Lizio nun elŝaltis la aparaton, kaj mi vidis lin dis- krete forviŝi larmon, kiun liaj okuloj ne sukcesis reteni. El digna impulso li diris emociita:
Grandaj abnegaciuloj, tiuj fratoj en Loĝejo! Sed ĉio ĉi estas vana — li emfaze daŭrigis, malĝoja, post negranda paŭzo — : la tera homaro en la plej proksimaj tagoj pagos terurajn tributojn el suferado.
Sed, ĉu nenia rimedo ekzistas, por forturni tiun grandegan katastrofon? — mi demandis kortuŝita.
Bedaŭrinde — respondis Lizio per serioza kaj dolora tono —, la ĝenerala situacio estas tre kriza. Por elaŭdi la petojn de Loĝejo kaj de aliaj sekcioj en la najbaraĵo de la Ombrejo, ni ĉi tie faris multenombrajn kunvenojn; sed la Ministerio de Dia Unuigo avertis, ke la enkarna homaro, konsiderata kiel kolektiva persono, troviĝas en la stato de iu nesatigebla homo, kiu en la komuna bankedo superplene ŝtopis al si la stomakon: la organa krizo estas neevitebla. Pluraj nacioj nutris sin per krima malhumileco, vantamo kaj sovaĝa egoismo. Ili nun suferas la neceson elvomi la mortigajn venenojn.
Sed, vidigante sian decidon, ne plu trakti pri tiu do- lora temo, Lizio konsilis al mi enlitiĝi.
XXV
BONKORA KONSILO
La morgaŭan tagon, tre frue matene, mi faris sim- plan manĝon kune kun Lizio kaj liaj familianoj.
Antaŭ ol ŝiaj gefiloj foriris al sia laboro ĉe la Ministerio de Helpo, sinjorino Laŭra kuraĝigis mian hezi- tantan spiriton, bonhumore dirante:
Mi jam elzorgis por vi kunulon por hodiaŭ. Nia amiko Rafael, oficisto ĉe Ministerio de Regenerado, venos ĉi tien, laŭ mia peto. Vi povas akcepti lian kom- panion direkte al la ministerio, kiun vi nun vizitos. Rafael estas malnova amiko de nia familio kaj prezentos vin, en mia nomo, al la ministro Genezio.
Mi ne povus esprimi la ĝojon, kiu ekposedis mian animon. Mi radiis de feliĉo. Mi dankis emociita, ne trov- ante vortojn por mia ĝojego. Ankaŭ Lizio montris tian saman senton. Antaŭ ol eliri, li min forte ĉirkaŭbrakis, kio min ja kortuŝis. Kisante sian filon, sinjorino Laŭra petis:
Vi, Lizio, avizu la ministron Klarenco, ke mi iros al la oficejo por la ĉiutagaj laboroj, tuj kiam mi kon- fidos ĉi tiun nian amikon al la zorgado de Rafael.
Tre kortuŝita, mi ne sukcesis danki ŝin por tia granda sindoneco al mi.
Duope kun mi, la sindonema patrino de mia amiko min dolĉe alparolis:
Mia frato, permesu, ke mi donu al vi kelkajn konsilojn por viaj novaj vojoj. Mi pensas, ke patrina kunlaborado ja ion valoras, kaj ĉar via patrino ne loĝas en "Nia Hejmo", tial mi prenas mem sur min la plezur- on gvidi vin en ĉi tiu momento.
Mi vin tre dankas! — mi diris kortuŝita. — Mi neniam scios vortigi mian dankon pro via komplezemo por mi.
La bonkora sinjorino ridetis kaj diris:
Mi eksciis, ke vi antaŭ kelka tempo petis ian laboron...
Jes, jes... — mi rediris, rememorante la klar- igojn de Klarenco.
Mi scias ankaŭ, ke vi ĝin ne tuj ricevis, sed iam poste estis al vi permesite viziti la ministeriojn, kiuj nin pli streĉe ligas kun la Tero.
Farante multesignifan mienon, la bona sinjorino
aldonis:
Ĝuste en ĉi tiu rilato mi prezentas al vi miajn humilajn admonojn. Mi parolas kun la rajto de pli granda sperto. Nun kun tiu permeso, kiel eble formetu de vi ĉian intencon je simpla scivolemo. Ne deziru simil- iĝi al ia nokta papilio, fluganta de unu lampo al alia. Mi scias, ke via emeco al intelekta esplorado estas ja tre granda. Vi estis kuracisto studema, pasie amanta novaĵojn kaj enigmojn; tial estos por vi tre facile iri glate en via nova loko. Ne forgesu, ke vi povos akiri sciojn pli valorajn kaj indajn, ol la nura analizado de la aferoj. Scivolemo, eĉ noblintenca, estas kvalito, kiu kreas mensan klimaton konsenteble tre interesan, sed iafoje danĝeran. En ĝia interno, brava kaj lojala Spirito kapablas moviĝi, farante honorigajn laborojn; sed la ne- decidemaj kaj senspertaj eble trafas plej amarajn dolor- ojn, al neniu ajn utilajn.
