Dum la bonkora Tobija karesis la frunton al la mal- sanulo, la servantino klarigis plue:
Hodiaŭ, tre frue matene, li sen nia permeso for- kuregis el ĉi tie. Li kriadis, ke oni postulas lian ĉeest- on en la hejmo; ke li ne povas forgesi siajn plorantajn edzinon kaj infanojn; ke ĝi estas kruelaĵo, reteni lin ĉi tie, for de la hejmo. Lorenco kaj Hermes penis reven- igi lin en la liton, sed tio estis ne ebla. Mi do decidis fluigi sur lin malvigligajn emanaĵojn. Mi forprenis de li la fortojn kaj la movokapablon, por lia bono mem.
Vi faris tre bone — diris Tobija, pripensante la aferon —; mi petos la necesajn disponojn kontraŭ tia konduto de lia familio. Ĝi devas ricevi pli multe da zorgoj, por lasi en paco nian Ribejron.
Mi fikse ekrigardis la malsanulon, penante malkovri lian profundan estecon, kaj konstatis la veran karakter- on de frenezulo. Li vokis Tobijan simile al iu infano, konanta sian bonfaranton, sed elmontris tamen absolutan apartecon for de ĉio, kio estis dirata pri li.
Rimarkinte mian miron, mia nova gvidanto klarigis:
La kompatinda travivas ankoraŭ la fazon de in- kubo, dum kiu la animo preskaŭ nenion alian vidas kaj aŭdas, ol siajn proprajn afliktojn. Homo, mia kara, ren- kontas en la reala vivo tion, kion li kolektis por si mem. Nia Ribejro lasis sin tutan posedi de multo da iluzioj.
Mi ekdeziris demandi pri la origino de liaj suferoj, ekkoni ilian kaŭzon, la historion de lia situacio; sed mi rememoris la saĝajn konsiderojn de la patrino de Lizio pri scivolemo kaj restis silenta. Tobija diris al la mal- sanulo amikajn vortojn je optimismo kaj espero. Li promesis, ke li serĉos rimedojn por lia pli bona farto; li rekomendis al Ribejro teni sin trankvila por sia propra bono kaj ne ĉagreniĝi, ke li estas alkatenita al lito. Ribejro, forte tremante, kun vakseca vizaĝo, apenaŭ vid- igis tre malgajan rideton kaj en larmoj lin dankis.
De tie ni ekiris inter multaj vicoj da bone zorgataj litoj, sentante la tiean malagrablan haladzon; kiel mi poste eksciis, ĝi venis el la mensaj vaporaĵoj de tiu so- cieto, ankoraŭ portanta la dolorajn impresojn de la ma- teria morto kaj, en granda nombro, sub la regado de malnoblaj sentoj.
Ĉi tiuj ĉambroj — afable klarigis mia kamarado — estas rezervitaj ekskluzive al viroj.
Tobija! Tobija... Mi mortas de malsato kaj soi- fo! — kriis unu el la loĝantoj.
Helpu, frato! — kriis alia.
Pro Dio! Mi ne eltenas plu! — ekkriis ankoraŭ
unu.
Kun la koro travundita ĉe la suferado de tiom da estuloj, mi ne povis reteni doloran demandon:
Mia amiko, kiel ĉagrena estas tia amaso da su- ferantoj kaj turmentatoj! Kial ĉi tiu korprema vidaĵo?
Tobija nekonsternite respondis:
Ni ne rimarku ĉi tie nur doloron kaj malesperon. Memoru, mia frato, ke ĉi tiuj malsanuloj estas flegataj, jam liberiĝis de la Ombrejo, kie tiom da retoj atendas la neantaŭvidemajn, ne zorgantajn pri si mem. En ĉi tiuj pavilonoj ili almenaŭ preparas sin por sia revirtiĝo. Koncerne la larmojn, kiujn ili verŝas, ni memoru, ke ili devas danki al si mem tiujn suferojn. La vivo de homo koncentriĝas tie, kie li koncentrigas sian propran koron.
Kaj post paŭzo, dum kiu li ŝajnis surda al tiom da krioj, li emfaze daŭrigis:
Ili estas kontrabandistoj en la vivo eterna.
Kiel do? — mi interrompis, interesite.
Mia kunparolanto ridetis kaj respondis per firma
voĉo:
Ili pensis, ke la esence surteraj valoraĵoj havas tian saman indon en la merkato de la Spirito. Ili imagis, ke krima plezuro, potenco de la mono, ribelo kontraŭ leĝo, altrudo de kapricoj transpasas la limojn de tombo kaj validas ankaŭ ĉi tie, donante al ili okazon por plu- aj malsaĝaĵoj. Ili estis neantaŭzorgemaj negocistoj. Ili forgesis ŝanĝi siajn materiajn havaĵojn je spiritaj kre- ditoj. Ili ne lernis eĉ la plej simplajn borsajn opera- ciojn en la mondo. Kiam ili iris Londonon, ili ŝanĝis milojn da milrejsoj (*) je sterlingoj; tamen, eĉ ĉe la matematika certeco pri la karna morto, ili ne donis al si la penon akiri la valoraĵojn de la spiriteco. Nun... kion fari? Jen milionuloj de la fizikaj sensacioj sin turn- is en mizerulojn de la animo!
