Ili aŭskultis predikon de Montanelli en la granda katedralo, kiun plenigis homamaso. Zorgante pri farto de Gemo kaj por prevnti ŝiani kapdoloron, Martini persvadis ŝin foriri ĝis finiĝo de la meso. Lin ĝojigis la unua sunplena mateno okazinta post oftaj pluvegoj, tial li proponis al ŝi promeni laŭlonge de verdaj montetoj apud San-Nikolo [San Niccolo].
— Ne, — ŝi diris, — mi volonte promenos, se vi havas tempon, sed en malan flankon. Iru ni al la ponto trans Arno, laŭ kiu Montanelli veturos post la meso. Mi, samkiel Grassini, volas vidi la eminentulon.
— Sed vi ĵus lin vidis.
— El malproksime. En la katedralo estis tia interpuŝo, ke mi sukcesis vidi nur lian dorson. Nun necesas kiel eble pli proksimiĝi al la ponto por pririgardi lin bone. Li enhoteliĝis en Lung`Arno.
— Kial vi subite ekinteresiĝis pri Montanelli? Antaŭe vi estis indiferenta pri eminentaj predikistoj.
— Min hodiaŭ ankaŭ interesas ne predikisto, sed homo. Mi volas vidi, kiel li ŝanĝiĝis de post kiam mi vidis lin lastan fojon.
— Kiam tio okazis?
— Du tagojn post morto de Arturo.
Martini ekrigardis ŝin kun maltrankvilo. Ili iris al la ponto kaj Gemo rigardis akvon per nenion vidantaj okuloj, kio ĉiam timigis lin.
— Gemo, karega, — diris li post paŭzo, — ĉu tiu trista historio obsedos vin la tutan vivon? Ni ĉiuj ofte eraris, kiam ni estis deksepjaraj.
— Sed ne ĉiu el ni deksepjaraj mortigis sian plej intiman amikon, — respondis ŝi per laca voĉo kaj metis siajn brakojn sur balustradon de la ponto.
Martini silentiĝis, ĉar li ne kuraĝis interparoli kun ŝi, kiam ŝin regis tia humoro.
— Mi ne povas vidi akvon sen rememoroj, — daŭrigis Gemo levante siajn okulojn kaj aldonis poste kun nervoza tremado: Iru ni, Cezaro, ĉi tie estas malvarme.
Ili silente trapasis la ponton kaj turnis sin al la kajo. Post kelkaj minutoj Gemo reparolis: — Kian belsonan voĉon Montanelli posedas! Ĝi havas ion, kio forestas en ĉia alia homa voĉo. Mi supozas, ke en ĝi troviĝas sekreto de lia influo.
— Jes, lia voĉo estas mirinda, — konsentis Martini, kiu ekĝojis, ke subjekto de la konversacio ŝanĝiĝis, ĉar li volis distri Gemon de malagrablaj rememoroj sugestitaj de la rivero. — Krom lia unika voĉo, mi antaŭe neniam aŭskultis pli bonan predikiston. Sed mi opinias, ke sekreto de influo de Montanelli troviĝas pli profunde: en lia senriproĉa vivo, kiu multe diferencigas lin de ceteraj prelatoj. Malcerta estas tio, ke iu indikos alian klerikan altrangulon en la tuta Italio, krom papo mem, kiu havas saman senmakulan reputacion. Mi nun rememoras, ke la pasintan jaron mi vizitis Romanjon, kiu estas eparĥio de Montanelli, kie mi vidis rigorajn montanojn atendintajn lin sub pluvo, nur por rigardi lin kaj tuŝi lian veston. Ili respektas Montanelli kvazaŭ sanktulon, kaj tio multon signifas, ĉar en Romanjo oni ne ŝatas klerikojn. Mi diris al unu olda kamparano, tipa kontrabandisto, ke ŝajne loka loĝantaro estas tre lojala al sia episkopo, kaj li respondis al mi tieclass="underline" "Ni ne ŝatas episkopojn, ĉar ili ĉiuj mensogas. Ni amas monsinjoron Montanelli, ĉar li ne trompas nin kaj ĉiam estas justa".
— Mi scivolemas, — diris Gemo kvazaŭ meditante aŭdeble, — ĉu li scias realan rilaton de la popolo al li?
— Mi opinias, jes. Ĉu vi dubas, ke tio ĉi estas malvero?
— Jes, malvero.
— De kie vi povas scii tion ĉi?
— Li mem diris al mi.
— LI diris al vi? Montanelli? Gemo, kiam tio okazis?
Ŝi demetis harojn de la frunto kaj turnis sin al li. Ili ambaŭ haltis. Martini apogis sin sur balustrado kaj Gemo malrapide ion desegnis per ombrelo sur ŝtonoj.
— Cezaro, ni estas malnovaj geamikoj, sed mi neniam rakontis al vi tion, kio fakte okazis kun Arturo.
— Karega! Rakontu al mi nenion, — haste interrompis ŝin Martini. — Mi ĉion scias.
— De Ĝiovano?
— Jes, li rakontis al mi pri Arturo antaŭ iom da tempo ĝis sia morto, unu nokton, kiam mi estis sidanta apud lia lito… Gemo, karega, ĉar la temo vole-nevole aperis, do mi preferas diri al vi tutan veron… Li diris, ke vin permanente turmentas rememoroj pri tiu tragedio kaj petis min esti amiko al vi kaj peni distri vin de malfacilaj pensoj. Kaj mi okazigis ĉion, laŭ miaj kapabloj, kvankam, ŝajne, sensukcese.
