Выбрать главу

Komparu kun "La Predikanto", 10:1: "Venenaj muŝ - oj putrigas kaj haladzigas la oleon de parfumisto." — La

Trad.

ante la neceson reiri al la enkarnaj rondoj. Laŭ ĉi tiu principo estas kompreneble, ke iu, oferinta kvin mil horojn en servoj de regenerado, faris admirindan penon, efektive por sia propra bono; tiu, kiu dediĉis ses mil horojn ĉe la Ministerio de Klarigo, estas pli instruita. Ni ja povas elspezi la akiritajn kuponhorojn, sed pli multe valoras la individua registrado de la tempo de utila servado, kiu konsentas al ni rajton je plej meritaj titoloj.

Tiaj instruoj min profunde interesis.

Sed, ĉu ni povus elspezi niajn kuponhorojn fa- vore por niaj amikoj? — mi scivola demandis.

Jes, sendube — ŝi diris —; ni ja povas dividi la benojn el nia penado kun ĉiu ajn laŭ nia propra plaĉo. Tio estas neforigebla rajto de la fidela laboranto. Miloj da personoj estas en "Nia Hejmo" favorataj de tia aktiv- igo de la amikeco kaj de la frata stimulado.

La patrino de Lizio nun ridetis kaj rimarkis:

Ju pli granda estas nia kalkulita labortempo, des pli multe da propetoj ni povas fari. Ni ĉi tie kompren- as, ke ekzistas nenio nepagata kaj ke por ion ricevi, estas nepre necese ion doni. Peti estas do tre signifa okazaĵo en la ekzistado de ĉiu. Nur tiuj povas peti aŭ konsenti iun komplezon, kiuj posedas alkonformajn ti- tolojn, ĉu vi komprenis?

Kaj la demando pri heredo? — mi subite de-

mandis.

Ĉi tiu afero estas ĉe ni neniom komplikita — res- pondis sinjorino Laŭra kun rideto. — Ni vidu ekzemple mian situacion. Proksimiĝas la tempo de mia reveno al la terkrusto. En mia persona registro mi havas tri mil Kuponhorojn-Helpojn. Mi ne povas heredigi ilin al mia baldaŭ venonta filino, ĉar tiuj valoraĵoj de tiam aparten- os al la komuna kapitalo, kaj tial mia familio rajtos heredi nur la domon. Mia servatesto tamen rajtigas min propeti por ŝi kaj prepari por ŝi laboron kaj amikan helpon; samtempe tio certigas al mi la altvaloran apogon de la organizacioj de nia spirita kolonio dum mia estado en la rondoj de la karno. Al tio mi ne alkalkulas la grandegan profiton, kiun mi ĉerpis el la sperto dum la jaroj de kunlaborado en la Ministerio de Helpo. Mi re- venos sur la Teron provizita per pli altaj valoraĵoj kaj portante pli noblajn kapablojn por la dezirata sukceso.

Mi estis jam preta ellasi ekkriojn de admiro pro tia simpla maniero gajni, profiti, kunlabori kaj servi, kom- parante tiujn solvojn kun la surteraj normoj, sed jen murmuretado alproksimiĝis al la domo. Antaŭ ol mi povis fari ian rimarkon, sinjorino Laŭra ĝoje diris: — Jen revenas niaj karaj. Kaj ŝi leviĝis, por ilin akcepti.

XXIII

SCII AŬDI

En mia koro mi bedaŭris la interrompon de nia kon- versacio. La klarigoj de sinjorino Laŭra plifortigis mian koron.

Lizio envenis hejmen videble feliĉa.

Halo! Ĉu vi do ankoraŭ ne enlitiĝis? — li ridet- ante demandis.

Kaj dum la gejunuloj faris sian adiaŭon, li kom- plezeme min invitis:

Venu en la ĝardenon, ĉar vi ankoraŭ ne vidis la ĉi-tiean lunlumon.

Dum la mastrino komencis konversacion kun siaj filinoj, mi eliris kun Lizio al la florantaj bedoj.

Tio estis belega spektaklo! Enfermite en hospitalo, inter grandaj arboj, mi ankoraŭ ne konis la mirindan scenon, kiun tie prezentis la hela nokto, en la vastaj kvartaloj de la Ministerio de Helpo. Plej belaj glicineoj ornamis la pejzaĝon. Neĝblankaj lilioj, ĉe kiuj la fundo de ilia kaliko estis blueta, aspektis kiel karesaromaj po- kaloj. Mi profunde enspiris tiun aeron kaj sentis, ke ondoj da nova energio min tutan penetras. En la foraĵo la turoj de la Guberniestrejo montris belajn lumefektojn. Plej ravita, mi ne sukcesis vortigi la impreson, kiun ĉio tie faris sur min. Penante esprimi la admiron, kiu po- sedis mian animon, mi kortuŝita parolis:

Mi neniam spertis tiel grandan pacon! Kia nokto!

Mia kamarado ridetis kaj emfaze diris:

Inter ĉiuj sanmensaj loĝantoj de nia kolonio ek- zistas ĉi tiu interkonsento, ke neniu elradiu pensojn kon- traŭajn al bono. Tiel la penado de la plimulto aliiĝas en preskaŭ konstantan preĝon, kaj de tio ekestas la pac- vibroj, kiujn ni sentas.

Post kiam mi raviĝis ĉe la rigardado de tiu super- bela bildo, kvazaŭ mi ensorbus la lumon kaj trankvilon de la nokto, ni revenis en la domon, kie Lizio alproksim- iĝis al malgranda aparato en la akceptejo, simila al niaj radiofonoj. Mia scivolemo pliakriĝis. Kion ni aŭdos? Ĉu mesaĝojn el la Tero? Penetrante en miajn internajn demandojn, tiu amiko klarigis:

Ni ne aŭdos voĉojn el la Tero. Niaj transsendoj estas farataj per vibrofortoj pli subtilaj, ol tiuj de la terkrusto.

Sed nenia rimedo ekzistas — mi demandis —, por kapti la terajn elsendaĵojn?

Sendube ni por tio havas rimedojn en ĉiuj mi- nisterioj; tamen en niaj hejmoj esenca estas la demando pri nia nuneco. La planado de la farendaĵoj, la notoj de la supera spiriteco kaj la altnivelaj instruoj staras nun, koncerne nin ĉi-tieajn, multe super ĉia penso pri iaj surteraj aferoj.

Li ja estis prava; tamen pro la malnova alligiteco al la hejmo, mi malpacience demandis:

Ĉu tia seninteresiĝo estas tiel granda? Kaj la fore restantaj parencoj? Niaj gepatroj, niaj infanoj?

Mi jam atendis ĉi tiun demandon. Sur la Tero ni ofte estas pelataj al kripligo de situacioj. La tro- grandiĝo de la sentado estas malbonaĵo komuna al pres- kaŭ ĉiuj el ni. Ni tie estas miljaraj katenitoj de eks- kluzivismo. Ni ordinare zorgas nur pri nia propra fa- milio, izoliĝante mem en tiu enfermiĝejo samsanga, kaj forgesas la ceterajn devojn. Ni vivas aparte de la veraj principoj de frateco. Ni ilin instruas al ĉiuj, sed ordi­nare, ĉe la momento de la atesto, ni estas solidaraj nur kun niaj plej proksimaj. Sed ĉi tie, mia amiko, la medalo de la vivo prezentas sian duan flankon. Estas necese ripari malnovajn kriplaĵojn kaj kompensi maljustaĵojn.

"En la komenco de la kolonio ĉiuj loĝejoj estis kons- tante ligitaj kun la rondoj de la surtera evoluado. Neniu rezignaciis pri la manko de sciigoj el sia parencaro. De la Ministerio de Regenerado ĝis tiu de Altigo oni vivis en senĉesa nervomilito. Maltrankviligaj onidiroj metis konfuzon en ĉiajn laborojn. Sed, ĝuste antaŭ du jar- centoj, unu el la grandanimaj ministroj de Dia Unuigo instigis la Guberniestraron plibonigi tian situacion. La eksguberniestro kredeble estis tro tolerema. Boneco mis- uzata naskas ribelojn kaj falojn. Kaj de tempo al tem­po la sciigoj el la surteraj karuloj tumultigis multajn familiojn. La kolektivaj malfeliĉegoj en la mondo, kiam ili interesis kelkajn homojn en "Nia Hejmo", ĉi tie far- iĝis efektivaj plagoj. Laŭ nia arkivo, nia urbo estis pli bone ia departemento de la Ombrejo, ol propre regiono por refreŝigo de fortoj kaj instruado. Subtenate de la Ministerio de Dia Unuigo, la Guberniestro malpermesis tian ĝeneraligitan interkomunikiĝon. Ekflamis agitiĝo. Sed la nobla ministro, kiu inspiris tiun planon, uzis tiun instruon de Jesuo, ke la mortintoj enterigu siajn mort- intojn kaj la nova reĝimo post nelonge venkis."

Tamen — mi rediris — estus interese rikolti sci- igojn pri niaj amatoj, migrantaj sur la Tero. Ĉu tio ne alportus al la animo pli da trankvileco?

Ankoraŭ apud la aparato, kiun li ne estis ŝaltinta eble tial, ke li deziris doni al mi pli detalajn klarigojn, Lizio respondis:

Konsultu vian konsciencon, por vidi, ĉu valorus tion fari. Ĉu vi estas preparita, ekzemple, por tenadi la necesan flegmon, fidplene esperante kaj agante laŭ la Diaj ordonoj, eksciinte, ke iu filo de via koro estas ka- lumniata aŭ kalumnianta? Se oni nun sciigus vin, ke iu el viaj samsangaj fratoj estas hodiaŭ enkarcerigita kiel krimulo, ĉu vi estus sufiĉe fortanima por konservi vian trankvilecon?