Выбрать главу

Ĝi estas lia propra kadavro.

Kiel do! — mi rediris mirigita.

La kompatinda tro forte alkroĉiĝis al la materia korpo kaj venis en la spiritan sferon post akcidento pro simpla malprudento. Dum multe da tagoj li staris apud siaj restaĵoj en la tombo, ne akceptante alian situacion.

Tia estis la potenco de la iluzio, en kiu li vivadis, ke li nepre volis levi la rigidan korpon; en tiu bedaŭrinda penado li perdis longan tempon. Li timiĝis ĉe la penso rekte rigardi al la nekonataĵo kaj eĉ ne iomete li povis sin deŝiri de la fizikaj sensacioj. Nenion donis helpoj el la pli altaj sferoj, ĉar li fermis la mensan regionon kontraŭ ĉia penso koncernanta la vivon eternan. Fine la vermoj lin tiel kruele suferigis, ke la kompatinda kun abomeno sin forpelis el la tombo. Li tiam komencis vagadi tra la malsuperaj regionoj de la Ombrejo, sed liaj iamaj gepatroj sur la Tero, ĝuante ĉi tie grandan spiritan krediton, petis pri lia enloĝigo en nian kolonion. Alportis lin la Samarianoj, preskaŭ perforte; sed lia animstato ankoraŭ estas tiel delikata, ke li ne baldaŭ povos eliri el la Ĉambroj de Rebonigo. Nia amiko, lia iama patro, nun plenumas riskan mision malproksime de "Nia Hejmo"...

Ĉu li venas viziti la malsanulon? — mi demandis.

Li venis jam du fojojn, kaj, vidante lian ja dis- kretan suferon, mi estis forte emociita. La junulo estas tiel menskonfuzita, ke li ne rekonis sian grandaniman kaj sindonan patron. Li kriadis afliktita, elmontrante sian korpreman frenezecon. Lia patro, kiu venis vidi lin kune kun la ministro Padovo, de Komunikado, laŭŝajne staris super la kondiĉo homa, tiel longe kiel li estis ĉe tiu sia nobla amiko, al kiu prosperis ĉi tien gastigi lian malfeliĉan filon. Ili ĉi tie longe restis, parolante pri la spirita situacio de la ĵusvenintoj el la medioj de la karno. Sed, kiam la ministro Padovo foriris al la devoj de sia funkcio, la patro de la junulo petis min pardoni al li tian agon homan kaj genuiĝis antaŭ la malsanulo. Li ekprenis liajn manojn tremante, kvazaŭ enŝprucigante vivofluojn, kaj, ploregante, kisis al li la vangon. Mi ne povis reteni la larmojn kaj foriris, lasante ilin solaj. Mi ne scias, kio poste okazis inter ambaŭ, sed mi rimarkis, ke de tiu tago Francisko multe pli bone fartas. La abso- luta frenezeco fariĝis simplaj krizoj, kiuj nun estas ĉiam pli maloftaj.

Kiel profunde ĉio ĉi min kortuŝas! — mi ekkriis sub forta impreso. — Sed, kiel la figuro de lia kadavro povas lin persekuti?

La vizio de Francisko — ĝentile klarigis la amin- da maljunulino — estas la prembildo de multaj Spiritoj post la karna morto. Ili tro alligiĝas al la korpo, vidas nenion alian, vivas sole nur el ĝi kaj por ĝi, faras al ĝi efektivan kulton, kaj kiam venas la renoviga blovo, ili la materion ne forlasas. Ĉian ideon pri spiriteco ili repuŝas de si kaj plej arde batalas por konservi plu la korpon. Sed jen ekaperas la mordantaj vermoj kaj ilin forpelas. Ili tiam eksentas abomenon al la korpo kaj prenas novan teniĝon, en la kontraŭa ekstremo. La vido de la kadavro, kiel forta mensa kreaĵo de ili mem, ilin tamen turmentas en la plejprofundo de la animo. Sekvas mensmalordoj kaj krizoj pli aŭ malpli daŭraj, kaj mult- aj suferadas, ĝis tute forneniiĝas ilia fantomo.

Rimarkinte mian emocion, Narciza aldonis:

Dank' al nia Patro mi senĉese ĉerpas grandan profiton el la laste pasintaj jaroj da servado. Ha, kiel profunda la spirita dormo de la plej multaj niaj enkarn- aj fratoj! Tio nin zorgigu, sed ne vundu. La krizalido alteniĝas al la inerta materio, sed la papilio supren ek- flugos; semo estas preskaŭ nevidebla, kaj tamen kverko estos giganto; mortinta floro revenas al la tero, sed parfumo ŝvebas en la ĉielo. Ĉia embrio de vivo ŝajnas dormi. Ni ne forgesu ĉi tiujn lecionojn.

Narciza eksilentis, kaj ŝian silenton mi ne kuraĝis

rompi.

XXX

HEREDO KAJ EŬTANAZIO

Ankoraŭ posedis min mirego pro ĉio ĵus aŭdita, kiam Salustio alpaŝis kaj sciigis Narcizan:

Nia fratino Paŭlina deziras vidi sian malsanan patron, en la Pavilono 5. Antaŭ ol plenumi ŝian peton, mi opiniis bone konsiliĝi kun vi, ĉar la malsanulo anko- raŭ trapasas tre akutan krizon.

