Patrinece ridetante, sinjorino Laŭra aldonis:
Ni supozu, ke li tuj venus, perfortante la leĝon. Ĉu via sufero ne estus pli dolora? Ĉu vi ne pagus kare por via kunklopodado en ĉi tiu rilato? Ne mankos al vi afablaj amikoj kaj frata helpo, por ke ĉi tie al vi fariĝu hejme. Kaj, se vi efektive amas tiun junulon, vi devas do serĉi al vi harmonion, por poste al li bonfari. Krom tio via patrino baldaŭ venos.
La abundaj larmoj de la junulino min kortuŝis. Mi penis ŝanĝi la temon de la konversacio, por liberigi ŝin el tia atako de la nervoj.
De kie vi venis, Eloiza? — mi demandis.
Ankaŭ la patrino de Lizio, nun silenta, laŭŝajne de- ziris vidi ŝin senĝeniĝi.
Post longaj momentoj, en kiuj ŝi viŝis al si la larm- plenajn okulojn, la junulino respondis:
De Rio de Ĵanejro.
Nu, ne ploru — mi rediris. — Vi estas tre fe- liĉa. Vi elkarniĝis antaŭ nemulte da tagoj, troviĝas kune kun viaj parencoj kaj ne renkontis ventegojn sur la granda vojo...
Ŝi ŝajnis revigliĝi kaj pli trankvila parolis:
Vi ne povas prezenti al vi, kiom multe mi longe suferas. Ok monatoj de batalado kontraŭ la tuberkulozo, malgraŭ la kuracado... La ĉagreno, ke mi infektis mian kareseman patrinon... Krom tio, estas neesprimeble, kion pro mi suferis mia kompatinda fianĉo...
Pa, pa, ne diru tion — ridetante rimarkis sinjor- ino Laŭra. — Sur la Tero ni ĉiam havas la iluzion, ke ne ekzistas doloro pli granda, ol nia propra. Simpla blindeco: milionoj da homoj baraktas en situacioj ĝusta- sence kruelaj, kompare kun niaj provoj.
Sed, avineto, Arnaldo restis senkonsola, en mal- espero. Ĉio ĉi estas pripensinda — ŝi emfaze diris ne- kontenta.
Kaj ĉu vi sincere kredas tian impreson? — de- mandis la matrono per ama tono. — Plurajn fojojn, en la daŭro de via malsaneco, mi observadis vian eksfianĉ- on. Estis tute nature, ke li tiel profunde kortuŝiĝis, vid- ante vian korpon reduktita al iaj ĉifonaĵoj; li tamen ne estas preparita por kompreni iun senton puran. Li tre rapide konsoliĝos. Amo ĉiela estas io, kion ne havus ĉia ajn homa estaĵo. Konservu do vian optimismon. Vi ja povos lin ofte helpadi, sed, koncerne geedziĝon, kiam vi kune kun ni povos viziti terajn regionojn, vi lin trov- os jam edziĝinta kun alia virino.
Mirante mem tion ĵus diritan, mi rimarkis la do- loran surpriziĝon de Eloiza. La resaniĝanta junulino ne sciis, kiel sin teni antaŭ la flegmo kaj saĝeco de sia avino.
Ĉu tio estas ebla?
Rio de Ĵanejro: nomo de la ĉefurbo kaj ankaŭ de unu el la ŝ tatoj de Brazilo. Ordinare oni komprenas sub ĉ i tiu nomo la ĉefurbon. — La Trad.
La patrino de Lizio prenis ekstreme afablan mienon
kaj diris:
Ne estu obstina kaj ne volu nei mian parolon.
Rimarkinte, ke la malsanulino ŝajnis preni teniĝon,
kvazaŭ ŝi dezirus pruvojn, sinjorino Laŭra tre dolĉe insistis:
Ĉu vi ne memoras pri Maria de Luz, via kolegino, kiu ĉiudimanĉe alportis al vi florojn? Nu, eksciu do: kiam la kuracisto konfidence komunikis, ke via materia korpo ne povos revigliĝi, Arnaldo, kvankam profunde ĉagrenita, komencis envolvi ŝin en mensajn vibrojn ali- ajn, ol la ĝistiamaj. Nun, kiam vi ĉi tie troviĝas, liaj novaj decidoj ne longe prokrastiĝos.
Fi, kiel abomene, avineto!
Kial "abomene"? Vi ja devas kutimi konsideri la aliulajn bezonojn. Via fianĉo estas nenia eksterordi- nara homo, ankoraŭ ne atentas la superegajn belaĵojn de la spirita amo. Vi ne povas ĉe li okazigi ian miraklon, kiel ajn kore vi lin amas. La eltrovo de si mem estas aparta afero de ĉiu. Arnaldo post kelka tempo ekkonos la belecon de via idealismo; en la nuna momento estas necese lasi lin al la provoj, kiujn li devas sperti.
Mi ne rezignacias pri tio! — ekkriis en larmoj la junulino. — Ĝuste Maria de Luz, tiu amikino, kiun mi ĉiam opiniis plej fidela...
Sinjorino Laŭra ridetis kaj prudente parolis:
Ĉu tamen ne estus ja pli agrable konfidi lin al la zorgado de iu parenca animo? Maria de Luz ĉiam est- os via spirita amikino, dum ia alia virino eble, post kelke da jaroj, malfaciligus al vi la eniron en lian koron.
