Выбрать главу

Aŭdante ĉi tiujn intersajn informojn, mi ricevis samtempe ĝojon kaj scivolon.

Ankaŭ la salono de la ministrino Veneranda — vivece daŭrigis Narciza — estas mirinde bela ĉambrego, kies konservado postulas de ni specialan zorgon. Nia tuta servokapablo estas tro mizera, por reciproki la sinofer- ojn de tiu abnegacia servantino de Nia Sinjoro. Multo da bonfaroj, en ĉi tiu ministerio, estas kreitaj de ŝi por helpi al la plej malfeliĉaj. Sia labortradicio en "Nia Hejmo" estas konsiderata de la Guberniestraro kiel unu el la plej dignaj. Si estas la persono kun la plej granda nombro da servohoroj en nia kolonio kaj entute la mem- bro plej malnova de la registaro kaj de la ministerio.

En ĉi tiu urbo ŝi aktive laboradas jam de pli ol ducent jaroj.

Impresite de ĉi tiuj informoj, mi ekkriis:

Kiel respektinda certe estas tiu bonfarantino!

Vi ja ĝuste parolis — rediris Narciza per rive- renca tono —, ŝi estas el la personoj plej alte sidantaj en nia spirita kolonio. La dek unu ministroj, kun ŝi direktantaj la aferojn en la Ministerio de Regenerado, demandas ŝian opinion, antaŭ ol fari pli gravan disponon. Pri multaj juĝaferoj la Guberniestraro sin turnas al ŝi kun peto pri konsilo. Esceptinte la Guberniestron, nur la ministrino Veneranda, en "Nia Hejmo", vidis Jesuon en la Lumaj Sferoj, sed ŝi tamen neniam parolas pri tiu okazaĵo de sia spirita vivo kaj pri ĝi nenian informon donas. Mi citu krom tiu alian pasaĵon, kiu ŝin distingas. Unu matenon, antaŭ kvar jaroj, "Nia Hejmo" vekiĝis en festo. La Frataroj de Lumo, prezidantaj la kristanan destinon de Ameriko, honoris Venerandan, donacante al ŝi la medalon de Merito pro Servado; ŝi estas la sola persono, en la kolonio, kiu ĝis hodiaŭ ricevis tian triumf- on, prezentante unu miliono da horoj da utila servado sen rompo, sen plendo, sen malfervoriĝo. Tiun honoran premion alportis nobla komisiono, sed meze en la ĝojego de ĉiuj, kun la ĉeesto de la Guberniestraro, la ministeriaj oficistoj kaj la popolo, kolektiĝintaj sur la plej granda placo, la ministrino Veneranda nur silentis kaj ploris. Ŝi tuj donacis tiun premion al la urbaj arkivoj, dirante, ke ŝi ĝin ne meritas kaj ĝin trandonas al la kolektiva persono de la kolonio, malgraŭ la protestoj de la Gu- berniestro. Ŝi rifuzis ĉiujn festajn honoraĵojn, per kiuj oni intencis post kelka tempo memore soleni tiun okaz- aĵon, kaj neniam parolis pri la honoriga konkero.

Eksterordinara virino! — mi ekkriis. — Kial ŝi ne supreniras en pli altajn sferojn?

Narciza mallaŭtigis la voĉon kaj respondis:

Ŝi spirite vivas en regionoj multe pli altaj ol nia; ŝi restadas en "Nia Hejmo" pro amemo kaj sinoferemo. Mi eksciis, ke tiu admirinda bonfarantino jam de pli ol mil jaroj laboradas por iu grupo da koroj, por ŝi tre kar- aj, ankoraŭ migrantaj sur la Tero, kaj pacience atendas.

Kiel mi povus konatiĝi kun ŝi? — mi demandis impresita de tiaj sciigoj.

Narciza, kiu laŭŝajne ekĝojis pro mia interesiĝo, ple- zure respondis:

Morgaŭ ĉe vesperkrepusko, post la preĝado, la ministrino venos en la salonon, por instrui kelke da lern- antoj pri la pensado.

XXXIII

KURIOZAJ RIMARKOJ

Malmulte da minutoj antaŭ noktomezo Narciza per- mesis, ke mi iru al la granda bariero ĉe la Ĉambroj. La Samarianoj kredeble troviĝis proksime. Ni devis do atenti pri ilia reveno, por fari eventuale necesajn antaŭpre- parojn.