Montrante sian tute karakterizan bonkorecon, Nar- ciza diris:

Enlasu ŝin tuj. Ŝi havas por tio permeson de la ministrino, ĉar ŝi nun oferas sian disponeblan tempon por la reamikiĝo de siaj familianoj.

Dum la sendito rapide adiaŭis, la bonkora flegistino aldiris, parolante al mi:

Vi vidos, kia sindonema filino!

Ne pasis unu minuto kaj jen Paŭlina antaŭ ni, svelta kaj ĉarma. Ŝi portis tunikon tre malpezan, el lumanta silko. Anĝele belaj estis ŝiaj fizionomiaj trajtoj, sed ŝiaj okuloj atestis ekstreman maltrankvilecon. Narciza ŝin afable prezentis al mi, kaj, eble sentante, ke ŝi povas fidi al mi, ŝi iom afliktita demandis:

Kaj paĉjo, mia amikino?

Li fartas iom pli bone — respondis la flegist- ino —; li tamen ankoraŭ elmontras fortan menskon- fuziĝon.

Domaĝe! — rediris la junulino. — Nek li nek la ceteraj cedas en la mensa stato, en kiun ili enfermiĝis. Ĉiam tia sama malamo kaj tia sama seninteresiĝo.

Narciza invitis nin akompani ŝin, kaj post kelke da minutoj staris antaŭ mi malplaĉmiena maljunulo. Kun malmilda rigardo, diskombitaj haroj, profundaj faltoj, retiriĝintaj lipoj, li elvokis pli bone kompaton ol sim- pation. Mi tamen ekpenis venki la malsuperajn vibrojn, kiuj min ekposedis, por observi, anstataŭ la suferanto, la spiritan fraton. Mia menso ekvidis pli klare, mal- aperis do la impreso de naŭzeco. Mi aplikis la lecionon al mi mem. En kia stato mi ja venis al la Ministerio de Helpo? Mia mieno de konsternito certe estis terura. Kiam oni ekzamenas ies malfeliĉon, memorante siajn proprajn mankojn, la koro ĉiam havas loketon por la frata amo.

Nenian karesan vorton la maljuna malsanulo diris al sia filino, kiu lin amplene salutis. Laŭ la rigardo, tra kiu vidiĝis akreco kaj ribelo, li similis enkaĝigitan ra- bobeston en formo homa.

Ĉu vi, paĉjo, sentas vin pli bone? — ŝi demandis kun plej granda filina amo.

Ho ve! Ho ve! — kriegis la malsanulo per tondra voĉo. — Mi ne povas forgesi tiun fiulon, mi ne povas kvietigi mian pensadon... Mi lin ankoraŭ vidas apud mi donanta al mi la mortigan venenon!

Ne diru tion, paĉjo — delikate petis la junulino. — Memoru, ke Edelberto venis en nian domon kiel filo, sendita de Dio.

Mia filo?! — kriis la malfeliĉulo. — Neniel! Ne- niel! Li estas nepardonebla krimulo, infano de la infero!

Paŭlina nun ekparolis kun okuloj plenaj de larmoj:

Ni aŭdu, paĉjo, la lecionon de Jesuo, kiu reko- mendas, ke ni nin reciproke amu. Ni travivas sur la Tero provojn kiel samsanguloj, por akiri la veran spiritan amon. Cetere ni nepre devas konfesi, ke ekzistas nur unu reale eterna Patro, nome Dio; sed la Sinjoro de la Vivo permesas, ke ni estu patroj aŭ patrinoj en la mon­do, por ke ni lernu la senmakulan fratecon. Niaj sur- teraj hejmoj estas krisoloj por purigo de la sentoj aŭ temploj de sankta ligiĝo, celantaj la universan solidar- econ. Ni devas forte batali kaj suferi, por fine akiri la veran titolon frato. Ni ĉiuj estas unu familio en la Kre- itaĵaro, sub la providenca beno de unu Patro.

Aŭdante ŝian tre dolĉan voĉon, la malsanulo ekplor- is konvulsie.

Pardonu Edelberton, patreto! Penu vidi en li ne ventkapan filon, sed fraton, kiu bezonas instruon. Mi ankoraŭ hodiaŭ estis en nia hejmo, kaj tie mi rimarkis grandegan mensan malordon. De ĉi tie, de ĉi tiu lito vi envolvas ĉiujn niajn familianojn en fluidecaĵojn je aflikto kaj nekomprenemo, kaj tiel same ili agas kun vi. La penso, per subtilaj vibroj, trafas la celon, kiel ajn malproksima ĉi tiu staras. Interŝanĝo de malamo kaj nekompreno naskas ĉe la animo ruinon kaj suferon. Pa- njo antaŭ kelkaj tagoj iris en frenezulejon, konsumita de angoro. Amalia kaj Kacilda ekprocesis kun Edelberto kaj Agenoro pro la granda havaĵo, kiun vi kolektis al vi en la materiaj rondoj. Tio estas terurega bildo, kies ombroj povus ja fariĝi malpli intensaj, se via fortika menso ne dronus en deziro je venĝo. Ĉi tie ni vidas vin serioze malsana; sur la Tero, panjon freneza kaj ŝiajn filojn menskonfuzitaj, malamante unu alian. Meze de tiom da mensoj en malordo staras amaso da miliono kaj kvicent mil kruzeroj. Kiom tamen ĉi tio helpas, se por neniu eĉ unu centavo da feliĉo ekzistas?!