Kaj por vidigi, ke tiu momento ne permesas ekster- temajn konsiderojn, li sin turnis al Narciza, dirante:
La transportotoj en ĉi tiu nokto estas tre multaj. Ni devas fari tujajn antaŭaranĝojn.
Estos necesaj multe da litoj! — ekkriis iom aflikt- ita la servantino.
Ne zorgu — energie rediris Tobija —, ni lokos la menskonfuzitojn en la Pavilonon 7 kaj la senfortulojn en la Ĉambron 33.
Tuj poste li levis la dekstran manon sur la frunton, kvazaŭ meditante pri io tre grava, kaj diris:
Ni facile solvos la demandon pri gastigo, sed ne same okazos rilate flegadon. Niaj plej fortaj helpantoj estis rekviziciitaj, por garantii la laborojn de la Minis- terio de Komunikado sur la terkrusto, pro la mallumo, nun envolvanta la mondon de la enkarnuloj. Ni bezonas servantojn por la nokto, ĉar tiuj, laborantaj kune kun la Samarianoj, venos treege lacaj.
Mi plezure proponas min por fari tion, per kio mi povus esti al vi utila — mi spontanee diris.
Tobija direktis al mi rigardon de profunda simpatio, ligita kun danko, kio naskis en mi konsolan ĝojon.
Sed, ĉu vi estas preta restadi en la Ĉambroj dum la nokto? — li mirante demandis.
Ĉu aliaj ne same agas? — miavice mi demandis. — Mi sentas min preparita kaj forta, mi devas realpeli la perditan tempon.
La nobla amiko min ĉirkaŭbrakis kaj diris:
Bone, mi konfide akceptas vian kunlaboron. An- kaŭ Narciza kaj la ceteraj kamaradoj deĵoros. Krom tiuj mi sendos Venancon kaj Salustion, du fratojn, al kiuj mi aparte fidas. Ĉi tie restadi, deĵorante dum la nokto, mi ne povas, ĉar mi estas jam ŝarĝita per aliaj devoj; tamen, se necese, vi aŭ iu el niaj komunikos al mi ian ajn pli gravan okazaĵon. Mi faros la planon de la laboroj kaj kiel eble plej faciligos ĝian plenumon.
Kaj jen ekzumis svarmo da antaŭpreparoj. Dum kvin servantoj laboris kune kun Narciza, preparante al- konformajn tolaĵojn kaj rimedojn por flegado, mi kaj Tobija mo vis pezan materialon en la Pavilono 7 kaj en la Ĉambro 33.
Mi ne povus esprimi, kio en mi fariĝis. Malgraŭ la laceco de la brakoj mi sentis plej grandan ĝojon en la koro.
En ĉiu metiejo, kie la plimulto serĉas laboron, kom- prenante ties altan indon, servado estas superega feliĉo. Sincere parolante, mi ne pensis pri ia pago per kupon- horoj, pri la tutaj rekompencoj, kiujn mi povus ricevi pro mia penado; mia kontenteco estis tamen ja profunda, ĉar mi vidis, ke mi povos feliĉa kaj digna veni antaŭ mian patrinon kaj la bonfarantojn, kiuj min akceptis en la Ministerio de Helpo.
Ĉe sia adiaŭo Tobija min denove ĉirkaŭbrakis kaj
diris:
Mi deziras al vi ĉiuj multe da paco de Jesuo, bonan nokton kaj utilan servon. Morgaŭ, je la oka ma- tene, vi, Andreo, povos ripozi. La ĉiutaga laboro daŭras maksimume dek du horojn, sed ni troviĝas en esceptaj cirkonstancoj.
Mi respondis, ke tiuj ordonoj plenigas min per sin- cera kontenteco.
Nun sola, inter tiom multaj flegistoj, mi pli kore ekinteresiĝis pri la malsanuloj. Meze de tiuj helpantoj plej forte impresis min la spontanea bonkoreco de Nar- ciza, kiu patrinece al ĉiuj servadis. Altirite de ŝia grand- animeco, mi penis alproksimiĝi al ŝi. Ne estis por mi malfacile ricevi la plezuron de ŝia afabla kaj simpla konversacio. La ĝentila maljunulino similis ĉarmegan libron pri boneco kaj saĝo.
Sed, ĉu mia fratino ĉi tie laboras jam longe? — mi demandis ĉe unu momento de nia amika interparolo.
Jes, mi efektive laboradas ĉe la Ĉambroj de Re- bonigo jam ses jarojn kaj kelke da monatoj, sed ankoraŭ restas al mi pli ol tri jaroj por la elplenumo de miaj deziroj.
Ĉe la silenta demando de mia rigardo Narciza afable
diris:
Mi bezonas tre gravan apogon.
Kion vi komprenas sub ĉi tio? — mi scivole de-
mandis.
