— Anglino, — ĉu tiel vi diris? — demandis la voĉo. — Sed ŝia familia nomo Bolo estas ja itala.
— Jes. Ŝi estas vidvino de malfeliĉa Ĝiovano Bolo mortinta en Anglio antaŭ kvar jaroj, ĉu vi tion rememoras? Aĥ, mi forgesis, ke vi preferas vagan vivmanieron, tial ne eblas postuli, ke vi konu ĉiujn suferantojn de nia malfeliĉa patrujo. Ili abundas!
Sinjorino Grassini suspiris. Ŝi ĉiam interparolis kun fremduloj tiustile. Rolo de patriotino dolorplena pri suferoj de Italio formis efektan kombinon kun ŝiaj pensionataj manieroj kaj malkontenta grimaco.
— Mortinta en Anglio… — ripetis la vira voĉo. — Ĉu li estis rifuĝinto? Mi iam aŭdis tiun ĉi nomon. Ĉu li konektis kun "Juna Italio" dum ĝiaj fruaj tagoj?
— Jes. Li estis arestita kune kun ceteraj junaj malfeliĉuloj en 1833. Ĉu vi rememoras tion? Lin oni ellasis post kelkaj monatoj. Tamen post du aŭ tri jaroj aperis ordono pri lia nova aresto kaj li rifuĝis en Anglion. De tie venis onidiro, ke li edziĝis. Okazis tre romantika historio, ja malfeliĉa Bolo ĉiam estis romantikulo.
— Vi diris, ke li mortis en Anglio, ĉu ne?
— Jes, pro ftizo. Li ne eltenis teruran anglan klimaton. Antaŭ lia morto pro skarlato ankaŭ mortis ilia sola infano. Tre triste, ĉu ne? Ni ĉiuj tre amas karan Gemon! Efektive ŝi estas iomete pruda, kiel ceteraj anglinoj. Tamen post multaj afliktoj vole-nevole ĉiu iĝos tia melankolia kaj…
Gemo stariĝis kaj disigis branĉojn de la granatujo. Aŭskulti dialogon de gefremduloj pri ŝiaj privataj aferoj ŝi ne povis, tial ŝi forlasis mallumon kaj malkontente venis la lumigitan lokon.
— Aĥ, jen ŝi estas! — ekkriis la gastigantino kvazaŭ nenio okazis. — Gemo, karega, via foresto perpleksigis min! Sinjoro Felico Rivarez volas konatiĝi kun vi.
"Do, tiu ĉi viro estas Ojstro!" — pensis Gemo kaj ĉirkaŭrigardis lin scivoleme. Rivarez ĝentile riverencis al ŝi kaj ĵetis rigardon, kiu ŝajnis penetrema kaj eĉ aroganta.
— Vi eltrovis b-b-belegan anguleton, — diris li balbutante kaj montris la densan verdan ekranon. — De ĉi tie vidiĝas ĉ-ĉ-ĉarma panoramo!
— Jes. La loko efektive estas bela. Mi venis ĉi tien pro freŝa aero.
— Tiun admirindan nokton troviĝado en sufokaj ĉambroj estas simpla peko, — diris la dommastrino kaj levis siajn okulojn al steloj. (Ŝi havis belajn okulharojn kaj al ŝi plaĉis prezenti ilin.) — Vidu, sinjoro! Ĉu ne estas belega nia amata Italio? Se ĝi estus libera! La lando sklava kun senkompareblaj floroj kaj ĉielo!
— Kaj kun tiuj patriotinoj! — tramurmuris Ojstro mole.
Kun tremo Gemo ekrigardis lin, ĉar lia arogaĵo estis tre videbla. Sed ŝi ne konsideris apetiton de sinjorino Grassini por komplimentoj, ĉar la kompatinda virino nenion ironian rimarkis kaj nur suspiris: — Aĥ, sinjoro, povoj de virino ne estas abundaj! Tamen eble iam mi sukcesos pruvi, ke mi rajtas nomi min italino… Kaj nun mi devas plu mastrumi la domon. La franca ambasadoro petis min konatigi lian zorgatinon kun ĉiuj eminentuloj ĉeestantaj. Vi ankaŭ devas prezentiĝi al ŝi. Ŝi estas tre fascina fraŭlino. Gemo, karega, mi alkondukis sinjoron Rivarez ĉi tien por montri al li belan panoramon de la valo. Mi restigas lin por via prizorgo. Mi esperas, ke vi protektos kaj prezentos lin al ĉiuj… Kaj jen venis la rava rusa princo! Ĉu vi jam renkontis kun li? Oni diras, ke li estas favorito de imperiestro Nikolao. Li estas garnizona komandanto de iu pollanda urbo, kies nomon neniu povas facile prononci. Quelle nuit magnifique! N’est-ce pas, mon prince? [Kia superba nokto! Ĉu ne, mia princo?]
