Выбрать главу

— Aha jen, mi trovis! — diris Fabrizi ĉesiginte sian rakonton. — "Felice Rivarez nomata ankaŭ Ojstro aĝas ĉirkaŭ tridek jarojn. Naskiĝloko estas nekonata, sed laŭ kelkaj scioj ĝi troviĝas en Suda Ameriko. Laŭ profesio li estas ĵurnalisto. Lia staturo ne estas alta. Haroj kaj barbo estas nigraj. Brunhaŭta. Okuloj bluaj. Frunto alta. Nazo, buŝo, mentono…" Kaj jen ankoraŭ: " Specialaj markoj — li lamas je la dekstra kruro. Lia maldekstra brako estas kripla kaj ne havas du fingrojn. Cikatro sur vizaĝo. Li balbutas". Ankaŭ tien oni aldonis: " Li estas tre lerta pafanto, sekve dum aresto necesas esti kiel eble plej singardema".

— Tio estas eksterordinara! Kiel li sukcesis trompi tiujn, kiuj havis detalan lian identigilon?

— Savis lin sendube nur lia braveco. Se aperus almenaŭ malgranda suspekto, do li pereus. Li ofte atingas konfidon de aliaj homoj dank` al sia senkulpa aspekto… Nu, ĝentlemanoj, kion vi opinias pri la propono? Mi vidas, ke multaj ĉeestantoj bone konas lin. Skribu ni al li, ke ni atendas lian helpon.

— Komence necesas konatigi lin kun nia plano — diris Fabrizi, — kaj informiĝi, ĉu li akceptos ĝin?

— Ĉar temas pri batalo kontraŭ jezuitoj, do Rivarez nepre konsentos. Mi konas neniun pli senkompromisan anti-klerikaliston. Ĉi-rilate li estas simple furioza.

— Do, ĉu vi skribos al li, Rikardo?

— Certe. Mi rememoras, kie li nun povas esti. En Svisujo, mi opinias. Li estas mirinde lokŝanĝema ulo: ĉiutempe li nomadas. Nu, kio koncernas pamfletojn…

Reaperis vigla diskutado. Kiam ĉiuj komencis disiri, Martini proksimiĝis al sinjorino Bolo.

— Mi akompanos vin, Gemo.

— Dankon. Mi volas interparoli kun vi pri aferoj.

— Ĉu tio koncernas adresojn? — demandis li mallaŭte.

— Nenio grava. Tamen al mi ŝajnas, ke necesas iel reagi, ĉar du leteroj tro longatempe estis en poŝto pasintsemajne. Kvankam iliaj entenoj estas entute senkulpaj kaj ilia prokrasto probable estas simpla hazardo, sed ne eblas riski. Se polico suspektas almenaŭ unu el niaj adresoj, necesas urĝe ilin ŝanĝi.

— Mi venos al vi morgaŭ. Hodiaŭ ni plu ne parolu pri aferoj — vi aspektas laca.

— Mi ne lacis.

— Sekve vi ĉagreniĝis. Kio estas kialo?

— Ho, nenio, nenio eksterordinara.

Ĉapitro 2. Grassini gastigas mondumon

— Katjo, ĉu sinjorino Bolo estas hejme?

— Jes, sinjoro, ŝi vestiĝas. Bonvolu veni gastoĉambron, ŝi baldaŭ aliros.

Katjo amikece bonvenigis la vizitanton kiel origina devonŝira knabino. Martini estis ŝia favorito. Li parolis angle kiel fremdulo certe, sed sufiĉe flue; li ne kutimis ĝismatene diskuti pri politiko, kiel ceteraj gastoj neatentantaj lacecon de la mastrino. Krome Martini vizitis Devonŝiron por helpi al sinjorino Bolo dum malfacila tempo, kiam mortis ŝia bebo kaj estis mortanta ŝia edzo. De tiam tiu ĉi grandampleksa, plumpa kaj silentema viro iĝis por Katjo ano de la familio samkiel nigra, maldiligenta kato Paŝto [Pasht], kiu nun oportune kuŝis sur liaj genuoj. La kato ankaŭ favoris al Martini, ĉar la gasto ne surtretis ĝian voston, ne ĵetis tabakan fumon en okulojn, kion faris la aliaj, permesis troviĝi sur liaj genuoj kaj ronroni, dum manĝado li ĉiam rememoris, ke katoj preferas ne nur vidi, kiel homoj manĝas fiŝon, sed ili same ĝin ŝatas vori. Amikeco inter ili aperis antaŭ longa tempo. Kiam Paŝto estis ankoraŭ katido, Martini patronis ĝin kaj transportis ĝin el Anglio en Italion, ĉar tiam la mastrino estis malsana kaj do ne zorgis pri ĝi. Poste la kato spertis multajn okazojn por konvinkiĝi, ke la plumpa, simila al urso viro estas ĝia fidela amiko.

— Kiel komforte vi ambaŭ aranĝis sin! — diris Gemo venante la ĉambron. — Oni povas opinii, ke vi sidas tiel la tutan vesperon!