Mi devas renkontiĝi kun iuj amataj Spiritoj sur la Tero por komunaj laboroj, celantaj animan leviĝon. Dank' al miaj pasintatempaj eraroj, dum longa tempo mi vane petegis pri la eblo realigi mian intencon. Mi vivadis maltrankvila, afliktita. Iu tiam konsilis al mi iri al la ministrino Veneranda, kaj ĉi tiu nia bonfarantino, oficanta en la Ministerio de Regenerado, promesis apogi mian intencon ĉe la Ministerio de Helpo, sed postulis, ke mi ĉi tie laboru dek seninterrompajn jarojn, por re- bonigi certajn neĝustaĵojn de la sento. En la unua momento mi ekvolis rifuzi, trovante tiun postulon super- mezura, sed poste mi konfesis al mi mem, ke ŝi estas prava. Efektive, ŝia konsilo celis intereson ne ŝian, sed mian; kaj, akceptinte ŝian proponon, mi ja multe gajnis. Mi nun iel retrovis la ekvilibron kaj sentas min pli humana, kaj, mi supozas, mi digne trapasos mian venont- an provon sur la Tero.
Mi estis esprimonta profundan admiron, sed unu el la plej proksimaj malsanuloj ekkriis:
Narciza! Narciza!
Ne decis por mi reteni, el simpla persona scivolemo, tiun sindoneman fratinon, kiu fariĝis spirita patrino de la suferantoj.
XXIX
LA VIZIO DE FRANCISKO
Dum Narciza konsolis la afliktitan malsanulon, oni sciigis min, ke mi estas vokita al la aparato de urbaj komunikoj.
Tio estis sinjorino Laŭra, petanta sciigojn pri mi. Efektive, mi forgesis komuniki al ŝi la decidon pri mia nokta servado. Mi petis mian bonfarantinon pardoni min kaj faris mallongan raporton pri mia nova situacio. Tra la drato la patrino de Lizio laŭŝajne ĝojis, partoprenante en mia prava feliĉo.
Ĉe la fino de nia nelonga konversacio ŝi bonkore
diris:
Tre bone, mia infano! Fordonu vin flame al via laboro, ebriiĝu de utila servado. Nur tiamaniere oni kons- truas mem sian estontencon por eterne. Sed memoru, ke ĉi tiu domo apartenas ankaŭ al vi.
Tiuj vortoj movis min al noblaj impulsoj. Reveninte al la rekta kontakto kun la malsanuloj, mi ekvidis Narcizan heroe penanta trankviligi junulon, kiu montris strangajn perturbojn. Mi decidis ŝin helpi.
La kompatinda, kun okuloj disvagantaj en la aero, kriadis terurita:
Helpu al mi, pro Dio! Mi havas timon, timon!
Kaj kun vitreca rigardo de homo treege terurita, li
kriegis:
Fratino Narciza, jen ĝi venas, la monstro! Mi de- nove sentas la vermojn! Ĝi! Ĝi! Savu min de ĝi, fratino! Mi ne volas, mi ne volas!
Trankviliĝu, Francisko — petis la amikino de la malfeliĉuloj. — Vi liberiĝos, vi ricevos multe da seren- eco kaj ĝojo, sed tio dependas de via penado. Imagu, kvazaŭ via menso estus ia spongo penetrita per vinagro: estas necese elpremi la acidaĵon. Mi helpos vin por tio, sed la plej granda fortostreĉo koncernas vin mem.
La malsanulo montris volontecon, estis trankvila dum li aŭdis tiujn karesajn vortojn, sed jen li denove paliĝis kiel antaŭe kaj eksplodis per pluaj ekkrioj.
Sed, fratino, streĉu la okulojn... Ĝi min ne for- lasas. Jen ĝi min ree turmentas! Rigardu, rigardu!
Mi ja ĝin vidas, Francisko — ŝi konsenteme res- pondis —, sed vi nepre devas min helpi forpeli ĝin.
Tia diabla fantomo! — li daŭrigis, plorante kva- zaŭ infano, vekante ĉe ni kompaton.
Fidu al Jesuo kaj forgesu la monstron — kom- pateme diris la fratino de la malfeliĉuloj. — Mi nun fluigu sur vin emanaĵojn. La fantomo foriros.
Si fluigis sur lin sanigajn kaj reanimajn emanaĵojn, pro kiuj Francisko ŝin dankis, vidigante per la rigardo grandegan ĝojon.
Nun — li diris post tiu magneta procedo — mi estas pli trankvila.
Narciza ĝuste aranĝis liajn kapkusenojn kaj ordonis al servantino alporti al li magnetizitan akvon.
Tiu ekzempla konduto de la flegistino min edifis. Bono, same kiel malbono, ĉie naskas misteran imitemon.
Rimarkinte mian sinceran deziron lerni, Narciza pli alproksimiĝis al mi, montriĝante preta inici min pri la sekretoj de tiu plej nobla servado.
Kiun aludas la malsanulo? — mi demandis, im- presita de tia bildo. — Ĉu lin persekutas ia ombro ne- videbla por mia rigardo?
La malnova servantino ĉe la Ĉambroj de Rebonigo afable ridetis kaj diris: