Ĉu vi, Narciza, jam rimarkis ion krom la nigraj
punktoj?
Nun venis al mia servinstruistino la vico respondi
nee.
Nu, mi vidas ankoraŭ ion krom ili — rediris la Ĉefgardisto.
Mallaŭtigante la voĉon, li petis:
Kalkulu la nigrajn makulojn.
Narciza fikse rigardis la malfeliĉulinon kaj post kel- ke da momentoj respondis:
Kvindek ok.
La Frato Paŭlo, kun la pacienco de homo, scianta ame instrui, klarigis:
Tiuj malhelkoloraj punktoj prezentas kvindek ok infanojn, murditajn ĉe sia naskiĝo. En ĉiu makulo mi vidas la mensan bildon de infaneto mortigita, ĉu per frakasa bato, ĉu per asfiksio. Ĉi tiu malfeliĉulino pro- fesiis ginekologion. Sub la preteksto malŝarĝi aliulajn konsciencojn, ŝi sin donadis al abomenindaj krimoj, eks- pluatante la mispaŝojn de senspertaj junulinoj. Sia si- tuacio estas pli malbona, ol tiu de memmortigintoj kaj murdintoj, ĉar tiuj iafoje havas por si konsiderindajn malpligravigajn cirkonstancojn.
Mi tiam rememoris, terurita, la medicinajn proced- ojn, en kiuj mi multe da fojoj proksime vidis la neceson pereigi naskiĝontojn, por savi patrinan organismon en danĝeraj okazoj; sed, legante mian penson, la Frato Paŭ- lo aldonis:
Mi nun, en ĉi tiu rilato, parolas ne pri tiaj ĝustaj rimedoj, kiuj ja estas aspektoj de elaĉetantaj provoj, sed pri la krimo murdi iun, kiu komencas sian surteran pro- vadon kun la natura rajto je vivo.
Montrante la sentemecon de la noblaj animoj, Narciza petis:
Frato Paŭlo, ankaŭ mi jam multe eraris en mia pasinteco. Ni elaŭdu ĉi tiun malfeliĉulinon. Se vi ĝin permesas, mi prizorgos ŝin per speciala flegado.
Mi konfesas, mia amikino — respondis la Ĉef- gardisto, impresante min per sia sincereco —, ke ni ĉiuj estas Spiritoj dronantaj en ŝuldoj; ni tamen havas por ni la rekonon de niaj propraj mizeraĵoj kaj la volontecon pagi niajn ŝuldojn; sed ĉi tiu virino, en la nuna momento, nenion alian deziras, ol malhelpi laborantajn homojn. Tiuj, kies sentoj estas harditaj en hipokriteco, ĵetas el si detruajn fortojn. Kion do utilus al ni ĉi tie ia kon- trolservo?
Kaj esprimoplene ridetante, li diris:
Ni serĉu la pruvon.
La Ĉefgardisto tiam alproksimiĝis al la petantino kaj demandis:
Kion nia fratino deziras de nia frata servado?
Helpon! Helpon! Helpon! — ŝi respondis en
larmoj.
Sed, mia amikino — li saĝe konsideris —, ni dev- as scii akcepti rebonigan suferon. Kial vi fortranĉis la vivon al tiom multe da malfortikaj estaĵetoj, kiuj en- paŝis en la arenon kun la permeso de Dio?
Aŭdinte lin, maltrankvila, ŝi faris teruran mienon de malamo kaj kriis:
Kiu imputas al mi tian fiaĵon? Mia konscienco estas trankvila, kanajlo! Mi uzis mian ekzistadon help- ante al la patrineco sur la Tero. Mi estis karitema kaj diotima, bona kaj pura...
Ne tio kuŝas sur la vivanta bildo de viaj pensoj kaj agoj. Mi pensas, ke mia fratino eĉ la bonon de la konscienco-riproĉo ankoraŭ ne ricevis. Kiam, rekoninte viajn proprajn bezonojn, vi malfermos la animon al la beno de Dio, tiam revenu ĉi tien.
