Выбрать главу

Ĉu vi, kiu sindone akompanadas paĉjon, ne povus ion informi pri Zelia kaj miaj infanoj? Mi arde atendas la momenton reveni hejmen, por ilin helpi. Ho! la sama grandega resopiro vundas kiel mian, tiel ja iliajn kor- ojn! Kiel kruele eble suferas mia mafeliĉa edzino pro ĉi tiu disiĝo!

Mia patrino apenaŭ montris malgajan rideton kaj respondis:

Mi de tempo al tempo vizitas miajn genepojn. Ili fartas bone.

Kaj meditinte kelkajn momentojn, ŝi emfaze diris:

Ne maltrankviliĝu rilate al la problemo pri helpo al via familio. Antaŭ ĉio preparu vin, por ke ni plene sukcesu; certajn demandojn ni devas, per la penso, kon- fidi al la Sinjoro, antaŭ ol peni trovi ilian solvon.

Mi volis insisti pri la afero, por ĉerpi detalojn, sed mia patrino delikate detenis sin reveni al ĝi. La kon- versacio ankoraŭ longe daŭris, envolvante min en plej dolĉan konsolon. Post kelka tempo ŝi min adiaŭis. Sci- vola informiĝi, kiel ŝi ĝis tiam vivas, mi petis permeson ŝin akompani. Ŝi min ame karesis kaj diris:

Ne venu, mia filo. Oni min urĝe atendas en la Ministerio de Komunikado, en kies transformaj kabinetoj mi estos provizita per emanaĵaj rimedoj por mia reveno. Cetere mi ankoraŭ devas vidiĝi kun la ministro Celio, por danki lin pro la plezuriga okazo de ĉi tiu vizito.

Kaj lasante post si en mia animo longedaŭran im- preson de feliĉo, ŝi kisis min kaj foriris.

XVII

EN LA HEJMO DE LIZIO

Nemulte da tagoj pasis post la neatendita vizito de mia patrino, kiam jen Lizio venis kun invito, ke mi akom- panu lin al la ministro Klarenco. Mirante tian alvokon, mi iris kun li.

Ĝentile akceptite de la nobla bonfaranto, mi plej plezure atendis liajn ordonojn.

Mia amiko — li afable diris —, de hodiaŭ vi est- as rajtigita fari observojn en niaj laborfakoj, escepte de la ministerioj kun supera karaktero. Henriko de Luna, en la lasta semajno, deklaris finita vian kuracadon, kaj estas do juste, ke vi nun uzu la tempon observante kaj lernante.

Mi direktis rigardon al Lizio, al tiu frato, kiu tiam certe partoprenis en mia neesprimebla feliĉo. La fleg- isto, forte ĝojante, reciprokis mian rigardon. Mi apenaŭ ne krevis de ĝojo. Tio estos la komenco de nova vivo. Mi do iel povos labori, enirante en lernejojn malsamajn, ol la surteraj. Klarenco, kiu laŭŝajne rimarkis mian ne- vortigeblan feliĉon, diris:

Ĉar vi jam ne bezonas restadi en hospitalo, mi tial atente ekzamenos vian eblan lokumon en nova medio. Mi demandos iun el niaj instituicioj...

Sed Lizio interrompis lin, dirante:

Se eble, mi plezure akceptus lin en nian hejmon dum lia observostadio; tie mia patrino zorgus pri li, kiel pri sia propra filo.

En raviteco mi fikse ekrigardis la vizitiston. Ankaŭ Klarenco turnis al li aproban rigardon kaj diris:

Tre bone, Lizio! Jesuo ĉiam ĝojas kun ni, kiam ni akceptas amikon en la koron.

Mi ĉirkaŭbrakis la komplezeman flegiston, ne pov- ante esprimi mian dankon. Ĝojo nin iafoje mutigas.

Prenu ĉi tiun dokumenton — diris la ĝentila mi- nistro de Helpo, donante al mi kajereton —; kun ĝi vi povos eniri en la Ministeriojn de Regenerado, de Helpo, de Komunikado kaj de Klarigo, dum unu jaro. Post tiu tempo ni vidos, kio estos farebla rilate viajn dezirojn. Instruiĝu, mia kara. Ne perdu eĉ minuton. La tempo inter du enkarnaj provoj devas esti bone profitata.

Lizio oferis al mi la brakon, kaj mi, kun plej viva plezuro en la animo, foriris kun li.

Post kelke da minutoj ni venis al la pordo de gracia domo, ĉirkaŭita de multekolora ĝardeno.

Jen, ĉi tie — diris la ĝentila kamarado.

Kaj per karesa tono li aldonis:

Nia hejmo en "Nia Hejmo"...

Ĉe la milda vibrado de la sonorileto en la interno ekaperis ĉe la pordo simpatia matrono.

Patrino, patrino! — ekkriis la flegisto, min gaje prezentante. — Ĉi tio estas tiu frato, kiun mi promesis venigi al vi.

Estu bone veninta, amiko! — digne diris la si- njorino. — Ĉi tiu domo apartenas al vi.

Kaj brakumante min:

Mi eksciis, ke via patrineto ne vivas ĉi tie; vi do havas en mi fratinon-patrinon.

Mi ne sciis, kiel ilin danki pro tia komplezema gast- igo. Mi jam estis dironta kelke da frazoj, por elmontri mian emocion kaj dankon, sed la nobla matrono, rimark- inde bonhumora, antaŭvenis, divenante mian penson:

Estas malpermesite al vi paroli pri ia danko. Ne faru tion. Vi devigus min subite rememori multajn konvenciajn frazojn de la Tero...

Ni ĉiuj ekridis kaj mi diris kortuŝita:

La Sinjoro esprimu mian dankon al vi ĉiuj per pluaj benoj de ĝojo kaj paco.

Ni eniris. Simpla kaj alloga atmosfero. Mebloj tre similaj al tiuj de la Tero; objektoj, entute, nur iomete diferencaj je tiuj ordinaraj. Bildoj kun superbela spirita karaktero. Piano kun rimarkindaj proporcioj, sur kiu staris granda harpo kun altastilaj kaj delikataj formoj. Rimarkinte mian atenton, Lizio ŝerce diris:

Kiel vi vidas, vi trans la tombo ankoraŭ ne trov- is la anĝelojn-harpistojn; jen tamen harpo, atendanta nin mem.

Ho, Lizio — milde intermetis lia patrino —, ne spritu! Ĉu vi ne memoras, kiel la Ministerio de Dia Unu- igo akceptis oficistojn de la Ministerio de Altigo en la pasinta jaro, kiam venis ĉi tien kelke da delegitoj el Harmonio?

Jes, panjo, sed mi intencas diri nenion alian, ol tion, ke la harpistoj ja ekzistas, kaj ke ni devas krei al ni spiritan aŭdadon, por ilin aŭdi, klopodante en la lernado de la Diaj aferoj.

Post la konvenciaj vortoj de prezentado, per kiuj mi informis, de kie mi venis, mi eksciis, ke la familio de Lizio vivis en malnova urbo de la Ŝtato Rio de Janeiro; plie, ke lia patrino estas nomata Laŭra kaj en la domo loĝis ankaŭ du liaj fratinoj, Jolanda kaj Jehudit.

Oni tie enspiris la aromon de dolĉa kaj reanimanta intimeco. Mian ĝojon, mian senmezuran ĝojon mi ne povis kaŝi. Tiu unua kontakto kun la hejma organizo en la kolonio min ravis. Tiu gastigado, tiel plena de karesemo, vibrigis mian spiriton per profunda emocio.

Ĉe la bombardado de miaj demandoj, Jolanda montr- is al mi mirindajn librojn. Rimarkinte mian interesiĝon pri tiu afero, la domestrino atentigis:

Koncerne al literaturo, ni havas en "Nia Hejmo" grandegan superecon antaŭ la teranoj, nome, ke la fi- verkistoj, tiuj, kiuj amas la animvenenon, estas tuj kon- dukataj en la mallumajn partojn de la Ombrejo. Ĉi tie sin teni ili ne povas, eĉ ne en la Ministerio de Regenerado, tiel longe, kiel ili persistas en tia stato de la animo.

Mi ne povis min deteni de rideto kaj observis plu la belegajn fotografaĵojn sur la paĝoj antaŭ miaj okuloj.

Poste Lizio vokis min, por vidi kelkajn partojn de la domo; pli longe mi restis en la banĉambro, kies in- teresaj instalaĵoj min miregigis. Ĉio simpla, sed kom- forta.

Ankoraŭ posedis min tiu miro, kiam sinjorino Laŭra invitis nin al la preĝado.

Ni sidiĝis, silentaj, ĉirkaŭ granda tablo.

Granda televidilo estis ŝaltita kaj jen aŭdiĝis milda muzikaĵo. Tio estis la laŭdo al Dio en la krepuska mo- mento. Sur la fono ekaperis tiu sama ĉarmega bildo de la Guberniestrejo, kiun mi, en la hospitala kvartalo, ĉiun vesperiĝon ne laciĝis rigardadi. Sed en tiu momento mi sentis min posedita de profunda mistera ĝojo. Kaj vidante la bluan koron, malproksime desegnitan, mi sent- is, ke mia animo genuiĝas en la interna templo, ekster si de raviteco kaj danko.

XVIII

AMO, NUTRAĴO DE LA ANIMOJ

Post la preĝo la domestrino vokis min al la tablo kaj donis revigligan buljonon kaj aromajn fruktojn, kiuj ŝajnis prefere koncentraĵoj el bongustegaj fluidaĵoj. Tre- ege surprizite, mi aŭdis sinjorinon Laŭra sprite rimarki:

Vere, niaj manĝoj, ĉi tie, estas multe pli agrabl- aj, ol sur la Tero. Kelkaj familioj en "Nia Hejmo" ilin preskaŭ tute ne bezonas, sed en la fakoj de la Ministerio de Helpo ni ne povas malhavi la fluidecajn koncentr- aĵojn pro la pezaj laboroj, kiujn trudas la cirkonstancoj. Ni konsumas multe da energio. Estas necese renovigi provizojn da fortoj.

Sed tio — intermetis unu el la junulinoj — ne signifas, ke ni solaj, la oficistoj de Helpo kaj de Rege- nerado, ĉiam dependas de nutraĵoj. Ĉiuj ministerioj, an- kaŭ tiu de Dia Unuigo, ilin ja bezonas: nur la substanca formo estas alia en ĉiu loko. En Komunikado kaj en Klarigo estas konsumata grandega kvanto da fruktoj. En Altigo la konsumo de sukoj kaj koncentraĵoj estas ne malgranda; kaj en Dia Unuigo la demando de nutr- ado atingas neimageblan amplekson.