Выбрать главу

Mi rememoris, ke sinjorino Laŭra unu fojon diris al mi, ke ĉiu homo, ĉe sia atesto, devas agi tiel, kiel la abelo, alirante al la floroj de la vivo, kiaj estas la noblaj animoj, sur la kampo de la rememoroj, kaj el ĉiu el ili suĉante la bonajn ekzemplojn, por havigi al si la mielon de la saĝo.

Mi aplikis al mi mem tiun utilan konsilon kaj ko- mencis, rememorante mian patrinon. Ĉu ŝi ja ne oferis sin por mia patro ĝis tia grado, ke ŝi adoptis malfeliĉajn virinojn kiel filinojn laŭ la koro? "Nia Hejmo" estis plena de edifaj ekzemploj. La ministrino Veneranda jam tutajn jarcentojn klopodas pri la spirita grupo, pli pro- ksime ligita al ŝia koro. Narciza laboregas ĉe la Ĉambr- oj, celante ricevi spiritan apogon al sia deziro revenien la mondon por helpado. Sinjorino Hilda venkis tiun drakon, la malnoblan ĵaluzon. Kaj la fratelmontraĵoj de la ceteraj amikoj en la kolonio? Klarenco akceptis min kun patra sindonemo, la patrino de Lizio bonvenigis min kiel filon, Tobija kiel fraton. Ĉiu kamarado de miaj novaj luktoj donis al mi ion utilan al la malsama mensa konstruo, kiu rapide leviĝadis en mia spirito.

Mi penis forpeli de mi la ŝajne sendankajn konsider- ojn, kiujn mi aŭdis en la hejmo, kaj decidis loki super ĉio la Dian amon kaj super ĉiuj miaj personaj sentoj la justajn bezonojn de miaj similuloj.

Kvankam laca, mi tamen iris en la ĉambron de la malsanulo, kies farto estis ĉiumomente pli malbona. Ze­lia subtenis lian frunton kaj en larmoj diris:

— Ernesto, Ernesto, kompatu min, kara! Ne lasu min sola! Kio estos kun mi, se mi perdos vin?

La malsanulo karesadis ŝiajn manojn kaj plej ame respondadis malgraŭ la forta dispneo

Mi petis la Sinjoron pri fortoj por konservi la nepre necesan komprenemon kaj komencis rigardi tiujn geedz- ojn kvazaŭ miajn gefratojn.

Mi rekonis, ke Zelia kaj Ernesto sin forte amas re- ciproke; kaj, se mi ja sentis min frata kamarado de ambaŭ, mi do devos ilin helpi, kiel mi nur povos. Mi komencis tian laboron penante mensklarigi la malfeliĉajn Spiritojn, kiuj sin tenadis obstine ligitaj al la malsanulo, sed mi trafis grandegajn malfacilaĵojn; mi sentis min frakasita.

En tia situacio mi rememoris unu lecionon de Tobija, nome: "ĉi tie, en "Nia Hejmo", ne ĉiuj bezonas la aero- buson por ien iri, ĉar la pli progresintaj loĝantoj de la kolonio kapablas flugi; kaj ne ĉiuj bezonas komunikil- ojn por konversacii tra longaj distancoj, ĉar iliaj pensoj absolute harmonias. Tiuj, kiuj tiel estas agorditaj, pov­as laŭplaĉe uzi la procedon de mensa interparolado mal- graŭ la distanco".

La Trad.

Venis al mi en la kapon, kiel utila estus al mi la helpo de Narciza, kaj mi ja provis tiun rimedon. Mi

Dispneo : spirmalfacileco. —enprofundiĝis en fervoran preĝon al la Patro kaj en ĝiaj vibroj mi turnis min al Narciza kun mia peto pri ŝia helpo. Mi pense rakontis al ŝi mian doloran travivaĵon, sciigis ŝin pri tiu mia deziro kaj insistis, ke ŝi ne for- lasu min.

Tiam okazis io, kion mi ne povus esperi. Post ĉirkaŭ dudek minutoj, kiam mia menso ankoraŭ koncentriĝis en tiu peto, iu delikate ektuŝis mian ŝultron. Tio estis Nar- ciza, kiu min elaŭdis kaj ridetante diris:

Mi aŭdis vian vokon, mia amiko, kaj venis al vi renkonte.

Mia ĝojego atingis la apogeon.

La senditino de bono fikse ekrigardis tiun scenon, ekkomprenis la seriozecon de la momento kaj diris:

Ni perdu neniom da tempo.

Antaŭ ĉio ŝi fluigis revigligajn emanaĵojn en la mal- sanulon, izolante lin for de la mallumaj figuroj, kiuj tial foriĝis kvazaŭ per sorĉa frapo. Tuj poste ŝi per firma voĉo invitis min:

Ni iru al la Naturo!

Mi ŝin senhezite akompanis, kaj ŝi, rimarkinte mian miron, emfaze aldonis:

Ne nur la homo povas ricevi kaj ellasi fluidec- aĵojn; same faras la fortoj naturaj, en la pluraj regnoj, en kiujn ili disdividiĝas. Por la okazo de nia malsanulo ni bezonas la arbojn: ili nin efike helpos.