Ĉio ĉi min ekstreme mirigis. Eloiza dronis en larm- oj. La bonkora sinjorino rimarkis mian maltrankvilecon, kaj, eble por orienti ne nur sian nepinon, sed ankaŭ min, saĝe klarigis:
Mi scias la kaŭzon de via ploro, infano: viaj larmoj fontas el la senkultura grundo de nia miljara egoismo, de la obstina vantamo homa. Tamen la avineto tiel parolas, ne por vundi, sed por veki vin.
Dum Eloiza ploradis, la patrino de Lizio, konsider- ante, ke la malsanulino bezonas ripozon, invitis min re- turne en la konversaciejon.
Kiam ni sidis, ŝi parolis konfidence:
— Mia nepino alvenis ĉi tien lacekonsumita. Si tro forte implikis sian koron en la reto de memamo. Laŭ severa normo ŝia loko estus iu ĉambro en unu el niaj hospitaloj; tamen la asistanto Kocejro tro vis pli bone lokumi ŝin apud nia karesemo. Cetere tio al mi tre plaĉ- as, ĉar mia kara Tereza, ŝia patrino, estas baldaŭ ven- onta. Iom da pacienco, kaj ni trafos la ĝustan solvon. Demando pri tempo kaj trankvileco.
XX
KIO ESTAS HEJMO
Dezirante ĉerpi edukajn elementojn, fluantajn mem el la parolo de sinjorino Laŭra, mi scivole demandis:
Ĉu vi, krom tiom da devoj, havas ankoraŭ aliajn taskojn eksterhejme?
Jes; ni vivas en urbo de transiĝo, tamen la celoj de la kolonio estas laboro kaj lernado. Ĉi tie la inaj animoj prenas sur sin multe da devoj, preparante sin por reveni al la Tero aŭ por supreniri al pli altaj sferoj.
Sed, ĉu la hejma organizado en "Nia Hejmo" estas tia sama kiel sur la Tero?
Mia kunparolantino faris multesignifan mienon kaj respondis:
Pli bone, tio estas la surtera hejmo, kiu jam longe penas kopii nian hejmsistemon; tamen la tieaj edzoj kaj edzinoj, krom tre malmutaj, ankoraŭ sarkadas la grun- don de la sentoj, invaditan de la amaraj herbaĉoj de la persona vantamo kaj loĝatan de la monstroj de ĵaluzo kaj egoismo. Kiam mi laste revenis de la Tero, mi kun- portis, kiel kompreneble, profundajn iluziojn; sed ĝuste en tiu mia krizo de vundita fiero mi estis kondukita aŭdi grandan instruiston, en la Ministerio de Klarigo. De tiu tago, nova fluo da ideoj penetris en mian spiriton.
Ĉu vi ne povus diri al mi ion pri tiuj lecionoj? — mi demandis, interesita.
Tiu instruisto, tre kompetenta en Matematiko — ŝi daŭrigis —, igis nin senti, ke hejmo estas kvazaŭ ia orta angulo en la sistemo de la evoluado al Dio. La latero vertikala estas la virina sento, envolvita en la inspiroj, kreantaj la vivon; la latero horizontala esta la vira sento, en senĉesa aktiveco sur la kampo de la komuna progresado; la hejmo estas la sankta vertico, kie viro kaj virino renkontas unu la duan por la nepre necesa interkompreno: ĝi estas templo, kie la homoj dev- as sin interligi pli bone spirite, ol korpe.
"Hodiaŭ, sur la Tero, granda nombro da homoj, studantaj la sociajn demandojn, proponas plurajn rimed- ojn kaj aŭdigas sian voĉon por la reboniĝo de la hejma vivado. Iuj el ili eĉ asertas, ke la sistemo de la homa familio minacas disfali. Gravas tamen atenti, ke hejmo estas valorega konkero, kiun la homoj paŝo post paŝo konkretigas. Kie, sur la Tero, la vera hejma konstruo, fundamentita sur perfekta harmonio, kun juste inter- dividitaj rajtoj kaj devoj? La plimulto de la surteraj geedzoj pasigas la sanktajn horojn de la tago nutrante reciprokan indiferentecon aŭ sovaĝan egoismon. Kiam la edzo sin tenas trankvila, la edzino ŝajnas afliktegita; kiam la edzino humile silentas, la edzo tiranas. Nek la edzino estas preta kuraĝigi la edzon laŭ la horizontala linio de liaj materiaj laboroj, nek la edzo decidiĝas sekvi ŝin en la dia flugado de kordolĉeco kaj sento, direkte al la superaj sferoj de la Kreitaĵaro. En la societo ili hipokritas, kaj en la intima vivo unu faras mensajn vo- jaĝojn malproksimen, kiam la alia pritraktas sian propr- an oficon. Se la edzino parolas pri siaj infanoj, la edzo vagadas tra siaj negocoj; se li rakontas pri ia malfacil- aĵo en la lin koncernanta laboro, ŝia menso flugas al la metiejo de la modistino. Kompreneble, ke en tiaj cir- konstancoj la Dia angulo estas misdesegnita. Du diverĝ- aj linioj vane penas formi la idealan verticon, kiu pre- zentus ŝtupon de la grandioza ŝtuparo de la vivo eterna."