Rabia de kolero, la kunparolantino rediris:
Vi demono! Vi sorĉisto! Vi klikano de Satano! Mi neniam revenos! Mi atendas la ĉielon, kiun oni al mi promesis kaj kiun mi esperas trovi.
Prenante ankoraŭ pli firman teniĝon, la Ĉefgardisto diris per aŭtoritata voĉo:
Foriru do, mi petas. Ni ĉi tie ne havas tian ĉiel- on, kiun vi deziras. Ni troviĝas en labordomo, kie la malsanuloj konscias siajn perturbojn kaj penas resaniĝi ĉe bonvolaj servantoj.
La ĉifonulino arogante kontraŭdiris:
Mi petis de vi nek medikamenton nek laboron. Mi serĉas la paradizon, pri kiu mi havigis al mi rajton per bonfaroj.
Kaj direktante al ni flamantan rigardon de ekstre- ma kolero, ŝi ŝanĝis sian aspekton de apenaŭ iranta malsanulino kaj firme sin forpafis kiel iu sin mem plene reganta.
Dum multe da minutoj la Frato Paŭlo sekvis ŝin per la rigardo, kaj, turninte sin al ni, diris:
Ĉu vi observis tiun vampiron? Ŝin ŝarĝas krimoj, sed ŝi pretendas senkulpecon; ŝi estas kerne perversa, sed opinias sin bona kaj pura; ŝi terure suferas, sed vol- as kredigi trankvilecon; ŝi kreis al si mem inferon, sed diras, ke ŝi serĉas la ĉielon.
Ĉe la silento, en kiu ni aŭdis lian lecionon, la Ĉef- gardisto finis:
Estas nepre necese gardi sin kontraŭ la bonaj kaj la malbonaj ŝajnoj. Supozeble tiu malfeliĉulino ie aliloke ricevos helpon de la Dia Boneco, sed, laŭ principo de strikta karitemo, mi, en mia funkcio, ne povus mal- fermi al ŝi niajn pordojn.
XXXII
SCIIGOJ PRI VENERANDA
Nun, kiam mi estis enirinta en la parkon banantan de lumo, mi spertis strangan allongon.
Tiuj invitemaj arboj, tiuj verdantaj bedoj ĉiumomen- te altiris mian rigardon. Per kovritaj demandoj mi ne- rekte elvokadis klarigojn de Narciza.
En la granda parko — ŝi diris — ne ekzistas nur vojoj al la Ombrejo aŭ sole kulturado de vegetaĵoj por nutraj sukoj. La ministrino Veneranda kreis bonegajn planojn por niaj edukaj procedoj.
Kaj rimarkinte mian noblan scivolemon, ŝi klarig-
is plu:
Mi parolas pri la "verdaj salonoj" por la edukado. Inter la longaj vicoj de la arboj estas ejoj kun mirindaj konturoj por la paroladoj de la ministroj de Regener- ado; aliaj por vizitantaj ministroj kaj studemuloj en- komune; sed unu, rimarkinde bela, estas rezervita al la paroloj de la Guberniestro, kiam li bonvolas nin viziti. La rekte starantaj arboj periode kovriĝas per floroj, as- pektante kvazaŭ koloraj turetoj, plenaj de naturaj ĉarm- oj. Ni tiamaniere havas en la firmamento la ŝirmantan tegmenton, kun la benoj de la suno aŭ de la noktaj mal- proksimaj steloj.
Tiuj naturaj palacoj certe estas plej belaj — mi intermetis.