— Mi tion scias, — respondis li mallaŭte kaj levis siajn okulojn momente. — Mi fartus malbone sen via amikeco… Ĉu ion parolis Ĝiovano pri monsinjoro Montanelli tiam?
— Ne. Mi eĉ nenion sciis, ke Montanelli iel rilatas al tiu ĉi evento. Li rakontis al mi nur pri denunco kaj…
— Kaj pri tio, ke mi vangofrapis Arturon, post kio li dronigis sin, ĉu ne? Bone, nun mi rakontos al vi pri Montanelli.
Ili returniĝis al la ponto, trans kiu veturos kaleŝo de la kardinalo. Gemo komencis sian rakonton rigarde akvon de la rivero: — Montanelli estis tiam kanoniko kaj rektoro de la teologia seminario en Piso. Li instruis al Arturo filozofion kaj ĉiel helpis eniĝi al li en la universitaton de Sapienza. Ili ambaŭ tre amis unu la alian kaj tre similis amantojn, anstataŭ instruisto kaj studento. Arturo eĉ adoris grundon, laŭ kiu pasis piedoj de Montanelli. Mi memoras, ke li unufojon diris al mi, ke li dronos sin, se li perdos sian padre. Tiel li ĉiam nomis Montanelli. Nu, pri denunco vi estas informita… Sekvan tagon mia patro kaj Burton-vicfratoj de Arturo, kiuj ambaŭ estas abomenaj personoj, la tutan tagon serĉis lian kadavron en la rivero. Samtempe mi troviĝis en mia ĉambro kaj bedaŭris pri mia fiago…
Kelkajn sekundojn Gemo silentis.
— Malfrue vespere la ĉambron venis mia patro kaj diris: "Gemo, mia knabino, bonvolu descendi. Alvenis iu homo, kiu bezonas vidi vin". Ni descendis en la gastoĉambron. Tie troviĝis studento, membro de nia grupo. Pala kaj tremanta li rakontis al mi pri la dua letero de Ĝiovano, en kiu malliberuloj sciigas informon, ricevitan de la provoso, pri pastro Kardi, kiu lerte ellogis agnoskon de Arturo dum la konfeso. Mi rememoras, ke la studento diris al mi: "Estas nur sola konsolo — ni nun scias, ke Arturo ne estis kulpa". La patro tenis miajn brakojn por kvietigi min. Tiam li ankoraŭ ne sciis pri la vangofrapo. Mi revenis mian ĉambron kaj la tutan nokton ne sukcesis ekdormi. Sekvan matenon la patro kaj ambaŭ fratoj Burton revenis la havenon kun espero trovi la kadavron.
— Ĉu oni ĝin ne trovis?
— Ne trovis. Supozeble ĝin kaptis la maro, sed ili ne ĉesigis serĉadon. Kiam mi estis en mia ĉambro, venis subite servistino kaj diris: " Ĵus alvenis iu sacerdoto, kiu informiĝis pri via patro. Mi diris, ke li estas en la haveno. Tuj li foriris". Mi konjektis, ke li estas Montanelli, kaj elkuris tra malantaŭa enirejo en ĝardenon, kie mi lin atingis ĉe pordeto. Kiam mi diris al li: "Patro Montanelli, mi bezonas interparoli kun vi", li haltis kaj silente ekrigardis min. Aĥ, Cezaro, se vi povus vidi tiam lian vizaĝon! Mi ne sukcesis forgesi tiun mienon dum longaj monatoj! Mi diris al li jenon: "Mi estas filino de doktoro Ŭoren. Mi mem mortigis Arturon". Mi rakontis al li ĉion, kiam li estis staranta, kvazaŭ ŝtona, kaj aŭskultanta min. Fine li diris: "Kvietiĝu, mia filino, mortigis Arturon ne vi, sed mi. Mi kaŝis de li veron, sed li malkovris ĝin". Li diris jenon kaj haste forlasis la ĝardenon aldoninte plu nenion.
— Kaj poste?
— Mi ne scias, kio okazis poste kun li. Tiun vesperon mi aŭdis, ke lin atakis paroksismo sur strato, kiu situis proksime de la haveno, kaj lin oni enigis en iun konstruaĵon. Plu mi nenion scias. Mia patro faris ĉion laŭ liaj kapabloj. Post kiam mi rakontis al li tutan okazon, li ĉesigis sian kuracan praktikon kaj forveturigis min en Anglion, kie nenio povus refreŝigi miajn rememorojn pri la pasinteco… Li maltrankviliĝis pri mia stato kaj timis, ke mi ankaŭ povis dronigi min, ĉar ŝajne mi tiam tion intencis okazigi. Kiam malkovriĝis kancero de mia patro, mi baldaŭ refortiĝis, ĉar flegi lin povis neniu krom mi. Post lia morto mi zorgis pri ĉiuj miaj etaj gefratoj, ĝis kiam mia pli aĝa frato prenis ilin al si. Poste alvenis Ĝiovano. La unuan tempon mi ne kuraĝis renkonti lin, ĉar inter ni estis la timiga rememoro. Li ofte akuzis sin pro sia kulpo — letero, kiun li skribis en la prizono. Sed mi pensas, ke ĝuste nia kuna malĝojo interamikis nin.