Plena de miro pro la tute nova leciono, mi ŝin si- lente sekvis. Kiam ni venis al loko, kie staris grandaj foliriĉaj arboj, Narciza vokis iun per lingvo, kiun mi ne povis kompreni. Post kelke da momentoj ok spiritaj estuloj jen tie estis laŭ ŝia alvoko. Treege surprizite, mi aŭdis ŝin demandi, ĉu tie ekzistas mangarboj kaj eŭ- kaliptoj. Jese informite de tiuj amikoj, tute fremdaj por mi, la flegistino klarigis:

Ĉi tiuj fratoj, venintaj al ni, estas ordinaraj serv- antoj de la vegeta regno.

Kaj ĉe mia surpriziĝo, ŝi finis:

Kiel vi vidas, ekzistas nenio neutila en la Domo de Nia Patro. Ĉie ajn, kie iu bezonas lerni, sin trovas iu instruanto; kaj kie aperas ia malfacilaĵo, tie montr- iĝas la Providenco. La sola malfeliĉa, en la Dia Verko, estas la senprudenta Spirito, kiu kondamnis sin mem al la mallumo de malico.

En nemultaj momentoj Narciza preparis ian sub- stancon per la vaporaĵoj de eŭkalipto kaj mangarbo, kaj dum la tuta nokto ni aplikis tiun medikamenton al la malsanulo pere de la ordinara spirado kaj de sorbado tra la poroj.

La malsanulo ricevis videble pli bonan farton. Frue matene la kuracisto, forte surprizite, rimarkis:

Eksterordinara reago okazis dum ĉi tiu nokto! Vera miraklo de la Naturo!

Zelia radiis de feliĉo. La domo pleniĝis per nova ĝojo. Miaflanke, mia animo vibris de ĝojego. Profunda kuraĝo kaj belaj esperoj reanimis mian "mi". Mi mem rekonis, ke fortikaj ligiloj de malsupereco en mi por ĉiam rompiĝis.

En tiu tago mi revenis al "Nia Hejmo" kune kun Narciza kaj la unuan fojon mi praktikis la flugokapablon. En la daŭro de unu momento ni atingis grandajn distanc- ojn. La standardo de ĝojo disfaldiĝis en mia interno. Sciiginte al la nobla flegistino mian impreson de mal- pezeco, mi aŭdis de ŝi jenan klarigon:

En "Nia Hejmo" multaj el niaj kamaradoj povus ne uzi la aerobuson kaj laŭplaĉe moviĝi sur la kampoj de nia vibra regiono; tamen, ĉar la plimulto ankoraŭ ne havas ĉi tiun kapablon, tial ĉiuj sin detenas ĝin praktiki sur niaj promenejoj. Tia sindeteno tamen ne malhelpas al ni uzi tiun alian procedon ekster la urbo, kiam estas necese rapide laŭ distanco kaj tempo.

Nova kompreno kaj nova ĝojo pliriĉigis mian spi- riton. Instruite de Narciza, mi iradis de la surtera hejmo al la spirita urbo kaj returne, sen granda malfacileco, intense daŭrigante la kuracadon de Ernesto, kiu ĉiam pli bone fartis, rimarkinde kaj rapide. Klarenco min ĉiu- tage vizitadis, montrante sian kontentecon pri mia laboro.

En la lasta tago de tiu semajno finiĝis mia unua forpermeso for de la laboroj ĉe la Ĉambroj de Rebonigo. La ĝojo estis reveninta al al geedzoj, kiujn mi ekamis kiel fratojn.

Mi devis do reveni al miaj ĉiutagaj taskoj.

Ĉe la karesa kaj lulanta lumo de la krepusko mi, tute alia homo ol iam antaŭe, ekiris la vojon al "Nia Hejmo". Dum tiuj rapide pasintaj sep tagoj mi lernis grandvalorajn praktikajn lecionojn pri la viva kulturado de la veraj komprenemo kaj frateco. La ĉarmega post- tagmezo plenigis min per alteflugaj pensoj.

Kiel granda esta la Dia Providenco! — mi ekkriis, interne monologante. Kun kia saĝeco la Sinjoro disponas ĉiujn laborojn kaj situaciojn en la vivo! Kun kia amo Li prizorgas la tutan Kreitaĵaron!

Sed io ŝiris min el la meditado, en kiun mi retiriĝis. Pli ol ducent kamaradoj venis al mi renkonte.

Kun granda nobleco kaj malfermitaj brakoj, ĉiuj min salutis: Lizio, Lascinia, Narciza, Silvejra, Tobija, Sa- lustio kaj multaj el la servantoj ĉe la Ĉambroj tie trov- iĝis. Ĉe tia surpizo mi ne sciis, kian teniĝon mi prenu. Tiam la ministro Klarenco el inter ĉiuj elpaŝis, etendis al mi sian helpeman dekstran manon kaj diris: