Ni tamen konfesu, kun la plej granda respekto antaŭ la Sinjoro — bonanime intermetis la gastiganto —, ke ni ankoraŭ ne troviĝas en la sfero de la anĝeloj, sed en tiu de la homoj elkarniĝintaj.
Kiel do oni ĉi tie solvas tian situacion? — mi demandis.
Tobija ridetis kaj respondis:
En tre simpla maniero. Ni konsentas, ke inter la neracia estaĵo kaj la homo ekzistas grandega ŝtupa serio da pozicio; tiel same, ni homoj devas longegan vojon iradi ĝis la angelo. Nu, kiel ni povus aspiri la societon de anĝelaj estuloj, se ni ankoraŭ ne kondutas frate unu kontraŭ alia? Vere estas, ke kelkaj fortanimaj migrantoj superas ĉiajn survojajn barojn per ekstrema peno de la volo, sed la plej multaj ja bezonas pontojn aŭ la manon de helpemaj Gardanĝeloj. Kiel sekvo de ĉi tiu veraĵo, tiaj aferoj ricevas decidon laŭ la efektiva frateco, ĉar oni rekonas, ke la vera geedziĝo estas kuniĝo de animoj, kaj tian ligitecon neniu kapablas rompi.
En ĉi tiu momento Luciana, kiu sin tenadis silente, sin intermetis, aldonante:
Mi tamen diru, ke ĉion ĉi, feliĉon kaj kompren- emon, ni devas danki al la bonkoreco kaj sinofero de nia Hilda.
Sed, montrante dignan humilecon, la edzino de To- bija rediris:
Silentu! Ne parolu pri iaj ecoj, kiajn mi ne hav- as. Mi nun rakontos mallonge nian historion, por ke nia gasto ekkonu mian doloran lernadon.
Kaj senafekte ŝi komencis:
Tobija kaj mi, ni geediziĝis sur la Tero ankoraŭ tre junaj, obeante sanktan spiritan samecon. Mi opinias superflue pentri la feliĉecon de du animoj, kiuj vere sin reciproke amas kaj ligiĝas unu al la dua per geedziĝo. Sed la morto, eble enviante nian feliĉon, forprenis min el la mondo ĉe la naskiĝo de mia dua infano. Nia tur- mento estis tiam nepriskribebla. Tobija senhelpe plorad-
(,) Laŭ Mateo, 22:30. — La Trad.
is, kaj mi ne havis fortojn por faciligi mian propran angoron. Pezaj tagoj en la Ombrejo min preme envolvis. Mi ne povis alie, ol resti plu alkroĉita al la edzo kaj al la du gefiletoj, surda por ĉia klarigo, kiun la spiritaj amikoj intuicie venigadis al mi.
"Mi volis lukti, simile al kokino ĉe siaj idetoj. Mi rekonis, ke la edzo bezonas reorganizi la hejman medion, ke al la infanoj patrina prizorgado estas nepre necesa. Tia situacio fariĝis ĉiam pli neelportebla. Mia fraŭla bo- fratino ne toleris la infanojn kaj la kuiristino nur ŝajn- igis sindonon. Du junaj vartistinoj havis konduton de absolutaj senkapulinoj. Tobija ne povis do prokrasti la ĝustan decidon kaj unu jaron post la nova situacio edziĝis kun Luciana, kontraŭante miajn kapricojn. Ha, se vi nur scius, kiel mi ekindignis! Mi ŝajnis ia vundita lupino. Mia bruteco eĉ faris al si la kutimon malamiki kontraŭ la kompatinda virino, en la intenco ŝin ekstermi.
"Feliĉe Jesuo tiam bonvolis, ke min vizitu mia pa- trinflanka avino, antaŭ multe da jaroj elkarniĝinta. Tio estis por mi granda surprizo. Si venis kvazaŭ sen di- finita celo, sidiĝis apud mi, sidigis min sur siajn krur- ojn, kiel en pasintaj tempoj, kaj en larmoj demandis min: "— Kion vi faras, mia nepino? Kia estas via rolo en la vivo? Ĉu vi estas ia leonino aŭ animo konscianta pri Dio? Nu, nia fratino Luciana anstataŭas patrinon al viaj infanoj, laboras kiel servistino en via domo, fleg- as vian ĝardenon, suferas la galelverŝojn de via edzo, sed ne povas tamen okupi la provizoran lokon de kun- batalantino apud li? Ĉu do tiamaniere via koro dankas Dion pro Liaj bonfaroj al vi kaj pagas iun, kiu servas al ĝi? Vi volas sklavinon, sed fratinon vi malŝatas? Hilda! Hilda! Kion vi faris el tiu religio de la Krucumito, kiun vi lernis? Ho, mia kompatinda nepino, mia mal- feliĉa!"
