Kaj per pli kategoria tono en sia instruado, ŝi de-
mandis:
Ĉu vi profitis la belan oportunon?
Kion vi celas? — mi demandis.
Ĉu vi petis Silvejran pri pardono? Bone notu al vi, estas granda feliĉo rekoni siajn proprajn erarojn. Ĉar
"La maljunulo": nomo, per kiu iu, en amika rondo, titolas, en Brazilo kaj Portugalujo, sian propran patron aŭ la patron, ĉ u de la interparolanto, ĉ u de alia, eĉ se la sinjoro tute ne estas maljuna... — La Trad.
vi ja kapablas ekzameni vin mem per sufiĉe akra kom- prenemo, konfesante vin iama ofendinto, tial ne preter- lasu la okazon fariĝi nun amiko. Iru, mia kara, kaj ĉirkaŭbraku lin en alia maniero. Uzu la momenton, ĉar Silvejra dronas en laboroj kaj eble ne baldaŭ aperos alia okazo.
Rimarkinte mian sendecidecon, Narciza aldiris:
Ne timu ian fiaskon. Ĉiam, kiam ni dediĉas mens- on kaj senton al bono, Jesuo donas al ni ĉion necesan al sukceso. Prenu sur vin la iniciativon. Entrepreni no- blajn agojn, kiaj ajn ili estas, prezentas efektivan ho- noron por la animo. Rememoru la Evangelion kaj iru havigi al vi la trezoron de reamikiĝo.
Mi ne plu hezitis. Mi rapidis al Silvejra kaj parolis al li malkaŝe, petante lin pardoni al mia patro kaj al mi niajn ofendojn kaj erarojn kontraŭ li.
Vi ĝin certe komprenas — mi diris kun akcento —, ni tiam estis blindaj; en tia stato ni do nenion povis vidi, krom nia propra intereso. Kiam mono kuniĝas kun vantamo, Silvejra, la homo malfacile sukcesas deturni sin de la malbona vojo.
Forte emociite, Silvejra ne lasis min fini:
Nu, Andreo, kiu ja estas libera de kulpoj? Ĉu vi povus pensi, ke mi vivis pura de eraroj? Cetere via patro estis mia vera instruanto. Miaj infanoj kaj mi, ni ŝuldas al li benindajn lecionojn de individua penado. Sen tiu energia sintenado, kiu forprenis de mi la materialajn rimedojn, kio estus kun ni rilate la progreson de la Spi- rito? Ĉi tie ni ŝanĝas niajn malnovajn ideojn pri la homa vivo. Niaj kontraŭuloj estas ĝustadire ne malamikoj, sed bonfarantoj. Ne fordonu vin al malgajaj rememoroj. Ni laboru kun la Sinjoro, konfesante al ni mem la sen- finecon de la vivo.
Kaj emociite, kun rigardo fiksita al miaj okuloj mal- sekaj de larmoj, li min patrece karesis kaj finis:
(,) Mateo, 5:25. — La Trad.
— Ne perdu tempon ĉe tio. Mi volas kune kun vi baldaŭ havi plezuron viziti vian patron.
Mi tiam lin silente ĉirkaŭbrakis, sentante en mia animo tute novan ĝojon. Sajnis al mi, kvazaŭ en unu el la malhelaj anguletoj de la koro ia dia lumo eklumis por eterne.
XXXVI
LA SONĜO
La laborado senĉese daŭradis plu. Malsanuloj neces- igis prizorgon, menskonfuzitoj devis ricevi sindonon.
Ĉe vesperkrepusko mi jam estis sperta en magnetaj emanaĵoj, kaj tial mi ilin fluigis sur ĉiun, kiu ajn ilin bezonis.
Matene Tobija revenis en la Ĉambrojn kaj, pli ĝuste el grandanimeco, ol pro alia motivo, li min stimulis per kuraĝigaj vortoj.
Brave, Andreo! — li ekkriis kontenta. — Mi tuj rekomendos vin al la ministro Genezio, kaj pro la ko- mencaj laboroj vi ricevos kuponojn duoble.
Mi estis dironta al li vortojn de danko, kiam sinjor- ino Laŭra kaj Lizio envenis kaj min ĉirkaŭbrakis.
Ni estas treege kontentaj de vi — diris, ridetante, la nobla sinjorino. — Mi spirite akompanis vin dum la nokto, kaj via unua debuto en laboro vekis pravan ĝoj- on en nia hejma rondo. Mi klopodis por ricevi la plezur- on sciigi pri tio la ministron Klarencon, kaj li petis min gratuli vin en lia nomo.
Ili amike interŝanĝis observojn kun Tobija kaj Nar- ciza. Ili petis de mi buŝan raporton pri miaj personaj impresoj, kaj mi lumradiis de ĝojo.
Sed miaj plej feliĉaj momentoj estis ankoraŭ ven-
ontaj.
Malgraŭ la ĝentila invito de la patrino de Lizio, ke mi revenu hejmen por ripozi, Tobija disponigis al mi komfortan ĉambron apud la Ĉambroj de Rebonigo kaj konsilis al mi iom ripozi. Efektive, mi sentis grandan bezonon dormi. Narciza pretigis por mi la liton kun frat- ina zorgemo.
