Выбрать главу

Eliza ŝajnis al mi tre ventanima; kiam duope kun mi, ŝi senskrupule rakontadis certajn aventurojn de sia juneco, kaj per tio ŝi plidanĝerigis la malsaĝecon de niaj pensoj. Mi rememoris tiun tagon, kiam mia patrino vokis min por konvena konsilado. Tia intimeco, ŝi diris, ne decas; estas juste de nia flanko trakti la servantinon amike, sed konsilinde tiujn interrilatojn saĝe tenadi. Mi tamen, senpripense, jam tre malproksimen pelis nian kamaradecon. Sub grandega morala angoro Eliza post kelka tempo forlasis nian domon, ne kuraĝinte ĵeti al mi en la vizaĝon eĉ la plej malgrandan akuzon.

La tempo forpasis kaj reduktis, en mia menso, tiun okazaĵon al akcidenta epizodo de la homa ekzistado. Tamen la epizodo, kiel io de la vivo, ankaŭ estis vivanta. Antaŭ mi estis Eliza, nun venkita, humiligita! Kie ĝis hodiaŭ vivis tiu malfeliĉa virino, tiel frue pelita en do- loran kirlegon da suferoj? De kie ŝi venis? Ho ve! en ĉi tiu okazo ne estis antaŭ mi Silvejra, rilate al kiu mi povis dividi mian ŝuldon kun mia patro. La ŝuldo estis nun tute mia. Mi eĉ ektremis, hontante la elŝoviĝon de tiuj rememoroj, sed, simile al infano sopiranta par- donon pri siaj eraroj, mi iris al Narciza, por peti ŝin pri konsilo.

Mi mem estis mirigita de la konfido, kiun tiuj sankt- aj virinoj inspiris al mi. Kredeble mi neniel kuraĝus peti de la ministro Klarenco la klarigojn, pri kiuj mi petis la patrinon de Lizio, kaj eble mia konduto nun estus alia, se Tobija starus apud mi. Konsiderante, ke ĉiu nobla kaj kristana virino estas ja patrino, mi min turnis al la flegistino, fidante al ŝi pli ol ĉiam. Laŭ la rigardo, kiun ŝi direktis sur min, ŝajnis, ke Narciza kom- prenas mian situacion. Retenante la larmojn, mi ekpa- rolis, sed en unu momento de tiu dolora konfeso mia amikino intermetis:

Ne estas necese paroli plu; mi divenas la epi- logon de la historio. Ne donu vin al detruaj pensoj. Mi proprasperte konas vian moralan turmenton. Se tamen la Sinjoro permesis, ke vi denove renkontiĝu kun ĉi tiu fratino, Li do konsideras vin jam kapabla pagi vian ŝuldon.

Vidante, ke mi staras sendecide, ŝi daŭrigis:

Havu nenian timon. Alproksimiĝu al ŝi kaj ŝin konsolu. Ni ĉiuj, mia frato, trafas sur la vojo la frukt- ojn de la bono aŭ malbono, kiun ni semas. Ĉi tiu aserto ne estas ia doktrina frazo, sed universala veraĵo. Multe da profito mi ĝis hodiaŭ ĉerpis el situacioj similaj al ĉi tiu. Feliĉaj la solventaj ŝuldantoj.

Rimarkinte nun mian firman decidon entrepreni la necesan reguligon de kontoj, ŝi insiste parolis plue:

Ni iru, tamen ne rekonigu vin ĝis pli oportuna okazo, nur post kiam vi sukcese bonfaros al ŝi. Tio ne estos malfacila, ĉar ŝi ankoraŭ estas preskaŭ tute blinda, almenaŭ por kelka tempo. Laŭ la fortoj, ŝin envolv- antaj, mi vidas ĉe ŝi la malĝojan stampon de la fiask- intaj patrinoj kaj de la edzinoj de neniu.

Ni alproksimiĝis. Mi prenis sur min la iniciaton de la konsola parolo. Eliza rekonigis sin, eldirante sian nomon kaj volonte donante aliajn informojn. Antaŭ tri monatoj ŝi estis enportita en la Ĉambrojn de Rebonigo. Dezirante nepre puni min mem antaŭ Narciza, por ke la leciono neforviŝeble penetru en mian animon, mi de- mandis:

Kaj via historio, Eliza? Vi certe multe suferis...

Sentante la amikan tonon de mia demando, ŝi plena

de rezignacio ridetis kaj malŝarĝis sian koron:

Por kio do rememori tiajn malĝojajn aferojn?

Doloraj travivaĵoj ĉiam instruas — mi rediris.

