Выбрать главу

Mia demandanta rigardo sin turnadis jen al Lizio, jen al sinjorino Laŭra, en la sopirego je tujaj klarigoj. Ĉiuj ridetis mian tute naturan konfuzitecon, sed la patr- ino de Lizio decidis kontentigi miajn dezirojn, klarigante:

Nia frato kredeble ankoraŭ ne scias, ke la plej fortika subtenilo de la kreitoj estas ja amo. De tempo al tempo venas al "Nia Hejmo" grandaj komisionoj el instruistoj, kiuj donas lecionojn pri la spirita nutrado. Ĉiu nutrometodo, en la pluraj sferoj de la vivo, esence baziĝas sur amo. Fizika nutraĵo, ankaŭ ĉi tie, estas ĝustadire nura demando de materieco pasema, simila al tiu de la teraj veturiloj, kiuj ja bezonas la kunhelpon de la graso kaj oleo. La animo nutras sin nur per amo. Ju pli alte ni leviĝos en la evolua kadro de la Kreitaĵaro, des pli profunde ni konos ĉi tiun veron. Ĉu ne ŝajnas al vi, ke la Dia Amo estas la nutraĵo de la Universo?

Ĉi tiuj klarigoj min treege ravis. Rimarkinte mian efektivan ĝojon, Lizio sin intermetis, aldonante:

Ĉio ekvilibriĝas en la senlima amo de Dio; ju pli evoluinta la estaĵo, des pli delikata la nutrado. Vermo, en la subgrundo, sin nutras ekskluzive per tero. Bruto ĉerpas el vegetaĵo la substancojn por sia vivtenado, same kiel infano suĉas la patrinan mamon. Homo deŝiras frukton de vegetaĵo, preparas ĝin laŭ sia propra gusto kaj ĝin manĝas ĉe la hejma tablo. Ni, elkarnuloj, be- zonas substancojn sukriĉajn, konformajn al nia fluideca konstruo, kaj la procedo estas ĉiam pli rafinita, laŭgrade kiel la individuo plialtiĝas.

Sed ni ne forgesu la aferon de la veturiloj — aldiris sinjorino Laŭra —, ĉar, en la fundo, vermo, bruto, homo kaj ni mem, ĉiuj dependas absolute de amo. Ni ĉiuj moviĝas en ĝi, kaj sen ĝi ni ekziston ne havus.

Mireginde! — mi diris kortuŝita.

Ĉu vi ne memoras la evangelian instruon "amu unu alian"? — afable diris la patrino de Lizio. — Jesuo rekomendis ĉi tiun principon, celante ne sole karitajn farojn, per kiuj ni pli aŭ malpli frue lernos, ke la plen- umado de bono estas ja elementa devo. Li konsilis al ni ankaŭ nutri nin reciproke per frateco kaj simpatio. La enkarna homo iam ekscios, ke amika konversacio, karesema ago, reciprokaj bonvoleco kaj konfido, la lumo de interkompreniĝo, frata interesiĝo de unu pri alia — kondutnormoj nature diktitaj de la profunda amo — est­as kernecaj nutraĵoj por la vivo en ties esenco mem. Reenkarniĝinte sur la Tero, ni spertas grandajn limig- ojn, sed reveninte ĉi tien, ni konstatas, ke la stabileco de ĝojo estas demando de pure spirita nutraĵo. Hejmoj, vilaĝoj, urboj kaj nacioj naskiĝas laŭ similaj normoj.

Mi instinkte rememoris la teoriojn pri la sekso, vaste diskonigitajn en la mondo; sed, eble divenante miajn pensojn, sinjorino Laŭra diris:

Neniu pensu, ke ĉi tiu fenomeno estas io nur seksa. La sekso estas sankta manifestiĝo de tiu universa Dia amo, sed ja nenio alia, ol aparta esprimo de la ne- elĉerpebla fonto. Ĉe pli spiritenaturaj geedzoj, karesemo kaj konfido, reciprokaj sindoneco kaj komprenemo star- as multe super la fizika kuniĝo, kiu ĉe tiaj estas simple pasema akto. La magneta interŝanĝo estas la faktoro, kiu donas la ritmon necesan al la montriĝo de harmonio. Por nutri la feliĉon, sufiĉas la apudesto, iafoje nur inter- komprenemo.

Profitante la paŭzon, Jehudit aldonis:

Ni lernas en "Nia Hejmo", ke la surtera vivo fundamentas sian internan ekvilibron sur amo, sed la plej multaj homoj tion ne rimarkas. Animoj ĝemelaj, animoj frataj, animoj parencaj formas multenombrajn parojn kaj grupojn. Kuniĝante unu kun alia, sin reci- proke helpante, ili starigas ekvilibron laŭ la plano de elaĉeto de eraroj; sed, ĉe neekzisto de kunulo, la homo malpli fortanima ordinare falas en la vojo.

Kiel vi vidas, mia amiko — ĝoje aldiris Lizio —, ankaŭ en ĉi tiu okazo estas rememorinda la Evangelio de la Kristo: "Ne per pano sole vivas homo"

Sed antaŭ ol estis faritaj pluaj konsideroj, oni forte sonorigis ĉe la pordo. La flegisto leviĝis por ĝin mal- fermi. En la ĉambron eniris du bonsocietaj junuloj.