Kun kia emocio mi revenis sur la vojon ĉirkaŭitan de akceptemaj foliriĉaj arboj! Ĉi tie trunkoj, memorig- antaj la maljunan kverkon de la Tero; tie delikataj foli- oj similaj al tiuj de akacio kaj pino. Tiu balzamodora aero ŝajnis al mi kvazaŭ beno. En la Ĉambroj, malgraŭ iliaj grandaj fenestroj, mi ne ricevis tiel profundan sent- on de agrableco. Mi silente iradis sub la amikaj foliaroj. Milda vento ilin delikate movis kaj envolvis min en sen- sacion de ripozo.

Nun tute sola, mi ekmeditis pri la okazaĵoj, kiuj min trafis de post mia unua renkontiĝo kun la ministro Kla- renco. Kie do kuŝas la regiono de sonĝo? Ĉu sur la Tero aŭ en tiu spirita kolonio? Kio fariĝis kun Zelia kaj niaj infanetoj? Kial oni tie donis al mi tiel detalajn klarigojn pri la plej diversaj demandoj de la vivo, sed nenion diris pri mia iama hejmo? Mia patrino mem rekomendis al mi silenton kaj detenis sin de ĉia rekta informo.

Ĉio konsilis al mi, ke mi devas forgesi la demandojn pri la enkarna vivo, por min interne renovigi, kaj tamen, penetrante profunde en min mem, mi tie trovis la vi- vantan sopiradon je miaj karuloj. Mi arde deziradis re- vidi mian tre amatan edzinon, denove ricevi la kison de miaj infanetoj... Per kiaj decidoj de la destino ni nun vivas unu for de alia, kvazaŭ mi estus ia ŝiprompiĝ- ulo sur nekonata marbordo? Samtempe kuraĝigaj pens- oj min konsolis. Mi ja ne estis tia forlasita ŝiprompiĝulo. Se mia provo povis esti rigardata kiel ŝiprompiĝo, mi tamen devis danki la akcidenton nur al mi mem. Nun, kiam mi rimarkis en "Nia Hejmo" novajn vibrojn de intensa kaj konstrua laboro, mi ja miris, ke mi en la mondo perdis tiom da tempo en ĉiaspecaj frivolaĵoj.

Vere, mi iam tre amis mian kunvivantinon kaj ja superŝutadis miajn infanetojn per konstantaj karesoj; sed, senpasie ekzamenante mian situacion kiel edzo kaj patro, mi konfesis al mi mem, ke mi nenion solidan kaj utilan enradikis en la spiriton de miaj familianoj. Mi tro malfrue konstatis tiun malzorgon. Kiu trairas kam- pon, ne preparante semejon necesan al pano kaj ne pro- tektante la fonton, kiu sensoifigas, tiu ne povas reveni, intencante provizi siajn bezonojn. Tiaj pensoj okupis mian cerbon kun agacanta intenseco. Forlasinte la rond- ojn de la karno, mi trafis la senfruktan nekomprenemon. Kio okazis al la edzino kaj infanetoj, pelitaj for de la hejma stabileco en la ombrojn de vidvineco kaj senpatr- eco? Vana demando.

La milda vento ŝajne flustris grandiozajn ideojn, kva- zaŭ dezirante veki mian menson por pli altaj studoj.

La internaj demandoj min turmentadis, sed, tiam submetante min al la ordonoj de la juste altrudita devo, mi ekiris al la granda bariero kaj per la rigardo esploris transen, tra la kulturejoj.

Ĉie lunlumo kaj sereneco, ĉielo majesta, beleco si- lenta! En raviteco ĉe la rigardado de tiu vidaĵo, mi dum kelke da minutoj restis en admirado kaj preĝado.

Post nelonge mi ekvidis malproksime du grandegajn figurojn, kiuj min forte impresis. Ili aspektis kvazaŭ du homoj el nedifinebla, duonluma substanco. De iliaj piedoj kaj brakoj pendis strangaj filamentoj, kaj el la kapo kvazaŭ eliĝis longa, neordinare granda fadeno. Mi havis la impreson, ke mi vidas du efektivajn fantomojn. Mi ne eltenis. Kun hirtiĝintaj haroj, mi rapide repaŝis en la domon. Maltrankvila kaj timoplena, mi rakontis al Narciza la okazaĵon, kaj dume mi rimarkis, ke ŝi ape- naŭ sin detenis de rido.

Nu, mia amiko — ŝi fine diris, montrante bon- humorecon —, ĉu vi do ne rekonis tiujn personojn?