Ĉi tiuj paroloj min profunde penetris; treege im- presita de ili, mi rimarkis:
Sinjorino Laŭra, ĉi tiuj sciigoj kreas tutan mond- on da novaj pensoj. Ha, se ĉion ĉi ni konus sur la Tero!
Ĝi estas demando pri sperto, mia amiko — rediris la respektinda sinjorino —; viro kaj virino lernos tra suferado kaj batalado. En la nuna momento tre mal- multajn scias, ke hejmo estas esence Dia organismo, kaj en ĝia interno oni devas vivi per la tuta koro, per la tuta animo. En la tempo, kiam la ordinaraj homoj tra- iras la florantan ĝardenon de gefianĉeco, ili uzas la plej efikajn rimedojn por esti duope; tial oni diras, ke ĉiuj estaĵoj estas belaj, kiam vere amantaj. Temo eĉ plej banala fariĝas aparte ĉarma en plej frivolaj babiladoj. Viro kaj virino tie montriĝas en la tuta pleneco de sia plej nobla potenco; sed, apenaŭ ili ricevis la geedziĝan benon kaj eliris el la iluzia vualo de la deziro, jen la plimulto falas en la brakojn de la malnovaj monstroj, kiuj tiranas korojn. Fariĝas neniaj kompromisoj. Ne ekzistas toleremo kaj, iafoje, eĉ ne frateco. Kaj kiam la geedzoj perdas sian kamaradecon kaj la plezuron kon- versacii, jen estingiĝas la luma beleco de amo. Post tiu momento tiuj pli bone edukitaj sin reciproke respektas, tiuj pli krudaj apenaŭ digestas unu la duan. Ili neniel interkompreniĝas. Demandoj kaj respondoj estas for- mulataj per iaj sekaj vortetoj. Kiel ajn forte kuniĝas la korpoj, tamen vivas la mensoj malkune, irante vojojn en kontraŭaj direktoj.
Ĉio ĉi estas pura vero! — mi diris kortuŝita.
Sed kion fari, mia amiko? — daŭrigis la bon- kora sinjorino. — En la nuna evolucia fazo de la Tero ekzistas en la karnaj rondoj tre maloftaj ligiĝoj de anim- oj ĝemelaj, malmultaj geedziĝoj de animoj frataj aŭ samsentaj, kaj frakase grandega elcento da ligiĝoj, di- finitaj por elaĉetado de kulpoj. La plej multaj homparoj estas efektivaj punlaboruloj en katenoj.
Por religi la fadenon de la konsideroj, elvokitaj de mia komenca demando, la patrino de Lizio parolis plue:
La inaj animoj ne povas ĉi tie restadi senfaraj. Ĉiu el ili devas ja lerni esti patrino, edzino, misiulino, fratino. La tasko de virino en la hejmo ne povas limigi sin je iaj kelke da larmoj de senutila kompato kaj multe da servutaj jaroj. Estas evidente, ke la nuntempa mov- ado de la ardega feminismo estas abomeninda agado kontraŭ la veraj apartenaĵoj de la ina spirito. Virino ne povas elpaŝi konkure kun viro en oficejoj kaj kabinet- oj, kie laŭrajta aktiveco estas rezervata al la spirito vira. Sed nia kolonio instruas, ke ekzistas, por virinoj, noblaj servoj eksterhejmaj: prizorgado de malsanuloj, instruado, ŝpinado, informado, servoj postulantaj pacienc- on — ĉiuj ĉi prezentas tre signifajn okupojn. La viro devas lerni alporti en la hejman medion la riĉan frukton de siaj spertoj, kaj la virino devas havigi al la mal- facilaj laboroj de la viro la hejman dolĉecon. En la domo, inspiro; ekster ĝi, aktiveco. Unu ne vivus sen la dua. Kiel teniĝus rivero sen fonto, kaj kiel disverŝiĝus la akvo de fonto sen la fluejo de rivero?
Aŭdinte ĉi tiun demandon, mi ne povis deteni min de rideto.
Post longa paŭzo la patrino de Lizio daŭrigis:
— Kiam la Ministerio de Helpo konfidas infanojn al mia hejmo, miaj servohoroj estas kalkulataj duoble; el tio vi iel povas prezenti al vi la gravecon de la patrina tasko sur la Tero. Kiam tia ne estas la okazo, mi havas miajn konstantajn devojn kiel flegistino, oficante ĉiu- semajne kvardek ok horojn. Ĉiuj laboras en nia domo. Ekster mia resaniĝanta nepino neniu el niaj familianoj troviĝas en regionoj de ripozo. Ok horoj da laborado ĉiu- tage, en la kolektiva intereso, estas programo facila por ĉiu. Mi hontus, se ankaŭ mi mem ĝin ne plenumus.
Mia kunparolantino kelkajn momentojn silentis, kaj dume mi vagis tra senfinaj konsideradoj...
XXI
LA KONVERSACIO DAŬRAS PLU
Nia konversacio, sinjorino Laŭra — mi diris in- teresita —, elvokas sennombrajn demandojn, tial vi par- donu al mi la scivolemon, la trouzon de via pacienco...
Ne parolu tiel — ŝi bonkore rediris —; demandu ĉiam. Mi ne kapablas instrui, tamen ĉiam facile estas informi.
