Li faris bonhumoran mienon kaj, ridetante, jesis.
Mi tiam decidiĝis demandi lin pri unu afero, kiu jam de kelke da horoj premokupis mian menson. Dum sia parolado al ni la Guberniestro aludis pri la Tero, la Ombrejo kaj la Mallumo, sed, sincere dirite, mi ĝis tiam neniam aŭdis pri ĉi tiu lasta tavolo. Ĉu "malluma re- giono" ja ne estas la Ombrejo mem, kie mi mem dum tutaj jaroj vivadis en plej nigra nokto? Ĉu mi konstante ne vidis multe da menskonfuzitoj kaj da ĉiaspecaj mal- sanuloj, venintaj el la regionoj de la Ombrejo? Reme- morante, ke Lizio donis al mi tiel altvalorajn klarigojn pri mia propra situacio, en la komenco de mia provado en "Nia Hejmo", mi konfidis al li miajn dubojn, mal- kaŝante al li la perpleksecon, en kiu mi troviĝis.
Li faris tre signifan mienon kaj diris:
Ni nomas "Mallumo" la plej malaltajn regionojn, kiajn ni konas. Konsideru la homojn kiel vojirantojn de la vivo. Iaj malmultaj paŝas firme, kun rigardo fiks- ita al la esenca celo de la irado: tiuj estas la noblegaj Spiritoj, kiuj, eltrovinte en si mem la Dian esencon, senhezite marŝas al la superega celo. Sed la plimulto senmove staradas: tiuj estas multego da animoj, kiuj tutajn jarcentojn treniĝas, refarante ĉiam samajn prov- ojn. La unuaj iras laŭ rektaj linioj; la lastaj sin movas laŭ grandaj kurboj, kaj tiel, refarante paŝojn kaj penojn, ili estas elmetitaj al la kaprico de multenombraj sorto- vicoj. Multaj ofte perdiĝas meze en la arbaro de la vivo, implikite en la labirinto, kiun ili konstruas por siaj propraj piedoj. Al tiu klaso apartenas milionoj da estuloj, vagantaj en la Ombrejo. Aliaj, preferante iradi en mal- lumo, pro la ilin absorbanta zorgado pri sia "mem", ofte falas en abismojn, sur kies fundo ili kuŝas tra ne- difinita tempo. Ĉu vi komprenis?
Ĉi tiu klarigo ne povus esti pli trafa. Emociite de la amplekso kaj malsimpleco de la temo, mi tamen de- mandis:
Sed, kiel ŝajnas al vi tiaj faloj? Ĉu ili okazas sole nur sur la Tero? Nur enkarnuloj povas fali en pro- fundegaĵon?
Lizio enpensiĝis unu minuton kaj respondis:
Via rimarko estas ĝusta. Ĉie ajn iu Spirito povas alfundiĝi en la marĉojn de malbono; mi tamen aldonu, ke en la superaj sferoj la kapableco de sindefendo estas pli granda kaj tial ĉia kulpo estas rigardata kiel multe pli grava.
Al mi tamen — mi rediris — falo ĉiam ŝajnis ne ebla en regionoj nekomunaj al la surtera korpo. La Dia medio, la konado de vero, la supera helpo aspektis al mi kvazaŭ rimedoj, nepre efikantaj kontraŭ la veneno de vantamo kaj tento.
Mia amiko ridetis kaj klarigis:
La demando pri la tento estas pli kompleksa. Ĉie sur la terglobo estas plene da Dia atmosfero, konado de vero kaj supera helpo. Ne malmultaj tie partoprenas en disruinigaj bataloj inter protektantaj arboj kaj sur florantaj kampoj; multaj murdas en la lunlumo, nesent- emaj por la altega inspirado de la steloj; aliaj ekspluat- as pli malfortajn, aŭdante profundan revelacion de la supera vero. Sur la Tero ja ne mankas bildoj kaj esprim- oj esence Diaj.
Ĉi tiuj vortoj de la flegisto penetris al mi profunde en la spiriton. Efektive, la militistoj pli volonte sin donas al detruado ordinare en printempo kaj en somero, kiam la Naturo sternas sur la tero kaj firmamento mir- indaĵojn el koloro, parfumo kaj lumo; oni rabas kaj murdas prefere nokte, kiam la luno kaj steloj dronigas la Teron en Dian poezion. La plej multaj turmentistoj de la homaro estas treege kleraj homoj, kiuj forpuŝas de si la Dian inspiron. Revenante al mia ideo pri la spirita falo, mi ankoraŭ demandis:
Tamen, Lizio, ĉu vi povus iel sciigi min, kie si- tuacias tiu "Mallumo"? Se la Ombrejo intime rilatas kun la homa menso, kie do kuŝas tia loko de suferado kaj teruro?
Ĉie ekzistas vivosferoj — li ĝentile respondis —; la vakuo neniel povas esti io alia, ol simpla literatura figuro En ĉio troviĝas vivantaj fortoj, kaj ĉiu speco de estaĵoj agas en iu difinita regiono de la vivo.