"Klarenco proponis al vi vizitadi la ministeriojn, plej antaŭe tiun de Regenerado. Nu, atentu: ne limigu vin per nura observado. Anstataŭ nutri scivolemon, konsi- deru serioze la laboron kaj fordonu vin tutan al ĝi en la unua aperinta okazo. Se montriĝos ia tasko en la Ministerio de Regenerado, ne faru al vi la klopodon atingi pli altajn servojn en la aliaj ministerioj. Lernu konstrui vian rondon da simpatiantoj al vi kaj ne for- gesu, ke esploremo devas sekvi post servemo. Enmiksi sin en aliulajn laborojn sen nobla celo iafoje estas krima impertinentaĵo. Multaj fiaskoj en la mondaj aferoj ori- ginas de tiu anomalio. Ĉiuj volas observi, malmultaj estas pretaj realigi. Nur digna laboro havigas al la Spi- rito la nepre necesan meriton je novaj rajtoj.
"La Ministerio de Regenerado baraktas meze en pez- aj luktoj, ĉar tie ja situacias la plej malalta regiono de nia spirita kolonio. El tie eliras ĉiuj rotoj, difinitaj por la plej malfacilaj laboroj. Sed ne rigardu vin kiel hu- miligitan, plenumante modestajn taskojn. Memoru, ke en ĉiuj niaj sferoj, deloke de la Tero ĝis la plej altaj sekcioj de la superaj regionoj, rilate al la Tero, la plej granda laboristo estas la Kristo mem kaj ke li ne for- rifuzis fiere la pezan segilon de ĉarpentisto.
"La ministro Klarenco ĝentile rajtigis vin koni, vi- ziti, analizi, sed, kiel saĝa servisto, vi povus turni observ- adon en utilan taskon. Povas esti, ke iu ricevas ĝustan rifuzon de la adminstrantoj, kiam li petas iun laboron, juste rezervatan al tiuj, kiuj forte penis kaj suferis en iu specialeco; sed neniu malakceptas la manon de vo- lontulo, amanta laboron pro la plezuro servi."
Miaj okuloj estis malsekaj de larmoj. Tiuj vortoj, diritaj kun patrina dolĉeco, penetris al mi en la koron kvazaŭ ĉiela balzamo. Malofte mi iam sentis en mia vivo tian fratan intereson pri mia sorto. Tiu konsilo enprofundiĝis en mian animon. Kvazaŭ dezirante mild- igi per amo siajn saĝajn konsiderojn, sinjorino Laŭra aldonis per karesa tono:
La arto rekomenci estas el la plej noblaj, kiujn nia spirito povas preni al si. Tre malmultaj sur la Tero ĝin komprenas, kiel ni ja vidas. Ni tamen rememoru pri Paŭlo el Tarso, Doktoro en la Sinedrio, espero de unu raso pro sia kulturo kaj juneco, al kiu sin turnis ĉiuj okuloj en Jerusalem kaj kiu unu tagon reiris al la de- zerto, por rekomenci la homan provadon kiel kruda kaj malriĉa teksisto.
Mi ne povis plu elteni. Mi ekprenis al ŝi la manojn kiel dankplena filo kaj ilin superverŝis per la larmoj de ĝojo, inundantaj mian koron.
La patrino de Lizio, nun kun okuloj fiksitaj al la foraĵo, diris:
Mi vin tre dankas, mia frato. Mi pensas, ke vi ne venis en ĉi tiun domon dank' al ia hazardo. Ni ĉiuj estas interplektitaj per centjara amikeco. Mi baldaŭ re- iros en la karnorondon, tamen ni estos ĉiam ankoraŭ ligitaj unu al la dua per la koro. Mi esperas, ke, antaŭ ol foriri, mi vidos vin entuziasma kaj feliĉa. Faru el ĉi tiu domo vian loĝejon. Laboru kaj kuraĝiĝu, fidante al Dio.
Mi levis miajn larmantajn okulojn, fikse rigardis ŝian amplenan mienon, spertis tiun feliĉon, fontantan el la puraj korinklinoj, kaj ricevis la impreson, ke mi kon- as mian kunparolantinon jam de longe pasintaj tempoj, kvankam mi, ja vane, provis rekoni ŝian karesemon ĉe pli malproksimaj rememoroj. Mi ekvolis ŝin kisi kaj rekisi kun fila kortuŝiteco, sed en tiu momento iu frapis je la pordo.
Montrante nedifineblan patrinan dolĉecon, sinjorino Laŭra min rigardis kaj diris:
— Tio estas Rafael, kiu venis por vin forkonduki. Iru, mia amiko, pensante pri Jesuo. Laboru por la bono de la aliaj, por trovi vian propran bonon.
XXVI
NOVAJ PERSPEKTIVOJ
Meditante pri la amaj kaj saĝaj konsiloj de la patr- ino de Lizio, mi akompanis Rafaelon, konvinkite, ke mi iras , ne al observovizitoj, sed al lernado kaj utila servado.
Surprizite, mi rimarkis la belegajn aspektojn de tiu nova regiono, direkte al la loko, kie la ministro Genezio min atendis; mi tamen akompanadis Rafaelon silente, nun tenante min for de la plezuro multe demandi. Ans- tataŭe, mi spertis novan specon de mensa aktiveco. Mi min tutan fordonis al preĝado, petante Jesuon helpi min sur la novaj vojoj, por ke ne manku al mi laboro kaj fortoj por ĝin plenumi. Antaŭe malinklina al preĝoj, mi nun tion uzis kiel altvaloran sentimentan bazon de mia programo servi.