Jes, sendube — entuziasme daŭrigis la flegistino. — La projekto de la ministrino, kiel mi eksciis, ricevis varman aplaŭdon en la tuta kolonio. Mi eksciis, ke tio okazis ĝuste antaŭ kvardek jaroj. Komenciĝis tiam la kampanjo por la "Natura Salono". Ĉiuj ministerioj petis pri kunlaborado, ankaŭ tiu de Dia Unuigo, kiu vokis Ve- nerandan por organizi similajn ejojn en la Arbaro de la
Akvoj. Agrablegaj tiaspecaj ejoj ĉie ekaperis, sed la plej interesaj, laŭ mia opinio, estas tiuj aranĝitaj en la lernejoj. Ili estas diversaj laŭ formo kaj amplekso. En la parkoj por edukado, apartenantaj al la Ministerio de Klarigo, la ministrino konstruigis efektivan kastelon el kreskaĵoj, en la formo de stelo, kie multenombraj lern- antoj prenas de kvin instruistoj lecionojn pri kvin divers- aj objektoj. En la centro funkcias grandega aparato por instruado per bildoj, simila al la surtera kinematografo, per kiu oni povas fari samtempe kvin diversajn projekci- ojn. Tia iniciato alportis al la urbo grandan bonon, ĉar ĝi per unu fojo kunigis la profitan servon kun la praktika utilo kaj la spirita belo.
Profitante la naturan halton de ŝia parolo, mi de-
mandis:
Kaj la meblaro de la salonoj, ĉu ĝi estas egala al tiu de la salonoj sur la Tero?
Narciza ridetis kaj respondis:
Ne tute egala. La ministrino konkretigis la evan- geliajn bildojn de la tempo, kiam la Kristo estis en la mondo, kaj proponis, ke oni uzu rimedojn el la Naturo mem. Ĉiu "natura salono" havas benkojn kaj brakseĝ- ojn skulpititajn en la substanco de la grundo, tegitajn per aroma mola herbo. Tio donas karakterizajn ĉarmon kaj aranĝojn. La organizintino diris, ke estus konvene memori la lecionojn de la Majstro ĉe la marbordo, kiam li ekskursadis apud Tiberias, kaj el tiu rememorado ven- is la ideo de la "natura meblaro". Ĝia konservado postul- as konstantan prizorgadon, sed la beleco de tiuj vidaĵoj tion sufiĉege kompensas.
La bonkora flegistino tiam ĉesis paroli, sed, rimark- inte mian interesiĝon, kvankam silentan, ŝi daŭrigis:
La plej bela salono de nia ministerio estas tiu destinita por la paroladoj de la Guberniestro. La minis- trino Veneranda trovis, ke li ĉiam ŝatis la pejzaĝojn kun helena gusto, pli malnova, kaj dekoraciis la salonon per specialaj trajtoj, nome kanaletoj kun freŝa akvo, graciaj pontoj, lagetoj, palankenoj el foliriĉaj arbetaĵoj. En ĉiu monato de la jaro ĝi prezentas alian koloron, ĉar aliaj estas la floroj ĉiujn tridek tagojn. La ministrino elektis la plej belan aspekton por la monato Decembro, memore de la Naskiĝo de Jesuo; tiam la urbo ricevas la plej ĉarmajn pensojn kaj la plej firmajn promesojn el niaj kamaradoj enkarniĝintaj sur la Tero, kaj de sia flanko sendas varmajn certigojn de espero kaj servemo al la superaj sferoj, honore al la Majstro inter la majstroj. Tiu salono estas noto de ĝojo por niaj ministerioj. Vi eble scias, ke la Guberniestro venas ĉi tien preskaŭ ĉiu- semajne, dimanĉe. Li tie restas tutajn horojn, en kon- ferenco kun la ministroj de Regenerado, konversaciante kun la laboristoj, donante altvalorajn konsilojn, ekzamen- ante demandojn pri nia najbaraĵo al la Ombrejo, ricev- ante niajn honorojn, akceptante vizitantojn kaj konsol- ante resaniĝantojn. Ĉe vesperkrepusko, kiam li povas iom plu restadi, li aŭdas muzikon kaj ĉeestas artprogram- ojn, ludatajn de gejunuloj kaj infanoj el niaj edukejoj. La plimulto de la fremduloj, gastantaj en "Nia Hejmo", ĉi tien venas ordinare, nur por ekkoni tiun "naturan palacon", kiu komforte lokas en si pli ol tridek mil per- sonojn.