Post nelonga halto, en kiu li, laŭŝajne, profunde me- ditis, li daŭrigis:
Kompreneble, kiel okazis al ni ĉi-tieaj, vi rigard- is kiel regionon kun iaj ekzistaĵoj post la morto de la korpo nur tiujn, kiuj etendiĝas de la Tero supren, for- gesinte la malsuprajn tavolojn. La vivo tamen pulsas en la profundaĵoj de la maroj kaj en la internaĵoj de la Tero. Krom tio, al principoj pri gravito obeas la Spi- rito, simile kiel la materiaj korpoj. La Tero ne estas simpla kampo, kiun ni povas vundi aŭ malŝati laŭ nia propra arbitro; ĝi estas vivanta organizaĵo, havanta di- finitajn leĝojn, kiuj nin sklavigas aŭ liberigas laŭ niaj faroj. Evidente, animo ŝarĝita de kulpoj ne povas leviĝi sur la supraĵon de la mirinda lago de la vivo. Resume, mi rememorigu, ke la birdoj liberaj de malhelpoj flugas al la altoj; tiuj, kiuj implikiĝas en arbetaĵo, sentas siajn flugilojn paralizitaj; kaj tiuj, kiuj sin katenas al granda pezo, estas nenio alia, ol sklavoj de la nekonataĵo. Ĉu vi komprenis?
Ĉi tiu demando de Lizio estis ja superflua. Mi tuj prezentis al mi la grandegan bildon de purigaj luktoj, kiu pentriĝis antaŭ miaj spiritaj okuloj en la plej mal- altaj regionoj de la vivo.
Kiel ĉiu, devanta multe mediti por paroli, mia kom- paniulo pensis, pensis, kaj finis:
Kiel ni portas en nia interno du naturojn: la superan kaj la malsuperan, tiel ankaŭ la Tero havas en si manifestaĵojn altajn kaj malaltajn, per kiuj ĝi pun- korektas kulpulon aŭ malfermas al venkinto la pordon en la vivon eternan. Kiel iama kuracisto surtera, vi ja scias, ke en la homa cerbo sin trovas elementoj, kiuj kontrolas ĝian direktosenson; sed nun vi konstatis, ke
Vd. Similan aserton en "La Libro de la Spiritoj"
§ 36, p. 69. — La Trad.
tiuj elementoj estas, en sia esenco, ĝustadire ne fizikaj, sed spiritaj. Kiu amas vivi nur en ombro, tiu malakrigas la Dian senson pri direkto. Ne estus do mirige, ke tia homo falas en la Mallumon, ĉar abismo abismon altiras, kaj ĉiu ja venos al tiu loko, kien li direktas mem siajn paŝojn.
XLV
SUR LA KAMPO DE MUZIKO
Ĉe vesperkrepusko Lizio invitis min akompani lin al la Kampo de Muziko.
Vi devas iom distriĝi, Andreo ! — li ĝentile diris.
Vidante min hezitanta, li insistis:
Mi parolos al Tobija. Narciza mem destinis la hodiaŭan tagon por ripozo. Ni iru do!
Mi tamen rimarkis en mi mem strangan fenomenon. Kvankam mi tie laboradis nur de nemultaj tagoj, mi jam forte amis tiujn Ĉambrojn. La ĉiutagaj vizitoj de la ministro Genezio, la kompanio de Narciza, la inspirado de Tobija, la amika societo de miaj kamaradoj, ĉio ĉi en aparta maniero tuŝis mian spiriton. Narciza, Salustio kaj mi, ni uzadis ĉiujn liberajn momentojn, por ĉi tie kaj tie plibonigi la internon de tiu fako, mildigante la situacion de la malsanuloj, kiujn ni amis el la tuta koro, kvazaŭ niajn filojn. Ĉe tiu nova cirkonstanco mi iris al Tobija, al kiu la flegisto, oficianta en la Ministerio de Helpo, sin turnis kun respekta intimeco. Ricevinte lian peton, tiu, kiu kondukis min en la tiean laboradon, ĝoje konsentis:
Bonega programo! Andreo devas ja ekkoni la Kampon de Muziko.
Kaj, ĉirkaŭbrakante min:
Ne hezitu. Uzu la okazon! Revenu nokte, en ĉia ajn tempo. Ĉiuj niaj servoj estas jam konvene pri- zorgitaj.
Mi danke akompanis Lizion. Veninte en lian hejmon, ĉe la Ministerio de Helpo, mi havis la plezuron revidi sinjorinon Laŭra kaj ekscii pri la reveno de la sindon- ema patrino de Eloiza de la Tero, en la plej proksima semajno. La domo estis plena de ĝojo. Estis pli bele en la hejma interno, novaj aranĝoj en la ĝardeno.
Ĉe nia adiaŭo la mastrino ĉirkaŭbrakis min kaj bon- humore parolis:
Nu, de hodiaŭ la urbo havos do ankoraŭ unu vizitanton de la kampo de Muziko. Atentu, ke la koro ne enretiĝu! Mi, mi hodiaŭ ankoraŭ restos hejme. Sed tre baldaŭ mi venĝos al vi ĉiuj! Mi ne prokrastos serĉi mian nutraĵon sur la Tero!
Meze en ĝenerala ĝojo ni eliris sur la straton. La junulinojn akompanis Polidoro kaj Estacio, kun kiuj ili vigle konversaciis. Tuj kiam ni eliĝis el la aerobuso sur unu el la placoj ĉe la Ministerio de Altigo, Lizio, apud mi, diris kortuŝita: