Ojstro demetis la leteron flanken, sidis rigardante Gemon per duonfermitaj okuloj kaj atendis ŝian reakcion.
— Ĉu vi estas certa, ke via informanto korekte sciigas la faktojn? — demandis ŝi post paŭzo.
— Koncerne de privata vivo de monsinjoro M-m-montanelli, ne. Pri ĝi li mem ankaŭ ne estas certa. Ĉu vi rememoras liajn vortojn "laŭ mia scio"?..
— Mi ne tion menciis, — malvarme Gemo lin interrompis. — Min interesas informo pri misio de Montanelli.
— Ĉi-rilate mi plene fidas la korespondanton. Li estas mia malnova amiko kaj kamarado ekde 1843. Nun lia posteno donas al li esceptajn ŝancojn detale informiĝi pri samaj okazoj.
"Iu oficisto en Vatikano, — fulmetis penso en kapo de Gemo. — Jen kiujn fontojn li havas! Cetere mi tion supozis".
— La letero estas privata, — daŭrigis Ojstro, — kaj certe ĝian enhavon povas scii neniu, krom viaj komitatanoj.
— Tio ĉi estas komprenebla per si mem. Tamen rediskutu ni pri la pamfleto. Ĉu mi rajtas diri al miaj kamaradoj, ke vi konsentis korekti ĝin kaj moligi stilon, aŭ?..
— Kion vi opinias, sinjorino, pri tio, ke korekto povas ne nur malpliigi akrecon de satiro, sed ankaŭ nuligi belecon de la "literaturaĵo"?
— Vi interesiĝas pri mia persona opinio, sed mi venis ĉi tien de nomo de la komitato.
Li enpoŝigis la leteron kaj fikse ekrigardis ŝin kliniĝinte antaŭen, samtempe lia mieno tute ŝanĝiĝis.
— El tio sekvas, ke vi ne dividas vidpunkton de la komitato, ĉu ne?
— Se vi volas scii, kion mi pensas persone, bonvolu: mi ne konsentas kun plimulto de ambaŭ punktoj. Mi ne admiras la pamfleton kiel literaturaĵo, sed mi trovas, ke ĝi vere prezentas faktojn kaj helpos al ni realigi taktikajn taskojn.
— Bonvolu ĝustigi.
— Mi absolute konsentas kun vi pri tio, ke Italio strebas al migraj fajreroj kaj nuna entuziasmo alkondukos ĝin en senfundan ŝlimejon. Al mi plaĉus, se tiu ĉi ideo estus eldirita senkaŝe kaj brave, kun risko ofendi kaj depuŝi kelkajn niajn aliancanojn. Sed kiel membrino de nia societo, kies plimulto opinias malsame, mi ne rajtas persisti en sia persona opinio. Kaj kompreneble mi ankaŭ rigardas, ke endas paroli senpartie kaj kviete, sed ne tiel, kiel en la pamfleto.
— Ĉu vi povas atendi unu minuton, kiam mi estos rigardanta la manuskripton?
Li prenis sian verkon, relegis ĝin de komence ĝis fino kaj malkontente kuntiris la brovojn: — Jes, vi perfekte pravas. Ĝi similas burleskan skeĉon, sed ne politikan satiron. Tamen, kion ja necesas fari? Se mi verkos afable, tiam publiko tion ne komprenos. Se forestos malico, tiam oni trovos enuon.
— Ĉu eble ŝajnas al vi, ke troa malico ankaŭ enuigas?
Li ĵetis akran, rapidan rigardon en ŝin kaj ekridegis: — vi, sinjorino, ŝajne apartenas al tiu terura kategorio de homoj, kiuj ĉiam pravas! Se mi ne sukcesos kontraŭstari al tento kaj verkos malice, do mi iĝos same enua, kiel sinjorino Grassini. Ĉu ne? Ho, ĉielo! Kia fato! Bonvolu ne falti la frunton. Mi scias, ke mi ne plaĉas al vi, tial mi revenas al la afero. Situacio sekve estas tia. Se mi forĵetos miajn personajn atakojn kaj restigos nur esencon mem, tiam la komitato bedaŭros, ke ne povos eldoni la pamfleton sub sia respondeco; se mi korektos veron kaj atakos nur kelkajn malamikojn de la partio, la komitato laŭdos mian verkon, sed ni scios, ke ĝi ne taŭgos por eldono. Demando estos simple metafizika. Kio estas pli bona: sen merito trafi gazetaron aŭ male kun merito resti sen eldono? Kion vi rezonas ĉi-rilate, sinjorino?
— Mi ne pensas, ke alternativo estas ĝuste tia. Se vi ne mencios konkretajn personojn, la komitato konsentos eldoni la pamfleton, malgraŭ kontestoj de kelkaj komitatanoj. Ŝajnas al mi, ke ĝi estos utila. Sed vi devas moligi ĝian tonon. Se ni donas al legantoj tiun pilolon, do ne necesas detimigi ilin de komence per akreco de formo.