Absoluta realaĵo! Tobija ne povus pli logike rezoni.
Abunde disdoninte konsolon kaj klarigon, mia nova instruanto kondukis min en vastan apudan ĉambron, as- pektantan kiel granda malsanulejo, kaj diris:
Ni vidu kelkajn el ĉi tiuj duonmortintaj malfe-
liĉuloj.
Narciza, la servantino, nin komplezeme akompanadis. La pordo malfermiĝis kaj mi preskaŭ ŝanceliĝis sur miaj piedoj ĉe tiu korpremanta surprizo. Tridek du kadavra- mienaj viroj kuŝis senmovaj sur tre malaltaj litoj, kun apenaŭ percepteblaj spirmovoj.
Farante signifoplenan geston per la montrofingro, Tobija klarigis:
Ĉi tiuj suferantoj spertas dormon pli pezan, ol aliaj el niaj sensciaj fratoj. Ilin ni nomas "negativaj kredantoj". Anstataŭ akcepti la regadon de la Sinjoro, ili estis absolutaj regatoj de egoismo; anstataŭ kredi la vivon, la aktivecon, la laboron, ili rigardis kiel verajn nur la nenion, la senmovecon kaj la venkon de krimo. Ili faris el la homa provado konstantan preparadon de granda dormo; kaj, havante nenian ideon pri tio, kio estas la bono servanta al kolektivo, ili ne povas alie, ol dormadi jarojn post jaroj tra inferaj inkuboj.
Mi ne sukcesis esprimi mian miregon.
Milrejso = mil rejsoj: iama brazila monunuo, ho- diaŭ nomata "kruzero". — La Trad.
Tre zorgema, Tobija komencis, antaŭ miaj mirplenaj okuloj, fluigi sur ĉiun el ili revigligajn emanaĵojn. Tion ricevinte, la du unuaj komencis eligi tra la buŝo nigran substancon, ian malhelkoloran viskecan vomaĵon kun naŭzegaj kadavrecaj vaporaĵoj.
— Tio estas venenaj fluidaĵoj, kiujn ili sekrecias — tute trankvile klarigis Tobija.
Narciza plej klopodis por la tuja purigado, sed vane. Granda nombro da ili elvomis tian saman fiodoran nigr- an substancon. Tiam mi instinkte ekprenis la higienajn laborilojn kaj arde eklaboris.
La servantino laŭŝajne ĝojis pro la humila helpo de la nova frato, kaj Tobija rigardadis min kontenta kaj dankoplena.
Tiu laboro daŭris plu la tutan tagon kaj kostis al mi benindan ŝviton; neniu amiko en la mondo povus taksi la supermezuran ĝojon de la kuracisto, rekomenc- anta la edukadon de si mem kiel tute simpla flegisto.
XXVIII
EN SERVADO
Post la kolektiva preĝo, ĉe krepusko, Tobija funkci- igis la radiofonon, por aŭdi la Samarianojn, laborantajn en la Ombrejo.
Prave scivola, mi eksciis, ke tiaj taĉmentoj en inter- konsentitaj horoj komunikiĝas kun tiuj servantoj ĉe la malantaŭaj postenoj.
Mi sentis min iom laca pro la fortaj penoj, sed la koro kantis himnojn de interna ĝojo. Mi fine ricevis la feliĉon de laboro; kaj la servopreteco havigas mistere energiajn fortikigilojn.
Ĉe la elektra kontakto la malgranda aparato, antaŭ miaj okuloj, post kelkaj minutoj da atendo ektranssendis alvokon:
Samarianoj al la Ministerio de Regenerado! Sa- marianoj al la Ministerio de Regenerado! Multe da laboro en la abismoj de la ombro. Ni sukcesis delokigi grandan amason da malfeliĉuloj, liberiginte el la spirita mallumo dudek naŭ fratojn: dudek du en menskonfuziteco kaj sep en absoluta psika elĉerpiĝo. Niaj taĉmentoj nun aranĝas ilian transportadon. Ni alvenos je kelke da minutoj post noktomezo. Ni petas la necesajn disponojn...
Rimarkinte, ke Narciza kaj Tobija forte mirante ri- gardas unu la duan, apenaŭ eksilentis la stranga voĉo,
mi ne povis reteni la demandon, ŝvebantan super miaj lipoj:
Kio do? Kial tia amasa transportado? Ĉu ĉiuj ne estas ja Spiritoj?
Tobija ridetis kaj klarigis:
Mia frato forgesas, ke ne en alia maniero vi venis al la Ministerio de Helpo. Mi konas la epizodon pri via veno. Ni ĉiam memoru, ke la Naturo ne faras saltojn kaj ke, ĉu sur la Tero, ĉu en la Ombrejo, ni estas envolvitaj en pezegaj fluidecaĵoj. Struto kaj hirundo ambaŭ estas birdoj kaj havas flugilojn; tamen la unua nur portate atingas la altojn, dum la dua rapide tranĉas la vastajn lazurojn.