“Ratchett ne estis punita en Usono. Estis nenia dubo pri lia kulpeco. Mi imagis mem-elektitan juĝantaron dekdu-personan, kiu kondamnis lin al morto, sed kiu devis pro la cirkonstancoj ankaŭ esti la ekzekutistaro. Tuj, pro tiu supozo, la tuta afero bele ordiĝis.
“Mi vidis ĝin kiel perfektan tuton, en kiu ĉiu ludis sian donitan rolon. Ĝi estis tiel aranĝita, ke se oni suspektus apartan personon, la atesto de unu aŭ pli el la aliaj senkulpigus tiun, kaj malfaciligus la solvon. La atesto de Hardman estis necesa en la okazo, ke eksterulo suspektiĝus kaj ne povus montri alibion. Ne estis danĝero por la pasaĝeroj en la Istanbul vagono. Ĉiu detaleto de ilia atestaro estis elpensita. La afero estis lerte elpensita enigmo, tiel aranĝita ke ĉiu eltrovaĵo plimalfaciligis la solvon de la tuto. Kiel mia amiko S-ro Bouc diris, la problemo ŝajnis esti fantazie neebla! Jen precize la impreso intencita.
“Ĉu ĉi tiu solvo klarigis ĉion? Jes. La karaktero de la vundoj – ĉiu farita de aparta persono. La strangaj minacaj leteroj – strangaj ĉar ili estis malveraj, skribitaj nur por elmontro kiel atestaĵo. (Sendube ekzistis veraj leteroj, kiuj avertis Ratchett pri lia sorto, sed kiujn MacQueen detruis kaj anstataŭis per la aliaj.) La rakonto de Hardman pri lia dungado de Ratchett – tute mensoga, kompreneble – la priskribo de la imagita ‘malgranda, malhela viro kun virina voĉo,’ konvena priskribo, ĉar ĝi ne kulpigus la verajn Wagon Lit konduktorojn, kaj taŭgus egale bone por viro aŭ virino.
“La ideo mortpiki lin estas unuavide stranga, sed post pripensado evidentiĝas ke nenio tiel bone taŭgus. Ponardo estas murdilo, kiun ĉiu povas uzi – forta aŭ malforta – kaj ĝia uzado faras nenian bruon. Mi havas la impreson, kvankam eble mi estas malprava, ke ĉiu vice eniris la mallumigitan kupeon de Ratchett – tra tiu de S-ino Hubbard – kaj frapis lin. Ili mem neniam scius kiun baton efektive mortigis lin.
“La lasta letero, kredeble trovita de Ratchett sur lia kapkuseno, estis bruligita. Sen postsigno kiu indikus la aferon Armstrong, estus nenia kaŭzo suspekti pasaĝeron en la trajno. Oni decidus, ke la murdo estis farita de eksterulo, kaj la ‘malgranda, malhela viro kun virina voĉo’ efektive estus vidita de unu aŭ pli el la pasaĝeroj forlasanta la trajnon en Brod.
“Mi ne scias precize kio okazis, kiam la konspirantoj eltrovis, ke ilia parto de la plano estis neebla pro la akcidenta haltigo de la trajno. Mi imagas, ke okazis rapida diskutado, kaj ke ili decidis tamen fari la aferon. Estis vere, ke nun oni suspektus la pasaĝerojn, sed oni jam antaŭvidis tiun eblecon, kaj pretigis sin kontraŭ ĝi.Ili decidis eĉ pli konfuzi la aferon. Du tiel nomitaj ‘postsignoj’ estis faligitaj en la kupeo de la murdito – unu kiu ŝajnkulpigis Kolonelon Arbuthnot (kiu havis la plej bonan alibion kaj kies kunligo kun la familio Armstrong estis kredeble plej malfacile pruvebla). La dua, la poŝtuko, ŝajnkulpigis Princinon Dragomiroff, kiu pro ŝia socia rango, ŝia malforteco, kaj la alibio donita de la servistino kaj la konduktoro, estis en situacio preskaŭ neatakebla. Por eĉ pli konfuzi la solvon, oni enkondukis imagitan virinon kun skarlata kimono. Denove mi devas atesti pri la ekzisto de tiu virino. Estis forta frapo kontraŭ mia pordo. Mi ellitiĝis kaj elrigardis – kaj vidas ŝin malaperanta. Elektita personaro – la konduktoro, F-ino Debenham kaj MacQueen ankaŭ vidis ŝin. Miaopinie, estis iu humorplena, kiu metis la skarlatan kimonon en mian kofron dum mi intervjuis personojn en la manĝ-vagono. De kie la vestaĵo unue venis, mi ne scias. Mi opinias, ke ĝi apartenas al Grafino Andrenyi, ĉar ŝia pakaĵo enhavis nur silkan negliĝon tiel malsimpla kiel esti pli simila al te-robo ol tualet-robo.
