Выбрать главу

Profunde hontigita, mi sukcesis nenion respondi, sed Narciza daŭrigis:

Ankaŭ mi mem iam spertis tian saman surprizon. Tio estas niaj surteraj fratoj mem. Ili estas potencaj Spiritoj, vivantaj en la karno tra savanta misio; kiel noblaj inicitoj pri la Eterna Saĝeco, ili kapablas forlasi sian fizikan animportilon kaj do libere trairi niajn re- gionojn. Tiuj filamentoj kaj fadenoj, kiujn vi rimarkis, estas apartaĵoj, ilin diferencigantaj de ni ĉi-tieaj. Vi do ne timu. La enkarnuloj, povantaj atingi ĝis ĉi tie, estas altege rafinitaj Spiritoj, kvankam sur la Tero ili estas homoj senfamaj kaj humilaj.

Kaj, bonkore kuraĝigante min, ŝi firme diris:

Ni iru tien. Estas nun kvardek minutoj post noktomezo. La Samarianoj certe baldaŭ alvenos.

Ĝojante, mi revenis kune kun ŝi al la granda krad-

pordo.

Ankoraŭ estis vidataj, en grandega distanco, la du figuroj, trankvile foriĝantaj de "Nia Hejmo".

La flegistino ilin rigardadis, signife riverencis kaj

diris:

Envolvas ilin blua lumo. Ili certe estas du sen- ditoj, tre alte sidantaj en la medioj de la karno, kaj nun plenumantaj taskon, pri kiu ni ne povas scii, kio ĝi estas.

Tie ni multe da minutoj restadis, rave rigardante la silentajn kampojn. Subite la bonkora amikino montris al nigreta punkto sur la horizonto en la lunlumo kaj ekkriis:

Jen ili venas!

Mi ja ekvidis tiun anaron, kiu venadis direkte al ni sub la dolĉa heleco de la ĉielo. Post momento mi ek- aŭdis malproksiman bojadon de hundoj.

Kiel do tio estas? — mi demandis surprizita.

Hundoj — respondis Narciza — estas altvaloraj helpantoj en la mallumaj regionoj de la Ombrejo, kie loĝas ne nur elkarnuloj, sed ankaŭ efektivaj monstroj, kiujn priskribi ne estas nun oportune.

La flegistino per firma voĉo vokis la malproksimajn servantojn kaj irigis unu el ili en la domon, por disporti avizojn.

Mi atente ekrigardis la strangan grupon, kiu mal- rapide alproksimiĝadis.

Ses grandaj veturiloj, similaj al poŝtaj kaleŝoj, kiujn antaŭkuradis gajaj kaj bruantaj hundoj, estis tirataj de bestoj, kiuj, eĉ de malproksime, ŝajnis al mi egalaj al la surteraj muloj. Sed la plej kurioza rimarkindaĵo estis grandaj bandoj da birdegoj, kiuj malalte flugadis, super la veturiloj, strange bruante.

Mi tuj turnis min al Narciza kaj demandis ŝin:

Kial ne la aerobuso? Ĉu oni ne povus uzi ĝin en la Ombrejo?

Ricevinte nean respondon, mi demandis, kial ne tiel. Ĉiam komplezema, la flegistino klarigis:

Ĝi estas demando pri denseco de la materio. Vi povus imagi al vi ekzemplon, komparante akvon kun aero. Aviadilo traflugas la atmosferon de la Tero, sed ne la maran mason. Ni povus ja konstrui alkonformajn maŝin- ojn, similajn al la submarŝipoj; tamen pro kompatemo por la suferantoj la superaj spiritaj sekcioj preferas uzi transiĝajn aparatojn. Cetere, ĉe multaj okazoj, ni ja bezonas la kunhelpon de la bestoj.

Kiel do? — mi demandis surprizita.