Martini zorgeme demetis la katon de siaj genuoj.

— Mi venis iomete pli frue, — diris li, — esperante, ke vi proponos al mi taseton da teo, antaŭ nia foriro. Ĉe Grassini ŝajne estos multaj gastoj kaj nesufiĉa vespermanĝo, kiel en ceteraj mondumaj domoj.

— Jen kio! — ridetante diris Gemo. — Vi havas saman pikan langon kiel Galli. Kompatinda Grassini havas multajn ŝarĝojn, sekve ne necesas aldoni al li ankoraŭ unu respondeco pro tio, ke lia edzino estas mallerta dommastrino. Nu, kio koncernas nian teon, do ĝi estos baldaŭ preta. Katjo speciale por vi bakis devonŝiran kekson.

— Katjo havas bonan animon, ĉu vere, Paŝto? Cetere, tio rilatas ankaŭ al vi, Gemo, ĉar mi timis, ke vi forgesos mian peton kaj vestos malsaman robon.

— Mi ja tion promesis al vi, kvankam hodiaŭ dum tia varmeta tago, ĝi ne tute taŭgas.

— En Fiesolo nun estas pli malvarme. La robo el blanka kaŝmiro tre beligas vin. Mi alportis florojn por ĝi.

— Kiaj belaj rozoj! Ili estas mirindaj! Tamen necesas meti ilin en akvujon, ĉar mi ne ŝatas alpingli florojn al roboj.

— Nu, tio estas unu el viaj superstiĉoj!

— Ne, tute ne. Simple mi pensas, ke ili malgajos, kiam ili estos trapasantaj la vesperon kune kun tia enua persono, kiel mi.

— Ho ve! Ni ĉiuj estos devigitaj enui tie. Mi nun supozas, kiaj netolereble tedaj diskutoj tie okazos!

— Kial?

— Parte pro tio, ke ĉio, kion tuŝis Grassini, iĝas same teda, kiel li mem.

— Ne taŭgas esti maliceĝoja rilate al la homo, kiu gastigis vin.

— Vi pravas, kiel ĉiam, madono. Nu, tiam mi supozas, ke tie estos enue pro foresto de interesaj personoj.

— Kial?

— Mi ne scias. Iuj estas ekster la urbo, iuj malsanas, aŭ… Alvenos, certe, du aŭ tri ambasadoroj, kelkaj kleraj germanoj kaj rusaj princoj, nepriskribebla amaso de turistoj, iuj reprezentantoj de literatura klubo kaj kelkaj francaj oficiroj. Plu neniu venos, escepte de nova satirikisto, certe. Li estos ĉefa logaĵo de la kunveno.

— Nova satirikisto? Kiu? Rivarez? Sed mi pensis, ke Grassini tute ne favoras al li.

— Jes, tio estas vero. Tamen, se pri la homo oni multe parolas, do Grassini nepre okazigos la unuan aperon de la nova leono en sia domo. Estu certa, ke Rivarez nenion scias pri malfavoro de Grassini rilate al li. Cetere li povus tion supozi, ĉar li estas viro inteligenta.

— Mi ĝis nun ne sciis, ke li jam alveturis!

— Tio okazis hieraŭ… Kaj jen teo. Bonvolu sidi, mi servos al vi.

Nenie Martini fartis tiel bone, kiel en tiu ĉi malgranda studio. Amikeco de Gemo, kiu eĉ ne konsciis, kiel ŝi ĉarmas lin, ŝiaj sincereco kaj simpla kamaradeco lumigis agrable lian malfacilan vivon. Ĉiufoje, kiam li malĝojis, li venis ĉi tien vespere, sidis silente kaj rigardis ŝiajn brodadon aŭ elverŝadon de teo. Gemo ne demandis lin pri problemoj kaj ne kompatis. Tamen li foriris ĉiam kvieta kaj vigligita sentante, ke li kapablas fruktodone labori du sekvajn semajnojn. Ŝi ne sciis, ke havas raran talenton konsoli, ke nur rezoluta firmeco de ŝia menso savis lin de plena despero, kiam antaŭ du jaroj estis perfide kaptitaj kaj pafmortigitaj kiel lupoj liaj plej intimaj kamaradoj en Kalabrujo.

Dimanĉajn matenojn li iufoje alvenis "interparoli pri aferoj", t.e. pri praktika agado de Mazzini partio, al kiu ambaŭ apartenis. Tiam Gemo tute ŝanĝiĝis: ŝi estis sagaca, malvarmsanga, logika, perfekte akurata kaj neŭtrala. Tiuj, kiuj konis Gemon nur laŭ partia laboro, rigardis ŝin sperta kaj disciplinema kamaradino, tute digna konfidon, kuraĝa kaj valora partianino, sed vidis neniun individuecon en ŝia vivo. "Ŝi estas denaska konspirantino, kies valoro egalas valoron de dekduo de ni, sed plu diri pri ŝi oni povas nenion" — rezonis Galli. Sino de "madono Gemo", kiun bone konis Martini, estis fermita por la ceteraj.