Kiam vi venis? — mi demandis.
En Majo 1888.
Senzalo, en la portugala lingvo "senzala" : grupo da loĝejaĉoj de sklavoj. — La Trad.
(**' Tiu "Princino", Izabel, estis la filino de la dua kaj lasta imperiestro de Brazilo, Petro la Dua. Pro la foresto de la imperiestro, tiam en Eŭropo, ŝi subskribis, en la 13-a de Majo 1 888, la leĝon — la "Oran Leĝon" —, kiu forfinis la sklavecon en nia lando. — La Trad.
Mi ricevis strangan senton de mirego.
Mia kunparolantino fiksis vitrecan rigardon al la horizonto kaj diris:
Eble miaj nevoj forgesis pagi la mesojn, tamen mi deklaris ĉi tiun volon en mia testamento.
Mi jam estis preta respondi al ŝi, vokante ŝian mens- on al pli alta regiono, konigante al ŝi novajn ideojn pri frateco kaj fido, sed Narciza alproksimiĝis kaj bonkore diris al mi:
Andreo, mia amiko, ĉu vi forgesis, ke ni penas mildigi la suferojn de malsanuloj kaj menskonfuzitoj? Kian profiton vi ricevas el tiaj informoj? Frenezuloj sen- interrompe paroladas, kaj homo, kiu ilin aŭdas, malŝpar- ante energion, eble ne estas malpli freneza.
Ĉi tiuj vortoj estis diritaj tiel bonkore, ke mi ruĝiĝis de honto, ne kuraĝante ion al ili kontraŭmeti.
Ne ĉagreniĝu — delikate diris la flegistino. — Ni prizorgu la menskonfuzitajn fratojn.
Nu, ĉu vi alkalkulas min al tiaj? — demandis ofendetita la maljunulino.
Montrante sin bonega psikologino, Narciza faris mien- on, kie travidiĝis karesa frateco, kaj respondis:
Ne, mia amikino, ne tion mi diras, sed mi pensas, ke vi estas tre laca; via batalado en la purgatorio ja longe daŭris...
Efektive, efektive — jesis la ĵusvenintino el la Ombrejo. — Vi ne povas prezenti al vi, kiom mi de longe suferas, torturata de la demonoj...
La kompatinda virino estis parolonta plue, ripetante tiun saman historion, sed Narciza, instruante min, kiel konduti en tiaj cirkonstancoj, interrompis:
Ne teksu konsideradojn pri malbono. Mi jam scias ĉion, kio amara kaj dolora al vi okazis. Ripozu, pens- ante pri tio, ke mi flegos vin.
Kaj en tiu sama momento ŝi senafekte sin turnis al unu el siaj helpantoj kaj diris:
Vi, Zenobio, iru en la virinan departementon kaj en mia nomo venigu Nemezian, ke ŝi konduku ankoraŭ unu fratinon en liton de flegado.
XXXV
EKSTERORDINARA RENKONTIĜO
Oni rekolektis ilojn uzitajn dum la ekskurso kaj kondukis servobestojn returne en la stalojn, kiam ies voĉo afable aŭdiĝis apud mi:
Andreo! Vi ĉi tie?! Bonege! Kia agrabla surprizo!
Mi, ankaŭ surprizite, returnis min kaj rekonis en la tiamaniere parolanta Samariano la maljunan Silvejran, kiun mia patro, neelpetebla negocisto, iam senigis je lia tuta havaĵo.
Prava ĝenateco min tiam ekposedis. Mi ekvolis sa- luti lin, reciproki lian afablaĵon, sed la rememoro pri la pasinteco min paralizis. Mi ne povis hipokriti en tiu nova medio, kie sincereco travidiĝis tra ĉiuj mienoj. Kom- prenante tian situacion, Silvejra mem helpis al mi, al- dirante:
Por sincere paroli, mi ne sciis, ke vi forlasis la korpon, kaj for de mi estis la penso, ke mi renkontos vin en "Nia Hejmo".
Rekonante lian senartifikan afablecon, mi lin kor- tuŝita ĉirkaŭbrakis, murmurante vortojn de danko.