Hundoj plifaciligas la laboron, muloj pacience portas ŝarĝojn kaj havigas varmon tie, kie necese; kaj tiuj birdoj — ŝi aldiris, montrante ilin en la spaco —, kiujn ni nomas "vojaĝantaj ibisoj", bonege helpas al la Samarianoj, formanĝante la malamajn kaj malicajn mens- ajn formojn en arda batalado kontraŭ la mallumo de la Ombrejo.

Nun tiu anaro venis pli proksime. Narciza min ek- rigardis kun bonkora atento kaj finis nian konversacion dirante:

Nu, en la nuna momento la devo ne permesas informajn detalojn. Vi povos ĉerpi bonajn lecionojn pri la bestoj ne ĉi tie, sed ĉe la Ministerio de Klarigo, kie troviĝas la parkoj por studado kaj eksperimentado.

Kaj ĉi tie kaj tie disdonante laborordonojn, ŝi sin preparis por akcepti novajn malsanulojn je la spirito.

XXXIV

KUN LA ĴUSVENINTOJ EL LA OMBREJO

Haltis apud ni la hundoj, kondukitaj de la fortikaj manoj de laborantoj.

Post kelke da minutoj ni ĉiuj iris tra la longaj ko- ridoroj, kondukantaj en la Ĉambrojn de Rebonigo. Serv- antoj rapide iradis tien kaj reen. Kelkaj malsanuloj, firme subtenate, estis portataj en la internon. Ne sole Narciza, Salustio kaj aliaj kamaradoj, plenaj de frata amo, sin donadis al la laboro, sed ankaŭ la Samarianoj, klopodante por alporti sian helpon, mobilizis ĉiujn siajn fortoj n. Kelkaj malsanuloj kondutis humile kaj rezigna- cie, sed aliaj laŭte protestis kontraŭ tio.

Ankaŭ min ĵetante al la laboro, mi rimarkis, ke mal- junulino faras grandan penon por eliĝi el la lasta vetur- ilo. Vidinte min proksime, ŝi ekkriis kun mirego:

Kompatu min, mia infano! Helpu al mi pro Dio!

Mi alproksimiĝis interesita.

Fi! Tfu! — ŝi daŭrigis, sin krucosignante. — Dank' al la Dia Providenco mi min forsavis el la purga- torio... Hu! Kiaj malbenitaj demonoj min tie torturadis! Kia infero! La Anĝeloj de la Sinjoro tamen fine alvenis.

Posedita de plej granda scivolo, mi helpis ŝin elve- turiĝi. La unuan fojon mi aŭdis pri la infero kaj la pur- gatorio vortojn de iu, kiu ŝajnis al mi trankvilanima kaj prudenta. Eble cedante pli bone al la pikemo, kiu estis al mi propra, mi demandis:

Ĉu vi do venis de tiel malproksime?!

Tiel parolante, mi afektis mienon de profunda frata interesiĝo, kio estis mia kutimo sur la Tero, tute forges- inte, en tiu momento, la saĝajn rekomendojn de la patr- ino de Lizio. La kompatinda virino, rimarkinte mian interesiĝon, komencis elvolvi siajn travivaĵojn:

Jes, de malproksime. Mi, mia filo, sur la Tero estis tre bonmora virino; mi faris multe da karitaĵoj, mi senĉese preĝadis kiel sincera piulino. Kiu tamen povas kontraŭstari la ruzaĵojn de Satano? Apenaŭ elirinte el la mondo, jen mi vidis min ĉirkaŭita de monstraj estaĵoj, kiuj min entiris en efektivan ventokirlon. Komence mi petegis la protekton de la Ĉielaj Ĉefanĝeloj, sed la diabl- aj Spiritoj min plu tenadis enŝlosita. Mi tamen ne perdis la esperon pli aŭ malpli frue esti liberigita, ĉar mi ja difinis iom da mono por ĉiumonataj mesoj, ke mi ricevu ripozon.