Nun en la vasta kaj konforta ĉambro, mi ekpreĝis al la Sinjoro de la Vivo, dankante Lin por tiu favor- koraĵo, ke mi estis utila al iu. La "profita laceco" de tiuj, kiuj plenumas sian devon, kaŭzis al mi nenian mal- agrablan maldormon.
Post kelke da momentoj, sensacioj de malpezeco tute ekokupis mian animon, kaj mi ricevis la impreson, kva- zaŭ mi estas forportata en malgranda barko al nekonat- aj regionoj. Kien mi iris? Ne eble ĝin respondi. Silenta sinjoro apud mi tenis la direktilon. Kaj simile al iu in- fano, kiu ne povoscias elkalkuli nek difini la survojajn belaĵojn, mi lasis min konduki sen ia ekkrio, kvankam ravita de la majestaĵoj de la pejzaĝo. Ŝajnis al mi, ke la barko veturas rapide, kvankam ĉiam supren.
Post kelke da minutoj mi trafis mirindan havenon, kie iu min vokis per aparte dolĉa voĉo:
Andreo !... Andreo!...
Mi saltis el la barko kun vere infana rapidegeco. Tiun voĉon mi rekonus inter miloj da aliaj. Post momento mi, kun elverŝiĝanta ĝojego, ĉirkaŭbrakis mian patrinon.
Si tiam kondukis min en miregindan arbaron, kie la floroj havis tiun strangan econ, reteni la lumon, en konstanta festo de parfumo kaj koloro. Sekve de tio lumaj orecaj tapiŝoj sterniĝis sub la grandaj arboj, su- surantaj en la vento. Mia sento de feliĉo kaj paco ating- is la apogeon. Tiu sonĝo ne estis tia sama, kiel sur la Tero. Mi ĝuste sciis, ke mi forlasis mian malpli delikatan envolvaĵon en la apartamento de la Ĉambroj de Rebon- igo, en "Nia Hejmo", kaj plene konsciis tiun moviĝadon sur kampo alia. Miaj ideoj pri spaco kaj tempo estis ĝustaj. Siaflanke, la multeco de emocioj ĉiam pli kreskis. Dirinte al mi sanktajn vortojn de spirita stimulado, mia patrino bonkore parolis:
Mi tre petis Jesuon, ke li konsentu al mi la grand- egan plezuron de via ĉeesto ĉe mia flanko en via unua tago de utila servo. Kiel vi vidas, mia filo, laboro estas Dia fortikigilo por la koro. Post sia foriro de sur la Tero multaj el niaj amikoj prenas kontraŭefikan teniĝ- on, atendante miraklojn, kiaj neniam okazos. Belaj ka- pabloj, en tia maniero, reduktiĝas al simplaj parazitoj.
Unuj pretekstas senkuraĝecon pro sia propra soluleco; aliaj, kiel antaŭe sur la Tero, diras, ke ili ne harmonias kun la medio, kien ili estis vokitaj, por servi al la Sinjoro. Estas nepre necese, Andreo, fari el ĉia oportuna okazo de la vivo motivon de atento al Dio. En la malsuperaj rondoj, mia filo, telero da buljono al malsatulo, balza- mo al leprulo, amikaĵo al elreviĝinto, estas Diaj servoj, kiujn la Domo de Nia Patro neniam forgesas; ankaŭ ĉi tie, rigardo de komprenemo al kulpulo, evangelia pro- meso al senesperulo, espero donata al afliktito, estas benoj de spirita laboro, kiun la Sinjoro observas kaj enskribas en nian krediton...
La fizionomio de mia patrino tiam estis pli bela ol ĉiam. Siaj madonaj okuloj kvazaŭ radiis anĝelan lumon, ŝiaj manoj, per siaj gestoj de amo, verŝis sur min eman- aĵojn, kiuj ne nur kreis novajn fortojn, sed ankaŭ naskis karesajn emociojn.
— La Evangelio de Jesuo, mia Andreo — ŝi ame daŭrigis — memorigas al ni, ke "pli feliĉe estas doni, ol ricevi" Ni lernu konkretigi ĉi tiun principon dum la ĉiutaga laborado, al kiu nin kondukis nia propra fe- liĉo. Donu ĉiam, mia filo. Plej precipe, neniam forgesu doni el vi mem, per konstrua toleremo, per frata amo, per Dia komprenemo. La praktikado de la bono ekstera estas instruo kaj alvoko, por ke ni praktiku la bonon internan. Por altigi la homon, Jesuo donis el si pli multe, ol ĉiuj surteraj milionuloj, sin dediĉantaj al la mate- riala, kvankam plej merita, bonfarado. Ne hontu helpi al tiuj ulceruloj kaj sennubigi la menson al tiuj fre- nezuloj, kondukitaj en la Ĉambrojn de Rebonigo, kie mi spirite observis vian laboron en la pasinta nokto. La- boru, mia filo, farante bonon. En ĉiuj niaj spiritaj ko- lonioj, same kiel en la medioj de la terglobo, vivas animoj maltrankvilaj, sopirantaj al novaĵoj kaj amuzoj. Vi tamen, ĉiam, kiam nur eble, rezignu ĉian distraĵon kaj strebu al utila servado. Kiel mi, kapabla por preskaŭ nenio, povas spirite vidi viajn klopodojn en "Nia Hejmo"