Ojstro ŝultrotiris kaj humile suspiris: — Mi obeas, sinjorino, sed kun unu kondiĉo. Hodiaŭ vi senrajtigas mian mokon, sed dum baldaŭa estonto mi ĝin uzos. Kiam lia eminenco, la senpeka kardinalo venos Florencon, tiam nek vi, nek via komitato ne malpermesu al mi ridindigi. Tio ĉi estas mia rajto!
Li parolis en sia neglekta kaj malvarma maniero, samtempe li eltiris krizantemojn el vazo kaj ĉirkaŭrigardis tra lumo iliajn duondiafanajn petalojn. "Kiel tremas lia mano! — pensis Gemo vidante florojn, kiuj vibris. Ĉu li emas drinki?"
— Pri tio bonvolu interparoli kun ceteraj komitatanoj, — diris ŝi ekstariĝante. — Mi nun ne povas antaŭdiveni ties decidon.
— Kaj kiel decidus vi mem? — li ankaŭ stariĝis alpremante florojn al la vizaĝo.
Gemo hezitis. Demando konfuzis ŝin kaj refreŝigis oldajn tristajn asociojn.
— Mi apenaŭ scias, — diris ŝi finfine. — Antaŭ multaj jaroj mi ofte aŭdis nomon de monsinjoro Montanelli. Li tiam estis kanoniko kaj rektoro de teologia seminario en urbo, en kiu mi loĝis. Pri li multon al mi rakontis unu… homo, kiu konis lin tre intime. Mi neniam aŭdis pri Montanelli ion malbonan kaj rigardis lin rimarkinda persono. Tamen tio estis tre delonge kaj post tiam li povis ŝanĝiĝi. Senkontrola potenco perversigas multajn homojn.
Ojstro forigis la florbukedon de sia vizaĝo kaj levis la kapon . Rigardante rekte ŝiajn okulojn, li diris: — Ĉiuokaze, se monsinjoro Montanelli mem ne estas fripono, do li estas marioneto en manoj de friponoj. Por mi mem kaj por miaj eksterlandaj amikoj tio egalas. Ŝtono kuŝanta sur vojo povas havi plej bonajn intencojn, sed ĝin endas forigi… Permesu, sinjorino, asisti al vi vestiĝi. — Li ekkariljonis, lametante aliris al la pordo kaj malfermis ĝin. — Tio ĉi estis tre afable de via flanko, sinjorino, ke vi vizitis min. Ĉu elvoki veturilon por vi?.. Ne? Ĝis revido, tiam! Biankjo, bonvolu akompani la sinjorinon.
Gemo eliris surstraten kun maltrankviligantaj pensoj. "Miaj eksterlandaj amikoj", kiuj ili estas? Helpe de kiuj rimedoj li intencas forigi la ŝtonon de vojo? Ĉu nur helpe de satiro, do kial liaj okuloj estis tiaj minacaj?
Ĉapitro 4. Montanelli predikas en Florenco
Monsinjoro Montanelli venis Florencon la unuan semajnon de oktobro. Lia vizito okazigis rimarkeblan entuziasmon en la urbo. Li estis fama predikisto kaj reprezentanto de reformado de la katolika eklezio. La tuta loĝantaro atendis vortojn de Montanelli pri amo kaj paco, kiuj elkuracos afliktojn de Italio. Nomumo de kardinalo Gizzi kiel ŝtata sekretario anstataŭ malamata por ĉiuj Lambruĉini tre pliigis publikan ekstazon. Ĝuste Montanelli estis tiu persono, kiu kapablis daŭrigi entuziasmon. Lia senriproĉa privata vivo estis tre rara fenomeno inter ceteraj katolikaj klerikoj, kio multe altiris al li simpation de la popolo, kiu jam kutimiĝis rigardi ĉantaĝon, fraŭdon kaj misreputaciajn intrigojn kiel preskaŭ nepraj akcesoroj por la kariero de prelato. Krome li havis reale grandan talenton de predikisto, belsonan voĉon kaj magnetizantan individuecon, kiuj kune garantiis al li senŝanĝe ĉiean sukceson.
Grassini, kiel kutime, streĉis ĉiun nervon, por gastigi la alvenintan eminentulon en sian domon. Sed li permanente fiaskis: ĉiujn invitojn Montanelli ĝentile, sed decide, rifuzis pro malbona farto kaj tempomanko.
— Geedzoj Grassini similas ĉiovorajn kreitojn! — malestime diris Martini al Gemo trapasante kun ŝi placon de Signoria unu helan kaj malvarman dimanĉan matenon. — Ĉu vi rimarkis, kiel li servile riverencis, kiam preterveturis kaleŝo de la kardinalo? Al ili egalas, kio estas la homo, gravas, ke li estas fame konata. En mia vivo mi neniam renkontis tiujn ĉasistojn por eminentuloj. Antaŭnelonge, aŭguste estis Ojstro kaj nun — Montanelli. Mi esperas, ke al lia eminenta moŝto plaĉas tia atento. Li ĝin spertas kune kun tuta amaso de aventuraĉuloj.