La malfeliĉa virino, kiu montris profundan moralan aliiĝon, dum kelke da momentoj meditis, kvazaŭ kolekt- ante siajn pensojn, kaj diris:

Mia travivaĵo estis tiu de ĉiuj ventkapaj virinoj, kiuj ŝanĝas la benatan panon de laboro je la venena galo de iluzio. En mia longe pasinta juneco, kiel filino de malriĉega hejmo, mi dungigis min en la domo de riĉa komercisto, kie la vivo trudis al mi grandegan aliiĝon. Tiu komercisto havis filon, same junan kiel mi; kiam la intimeco inter ni atingis tian gradon, ke ĉia mia reago estus senutila, mi krime forgesis, ke Dio konsentas la- boron al ĉiu, kiu amas virtan vivon, kiel ajn kulpa tiu estis, kaj fordonis min al doloraj faroj, kiujn priparoli mi trovas superflue. Mi proksime konis plezuron, lukson, materian komforton kaj poste la naŭzon al mi mem, sifilison, hospitalon, forlasitecon, terurajn elreviĝojn, kiuj kulminis per blindeco kaj per la morto de la korpo. Mi longe vagadis en freneziga malespero, sed mi tiel insiste petis pri helpo la Virgulinon el Nazaret, ke unu tagon senditoj de la Bono prenis min pro amo al ŝia nomo kaj kondukis min en ĉi tiun domon de beninda konsolado.

Kortuŝite ĝis larmoj, mi demandis:

Kaj li? Kiel estas nomata tiu viro, kiu faris vin tiel malfeliĉa?

Mi tiam aŭdis de ŝi mian nomon kaj la nomojn de miaj gepatroj.

Ĉu vi lin malamas? — mi demandis frakasita.

Ŝi malgaje ridetis kaj respondis:

Dum la tempo de mia antaŭa suferado mi mal- benis lian memoron, mi portis kontraŭ li mortan mal- amon, sed la fratino Nemezia igis min pensi alie. Se mi lin malamus, mi devus malami min mem. En ĉi tiu afero la kulpo devas esti dividita. Mi do devas kulpigi neniun.

Tia humileco min kortuŝis. Mi ekprenis ŝian dekstr- an manon, sur kiu, sen ke mi povus tion eviti, ekruliĝis larmo de pento kaj konscienco-riproĉo.

Aŭskultu, mia amikino — mi diris forte emoci- ita —, ankaŭ mi nomiĝas Andreo, kaj mi devas vin helpi. De nun kalkulu je mi.

Via voĉo — naive diris Eliza — similas lian.

Nu — mi daŭrigis, kortuŝita —, ĝis nun mi ĝus- tadire ne havas familion en "Nia Hejmo"; vi do estos ĉi tie mia fratino laŭ la koro. Kalkulu je mia sindoneco de amiko.

En la mieno de tiu suferanta virino, klara rideto ŝajnis esperplena lumo.

Ho, kiel mi vin dankas! — ŝi diris, forviŝante la larmojn. — De kiom da jaroj neniu parolis al mi tiele, per tia familiara tono, donante al mi la konsolon de sin- cera amikeco! Jesuo benu vin!

En tiu momento, kiam miaj larmoj pli abunde el- verŝiĝis, Narciza patrine ekprenis al mi la manojn kaj ripetis:

Jesuo benu vin!

XLI

KUNVOKO AL BATALADO

Dum la unuaj tagoj de Septembro 1939 ankaŭ "Nian Hejmon" trafis la bato, kiu atingis plurajn spiritajn ko- loniojn, ligitajn al la amerika kontinento. Ĝi estis la eŭropa milito, tiel ruiniganta la rondojn de la karno, kiel konfuzanta la sferojn de la spirito. Multaj el ni faradis konsiderojn pri la militaj entreprenoj, kredeble baldaŭ okazontaj, ne kaŝante la grandegan teruron, kiu ilin posedis.

Oni de longe sciis, ke la Grandaj Orientaj Fratularoj suferadis la malamikajn vibrojn de Japanujo, spertante grandegajn malfacilaĵojn. Nun tamen montriĝis kurioz- aj kaj altedukaj faktoj. Simile kiel la noblaj spiritaj rondoj de la maljuna Azio silente luktadis, tiel "Nia Hejmo" sin preparadis por tia sama laboro. Krom alt- valoraj rekomendoj sur la kampo de frateco kaj simpatio, la Guberniestro ankaŭ konsilis al ni esti singardaj en la sfero de la pensoj, detenante nin de ĉia malpli digna in- klino en la sentimenta orbito.

Mi konstatis, ke la Superaj Spiritoj, en tiaj cirkons- tancoj, rigardas la agresantajn naciojn ne kiel malamik- ojn, sed kiel renversemulojn, kies kriman agadon oni nepre devas bridi.

— Ve al tiuj popoloj, ebriiĝantaj per la vino de malbono! — diris al mi Salustio. — Eĉ se ili kelkatempe sukcesas, tiaj venkoj donos nur la pligravigon de ilia ruino, farante pli frakasantaj iliajn neprajn disbatojn. Ĉiu lando, kiu eksplodigas militon, fariĝas kapo de mal- ordo en la Domo de la Patro kaj pagos pro tio teruran prezon.