“Kiam MacQueen unue sciiĝis, ke la letero tiel zorge bruligita ne estis tute detruita, kaj ke la vorto Armstrong ankoraŭ restis, li devis esti doninta tuj la sciigon al la aliaj. Tiumomente la situacio de Grafino Andrenyi iĝis iom danĝera, kaj ŝia edzo tuj aliigis ŝian pasporton. Tiu estis la dua malbonŝancaĵo.
“Ili interkonsentis nei ian rilaton al la familio Armstrong. Ili sciis, ke mi ne havis tujan rimedon por eltrovi la veron, kaj ili ne kredis, ke mi esploros la aferon krom se mi suspektos apartan personon.
“Estis unu alia punkto pripensinda. Se oni akceptas, ke mia teorio estas ĝusta, kaj mi kredas, ke ĝi devas esti ĝusta, videble la konduktoro ankaŭ devis scii pri la komploto. Sed se jes, estas dek tri personoj, kaj ne dek du. Anstataŭ la kutima formulo ‘El tiom da personoj unu estas kulpa,’ mia problemo estis, ke el dek tri personoj nur unu estis senkulpa. Kiu estis tiu persono?
“Mi faris tre strangan konkludon. Mi konkludis, ke tiu, kiu ne partoprenis la krimon estis tiu, kiun oni opinius la plej verŝajna fari tion. Mi parolas pri Grafino Andrenyi. Mi estis konvinkita de la seriozeco de ŝia edzo kiam li ĵuris laŭ sia honorvorto, ke lia edzino ne forlasis la kupeon tiunokte. Mi decidis, ke Grafo Andrenyi anstataŭis ŝin.
“Se jes, Pierre Michel estis unu el la dekdu. Sed kiel oni povus klarigi lian kunkulpecon. Li estis bona viro, kiu jam laboris dum multaj jaroj por la Kompanio – tute ne tia viro, kian oni povus subaĉeti por krimhelpi. Do Pierre Michel devis rilati al la afero Armstrong. Tiu ne ŝajnis esti ebla. Tiam mi memoris ke la mortinta infanzorgistino estis franca. Ni supozu, ke la kompatinda fraŭlino estis la filino de Pierre Michel. Tio klarigus ĉion – ĝi ankaŭ klarigus la elekton de la krimloko. Ĉu estis aliaj kies rolo en la dramo ne estis evidentaj? Mi konkludis, ke Kolonelo Arbuthnot estis amiko de Armstrong. Kredeble ili kune partoprenis la militon. Mi povis diveni la okupon de la servistino, Hildegarde Schmidt, en la domanaro Armstrong. Eble mi estas manĝama, sed mi povas intuicie rekoni bonan kuiristinon. Mi provis per ruzo eltrovi tion, kaj mi sukcesis. Mi diris, ke mi scias ke ŝi estas bona kuiristino. Ŝi respondis, ‘Jes, ja, ĉiuj miaj mastrinoj tion diris.’ Sed se vi estas dungita kiel servistino por virino, viaj mastrinoj malofte scias ĉu vi estas bona kuiristino.
“Poste estis Hardman. Ŝajne li certe ne apartenis al la domanaro Armstrong. Mi povis imagi nur, ke eble li amis la francan fraŭlinon. Mi parolis al li pri la ĉarmo de eksterlandaj virinoj, kaj denove mi vidis la atenditan reagon. Larmoj venis en liajn okulojn, sed li ŝajnigis ke tio ŝuldiĝis al la rebrilo de la neĝo.
“Restas S-ino Hubbard. Mi devas diri, ke S-ino Hubbard ludis la plej gravan rolon en la dramo. Estante en la kupeo kun pordo malfermanta al tiu de Ratchett, ŝi estus pli suspektinda ol iu alia. Pro la cirkonstancoj, ŝi ne povus havi alibion. Por ludi ŝian rolon – tiu de tute natura, iom ridinda usona patrino – artistino estis necesa. Sed estis artistino en la familio Armstrong – la patrino de S-ino Armstrong – Linda Arden, la aktorino…”
Li ĉesis. Tiam, per mallaŭta, riĉa, reva voĉo, tute malsimila al tiu uzita dum la tuta vojaĝo, S-ino Hubbard diris:
“Mi ĉiam ŝatis ludi la komediajn rolojn.”
Ŝi daŭrigis reve: “Tiu erareto pri la spongo-saketo estis iom stulta. Tio montras, ke oni devas ĉiam bone provludi. Ni provis ĝin dum la vojaĝo el Parizo – mi supoizas ke tiutempe mi estis en parnumera loko.”