Cedante al la malbona impulso pritrakti aferojn, al kiuj mi havis nenian rilaton, mi insiste diris:

Kiel interesa estas via rakonto! Sed, ĉu vi ne penis ekscii, kial vi tiel longe restadis en tiu loko?

Tute ne — ŝi respondis, farante signon de kruco. — Kiel mi diris al vi, dum mi troviĝis sur la Tero, mi faris ĉion por mi eblan, por esti konsciencema religiulino. Vi ja scias, ke neniu estas ŝirmita kontraŭ pekado. Miaj sklavoj kelkfoje kverelis kaj malpacis, kaj, kvankam la riĉeco havigis al mi vivon trankvilan, mi tamen devis iam kaj iam ilin puni. La kontrolistoj estis tro skrupul- emaj, kaj mi ne povis heziti pri la ordonoj de ĉiu tago. Ne malofte iu negro mortis ĉe la pilorio por ĝenerala averta ekzemplo; aliajn fojojn mi estis devigata vendi la patr- inojn-sklavinojn, disigante ilin de iliaj infanoj, por kon- servi la hejman harmonion. En tiuj momentoj mi sentis mordi min la konscienco, sed mi konfesis ĉiumonate, kiam la pastro Amanco vizitadis la bienon; post la ko- muniiĝo mi estis libera de tiuj nemortaj pekoj, ĉar, ricev- inte la absolvon en la konfesejo kaj englutinte la sanktan macon, mi do neniom ŝuldis koncerne miajn devojn al la mondo kaj al Dio.

Tiaj paroloj skandalis min kaj tial mi komencis pie

konsili:

Mia fratino, tiu motivo de spirita paco estas falsa. Ankaŭ la sklavoj estas ja niaj fratoj. Antaŭ la Eterna Patro la infanetoj de servantoj estas egalaj al tiuj de mastroj.

Ĉe tio ŝi aŭtoritateme piedfrapis la grundon kaj dir- is kolere:

Nur ne tio! Sklavo estas ja sklavo; se tiel ne estus, tiam la religio instruus nin alie. Se ekzistis sklav- oj en la domo de episkopoj, kial do ne, des pli prave, en niaj bienoj? Kiu priplantus la grundon, se ne ili? Kaj kredu, ke mi ĉiam cedis al ili miajn senzalojn kiel efektivan honoron! En mia bieno ili neniam venis sur la korton de la vizitantoj por io alia, ol por plenumi ordonojn. La pastro Amanco, nia virta ekleziulo, diris al mi, en la konfesejo, ke la afrikanoj estas la plej mal- bonaj homoj en la mondo, naskiĝintaj por servi al Dio sole nur en sklaveco. Ĉu vi do pensus, ke mi povus havi ian skrupulon ĉe la traktado kun tiaspecaj estaĵoj? Nen- iom dubu: sklavoj estas maliculoj, satanidoj! Mi eĉ mir- as la paciencon, kun kiu mi toleris tiajn homaĉojn sur la Tero. Mi aldiru, ke mi preskaŭ neatendite eliĝis el la karno, ĉar min profunde frapis la decido de la Princ- ino kiu emancipis tiujn aĉulojn. Tio okazis antaŭ multe da jaroj, sed mi ĝin perfekte memoras. De multe da tagoj mi estis malsaneta, kaj kiam la pastro Amanco alportis el la urbo tiun novaĵon, mia farto subite plimal- boniĝis. Kiel do ni tiam povos ankoraŭ vivi en la mondo, vidante tiujn krimulojn liberaj? Certe ili siavice deziros sklavigi nin, kaj, se ni devos servi al tiaj feĉuloj, ĉu do ne estos pli bone morti? Mi memoras, ke mi malfacile konfesis; mi ricevis la konsolajn parolojn de nia pastro, tamen ŝajnas, ke ankaŭ la demonoj estas afrikanoj kaj senĉese spionadis, kaj tial mi devas suferi ilian ĉeeston ĝis hodiaŭ...