Mi ekvolis iel klarigi tiun pasintaĵon, sed mi ne suk- cesis. Vere, mi deziris peti de li senkulpigon pro tia konduto de mia patro, ke ĉi tiu lin pelis en la abismon de ruiniga bankroto. En tiu momento mi revidis en la menso la bildon de la pasinteco. La memoro ree montris la vivantan scenon. Sajnis al mi, ke mi denove aŭdas sinjorinon Silvejra, venintan kun peteganta koro en nian domon klarigi la situacion. Sia edzo de longe kuŝis mal- sana en la lito, kaj ilia senhaveco fariĝis pli premanta pro la malsaneco de du iliaj infanetoj. La bezonoj estis ne malmultaj kaj la kuracado postulis grandan sumon da mono. La kompatinda sinjorino ploradis, iam kaj iam almetante naztukon al la okuloj. Si petis prokraston de la pago, ŝi petegis justan indulgon. Si humiliĝis, turn- ante dolorplenajn okulojn al mia patrino, kvazaŭ pet- ante pri komprenemo kaj helpo la koron de alia virino. Mi rememoris, ke mia patrino bonkore petis mian patron forgesi la subskribitajn dokumentojn kaj deteni sin de ĉia proceso. Sed, kutima al grandaj transakcioj kaj favorite de la sorto, mia patro ne povis kompreni situacion de malgranda detalisto. Li sin tenadis plu necedeme. Li diris, ke li bedaŭras tiujn okazaĵojn, ke li helpos sian klienton kaj amikon en alia maniero, sed ke, rilate la konfesitajn ŝuldojn, li vidas nenian alian solvon, ol stri- kte observi la leĝon. Li ne povos — li aldonis — rompi la normojn kaj precedencojn de sia firmo. La ŝuldatest- oj havos leĝan efikon. Kaj li konsolis tiun afliktitan edzinon, parolante pri la situacio de aliaj klientoj, kiuj, laŭ lia opinio, statis pli malbone ol Silvejra. Mi reme- moris la rigardojn de simpatio, kiujn mia patrino direktis al la malfeliĉa petantino, dronanta en larmoj. Mia patro estis absolute indiferenta por ĉiuj tiuj petegoj, kaj, post kiam la kompatinda virino foriris, li severe riproĉis mian patrinon, malpermesante al ŝi iel ajn sin enmiksi en liajn komercajn aferojn. La kompatinda familio devis ricevi sian plenan financan ruiniĝon. Mi perfekte rememoris la momenton, kiam eĉ la piano de fraŭlino Silvejra estis prenita el ilia domo, por kontentigi la lastajn postulojn de la senkora kreditoro.
Mi deziris senkulpigi min, sed mi ne trovis ĝustajn frazojn, ĉar tiam ankaŭ mi kuraĝigis mian patron el- plenumi tiun kriantan malhumanaĵon; mi konsideris mian patrinon tro sentimentala kaj tial mi instigis lin daŭrigi plu da proceson ĝis la fino. Mi estis ankoraŭ tre juna, kaj vantamo ekposedis min. Mi ne volis scii, ĉu aliaj suferas; mi ne kapablis vidi la aliulajn bezonojn. Mi vidis sole nur la rajtojn de mia domo, nenion pli. En tiu afero mi estis necedema: vana do ĉia patrina argu- mentado.
Frakasite en tiu batalo, la familio Silvejra serĉis al si humilan loketon en la internlando, amare suferante en absoluta mizero la financan ruiniĝon. Ĝis ĉi tiu momenta mi neniam plu ricevis ian sciigon pri tiu familio, kiu certe nin malamis.
Ĉi tiuj rememoroj vice ekaperis en mia cerbo rapide, en la daŭro de kelke da sekundoj. En unu sola momento mi refaris en la imago tiun tutan ombran pasintaĵon.
Dum mi apenaŭ kaŝis mian ĝenatecon, Silvejra, ri- detante, revokis min en la realon:
Ĉu vi iam vizitis "la maljunulon"?
Ĉi tiu demando, kiu elmontris spontanean karesemon, ja pliigis mian honton. Mi respondis, ke, malgraŭ mia tre granda deziro, mi tamen ankoraŭ ne povis ricevi tian ĝojon.
Silvejra rimarkis mian ĝenatecon kaj, eble kompat- ante mian animstaton, ekpensis foriri. Li min noble ĉir- kaŭbrakis kaj revenis al siaj taskoj.
Forte ĉagrenita, mi iris al Narciza, sopirante kon- silojn. Mi rakontis al ŝi tiun okazaĵon, kun detaloj pri tiuj faktoj sur la Tero.
Ŝi aŭdis min pacience kaj bonkore rimarkis:
Tiu fariĝo ne estu por vi io stranga. Mi mem, antaŭ longe, troviĝis en tia sama situacio. Mi jam ri- cevis la feliĉon ĉi tie renkonti la plimulton el la homoj, kiujn mi en la mondo ofendis. Mi hodiaŭ scias, ke tio estas beno de la Sinjoro, kiu ĉiam havigas al ni okazon, por restarigi rompitan simpation, reforĝante la rompit- ajn erojn de la spirita ĉeno.