Ŝi elpapiliumis pepante al viro kun bova kolo, peza mentono kaj multaj ordenoj sur uniformo. Baldaŭ ŝiaj lamentaj replikoj pri "notre malheureuse patrie" [nia malfeliĉa patrujo] kun ceteraj franclingvaj enmetaĵoj "charmant" [ĉarma] kaj "mon prince" [mia princo] malaperis fore.
Gemo silente staris sub la granatujo. Ŝi koleris kontraŭ arogaĵo de Ojstro kaj ŝi eĉ kompatis la malgrandan stultetan virinon. Li rigardis la malproksimiĝantajn figurojn kun tia malaproba mieno, kiu tre kolerigis Gemon, ja estis malnoble moki pri tiu ĉi veinda ulino.
— Tie iras itala kaj rusa patriotismoj, — diris Ojstro kaj ridetante turniĝis al ŝi. — Iras ili brako en brako, tre kontentaj ambaŭ! Kiun vi preferas?
Gemo kuntiris la brovojn kaj nenion diris.
— Certe, tio ĉi estas p-p-persona gusto, — daŭrigis Rivarez, — sed laŭ mi, la rusa speco de patriotismo estas pli bona, ĉar ĝi estas pli perfekta! Se Rusio fidus florojn kaj ĉielojn anstataŭ pulvo kaj kanonoj, ĉu longatempe tiu "mon prince" detenus sian p-p-polan fortreson?
— Mi pensas, — diris Gemo malvarme, — ĉiu povas eldiri sian vidpunkton, sed sen moko pri la dommastrino, kiu gastigas nin!
— Aĥ, jes! Mi f-f-forgesis gastamajn obligaciojn, kiujn oni tre aprezas ĉi tie en Italio. Mirinde estas gastemaj tiuj italoj! Mi estas certa, ke aŭstroj ankaŭ tion trovas. Ĉu vi volas eksidi?
Lametante li alportis seĝon por Gemo kaj stariĝis vidalvide de ŝi apoginte sin sur balustradon. Lumo el la fenestro falis rekte lian vizaĝon kaj ŝi povis ĉirkaŭrigardi ĝin detale.
Gemo seniluziiĝis. Ŝi supozis ekvidi se ne tro agrablan vizaĝon, do almenaŭ rimarkindan kaj potencoplenan. Tamen antaŭ ĉio estis okulfrapantaj liaj emoj al dandado kaj preskaŭ nekaŝita orgojlo.
Li estis brunhaŭta kiel mulato kaj, malgraŭ lameco, movlerta kiel kato. Tuta lia eksteraĵo similis panteron. Liajn frunton kaj maldekstran vangon malbeligis longa kurba cikatro, kiun verŝajne restigis sabrobato. Gemo rimarkis, ke dum balbutado lian maldekstran flankon de vizaĝo nervozigis tiko. Sen tiuj ĉi mankoj li ĝenerale estis bela, tamen la vizaĝo havis nenian amindecon. Ojstro daŭrigis interparoladon per sia mola, maldiktona voĉo, kvazaŭ ronronante. "Same parolus pantero, se ĝi kapablus kaj havus bonhumoron", — ekpensis Gemo, kies malkontento kreskis plu.
— Mi aŭdis, — rediris li, — ke vi interesiĝas pri la radikala gazetaro kaj mem verkas artikolojn por ĝi.
— Mi verkas malofte, ĉar mi havas nesufiĉan tempon.
— Aĥ, certe! Sinjorino Grassini sciigis min, ke vi estas okupita pri aliaj gravaj aferoj.
Gemo kuntiris la brovojn. Probable la babilulino pro sia stulteco eldiris ion troan al tiu ĉi nefidinda homo, kiu nun entute ne plaĉis al ŝi.
— Mi efektive preskaŭ ne havas libertempon, sed sinjorino Grassini supertaksas signifon de mia laboro, — seke respondis Gemo. — Ĉiuj aferoj ĉefe estas trivialaj.
— Do, estus tre malbone, se ni ĉiuj okupiĝus nur pri funebrado de Italio. Al mi ŝajnas, ke societo de niaj gegastigantoj faras ĉiun alveninton frivola por lia memdefendo. Aĥ, jes! Mi scias, kion vi volas diri. Vi estas perfekte prava, sed ili ambaŭ kun ties patriotismo estas efektive amuzaj! Ĉu vi volas reveni la ĉambron? Kial? Ja ĉi tie estas tiel bone!
— Ne, mi foriros. Aĥ, mia mantilo… Dankon.
Rivarez levis la mantilon kaj ekrigardis Gemon per okuloj bluaj, kiel miozotoj ĉeriveraj.
— Mi scias, ke vi ofendiĝis pro mia moko pri tiu ĉi kolorigita pupo, — diris li pente. — Ĉi iu povas ne moki ŝin?
— Se vi min demandas, do jenon mi diras: Laŭ mi estas malnoble kaj… malhoneste moki mensajn kapablojn de la homo. Tio ĉi egalas mokon pri kriplulo aŭ…