Ŝi iomete ŝanĝis sian pozicion kaj rekte rigardis Poirot.
“Vi scias ĉion pri ĝi, S-ro Poirot. Vi estas mirinde lerta viro. Sed eĉ vi ne tute povas imagi kiel estis en tiu terura tago en New York. Mi estis freneza pro malĝojo – tia ankaŭ estis la servistaro – kaj Kolonelo Arbuthnot ankaŭ ĉeestis. Li estis la plej bona amiko de John Armstrong.”
“Li savis mian vivon dum la milito,” diris Arbuthnot.
“Ni decidis en tiu momento – eble ni estis frenezaj – ke la mortpuno, kiun Cassetti sukcesis eviti, devas trafi lin. Estis dek du el ni – aŭ pli bone dek unu, ĉar la patro de Susanne estis en Francujo. Unue ni intencis loti inter ni por eltrovi kiu faru ĝin, sed fine ni decidis pri la nuna metodo. La ŝoforo, Antonio, proponis ĝin. Mary poste prizorgis la detalojn kun Hector MacQueen. Li ĉiam amegis Sonia – mian filinon – kaj estis li, kiu klarigis kiel la mono de Cassetti helpis al li eviti la punon.
“Ni bezonis longan tempon por perfektigi nian planon. Ni bezonis unue trovi Ratchett. Hardman fine sukcesis. Tiam ni provis aranĝi, ke li dungu Masterman kaj Hector – aŭ almenaŭ unu el ili. Nu, ni aranĝis tion. Poste, ni priparolis la aferon kun la patro de Susanne. Kolonelo Arbuthnot tre deziris, ke estu dek du el ni; li ŝajnis pensi, ke tiu pli laŭleĝigis la aranĝon. Li ne multe ŝatis la ideon pri la mortpikado, sed li konsentis ke tiu solvus multajn malfacilaĵojn. La patro de Susanne konsentis. Susanne estis lia sola filino. De Hector, ni sciis, ke iam Ratchett revenos el la Oriento per la Orienta Ekspreso. Ĉar Pierre Michel deĵoras en tiu trajno, jen okazo ne maltrafota. Krome, tiumaniere ni ne riskus kulpigi eksterulojn.
“La edzo de mia filino sciis pri la afero, kompreneble, kaj li insistis veni kun ŝi. Hector tiel aranĝis la aferon, ke Ratchett elektis por veturi tagon en kiu Michel deĵoras. Ni intencis rezervi ĉiun kupeon en la Istanbul-Calais vagono, sed malfeliĉe estis unu kupeo, kiun ni ne sukcesis rezervi. Ĝi estis rezervita antaŭ longa tempo por direktoro de la Kompanio. S-ro Harris, kompreneble, estis mito. Sed certe estus ĝene havi fremdan personon en la kupeo de Hector. Kaj tiam, lastmomente, vi venis…”
Ŝi ĉesis paroli.
“Nu,” ŝi diris, “vi nun scias ĉion, S-ro Poirot. Kion vi intencas fari pri ĝi? Se oni devas malkaŝi ĉion, ĉu vi ne povas kulpigi min kaj nur min? Volonte mi estus pikinta tiun viron dek du fojojn. Ne estis nur, ke li respondecis pri la morto de mia filino kaj ŝia infano, kaj tiu de alia infano kiu povus esti nun viva kaj feliĉa. Estis pli ol tio. Estis aliaj infanoj ŝtelitaj antaŭ ol Daisy – povus esti aliaj estonte. La popolo jam kondamnis lin; ni nur plenumis la juĝon. Sed ne estas necese, ke ĉi tiuj aliaj ankaŭ suferu. Ĉi tiuj bonaj fidelaj amikoj – kaj kompatinda Michel – kaj Mary kaj Kolonelo Arbuthnot – ili amas unu la alian.”
Ŝia voĉo estis mirinda en tiu homplena loko – tiu malalta, emocia, korŝira voĉo, kiu vibrigis ofte aŭdantaron en New York.
Poirot rigardis sian amikon.
“Vi estas direktoro de la Kompanio, S-ro Bouc,” li diris. “Kion vi opinias?”
S-ro Bouc tusetis. “Laŭ mia opinio, S-ro Poirot,” li diris, “la unua teorio kiun vi proponis estis ĝusta – tute certe. Mi proponas, ke ni donu tiun solvon al la jugoslavaj policanoj, kiam ili alvenos. Ĉu vi konsentas, Doktoro?”
“Certe mi konsentas,” diris D-ro Constantine. “Rilate al la medicina atesto, mi pensas ke mi faris unu du sugestojn, kiuj estis fantaziaj.”
“Do,” diris Poirot, “metinte mian solvon antaŭ vi, mi havas la honoron forlasi la aferon…”