"Mi tiam en larmoj ĉirkaŭbrakis la sanktan malju- nulinon, mi forlasis la antaŭan hejmon kaj venis kune kun ŝi por labori en "Nia Hejmo". De tiu tempo mi havas en Luciana ankoraŭ unu filinon pli. Mi tiam intense eklaboris. Mi donis min al serioza studado, al la morala plibonigo de mi mem, kaj klopodis por helpi tute egale ĉiujn en nia iama surtera hejmo. Tobija fondis novan familion, kiu ankaŭ al mi ekapartenis per la sankt- aj spiritaj ligiloj. Post kelka tempo li revenis akom- panata de Luciana, kiu ankaŭ venis al ni, kaj tio kom- pletigis nian ĝojon. Jen, mia amiko, nia historio..."
Sed Luciana prenis la parolon kaj rimarkis:
Si tamen forsilentis sian sindonemon, instruante min per sia ekzemplo.
Kion vi diras, infano? — demandis la mastrino, karesante ŝian dekstran manon.
Luciana ridetis kaj aldonis:
Dank' al Jesuo kaj al ŝi mi lernis, ke ekzistas ge- edziĝoj pro amo, frateco, provado, devo; en la tago, kiam Hilda min kisis, min pardonante, mi eksentis, ke mia koro liberiĝis de tiu monstro, la malnobla ĵaluzo. Spirita geedziĝo estas tiu de animo kun animo; la ceteraj estas simplaj interaranĝoj, nepre necesaj al la kontentigo de bezonoj, aŭ rebonigaj procedoj, kvankam ĉiaj el ili estas ja sanktaj.
Kaj tiamaniere ni konstruis nian novan hejmon, nome sur la fundamento de la efektiva frateco — aldiris la domomastro.
Profitante la fariĝinta nelongan silenton, mi de-
mandis:
Sed kia propre estas ĉi tie la procedo de inter-
edziĝo?
La kombinado de vibroj — ĝentile respondis To- bija —, aŭ pli bone, pli klare parolante, la plej granda aŭ absoluta interkonformeco.
Nekapabla bridi la scivolemon, mi forgesis la lecion- on pri bontoneco kaj demandis:
Sed, kia estas la pozicio de nia fratino Luciana en ĉi tiu afero?
Antaŭ ol ĝin respondis la spiritaj geedzoj, Luciana mem, al kiu ĝi celis, klarigis:
Kiam mi edziniĝis kun Tobija, vidvo, mi ja devis esti certa, ke plej probable nia geedziĝo estos antaŭ ĉio kuniĝo frata. Jen kion mi malfacile komprenis. Cetere estas nature, ke, se geedzoj suferas maltrankvilon, re- ciprokan nekomprenon, malĝojon, ili estas do kunigitaj fizike, sed ne spirite geedziĝintaj.
Mi ekdeziris ankoraŭ ion demandi, sed mi ne trovis vortojn, kiuj ne montrus impertinentan maldiskretecon. Sinjorino Hilda tamen komprenis mian penson kaj diris:
— Estu trankvila. Luciana nun troviĝas en la plena aŭreolo de fianĉineco. Ŝia nobla kamarado de multe da surteraj migradoj antaŭ kelkaj jaroj reiris en la karn- on. En la venonta jaro ŝi iros renkonte al li. Mi supozas, ke tiu feliĉa momento fariĝos en Sao Paulo Ni ĉiuj gaje ridetis.
En tiu momento Tobija estis vokita por urĝa grava afero en la Ĉambroj de Rebonigo. Fariĝis do necese forfini la konversacion.
Sao Paulo: Ŝ tato de Brazilo, kiel ankaŭ la ĉ efurbo de tiu ŝtato. — La Trad.
KONSILIĜO KUN SINJORINO LAŬRA
La afero de Tobija min profunde impresis.
Tiu domo, fundamentita sur novaj principoj de frata ligiĝo, estis io, min forte obsedanta. Por diri la veron, ankaŭ mi sentis min mastro de la surtera hejmo kaj prezentis al mi, kiel malfacila estus por mi mem ia si- mila situacio. Ĉu mi estus tiel kuraĝa kaj agus tiel, kiel Tobija, imitante lian konduton? Mi supozis, ke ne. Laŭ mia sento, mi ne estus kapabla tiel dolore ĉagreni mian karan Zelian, kaj same, mi neniam akceptus tian altrudon de la flanko de mia edzino.
Tiuj paroloj en la domo de Tobija turmentis mian cerbon. Nenian ĝustan klarigon mi sukcesis trovi, kiu povus min kontentigi.
Tiel maltrankvila mi sentis min, ke en la sekvanta tago mi decidis, en senokupa horo, viziti Lizion, dezirante ian klarigon de sinjorino Laŭra, por kiu mi portis filan konfidon.
Akceptite kun grandega elmontro de ĝojo, mi atend- is la oportunan okazon, kiam mi povus trankvile aŭdi la patrinon de Lizio.
Post kiam la gejunuloj foriris al siaj kutimaj amuz- oj, mi prezentis al la nobla amikino, ne sen komprenebla ĝenateco, la demandon, kiu min tutan premokupis.
Multe spertinte en la vivo, ŝi ridetis kaj ekparolis:
Vi agis tre bone, prezentante ĉi tiun demandon, al la konsiderado de ni ambaŭ. La solvo de ĉia demando, kiu turmentas la animon, bezonas amikan kunhelpon.