Jen estas — diris Lizio, ĝentile turnante sin al mi — niaj fratoj Polidoro kaj Estacio, miaj kolegoj ĉe la Ministerio de Klarigo.

Salutoj, ĉirkaubrakoj, ĝojo.

Post kelke da momentoj sinjorino Laŭra ridetante

diris:

Hodiaŭ vi ĉiuj multe laboris, utile uzis la tagon. Ne difektu pro mi la aman parton de via programo. Ne forgesu la ekskurson al la Kampo de Muziko.

(,) Mateo, 4:4; Luko, 4:4. — La Trad.

Rimarkinte la maltrankvilecon de Lizio, lia patrino instige diris:

Iru, mia filo, ne atendigu Lascinian tiel longe. Nia frato restos apud mi, ĝis li povos akompani vin al tiuj amuzoj.

Ne ĝenu vin pro mi — mi instinkte diris.

Sed sinjorino Laŭra ĝentile ridetis kaj rediris:

Mi ankoraŭ hodiaŭ ne povos dividi kun vi la ĝoj- ojn de la Kampo. Gastas en nia domo mia resaniĝanta nepino, antaŭ nemulte da tagoj reveninta de la Tero.

Ĉiuj gaje eliris. Ferminte la pordon, la mastrino sin turnis al mi kaj klarigis kun rideto:

Ili iras, por serĉi al si tiun nutraĵon, pri kiu ni parolis. La amligiloj estas ĉi tie pli belaj kaj pli for- tikaj. Amo, mia amiko, estas la Dia pano de la animoj, la ĉiela nutraĵo de la koroj.

XIX

LA ELKARNIĜINTA JUNULINO

Ĉu via nepino ne venas al la tablo por la komuna manĝado? — mi demandis la domestrinon, provante est- igi pli intiman konversacion.

Ŝi manĝas ankoraŭ sola — respondis sinjorino Laŭra —; tiu malsaĝulineto ankoraŭ estas nervekscitita, senkuraĝa. Ĉi tie ni allasas al la tablo neniun, kiu el- montras menskonfuzon aŭ ĉagrenon. Neŭrastenio kaj maltrankvilo elĵetas pezajn kaj venenajn emanaĵojn, kiuj aŭtomate miksiĝas kun la nutraĵoj. Mia nepino restad- is en la Ombrejo dek kvin tagojn en stato duondorma, helpate de ni. Si devus iri en iun hospitalan pavilonon, sed ŝi tamen venis sub mian personan zorgadon.

Mi manifestis la deziron viziti la ĵusvenintinon el la Tero. Estus ja tre interese aŭdi ŝin. Jam de kiel longe mi ne ricevis rektajn sciigojn pri nia surplaneda vivo!

Mi ne bezonis insisti ĉe sinjorino Laŭra pri tiu mia

deziro.

Ni direktis nin al komforta, tre granda ĉambro. Tre pala junulino ripozis en oportuna brakseĝo. Ekvidinte min, ŝi forte surpriziĝis.

Ĉi tiu amiko, Eloiza — klarigis la patrino de Li- zio, montrante al mi —, estas unu frato nia, antaŭ ne- longe reveninta el la fizika sfero.

La junulino scivole min fikse ekrigardis, kvankam ŝiaj okuloj, apenaŭ videblaj super malhelaj arkoj, es- primis grandan penon por koncentrigi sian atenton. Si salutis min, apenaŭ montrante facilan rideton, kaj mi reciproke konigis al ŝi mian memecon.

Vi certe estas laca — mi rimarkis.

Sed antaŭ ol ŝi ion rediris, sinjorino Laŭra antaŭ- venis, celante ŝparigi al ŝi penojn tro malfacilajn por la junulino.

Eloiza ankoraŭ estas maltrankvila, afliktita. Tio estas parte pravigebla. La tuberkulozo longe daŭris kaj restigis ĉe ŝi profundajn postesignojn; oni tamen en ĉia okazo devas havi optimismon kaj bravecon.

Mi tiam vidis la junulinon malfermegi siajn karbo- nigrajn okulojn, kvazaŭ penante reteni la ploron, sed vane. Ŝia torako komencis forte ondadi, kaj, alpremante naztukon al la vizaĝo, ŝi ne sukcesis sufoki la angorajn plorsingultojn.

Malsaĝulineto! — diris la kormilda sinjorino, ŝin brakumante. — Vi ja devas kontraŭ tio reagi. Tiuj im- presoj estas nenio alia, ol la rezultato de neperfekta religia edukado. Vi scias, ke via patrino ne malfruos kaj ke vi ne povas kalkuli je la fideleco de via fianĉo: li tute ne estas preparita al tio, ke li oferus al vi sin- ceran spiritan sindonon sur la Tero. Li staras ankoraŭ tre malproksime de la superega spirito de la amo pura. Li kredeble edziĝos kun alia virino, kaj vi devas alkon- formiĝi al ĉi tiu konvinko. Cetere ne estus juste postuli lian tujan venon.