiu eble kostis du cent frankojn. Kaj tute certe, ne la servistino. Sed estas en la trajno du virinoj, al kiuj kredeble tia poŝtuko povus aparteni. Ni vidu ĉu iamaniere ni povas rilatigi ilin al la litero H. La du virinoj pri kiuj mi parolas estas Princino Dragomiroff…”

“Kies antaŭnomo estas Natalia,” interrompis S-ro Bouc ironie.

“Precize. Kaj ŝia antaŭnomo, kiel mi diris, estas signifoplena. La alia virino estas Grafino Andrenyi. Kaj io tuj frapas nian atenton…”

Vian!”

“Do, mian. Ŝia antaŭnomo sur la pasporto estas makulita per grasaĵo. Akcidente, kiel ĉiu dirus. Sed pripensu tiun antaŭnomon. Elena. Supozu, ke anstataŭ Elena, ĝi estu Helena. Tiu ĉeflitero H estus facile aliigebla en ĉeflitero E kaj la malgranda e surskribebla – kaj poste guto da graso faligita sur ĝin por kovri la aliigon.”

“Helena,” ekkriis S-ro Bouc. “Tio estas ideo.”

“Certe ĝi estas ideo! Mi ĉirkaŭrigardas por trovi ian konfirmon, eĉ etan, de mia ideo – kaj mi trovas ĝin. Unu el la etikedoj sur la pakaĵoj de la grafino estas iom malseka. Ĝi estas unu, kiu kovras la unuan ĉefliteron sur la kofro. Tiun etikedon oni deprenis kaj metis ĝin en alian lokon.”

“Vi komencas konvinki min,” diris S-ro Bouc. “Sed la Grafino Andrenyi…”

“Nun, mon vieux, vi devas turniĝi kaj pripensi tute alian flankon de la afero. Kiel oni intencis, ke la murdo aspektu al la mondo? Ne forgesu, ke la neĝo malhelpis la originalan planon de la murdinto. Ni imagu, dum momento, ke ne estas neĝo, ke la trajno iris laŭ ĝia kutima vojo. Kio estus okazinta?

“Kredeble la murdo estus eltrovita frue en la nuna mateno ĉe la itala landlimo. Multe de tiu atesto estus donita al la itala polico. La timigaj leteroj estus montritaj de S-ro MacQueen, S-ro Hardman tre volonte dirus sian rakonton, S-ino Hubbard tre volonte dirus kiamaniere viro iris tra ŝia kupeo, la butono estus trovita. Mi imagas, ke nur du aferoj estus malsamaj. La viro estus trairinta la kupeon de S-ino Hubbard tuj antaŭ la unua, kaj la Wagon Lit uniformo estus trovita en unu el la tualetejoj.”

“Kion vi volas diri?”

“Mi volas diri, ke oni planis la murdon tiel, ke ĝi aspektu kvazaŭ farita de eksterulo. Oni supozus, ke la murdinto forlasis la trajnon en Brod, kie ĝi devus alveni je 0.58. Kredeble iu estus vidinta nekonatan konduktoron en la koridoro. La uniformo estus lasita en elstara loko por montri klare kiel oni faris ĝin. Neniu suspektus la pasaĝerojn. Tiel, miaj amikoj, oni intencis ke la afero aspektu al la ekstera mondo.

“Sed la akcidento al la trajno ŝanĝis ĉion. Sendube jen kial la viro restis tiel longe en la kupeo kun sia viktimo. Li atendis, ke la trajno antaŭeniru. Fine, li konstatis, ke la trajno ne antaŭeniros. Oni devus ŝanĝi la planon, ĉar estus sciate ke la murdinto estas ankoraŭ en la trajno.”

“Jes, jes,” senpacience diris S-ro Bouc. “Tion mi vidas. Sed kiel tio rilatas al la poŝtuko?”

“Mi revenas al ĝi per iom ĉirkaŭa vojo. Vi devas ekkompreni, ke la timigaj leteroj estis por ŝajnigi la aferon alie ol ĝi estis. Ili estas kvazaŭ elprenitaj el usona krim-romano. Ili ne estas realaj. Ili estas, efektive, nur verkitaj por la polico. Ni devas demandi al ni ‘Ĉu ili trompis Ratchett?’ Ŝajne la respondo estas ‘Ne.’ Liaj instrukcioj al Hardman ŝajne indikas ‘privatan’ malamikon, kies identecon li bone konis. Tio estas, se ni akceptus la rakonton de Hardman kiel veran. Sed Ratchett certe ricevis unu leteron de tute alia karaktero – tiu, kiu enhavis la aludon al la infaneto Armstrong, kaj de kiu ni trovis fragmenton en lia kupeo. Tiu estis por certigi ke li komprenu la kaŭzon por la minacoj kontraŭ sia vivo. Kiel mi ĉiam diris, oni ne intencis, ke tiu letero estu trovita. La unua zorgo de la murdinto estis detrui ĝin. Jen, do, la dua malhelpo al liaj planoj. La unua estis la neĝo, la dua estis nia rekonstruado de tiu fragmento.

“La zorga detruo de tiu noto povas signifi nur unu aferon. Devas esti en la trajno iu tiel intime kunligata kun la familio Armstrong, ke la trovo de tiu noto tuj direktus suspekton kontraŭ tiu persono.