Ni ridis ĉe tiu diro, kaj mi tuj demandis:
Kiel estas rigardata la demando pri la proprum- eco en ĉi tiu kolonio? Ĉu ekzemple ĉi tiu domo aparten- as al vi?
Si ridetis kaj klarigis:
Ĝuste tiel, kiel okazas sur la Tero, la proprumeco ĉi tie estas relativa. Niaj akiroj estas farataj laŭ horoj da laboro. Nia mono en la fundo estas la kuponhoro. Ĉian uzataĵon ni aĉetas per tiuj kuponoj, kiujn ni mem havigas al ni koste de penado kaj sindono. La konstru- aĵoj ĝenerale estas komuna havo, sub la kontrolo de la Guberniestraro; tamen ĉiu spirita familio povas akiri hejmon (en nenia okazo pli ol unu), prezentante tridek mil kuponhorojn, kion oni povas atingi post kelka tempo da servado.
"Nia loĝejo estas akirita per la persista laborado de mia edzo, kiu venis en la spirita sferon longe antaŭ mi. Dek ok jarojn ni troviĝis for unu de la dua kon- cerne la ligilojn fizikajn, sed ĉiam kune dank' al la li- giloj spiritaj. Sed Rikardo ne ripozis. Akceptite en "Nian Hejmon", post kelka tempo da plej forta mens- konfuziteco, li tuj komprenis la neceson de vigla laboro kaj por ni ambaŭ konstruis neston por la estonteco.
"Kiam mi alvenis, ni ekloĝis en la domo, kiun li ja ekstreme zorge aranĝis, kaj nia feliĉo fariĝis ankoraŭ pli granda. De tiam mia edzo donis al mi novajn sciojn. Miaj luktoj, dum mia vidvineco, estis akraj. Ankoraŭ tre juna, kun infanoj nemultejaraj, mi devis fronte ri- gardi al pezaj laboroj. Koste de malfacilaj atestoj mi havigis al la idoj de nia ligiĝo la edukajn ilojn, kiujn mi povis disponi, kaj, jam de iliaj plej fruaj jaroj, al- kutimigis ilin al penigaj laboroj. Mi poste komprenis, ke la malglata surtera ekzistado evitigis al mi la ŝancel- iĝojn kaj angorojn proprajn al la Ombrejo, ĉar ĝi gardis min kontraŭ multaj kaj danĝeraj tentoj. La korpa ŝvito aŭ la nobla okupiĝo, sur la kampoj de honesta agado, estas multevaloraj rimedoj por la altiĝo kaj sindefendo de la animo.
"Denove renkontiĝi kun Rikardo, teksi novan aman neston, estis por mi tio sama, kiel la ĉielo mem. En la daŭro de multe da jaroj ni vivadis senrompe feliĉan vivon, klopodante por nia evoluado, ĉiam pli unuiĝante kaj kunhelpante al la efektiva progresado de niaj fa- milianoj. Kun la kreskado de la tempo Lizio, Jolanda kaj Jehudit alkolektiĝis al ni, kio pliigis nian feliĉon."
Post nelonga paŭzo, dum kiu ŝi laŭŝajne meditis, mia kunparolantino gravamiene daŭrigis:
Sed la tera medio nin atendis. Se la nuneco estis plena de ĝojo, la pasinteco tamen postulis reguligon de kontoj, por ke la estonteco alkonformiĝu al la Leĝo eterna. Ni ne povus ion pagi sur la Tero per kupon- horoj, sed per honesta ŝvito el laborado. Dank' al nia bona volo klariĝis nia vidado rilate la doloran pasint- econ. La leĝo pri la ritmo postulis do nian revenon.
Ĉi tiuj vortoj faris sur mi fortan impreson. Tio est- is la unua fojo, en la kolonio, ke tiel profunde penetris en miajn orelojn la afero pri antaŭaj enkarniĝoj.
Sinjorino Laŭra — mi diris, interrompante ŝin —, bonvolu permesi al mi rimarkon. Pardonu mian sci- volemon, ĉar ĝis nun mi ankoraŭ ne povis ion ekscii pri mia spirita pasinteco. Ĉu mi ne estas libera de la fizik- aj ligiloj? Ĉu mi ja ne transiris la riveron de morto?
Ĉu, ĵus veninte ĉi tien, vi ekmemoris vian pasintecon, aŭ ĉu vi devis atendi la kunhelpon de la tempo?
Mi ĝin atendis — ŝi kun rideto respondis —; antaŭ ĉio oni nepre devas forskui la fizikajn impresojn. La krustoj de la spirita malsupereco estas forte alten- iĝemaj. Estas necesa efektiva ekvilibro de spirito, por ke oni kapablu edifan rememoradon. Ĝenerale ĉiu homo portas kriantajn kulpojn dum la cikloj de sia vivo eterna. Kiu rememoras krimon de li mem faritan, tiu sin or- dinare opinias la plej mizera homo en la Universo; kaj iu, kiu rememoras la krimon, kies viktimo li estis, sin tiel same rigardas kiel malfeliĉan. Sekve, nur tia animo, kiu estas plene memfida, ricevas kapablon de tuja re- memorado, kiel ion venantan per si mem; la ceteraj estas konvene kontrolataj rilate rememorojn, kaj se ili provas trompi tiun postulon de la leĝo, tiam ili iras la vojon al menskonfuziĝo kaj al frenezo.